*taŭg/i PV

*taŭgi

(ntr)
1.
Esti laŭcela, uzebla por io, estkiel io: ilia teksaĵo ne taŭgos por vesto [1]; ĉiuj, kiuj taŭgas por la milito […] helpu ilin [2]; la zono tute putriĝis kaj jam por nenio taŭgas [3]; ĉu mi ne taŭgas kiel reĝo? [4]; la rozoj taŭgas nur por rigardi kaj flari ilin [5]; [li] proponis ĉion, kio en lia hejmo taŭgos por ilia regalado [6]; la lingvo, proponita de mi, taŭgas por internacia kompreniĝo DL ; ekzemple „balao—kajo, troa—ĝoja, plua—tuja“ apenaŭ taŭgas kiel rimoj LSF ; tiuj ekzercoj […] ne taŭgis plu por ilia aĝo kaj ilia situacio [7]; mi kredas, ke pli taŭgas ne konfidencii la publikon pri niaj koraj aferoj [8]; la devizo, kiu taŭgas por ni estas enhavita en tiuj du vortoj: Amo kaj Pardono [9]; la morto estas neevitebla, ĉu [do] ne pli taŭgas tuj fini la vivon? [10]; neniu taŭgis por kompanio, ĉiu estis sengusta kaj triviala [11]; de ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas PrV ; ne taŭgas la vero por komerca afero PrV ; kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro PrV . VD:konveni1.a
Rim.: Taŭgeco estas ideo pli vasta ol konveneco. Konveni insistas pri ĝusta adaptiĝo de io al ĝia speciala uzo, taŭgi rilatas al ĉiuj ĝiaj uzoj: tetaso konvenas nur por trinki teon, sed ĝi taŭgas ankaŭ kiel ĉerpilo, mezurilo. Servi kaj utili montras prefere la bezonon, kiun oni havas pri io aŭ la profiton, kiun io donas. Io, kio servas por ia celo, plej ofte taŭgu por ĝi, sed ne ĉiam: glacipeco povas servi kiel lenso al ludanta infano, sed ne taŭgas por tia uzo: kio servas por ĉio, taŭgas por nenio PrV .
2.
Esti kapabla por io: li estas homo saĝa kaj neniu pli bone taŭgas por sia ofico, ol li [12]; vi taŭgas nur por mortigi feliĉulojn [13]; ŝi volis komenci instrui, [sed] ŝi tute ne taŭgis Marta ; ni [ne] akceptu en niajn instituciojn personojn, kiuj ne taŭgas por negocoj Marta ; [tiel] multe mi devas kuri, miaj piedoj ne taŭgos tiel longe [14]; li taŭgas nek por studo nek por ludo PrV . VD:servi, utili, valori
3.
(evitinde) Konformi: tiu estos mia edzino, por kies piedo taŭgas ĉi tiu ora ŝuo [15]; ŝi rimarkis sur la fundo la duonringon, […] ŝi prenis la alian duonon, kiun ŝi portis sur rubando sur la kolo: ambaŭ duonoj perfekte taŭgis unu al la alia [16]; mi igis lin doni multajn detalojn pri la loko, kaj ĉiuj liaj priskriboj perfekte taŭgas pri Rafunja [17].
angle:
to suit, to be suitable
beloruse:
гадзіцца, быць прыгодным, быць прыдатным, быць здатным
ĉeĥe:
hodit se, být způsobilý
france:
aller (convenir), convenir
germane:
taugen, geeignet sein, sich eignen
hispane:
ser adecuado, servir (ser útil para)
nederlande:
deugen, geschikt zijn, voldoen
pole:
nadawać się, przydawać się, być zdatnym, być użytecznym
ruse:
годиться, быть пригодным
ukraine:
годитися, придаватися, бути придатним

taŭga

Taŭganta, funkcianta por iu uzo: [Esperanto] montriĝis kiel lingvo taŭga en ĉiuj rilatoj [18]; Esperanto tuj pruviĝis tute taŭga kiel parola lingvo [19]; tio ne estas taŭga por infanoj [20]; mi forveturos al Francujo, […] por ke el mi fariĝu io taŭga [21]; laŭ la socia situacio kaj cirkonstancoj ni estis taŭgaj unu por la alia, li eĉ estis bonhava homo [22]; se mi trovos taŭgajn kamaradojn, mi devigos la reĝon doni al mi la trezorojn de la tuta regno [23]; [por]j vinberistoj sur la montoj [estis] kreskotaŭgaj lokoj [24]; semotaŭga tero Marta . VD:celkonforma, konvena1.a, utila
angle:
suitable
beloruse:
прыгодны, прыдатны, здатны
france:
convenable, adapté
germane:
tauglich, geeignet, passend
hispane:
apto, adecuado
nederlande:
passend, geschikt, bruikbaar
pole:
zdatny, nadający się, przydatny
ruse:
годный, пригодный
ukraine:
придатний, годящий

taŭge

Laŭ maniero ebliganta atingi la celon; ĝuste, kontentige: taŭge respondi [25]; baldaŭ ĉio plej taŭge aranĝigos por nin ĉiujn ĝojigi [26]; [necesas] sufiĉe da spiritĉeesto por taŭge ludi la rolon, kiun al ili trudas la cirkonstancoj [27]; li preskaŭ freneziĝis pro la vanaj klopodoj aranĝi la kravaton taŭge [28]; por povi taŭge altigi aŭ malaltigi la voĉon, li devas ĉefe uzi la mezajn registrojn de sia propra voĉo [29].
angle:
suitably
beloruse:
прыдатна
france:
convenablement
germane:
tauglich
hispane:
adecuadamente
pole:
zdatnie, przydatnie
ruse:
годно, пригодно, подходяще, достойным образом

taŭgigi

Fari taŭga: dankante la Patron, kiu taŭgigis nin por partopreno en la heredaĵo [30]; por provi ilin, kaj taŭgigi por la altaj pozicioj, al kiuj li volis poste ilin voki, li sendis ilin for en la mondon [31]; la popola lernejo […] edukis agokapablajn homojn kaj taŭgigis ilin por plenumi la vivbezonojn de la praktika popolo [32]. VD:kapabligi, konvenigi
30. La Nova Testamento, Koloseanoj 1:12
31. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VI
32. Monato, Franz-Georg Rössler: Pena pedagogio, 2012
beloruse:
рабіць прыдатным, дапасоўваць
germane:
tauglich machen, befähigen

maltaŭga, sentaŭga

Ne taŭganta, ne bona por iu cirkonstanco: kelkaj malbonaj kaj sentaŭgaj el la viroj ekparolis [33]; mi detruos la muron, kiun vi ŝmiris per maltaŭga mortero [34]; vi preparas vin, por doni al mi mensogan kaj sentaŭgan respondon [35]; tiu aktorino estas tre maltaŭga [36]; ni estis tute maltaŭgaj, tion montris la ironia grimaco de la knabino [37].
beloruse:
непрыдатны
france:
impropre, inapte
germane:
untauglich, ungeeignet
hispane:
inadecuado, no apto
ruse:
негодный, непригодный, неподходящий

sentaŭgulo

Homo, kiu taŭgas por nenio: [li] montriĝis plej sendanka sentaŭgulo [38]; [li] estas fripono kaj sentaŭgulo [39]; tiu ĉi sentaŭgulo ne konscias, per kio li sin okupas! li fosas tombon kaj kantas [40]! kompare vin, estis [ambaŭ] nenio alia ol simplaj nudaj maltaŭguloj [41].
beloruse:
нягоднік, лайдак, гультай
france:
bon-à-rien
germane:
Taugenichts, Nichtsnutz
hispane:
inepto
nederlande:
nietsnut, deugniet
pole:
fajtłapa, niedorajda, zawalidroga, nicpoń
ruse:
никудышный человек, бездельник, негодник
ukraine:
нікудишня людина, нездара, нікчема

administraj notoj