*util/a

*utila

Profite uzebla; produktanta efektive bonan rezultaton: [la] oraj moneroj […] estis por li tre utilaj [1]; la galoŝoj […] en tiu malbona vetero ili povus esti tre utilaj por li [2]; [ili] donos al ni antaŭsciigojn, kaj tiaj ĉiam estas utilaj [3]; [por tiu] halo […] purigo estus tre utila (bezona) [4]; se vi volus trompi viajn malamikojn, ĉu tia homo ne estus utila [5]? por la vojo utila bona vorto konsila: tri vi estas, tri vojojn vi prenu [6]; la eco de la diamantoj, montrita de Kunz, povas doni utilan pruvilon ĉe diferencigado de briliantoj veraj de malveraj [7]; ne ĉia belaĵo estas utila [8]; la geinstruistoj instruas la infanojn pri multaj utilaj aferoj [9]; li faris sian eblon esti utila al ĉiuj siaj samhejmanoj [10]; la du bestoj estis al ni tre utilaj pro la lakto, kiun ili donadis [11]; mi tre volonte legas antikvajn utilajn verkojn [12]; ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila [13]. SIN:oportuna, taŭgaVD:aplikebla, favora2, praktika, konvena1.a, uzinda
angle:
useful, handy
beloruse:
карысны
ĉeĥe:
prospěšný, užitečný
finne:
hyödyllinen
france:
utile
germane:
nützlich, brauchbar
hispane:
útil
hungare:
hasznos
ide:
utila
indonezie:
berguna, bermanfaat, berfaedah
japane:
有用な [ゆうような], 有益な [ゆうえきな], 役に立つ [やくにたつ], 便利な [べんりな], 実用的な [じつようてきな]
nederlande:
nuttig, handig
portugale:
útil
ruse:
полезный, пригодный
slovake:
užitočný
svede:
nyttig
tibete:
ཕན་ཐོག་
turke:
gerekli, yaralı
ukraine:
корисний, придатний

utili

(ntr)
Esti utila; liveri utilon: iliaj ŝildoj, kvankam fortikaj, ne multe utilos, ĉar la soldato estas mallerta [14]; se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi Marta ; se ĉio en la mondo statas kiel eble plej bone, ne utilus do penadi por plibonigi la sorton de l' homaro [15]; ĉu fakte utilas starigi belajn sistemojn, kiujn la racio ne povas ĉiurilate pravigi [16]? malnova ĉifonaĵo, kiu ne povas plu utili [17]; kiamaniere mi povas vin utili [18]? ne iom utilis al ili ilia diligenteco, kiom malutilis al ili ilia troriskemo [19]; kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon [20]? ne ĉio utilas, kio brilas PrV . SIN:servi
angle:
be useful, be of use, avail, benefit (be of use)
beloruse:
быць карысным
ĉeĥe:
být užitečným, prospívat, prospět, přinášet užitek
finne:
olla hyödyksi, hyödyttää
germane:
nützlich sein
hispane:
ser útil
hungare:
használ (hasznos), hasznos
japane:
役に立つ [やくにたつ], 有用である [ゆうようである]
nederlande:
nuttig zijn, van pas komen, baten
portugale:
ser útil
ruse:
быть полезным, приносить пользу
slovake:
byť užitočný, osožiť, prospievať
ukraine:
бути корисним, приносити користь

utilo

Profito, avantaĝo ricevita per eluzo de io: ni devas nin demandi, kian utilon la ŝanĝo alportus al la lingvo mem, kaj ĉu la utilo de la ŝanĝo kovrus la malutilon LR ; bona gazeto […] alportas utilon kaj enhavas ĉion, kion homo bezonas scii [21]; la ŝtrumpa rubando […] servas kiel por utilo, tiel ankaŭ por ornamo [22]; Fenicianoj estas verdiraj kaj fidelaj, kiam tion postulas ilia propra utilo [23]; kia estas la utilo de tia laboro [24]? la urbestroj kaj oficistoj zorgas pli pri sia propra utilo, […] ne ekzistas alia celado krom tio [25]; post morto kuracilo jam estas sen utilo PrV ; fremda spesmilo estas sen utilo PrV .
angle:
advantage, benefit, use
beloruse:
карысьць
ĉeĥe:
prospěch, užitek, zisk
finne:
hyöty, etu
france:
utilité
germane:
Nutzen
hispane:
utilidad
hungare:
haszon
indonezie:
faedah, kegunaan, manfaat, maslahat, keuntungan
japane:
効用 [こうよう], 有用 [ゆうよう], 実益 [じつえき], 有益 [ゆうえき]
nederlande:
nut, baat, voordeel
ruse:
польза
slovake:
osoh, prospech, úžitok
svede:
nytta
turke:
yaralılık, gerklilik
ukraine:
користь

utileco

Eco de io aŭ iu utila; la fakto, konstato, ke io estas utila: mi do estas plene konvinkita pri la utileco de via Asocio Paroloj ; tio estas malgranda plendeto kompare al la ĝenerala bona kvalito kaj utileco de la vortaro [26].
26. Lernado kaj laboro, Michael Farris: La Ondo de Esperanto, 2003:10
angle:
usefulness, handiness
beloruse:
карыснасьць, зручнасьць, прыдатнасьць
indonezie:
kebergunaan, kebermanfaatan
japane:
有用性 [ゆうようせい], 効用 [こうよう], 便利さ [べんりさ], 実用性 [じつようせい]
nederlande:
nuttigheid
ukraine:
корисність

utiligi

1.
Fari utila aŭ uzebla (ion senutilan aŭ ne destinitan por la koncerna uzo): ili konstruis fabrikon por utiligi la rubaĵojn; se la urbo havus plurajn lumbrikbredejojn, ĝi povus utiligi ĉirkaŭ trionon de sia rubaĵo kaj ricevi bonan sterkon [27]. SUB:recikligi
2.
Uzi, apliki, ekspluati ion, profiti el io por sia utilo (precipe se temas pri io ne speciale destinita por la koncerna uzo): li sciis utiligi eĉ la malvirtojn de siaj kolegoj [28]; ventmuelejo, ventmuelilo: Konstruaĵo, kie oni utiligas ventan energion HejmVort ; la esperantistoj apenaŭ utiligis por siaj celoj la Eŭropan Jaron de la Lingvoj [29].
Rim.: En la literaturo troveblas multe da okazoj, kie la vorto utiligi aperas anstataŭ la pli konvena kaj simpla „uzi“, ekz-e: oni ofte povas utiligi la riĉan vortfaran sistemon de Esperanto por mem krei taŭgajn vortojn [30] ‐ ĉi tio ŝajnas implici, ke per si mem la vortofara sistemo de Esperanto ne estas utila por la indikita celo (kion la aŭtoroj probable ne celis). [Sergio Pokrovskij]
27. L. Stražnickas: LumbrikojMonato
28. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, artikolo „utila“
29. A. Korĵenkov: Esperanto en 2001, La Ondo de Esperanto, 2002:1
30. Jouko Lindstedt: k.a.: Hejma Vortaro, Antaŭparolo
angle:
make use of, utilise (brite), utilize (nordamerike), put to use
beloruse:
карыстацца, выкарыстоўваць
ĉeĥe:
použít, uplatnit, upotřebit, využít, využívat, zužitkovat
finne:
käyttää hyödyksi, hyödyntää
france:
utiliser
germane:
nutzen
hungare:
hasznosít
indonezie:
menggunakan, memanfaatkan
japane:
利用する [りようする], 使用する [しようする], 役立てる [やくだてる], 活用する [かつようする]
portugale:
utilizar
ruse:
1. утилизировать 2. использовать, воспользоваться
slovake:
uplatniť, zužitkovať
svede:
nyttja, använda
turke:
kullanmak
ukraine:
використовувати, скористатися, утилізувати

utilismo

FIL
Doktrino, kiu rigardas la utilon kaj profiton kiel nuran principon de konduto: malvarm-racia politiko de utilismo [31]; oni deziros gloron, kaj en la scienco aperos ĉarlataneco, strebo al efektoj, kaj precipe utilismo [32].
angle:
utilitarianism
beloruse:
утылітарызм
ĉeĥe:
pragmatismus, utilitarizmus, utilizmus
finne:
utilitarismi, hyötymoraali
germane:
Utilitarismus
hungare:
haszonelvűség, utilitarizmus
ide:
utilismo
indonezie:
utilitarianisme
japane:
功利主義 [こうりしゅぎ]
ruse:
утилитаризм
slovake:
prospechárstvo, utilitarizmus
ukraine:
утилітаризм

*malutila

Malprofite uzebla; produktanta domaĝon aŭ difekton: malutila birdo, vermo, konsilo. malutila influo [33]; tro rapida agado povas esti malutila [34]; ili opinias la militon malutila [35]; lia regado estas tiel malutila por [la lando] [36]; mi ankaŭ pensis […ke] la junuloj estas neutilaj al ni, eĉ malutilaj [37]; ĉiu ekscito estas malutila por vi [38].
angle:
harmful, disadvantageous
beloruse:
шкодны
ĉeĥe:
neužitečný, obtěžující, škodlivý
finne:
haitallinen, vahingollinen
france:
nuisible
germane:
nachteilig, abträglich
hispane:
perjudicial
hungare:
káros, ártalmas
ide:
desutila
indonezie:
berbahaya, merugikan
japane:
有害な [ゆうがいな], 不利益をもたらす [ふりえきをもたらす]
nederlande:
nadelig
ruse:
вредный
slovake:
neužitočný, obťažujúci, škodlivý
turke:
zararlı
ukraine:
шкідливий

malutili

(ntr)
Esti malutila: la afero[…] dependas de diversaj cirkonstancoj, antaŭ kiuj mi devas min klini, se mi ne volas malutili al ni [39]; ambaŭ partioj, malgraŭ la bolantaj pasioj, ne malutilis, ne atakis unu la alian [40]; la lanco ne malutilos tiun, kiu scias ĝin rebati [41]; [li] estas virseksulo, kaj la malbeleco sekve ne tiom multe malutilas [42]; kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas PrV ; ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas PrV . VD:damaĝi, perturbi
39. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
40. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV
41. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
beloruse:
шкодзіць
ĉeĥe:
neprospívat, ublížit, uškodit, způsobit škodu, škodit
finne:
tehdä haittaa, haitata
france:
nuire
germane:
nachteilig sein
hungare:
árt, káros
japane:
有害である [ゆうがいである], 害になる [がいになる], 不利益をもたらす [ふりえきをもたらす]
ruse:
вредить
slovake:
uškodiť, škodiť
turke:
zarar vermek
ukraine:
бути шкідливим, шкодити

malutilo

Io malutila: neakurateco […] alportas grandan malutilon al la laborejo Marta ; tion via sankteco ne povas fari, sen plej granda malutilo [43]; miaj vortoj estas ne sufiĉe kredigaj, [sed] malutilon la promesoj en ĉia okazo ne portas [44]; mi vidis […] riĉecon konservatan por la malutilo de ĝia propra mastro [45]. VD:averio, damaĝo, difekto, malprofito, vundo
angle:
disadvantage, detriment
beloruse:
шкода
ĉeĥe:
úhona, újma, škoda
finne:
haitta, vahinko
france:
nuisance
hungare:
kár, ártalom
indonezie:
bahaya, mudarat, kerugian, kerusakan
japane:
[がい], 有害 [ゆうがい], 不利益 [ふりえき]
ruse:
вред
slovake:
škoda
turke:
zararlılık
ukraine:
шкода, втрата, збиток

neutila, senutila

Produktanta nenian utilon: vi disputas per vortoj senutilaj [46]; elĵetu la senutilan serviston [47]; en okazoj en kiuj la kuraĝo estis senutila aŭ eĉ malutila, li ne ŝanceliĝis kaj uzis la ruzon [48]; la homoj […] okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo [49]; la kuracado […] ne estis neutila [50]; [mi volas] esti certa, ke mia ofero ne estis neutila [51]; tute neutilaj pensoj kirliĝis en mia kapo [52]. VD:balasta, senfrukta, superflua, vana
angle:
useless
beloruse:
бескарысны
ĉeĥe:
marný, neužitečný
finne:
hyödytön, joutava
france:
inutile
germane:
nutzlos, unbrauchbar
hispane:
inútil
hungare:
haszontalan
ide:
neutila
indonezie:
tidak berguna, sia-sia, percuma
japane:
役立たない [やくだたない], 無用な [むような], 無益な [むえきな], 無駄な [むだな]
nederlande:
nutteloos
portugale:
inútil
ruse:
бесполезный
slovake:
neosožný, neprospešný, neužitočný
turke:
gereksiz, lüzumsuz
ukraine:
некорисний, непотрібний, марний, даремний

administraj notoj

~eco: Mankas verkindiko en fonto.