*oportun/a UV

*oportuna

1.
Facile uzebla; bone adaptita al sia destino; ne laciga: [la artikolo] estas oportuna sed ne necesa [1]; ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna [2]; elkonduku min, mi petas, per pli mallonga kaj pli oportuna vojo [3]; [vi] elrigardis por vi oportunan lokon [4]; la amata kaj amanta edzo meze de la urba bruo aranĝis por ŝi molan, varman kaj oportunan neston Marta ; estas tre oportuna […], ke mia fratino kaj mi […] havas la samajn korpmezurojn, unu sola el ni iras en magazenoj, aĉetas por ambaŭ [5]; la efektiva nombro da vortoj, al kiuj oni anstataŭ la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol iajn 10% [6]. VD:komforta, konvena, taŭga, utila
2.
Faciliganta sukceson aŭ prosperon pro sia ĝusta konveneco: vi ne povis veni en pli oportuna tempo [7]; mi parolos al vi en tempo pli oportuna [8]; [mi] atendis oportunan momenton, por priparoli la aferon kun vi [9]; oportuna okazo [10]; aĝo maljuna ne estas oportuna PrV . VD:adekvata, celkonforma, favora, konsentebla, konforma1.c, konvena
Rim.: La senco de oportuna1 estas malpli ampleksa ol tiu de komforta: estas oportunaj nur apartaj simplaj objektoj, komfortaj povas esti vivo, aranĝo ktp. Ekzemple fontoplumo estas oportuna sed ne komforta. Plie oportuna estas pli objektiva (la oportuneco dependas de la pli malpli granda taŭgeco de la objekto), komforta estas pli subjektiva (la komforteco dependas de la humoro, de la animstato de la uzanto).
beloruse:
зручны, дарэчны, здатны, прыдатны
ĉeĥe:
oportunní, pohodlný, vhodný
ĉine:
便宜 [biànyí], 恰当 [qiàdàng], 恰當 [qiàdàng], 适当 [shìdàng], 適當 [shìdàng], 实用 [shíyòng], 實用 [shíyòng]
france:
opportun, pratique (adj.)
germane:
opportun 1. zweckmäßig, nützlich, annehmlich, geeignet 2. angemessen, angebracht, günstig
hispane:
práctico, útil
hungare:
1. kényelmes 2. alkalmas, megfelelő ~a okazo: megfelelő alkalom.
japane:
便利な [べんりな], 使いやすい [つかいやすい], 好都合な [こうつごうな], 時宜を得た [じぎをえた]
katalune:
1. còmode
nederlande:
gemakkelijk, doelmatig, geschikt
okcitane:
1. aisit
pole:
dogodny, wygodny, sposobny
portugale:
oportuno, cômodo, confortável, propício, que vem a propósito
rumane:
îndemânatic, confortabil, capabil
ruse:
1. удобный 2. удобный, подходящий, уместный
slovake:
pohodlný, spôsobilý, upotrebiteľný, vhodný, výhodný
ukraine:
зручний, вигідний, слушний, сприятливий, підходящий

*oportune

Laŭ oportuna maniero:
1:
subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune [11]; kelkaj faras al si oportune kaj sidiĝas (komfortigis sin) [12]; Lemuel faris al si oportune sur mola tapiŝo apud la fajrujo [13]; volu eniri en la laborejon, tie ni povos pli oportune paroli pri la afero Marta ; persono post persono ekstaris por pli oportune rigardi tiajn artistojn [14].
2:
ne oportune estas en la nuna momento tion priplori [15]; ne estas oportune fari tiel [16]; se tia estas la rilato de viro al virino, ne estas oportune edziĝi [17].
beloruse:
1:  зручна 2:  дарэчы, да месца
ĉeĥe:
pohodlně, vhodně
france:
aisément, opportunément
germane:
opportun, günstig 1:  angenehm 2:  angemessen, annehmlich
hungare:
1:  kényelmesen 2:  megfelelően, célirányosan
japane:
便利に [べんりに], 具合よく [ぐあいよく], 都合よく [つごうよく]
nederlande:
gemakkelijk, doelmatig, geschikt
pole:
właściwie, wygodnie, na rękę
portugale:
oportunamente
rumane:
corect, confortabil, pe mână
ruse:
1:  удобно 2:  уместно
slovake:
pohodlne, vhodne
ukraine:
зручно, вигідно

oportuno

Facilo, kiu rezultas de favoraj kondiĉoj: estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon eĉ por manĝi [18]; gastejoj establitaj por la oportuno de l' komercado [19]; kial centfoje dum la sama jaro la marŝrutoj estas ŝanĝataj? ĉu por oportuno de l’ publiko Metrop ? li ne surhavis togon, ĉar la oportuno kaj kutimo ordonis demeti togojn por festenoj [20]. SIN:okazo3, ŝancoVD:komforto, konvencio1, konveneco, kutimo
angle:
opportunity
beloruse:
зручнасьць, зручны выпадак, нагода
ĉeĥe:
pohodlí, vhod.příležitost
ĉine:
时机 [shíjī], 時機 [shíjī], 商机 [shāngjī], 商機 [shāngjī], 机会 [jīhuì], 機會 [jīhuì], 机缘 [jīyuán], 機緣 [jīyuán], 良机 [liángjī], 良機 [liángjī]
france:
aises, occasion favorable, opportunité
germane:
Gelegenheit, Gunst (der Stunde...)
hungare:
megfelelő alkalom
japane:
好機 [こうき], 好都合 [こうつごう]
pole:
wygoda, okazja, sprzyjające zdarzenie
rumane:
confort, oportunitate, eveniment favorabil
ruse:
удобный случай
slovake:
pohodlie
ukraine:
зручність, вигідність, вигода

oportunaĵo

Faciliga aĵo aŭ flanko de situacio: posta ĉambreto […] ornamita kaj provizita je ĉiuspecaj oportunaĵoj, kiujn amaj koroj povis proponi [21]; tiuj konsideroj jam sufiĉe plipezas ĉiujn favorajn oportunaĵojn, kiuj sin povus prezenti hodiaŭ [22]; krom tiuj ĉi naturaj vortfaraj oportunaĵoj, kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos en ĝi ankoraŭ apartajn […] rimedojn, kiuj enkondukas grandegan ekonomion ĉe la lernado de la vortoj [23]; Ĉinio nepre disponigu grandegajn monsumojn al instruado, publika higieno, […] konstruado de bazaj oportunaĵoj [24].
beloruse:
выгода
ĉine:
亲切 [qīnqiè], 親切 [qīnqiè]
france:
circonstance favorable, facilité (offerte)
germane:
Annehmlichkeit
hungare:
alkalmatosság
japane:
便利な品物 [べんりなしなもの]
pole:
udogodnienie, wygoda, coś wygodnego
portugale:
oportunidade
rumane:
ușura, confort, ceva confortabil
ruse:
удобство

oportuneco

Karaktero de io oportuna.
1:
por oportuneco de la vizitantoj, la verando estas disigita en apartaj kabinetoj Metrop ; ricevinte de vi leteron […] kaj kompreninte ĝin, kvankam li la lingvon ne lernis, via adresito vidos praktike la oportunecon de l' lingvo [25]; la homoj vidas en la Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon [26].
2:
mi ne vidas la oportunecon de tiu klopodo, se vi estas certa malsukcesi; prooportuneca cedo [27]; la temo de la kongreso [estis] „lingvo, kulturo kaj oportunecoj“ [28].
25. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
26. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
27. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
28. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
beloruse:
зручнасьць
ĉeĥe:
vhodnost
ĉine:
合适 [héshì], 合適 [héshì], 适宜性 [shìyíxìng], 適宜性 [shìyíxìng], 适用性 [shìyòngxìng], 適用性 [shìyòngxìng]
france:
opportunité
germane:
Zweckmäßigkeit, Eignung
hungare:
1:  kényelmesség 2:  alkalmasság, megfelelőség
japane:
便利さ [べんりさ], 便宜 [べんぎ]
pole:
sposobność, upodobanie, dogodność
portugale:
oportunidade
rumane:
oportunitate, plăcere, comoditate
ruse:
1:  удобность
slovake:
vhodnosť
ukraine:
зручність, вигідність, вигода

oportunismo

POL Politika aŭ ordinara sinteno, laŭ kiu oni devas atenti la cirkonstancajn oportunaĵojn pli ol la principojn: nomante la gvidantaron de SAT oportunisma, nemarksisma, kontraŭsoveta kaj etburĝa, la sovetaj SAT-anoj kaj iliaj samideanoj alilandaj troviĝis sub la premo de la decidoj de Komintern [29]; pro oportunismo la popolo finfine decidis tiel voĉdoni, subtenante la flankon, kiu aperas pli forta [30]; ekzistas ne nur oportunismo, sed ankaŭ „politika toleremo“ [31]; registaro aganta tiel ne povas eviti riproĉon de oportunismo, se subite ne plu validas la antaŭaj argumentoj pri protektado de sano [32]. VD:pragmatismo, utilismo
beloruse:
апартунізм
ĉeĥe:
oportunizmus
ĉine:
机会主义 [jīhuìzhǔyì], 機會主義 [jīhuìzhǔyì], 投机主义 [tóujīzhǔyì], 投機主義 [tóujīzhǔyì]
france:
opportunisme
germane:
Opportunismus
hungare:
opportunizmus
japane:
日和見主義 [ひよりみしゅぎ], 御都合主義 [ごつごうしゅぎ]
nederlande:
opportunisme
pole:
oportunizm
rumane:
oportunism
ruse:
оппортунизм
slovake:
oportunizmus
ukraine:
опортунізм, пристосовництво

oportunisto

POL Oportunismano: anglaj verkistoj kredas, ke Napoleono debutis kiel senprincipa oportunisto, kaj post ĉio estis paranoja megalomaniulo [33]; Künzli fakte prezentas min kiel senhontan oportuniston [34]. VD:karieristo
33. Monato, W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema, 2003
34. D. Blanke: Komunistoj viditaj de Andreas Künzli, La Gazeto, 2010-03-15 (147)
beloruse:
апартуніст
ĉeĥe:
oportunista
ĉine:
姑息者 [gūxīzhě], 投机分子 [tóujīfènzǐ], 投機分子 [tóujīfènzǐ], 机会主义者 [jīhuìzhǔyìzhě], 機會主義者 [jīhuìzhǔyìzhě], 墙头草 [qiángtóucǎo], 牆頭草 [qiángtóucǎo], 順應時勢者 [shùnyìngshíshìzhě], 顺应时势者 [shùnyìngshíshìzhě], 騎牆主義者 [qíqiángzhǔyìzhě], 骑墙主义者 [qíqiángzhǔyìzhě]
france:
opportuniste
germane:
Opportunist
hungare:
opportunista
japane:
日和見主義者 [ひよりみしゅぎしゃ], 御都合主義の人 [おつごうしゅぎのじん]
nederlande:
opportunist
pole:
oportunista
rumane:
oportunist
ruse:
оппортунист
slovake:
oportunista
ukraine:
опортуніст, пристосованець, угодовець

maloportuna

1.
Malfacile uzebla; misadaptita al sia destino; laciga: tiu ĉi simbola skribado […] estas tre maloportuna kaj malfacile uzebla [35]; por kio veturigas kun si la homoj tiom da multpeza, maloportuna, grandampleksa ŝarĝo Metrop ? la baso povas bonege taŭgi por pezaj, gravaj paroladoj, sed ĝi estas maloportuna por […] aliaj paroladoj [36]; maloportuna krajono; maloportuna klasifiko; oni devas distingi la agrablajn iluziojn de la maloportunajB . VD:malkomforta
2.
Ĝena pro nekonveneco de la situacio: pro la maloportuna sintenado en kiu li troviĝis, li ne povis celi sufiĉe ĝuste [37]; mi timis veni al vi en maloportuna horo [38]; ege maloportuna morto [39]; liberiĝi de la maloportunaj gastoj [40]; oni ŝarĝas el ĉiuj eblaj kaj neeblaj pladoj sur unu kaj tiu sama telero, kaj tiam oni tion manĝas en la plej maloportuna situacio [41]! ANT:disponitaVD:malkonvena
beloruse:
нязручны, недарэчны
ĉeĥe:
nepohodlný, nevhodný
ĉine:
未便 [wèibiàn], 不合时宜 [bùhéshíyí], 不合時宜 [bùhéshíyí], 不相宜 [bùxiāngyí], 不适合 [bùshìhé], 不適合 [bùshìhé], 不合适 [bùhéshì], 不合適 [bùhéshì], 不适宜 [bùshìyí], 不適宜 [bùshìyí], 不順利 [bùshùnlì], 不顺利 [bùshùnlì], 欠妥 [qiàntuǒ], 缺乏善意 [quēfáshànyì]
france:
inopportun, intempestif, pas pratique
germane:
unpassend, ungünstig, importun 1. unzweckmäßig, ungeeignet 2. ungelegen, unangebracht, unpässlich
hungare:
kényelmetlen, alkalmatlan, nem megfelelő
japane:
不便な [ふべんな], 使いにくい [つかいにくい], 不都合な [ふつごうな]
nederlande:
ongeschikt
pole:
niewygodny, uciążliwy, niedogodny
portugale:
inconveniente
rumane:
inconfortabil, împovărătoare, incomod
ruse:
неудобный
slovake:
nepohodlný, nevhodný
ukraine:
незручний, невигідний

maloportunaĵo

Maloportuna afero aŭ kondiĉo, kiu ĝenas: kian rekompencon oni ricevas pro ĉiuj tiuj maloportunaĵoj [42]? ni zorge pesu la oportunaĵojn kaj la maloportunaĵojn kaj decidu [43]; ia natura konstanta ĉefo […] prezentas gravan maloportunaĵon por nia afero, ĉar ĝi donas al la afero kvazaŭ personan karakteron [44]; nia funebra ceremoniaro certigas al la ombro fortojn, gardas ĝin de la maloportunaĵoj kaj de la sopiro al la tero [45]; elturmentita de la multaj maloportunaĵoj Marta ; por eviti eblajn maloportunaĵojn en la okazo, se oni Vin rekonus […], pli bone ke ni […] iru en la urbon vespere [46]; la plej granda maloportunaĵo de nia Akademio estas la perdo de ĉiu tria jaro dum la okazigo de la elektoj [47].
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
43. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 15a, Omar fariĝas ventegocentro
44. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
45. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXII
46. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
47. La Ondo de Esperanto, 2000, No 3 (65)
beloruse:
нязручнасьць, перашкода
ĉine:
周折 [zhōuzhé], 烦劳 [fánláo], 煩勞 [fánláo], 不情愿 [bùqíngyuàn], 不情願 [bùqíngyuàn], 不舒服 [bùshūfu], 不愿意 [bùyuànyì], 不願意 [bùyuànyì], 小病 [xiǎobìng]
france:
embarras, inconvénient
germane:
Unannehmlichkeit, Ungelegenheit, Unpässlichkeit
japane:
不便 [ふびん], 差し障り [さしさわり], 不都合 [ふつごう]
pole:
kłopot, niedogodność, uciążliwość
rumane:
necazuri, neplăceri, incomodare, pacoste
ukraine:
незручність, невигідність

maloportuni

(x)
Esti maloportuna, embarasi iun: tiam mi vin ne pli longe maloportunos [48]; ambaŭ estis apartigite kondukataj en ĉambrojn, kie regis ega freŝo kaj en kiuj la suno neniam maloportunis (t.e. ĉeloj de malliberejo) [49]; por la poŝkomputilo gravas ke la ekrano estu sufiĉe granda [sed] tiom granda poŝtelefono tute maloportunas [50].
48. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la porcio da glaciaĵo, (rakonto de L. Dilling, tradukita de Eduard Hall el Joensuu (Finnlando))
49. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro VI
50. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
beloruse:
быць нязручным, перашкаджаць
ĉeĥe:
obtěžovat, překážet
france:
encombrer, importuner
germane:
unangemessen, unzweckmäßig, unannehmlich, unangebracht
hungare:
alkalmatlankodik, zavar
japane:
迷惑をかける [めいわくをかける], じゃまする
pole:
zawadzać, przeszkadzać, być niewygodnym
rumane:
împiedica, reține, fi incomod
ruse:
стеснять, причинять неудобства
slovake:
obťažovať, prekážať
ukraine:
заважати

administraj notoj

mal~a: Mankas verkindiko en fonto.