adekvat/a JED

adekvata

1.
Celkonforma, konforma 1.c: parto de la nuntempe laboranta lektoraro ne havas adekvatajn kvalifikojn [1]; tia antologio devas […] enteni kiom eble plej adekvatajn tradukojn de elektitaj pecoj [2]. por la propraj kaj geografiaj nomoj, kiuj ne troviĝas en tiu vortaro mi uzis formon adekvatan al la principoj de Waringhien [3]; li ne sukcesis trovi adekvatan esprimon al sia penso [4]; utilaj konfrontiĝoj de malsamaj opinioj pri gravaj demandoj kun la celo trovi adekvatajn solvojn [5]; la grandaj potencoj […] ne adekvate informas pri sia agado [6]. SIN:deca2, ĝusta2, konvena, laŭcela, oportuna, sufiĉa, taŭga
2.
FIL Kompleta kaj ĝusta: laŭ Carnap ekspliko estas adekvata, kiam ĝi estas simila al la eksplikata nocio, ekzakta, science utila kaj simpla.
1. Stanisław Śmigielski: Instruisto de la angla serĉata, Monato, 2001/02, p. 19
2. Nikolao Gudskov: Provo ektuŝi serban poezion (Srdj Arandjelović, Antologio de la serba poezio (1200-2000)), Monato, 2002/02, p. 32
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
6. Maritza Gutiérrez: Aŭdiĝas komuna voĉo, Monato, 1993/12, p. 10
angle:
adequate, appropriate, sufficient
beloruse:
адэкватны, адпаведны
bulgare:
адекватен
ĉeĥe:
adekvátní, odpovídající, patřičný, přiměřený, vhodný
ĉine:
1. 合适的 [héshìde], 合適的 [héshìde], 依此 [yīcǐ], 切合 [qièhé] 2. 合适的 [héshìde], 合適的 [héshìde]
france:
adéquat, adapté, approprié, juste (approprié), propre (approprié), opportun (approprié)
germane:
adäquat, entsprechend, angemessen
hebree:
נאות
hispane:
adecuado
itale:
adeguato
japane:
目的にかなった [もくてきにかなった], 十分な [じゅうぶんな], 妥当な [だとうな], 十全な [じゅうぜんな]
katalune:
adequat
nederlande:
geschikt, adequaat
pole:
adekwatny, odpowiedni
portugale:
adequado, apropriado
rumane:
adecvat, potrivit
ruse:
адекватный, соответственный
slovake:
primeraný, zodpovedajúci
svede:
adekvat, tillfredställande, passande, lämplig
ukraine:
адекватний, відповідний, тотожний

administraj notoj