tradukoj: be br cs de en es fr hu nl pl ro ru sk sv

*dec/i PV

*deci

(ntr)
1.
Esti konforma al la sociaj kutimoj, al la ĝentilaj moroj, al la reguloj de bonedukiteco kaj moraleco: decas, ke vi vizitu vian instruiston; ne decas fumi tie ĉi; infanoj, obeu al viaj gepatroj [...] ĉar tio decas [1]; ĉu decas, ke virino preĝu al Dio nevualite [2]? vi kondutos, kiel decas al bonedukita fraŭlino [3]; se ni permesis al Azianoj konstrui templon sur nia tero, decas de tempo al tempo esti ĝentila al iliaj dioj [4]; ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj [5]; ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato [6].
2.  
Esti justa merito, rekompenco aŭ puno: al li decas ne gratulo, sed mallaŭdo; al vi decas ne seĝo, sed trono [7]; forigu tian homon de sur la tero; ĉar ne decas, ke li vivu [8]; la malbelo ofte ricevas la kronon, kiu decas al la belo [9]; ĉiu ricevus fine la lokon, kiu decas al li [10]. VD:meriti
3.  
(evitinde) Konveni: tiu koloro ne decas al la brunulinoj. VD:kongrui, sidi 5, taŭgi

Rim.: Post deci oni uzas indikativon, se oni esprimas simplan juĝon aŭ konstaton: ne decas, ke vi tiel laŭte krias. Sed, se oni volas esprimi malpermeson, ordonon aŭ opinion pri estonta ago, oni uzu la u-modon: ne decas, ke vi tiel laŭte kriu.

deca  

1.  
Kiu decas 1: ne estas nun deca tempo por viziti lin; elektu pli decajn esprimojn; se ni [...] ne farus decan respekton al li [11]; la plej decaj kaj prudentaj personoj ofte dum monatoj atendis vane [12]; la simpla dececo ordonas al vi silenti.
2.  
Kiu decas3: tio estas por li deca puno; deca rekompenco; en ĉio devas esti observata la deca mezuro; Esperanto jam gajnis por si decan postenon en la interpopolaj rilatoj; tio tute ne estas deca kaŭzo por fieriĝo [13]. VD:konforma

dece

1.
Kiel decas 1: dece akcepti iun; kondutante dece [14]; oficisto en dece butonumita uniformoPV; vestita malriĉe sed dece; ni ne scias, kiel preĝi dece [15]; dece, kiel en la tago, ne en diboĉado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj ĵaluzo [16]; Karenon mem oni vestis pure kaj dece [17]; estis ne dece, ke mi ridis [18].
2.
Kiel decas 3: mi lernis dece lin ŝati; ŝi estis tiel malbona [...], oni devis ŝin dece puni! [19].

maldeca  

Ne konforma al moroj, iel kaj iom ŝoka: porti maldecajn vestojn [20].

tradukoj

anglaj

~a 1.: decent; mal~a: indecent.

belorusaj

~i 1.: належаць, пасаваць; ~a 1.: належны, прыстойны; ~a 2.: прыгодны, прыдатны, здатны; ~e 1.: належна, прыстойна; ~e 2.: прыгодна, прыдатна, здатна.

bretonaj

~i: dereout; ~a: dereat; ~e: dereat.

ĉeĥaj

~i: hodit se, slušet se; ~a: slušný, řádný; ~e: slušně, řádně; mal~a: nepřístojný, neslušný.

francaj

~i: convenir, convenir, être approprié, être décent, seoir; ~a: approprié, convenable, convenable, décent; ~e: convenablement, décemment; mal~a: inconvenant, indécent.

germanaj

~i 1.: sich geziemen, sich gehören; ~i 2.: gehören, gebühren; ~a 1.: anständig, dezent; ~a 2.: angemessen, verdient; ~e 1.: anständig; mal~a: unanständig.

hispanaj

~i 1.: ser decente, tener decencia; ~a 1.: decente; ~e 1.: decentemente. ~eco: decencia.

hungaraj

~i 1.: illik, illdomos; ~a 1.: illő, illemtudó, tisztes; ~a 2.: neki kijáró, őt megillető; ~e 1.: illendően, illdomosan, illő módon; ~e 2.: megillető módon.

nederlandaj

~i 1.: betamen, horen; ~a 1.: betamelijk, fatsoenlijk; ~a 2.: zoals het hoort; ~e 1.: betamelijk, fatsoenlijk; ~e 2.: zoals het behoort; mal~a: onfatsoenlijk. ~eco: welvoeglijkheid.

polaj

~i 1.: licować, należeć, pasować, wypadać (wg zwyczaju); ~a 1.: licujący, przyzwoity, należyty, odpowiedni, właściwy; ~a 2.: godziwy, należyty; ~e 1.: przyzwoicie, należycie, odpowiednio, właściwie; ~e 2.: godziwie, należycie; mal~a: nielicujący, nieprzyzwoity, nienależyty, nieodpowiedni, niewłaściwy, niegodziwy. ~eco: przyzwoitość.

rumanaj

~i 1.: potrivi.

rusaj

~i 1.: подобать, надлежать, приличествовать; ~a: приличный, надлежащий, подобающий, пристойный; ~e: прилично, надлежащим образом, подобающим образом.

slovakaj

~i: hodiť sa; ~i: patriť sa, slušať sa; ~a: slušný, vhodný; ~e: poriadne, slušne, vhodne; mal~a: neslušný, nezdvorilý.

svedaj

~a 1.: anständig; mal~a: oanständig.

fontoj

1. La Nova Testamento, Efesanoj 6:1
2. La Nova Testamento, I. Korintanoj 11:13
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
5. La Nova Testamento, Marko 7:27
6. La Nova Testamento, Marko 6:18
7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
8. La Nova Testamento, La agoj 22:22
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
11. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
12. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La tri Magiaj Pordegoj
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
14. La Nova Testamento, I. Petro 2:12
15. La Nova Testamento, Romanoj 8:26
16. La Nova Testamento, Romanoj 13:13
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 14a


administraj notoj

pri ~i 3.:
     Ĉu tiel „deci“ estas vere uzata? Mi ne trovis ekzemplon.
     Eble temas pri misinterpreto de la supra senco „kion iu meritas“?
     [WD]
    

ℛevo | datumprotekto | dec.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.27 2017/12/28 21:10:19