9ŝok/i PV

9ŝoki

(tr)
Konsterni per maldececo, malkonveneco: [la] necesaj longaj klarigoj, […] kvankam ne povante ŝin konvinki, havus tamen kiel solan rezultaton ŝoki ŝian hontemon [1]; tiuj maljustaj kulpigoj, tiuj ridindaj riproĉoj, […] forte min ŝokis [2]; ŝi verkis artikolojn per vigla, veka, vunda stilo, kiuj ŝokis multajn konservemulojn, sed kiuj altiris […] tiujn, kiuj sopiris al io nova [3]; personoj, kiujn ŝokas krudaj priskriboj pri seksaĵoj, kaj al kiuj ne plaĉas esti tiel ŝokataj, bonvolu ne legi ĉi tiun verkon [4]; li konsideras ŝin freneza, kio ŝokas min, ĉar al personoj maljunaj oni ŝuldas respekton [5]; per sia senindulga ironio, sia kruda sincero, sia absoluta preterlaso de ĉia ĝentileca hipokrito Waringhien ne malofte konfuzis amikojn kaj ŝokis kontraŭulojn [6]. VD:skandali
angle:
shock
beloruse:
шакаваць
france:
choquer
germane:
schockieren
hispane:
impactar, desconcertar, sorprender, chocar
hungare:
sokkol
itale:
scioccare
japane:
精神的な衝撃を与える [せいしんてきなしょうげきをあたえる], ショックを与える [しょっくをあたえる], ぎょっとさせる
nederlande:
aanstoot geven, kwetsen, shockeren
pole:
szokować, gorszyć
portugale:
chocar
ruse:
шокировать, коробить (кого-л.), покоробить (кого-л.), смущать, смутить
ukraine:
шокувати, викликати шок, потрясати, неприємно вражати, приводити в шоковий стан

ŝoka

1.
Kiu ŝokas, kiu surprizas pro malkonveno: mi estas senpeka junulino, kaj mi ne rajtas respondi tiajn ŝokajn demandojn [7]; la tuto estis tre stranga, [sed] multaj ceteraj aferoj, kiujn mi jam rigardis maljustaj kaj ŝokaj [8].
2.
MED Kiu rilatas traŭmaton aŭ staton de ŝoko1.a1.b.
7. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
angle:
shocking
beloruse:
шокавы, шакуюючы
france:
choquant
germane:
schockierend
hispane:
desconcertante, chocante, impactante
itale:
scioccante
japane:
ショッキングな [しょっきんぐな], 衝撃的な [しょうげきてきな]
pole:
szokujący
ukraine:
шокуючий

9ŝoko PIV1

Ago ŝoki kaj ties rezulto: li havis veran ŝokon kiam Profesoro Setälä venis al li kaj diris: „ĉu vi faros al mi komplezon, sinjoro?“ [9]; juna Morja provis sorbi la du ŝokojn kiujn kaŭzis, unue, la neordinara beleco de tiu blondulino, kaj due ŝia ne pli ordinara konfeso [10]; estis por mi jena kultura ŝoko, kiam mi legis la libron [11]; la plej granda ŝoko de tiuj ĉi balotoj estas tamen ŝanĝo ĉe la maldekstra flanko [12]; tuj post la atakoj regis nur ŝoko kaj ĉagreno [13]; (figure) preza ŝoko en la merkato de kruda petrolo [14].
a)
MED Kolapso de sangofluo kaj sekve manko da oksigeno en la organismo, pro fizika aŭ psika kaŭzo: la edzino verŝajne mortis, senkonsciigite de la ŝoko, kiam la veturilo brulis [15]; devis esti por vi ega ŝoko, kiam vi eksciis pri lia morto [16]!
b)
MED Traŭmato, kiu povas esti ankaŭ intenca por kuraca celo: kora defibrilacio per elektra ŝoko [17]; ŝokterapio.
angle:
shock
beloruse:
шок
france:
choc kora defibrilacio per elektra ~o: cardioversion (choc électrique).
germane:
Schock
hispane:
sorpresa, choque, shock, impacto
itale:
choc, shock kora defibrilacio per elektra ~o: cardioversione, defibrillazione (elettrica). ŝokterapio: terapia d'urto.
japane:
ショック [しょっく], 衝撃 [しょうげき]
pole:
szok
ukraine:
шок, потрясіння

elektroŝoko

Forta elektra bato: elektroŝoko de 17 500 V [18].
beloruse:
электрашок
france:
électrochoc
hispane:
electrochoque, electroshock
itale:
elettrochoc, elettroshock
japane:
電気ショック [でんきショック]
pole:
szok elektryczny
ukraine:
електрошок

administraj notoj