*kutim/i PV

*kutimi

(x)
1.
Forte inklini al ia ago, pro ofta ripetado: ĉe tiu festo la provincestro kutimis liberigi al la homamaso unu malliberulon, kiun ili deziris [1]; Sargon eĉ unu fojon ne eksplodis de rido, kiel li kutimis ordinare [2]; en la pastra lernejo li kutimis (kutimiĝis) regi sin mem [3]; la Asiriano […] kutimis al la orienta malrapideco en la vojaĝoj kaj aferoj [4]; post du jaroj li jam kutimas al la glavo kaj lanco [5]; vi kutimis rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo da citatoj [6]; ŝi ne kutimis fari kalkulon pri la spiritaj provizoj, kiujn ŝi posedas Marta ; kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi PrV .
2.
Tolere akcepti ion pro ofta spertado: oni kutimis esti bruligata de la suno [7]; ŝi ne havis ankoraŭ sufiĉe da tempo por kutimi al la novaj impresoj [8]; la knabinoj jam kutimis al lia nedankemo [9]; sonis murmuroj kaj tintoj, kiajn ne kutimis aŭdi la homa orelo [10]; ŝi ne kutimis vidi homojn, kiuj […] pelas sin pro peco da pano Marta ; la loĝantoj de Vallegrande kutimis traveturadojn de la militistoj [11].
Rim.: Tiun sencon oni povas ankaŭ konsideri kiel kutimi1 kun subkomprenita ago „sperti“, „toleri“, „elteni“, „elmetiĝi“ ks.
angle:
accustom, be accustomed, be used to
beloruse:
мець звычку
ĉeĥe:
být zvyklý, být zvyklý, mít ve zvyku
ĉine:
[niǔ], 习以为常 [xíyǐwéicháng], 習以為常 [xíyǐwéicháng], 习 [xí], 習 [xí], 見慣 [jiànguàn], 见惯 [jiànguàn]
france:
avoir l'habitude de
germane:
gewöhnt sein, gewohnt sein, gewöhnlich tun, pflegen (Gewohnheit)
hispane:
tener la costumbre de, acostumbrarse a
hungare:
szokott, az a szokása
indonezie:
terbiasa
japane:
習慣になっている [しゅうかんになっている], 慣れている [なれている], 癖になっている [くせになっている]
nederlande:
gewoon zijn
pole:
zwyczaj mieć, przyzwyczaić się, przyzwyczajonym być
portugale:
ter o costume de
rumane:
au obiceiul, deprinde, sa se obisnuiasca
ruse:
иметь привычку
slovake:
mať vo zvyku, zvykať, zvyknúť
ukraine:
мати звичку, звичай

kutima

1.
(io) Bazita sur kutimo; ordinara: ŝiaj veluraj okuloj ree rigardis kun la kutima dolĉa melankolio [12]; vespere en la kutima horo li kuŝiĝis [13]; Panglos estis pendigata, kvankam tio estis ne kutima [14]; prezentante la kutiman raporton [15]; laŭ la kutima maniero [16]; sur ŝia kutima loko sidis sinjorino [17]; defendu min per ciaj kutimaj talento kaj elokventeco [18]. VD:banala, ĉiutaga, normala1, triviala, vulgara2
2.
(iu) Alkutimita: mi ne estas kutima je tio [19]; la laboristoj devas esti kutimaj al ĉia vetero Metrop ; kial vi maltrankviliĝas […]? la infanoj estas kutimaj Metrop !
afrikanse:
gewone
albane:
zakonshme
amhare:
የተለመደ
angle:
customary, habitual
arabe:
معتاد
armene:
սովորական
azerbajĝane:
adi
beloruse:
звыклы, звычайны
bengale:
স্বাভাবিক
birme:
ခါတိုင်းလို
bosne:
uobičajeni
bulgare:
обикновен
ĉeĥe:
běžný, obvyklý, obyčejný, obyčejový, zvykový, řádný
ĉine:
惯用 [guànyòng], 慣用 [guànyòng], 忕 [shì], 习惯性 [xíguànxìng], 習慣性 [xíguànxìng], 俗 [sú], 惯常 [guàncháng], 慣常 [guàncháng], 平素 [píngsù]
dane:
sædvanlig
estone:
tavaline
eŭske:
ohikoa den
filipine:
karaniwan
france:
coutumier, habituel, usité
galege:
habitual
germane:
1. gewöhnlich, üblich, gebräuchlich, normal 2. gewöhnt
guĝarate:
સામાન્ય
haitie:
nòmal
haŭse:
saba
hinde:
हमेशा की तरह
hispane:
habitual, acostumbrado, usual
hungare:
szokásos, megszokott
igbe:
na-adị
indonezie:
biasa, galib, lazim, rutin, umum
irlande:
gnách
islande:
venjulega
japane:
いつもの
jave:
biasanipun
jide:
ℷעוויינטלעך
jorube:
ibùgbé
kanare:
ಸಾಮಾನ್ಯ
kartvele:
ჩვეულებრივი
kazaĥe:
әдеттегі
kimre:
arferol
kirgize:
демейдеги
kmere:
ធម្មតា
koree:
보통
korsike:
cinquinu
kose:
njengesiqhelo
kroate:
uobičajena
kurde:
nas
latine:
more
latve:
ierasts
laŭe:
ປົກກະຕິ
litove:
įprasta
makedone:
вообичаената
malagase:
mahazatra
malaje:
biasa
malajalame:
സാധാരണമായ
malte:
soltu
maorie:
mua
marate:
नेहमीच्या
monge:
li ib txwm
mongole:
ердийн
nederlande:
gewoon, gebruikelijk
nepale:
सामान्य
njanĝe:
mwachizolowezi
okcidentfrise:
wenstich
panĝabe:
ਆਮ
paŝtue:
د معمول
pole:
zwyczajny, pospolity, obyczajowy
ruande:
bisanzwe
rumane:
normal, obișnuit, morală
ruse:
привычный, обычный
samoe:
mᗑsani ai
sinde:
ويچارا
sinhale:
සුපුරුදු
skotgaele:
àbhaisteach
slovake:
obvyklý, obyčajný, zvykový
slovene:
običajni
somale:
caadiga ah
ŝone:
garoitika
sote:
tloaelehileng
sunde:
biasa
svahile:
kawaida
taĝike:
муқаррарии
taje:
ปกติ
tamile:
வழக்கம்
tatare:
гадәти
telugue:
సాధారణ
tibete:
གོམས་
ukraine:
зазвичай
urdue:
معمول
uzbeke:
oddiy
vjetname:
thông thường
zulue:
evamile

kutimo

1.
Inklino fari ian agon, akirita pro ofta ripetado de tiu ago: laŭ sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago [20]; liaj filoj havis la kutimon faradi festenon […] ĉiu en sia tago [21]; ŝi babilis sufiĉe laŭte, kaj vi havas la kutimon subaŭskulti [22]; ne estis lia kutimo paroli tiel multe [23]; la homo estas sklavo de la kutimo [24]; la mastro faris al si kutimon ne doni kandelojn [25]; li serĉis en la aro da skribaĵoj kun tiu rapidmoveco, kiun nur granda kutimo (kp sperto, praktiko) povas doni [26]; kutimo estas dua naturo PrV ; kiaj kolegoj, tiaj kutimoj PrV . VD:rutino
2.
Agmaniero, starigita de longa uzado ĉe iu popolo: [ili] pikis sin laŭ sia kutimo per glavoj kaj lancoj, ĝis sango verŝiĝis [27]; laŭ la sovetia kutimo, tosto sekvis toston [28]; en Tibeto virino havas rajton havi pli ol unu edzon, […] – kiel malfeliĉa mi estas, ŝi pensis unue, tial ke en mia lando tia kutimo tute ne povas akordiĝi kun la moralo [29]! la tuta kanajlaro salutis lin, kiel estas kutimo, kiam eminenta persono eniras en la galeron, dirante: hu, hu, hu, tri fojojn [30]; la amerikano ekzemple havas la kutimon meti tuj sub la nomo de la adresato la straton kaj numeron [31]; la vikingedzino konforme al la tempo kaj kutimoj havis firman volon kaj fortan karakteron [32]; uzante la dialektan kutimon infinitivi post ia ajn prepozicio [33]; popola kutimo havas valoron de leĝo PrV . SIN:moro, tradicio, uzanco
angle:
custom, habit
beloruse:
звычка, звычай, завядзёнка
ĉeĥe:
návyk, obyčej, uzance, zvyk
ĉine:
习惯 [xíguàn], 習慣 [xíguàn], 忕 [shì], 习俗 [xísú], 習俗 [xísú], 俗 [sú], 惯例 [guànlì], 慣例 [guànlì], 戛 [jiá], 癖 [pǐ], 老例 [lǎolì]
france:
coutume, habitude, us, usage (coutume)
germane:
1. Gewohnheit 2. Brauch
hispane:
costumbre
hungare:
szokás
indonezie:
1. kerutinan, rutinitas, kebiasaan, kelaziman 2. adat, adat istiadat, istiadat, tradisi
japane:
習慣 [しゅうかん], 癖 [くせ], 習わし [ならわし], 慣習 [かんしゅう]
nederlande:
gewoonte
pole:
przyzwyczajenie, zwyczaj, obyczaj 2. zwyczaj
rumane:
obicei, deprindere, moravuri
ruse:
привычка 2. обычай
slovake:
návyk, obyčaj, zvyk
tibete:
ལུགས་སྲོལ་
ukraine:
звичка, звичай

kutimigi

(tr)
Fari, ke iu akiru kutimon: la mizero kutimigis lin levi sin el la lito tre frue [34]; oni de infaneco kutimigas sklavon al [obeado] [35]; li ne alkutimigis sian koron al serĉado de la Eternulo [36]; duonmalfermante malrapide la palpebrojn por kutimigi siajn okulojn al la heleco de la suno [37]; spite la dusencaj kaj ne precizaj frazoj uzitaj por lin malrapide kutimigi al la ebleco de tia katastrofo, tuj kiam Leopoldo eksciis, ke lia amegatino ne ekzistas plu, […] la febro, kiu jam lin manĝegis, subite pligrandiĝis [38]; alkutimigis li sin, ke pento pri la farita estas senutila Metrop . SIN:akomodi
angle:
accustom, acclimatize, habituate
beloruse:
прывучыць, прызвычаіць
ĉeĥe:
navykat, přivykat (něčemu), přivyknout
france:
accoutumer, habituer
germane:
gewöhnen, vertraut machen
hungare:
hozzászoktat, rászoktat
indonezie:
membiasakan, menggalibkan, melazimkan, merutinkan
japane:
習慣づける [しゅうかんづける], 慣れさせる [なれさせる]
nederlande:
gewoon maken, wennen (tr.)
pole:
przyzwyczajać, wdrażać, wdrożyć
rumane:
obișnui, implementare, configurare
ruse:
приучить
slovake:
navykať, privykať, zvykať
ukraine:
привчати, призвичаювати

kutimiĝi

(ntr)
Akiri kutimon: al agoj malbonaj vi ja alkutimiĝis [39]; ŝi alkutimiĝis al la malĉastado kaj ne povas ĉesi [40]; se li estus nur malbela, mi povus kutimiĝi [41]; ili tiel kutimiĝis vidi ĉirkaŭ si ĉiam nur samgentanojn, aŭdi nur unu lingvon […] [42]; ŝi ankaŭ ne povis alkutimiĝi al la penso, ke ŝia infano ĉesos manĝi viandon Marta .
angle:
get used to, get accustomed, get habituated, get acclimatized
beloruse:
прывучыцца, звыкнуць, прызвычаіцца
ĉine:
习惯 [xíguàn], 習慣 [xíguàn], 习 [xí], 習 [xí], 服 [fú], 习以为常 [xíyǐwéicháng], 習以為常 [xíyǐwéicháng]
france:
s'accoutumer, s'habituer
germane:
sich gewöhnen, einüben, sich vertraut machen
hispane:
habituarse, acostumbrarse
hungare:
hozzászoktik, rászoktik
indonezie:
terbiasa
japane:
習慣になる [しゅうかんになる], 癖がつく [くせがつく]
nederlande:
gewoon worden, wennen (intr.)
pole:
przyzwyczaić się, przywyknąć
rumane:
devin obișnuiți,, te obișnuiești
ruse:
привыкнуть, приучиться
tibete:
གོམས་

kutimulo

Tiu, kiu aperas kutima al aliaj, normala en sia konduto: li ne tuj klasifikis min al stranguloj, eble al nekutimuloj [43]; kutimuloj, kiuj sentas sin bonfartaj, kaj kiuj ŝajnas al sia ĉirkaŭularo normalaj, en tiu grupo agas neracie [44]; la kutimuloj de la hotelo [45]. VD:frekventulo, normalulo, rutinulo, simplulo
43. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
44. Monato, Kiss Adam: Ĉu necesas psikologa rethelpo esperantlingva?, 2009
45. J. Verne, trad. Luciano: La Lernejo por Robinsonoj, [vidita en 2020]
angle:
a regular
beloruse:
сталы наведвальнік, сталы ўдзельнік
france:
habitué (subst.)

dekutimigi, malkutimigi

(tr)
Senigi je iu kutimo, malinstrui: li jam dekutimigis ŝin de similaj eksplodoj, kaj li kunpremis la dentojn [46]; mi dekutimigis lin, ke li plu ne ardu sur min kaj ne rigardaĉu min [47]! Lidia volas lin dekutimigi de la mamnutrado [48]; vi dekutimigis al mi la lekadon de tranĉiloj, el tio mi faros poemon [49]
angle:
dehabituate, dishabituate
beloruse:
адвучаць (ад звычкі)
ĉeĥe:
odnaučit, odvyknout někoho od něčeho
france:
déshabituer
germane:
entwöhnen, abgewöhnen
pole:
odzwyczaić, oduczyć
rumane:
dezobișnuim, dezvăța
slovake:
odnaučiť, odvykať
ukraine:
відучувати, відзвичаювати

dekutimiĝi, malkutimiĝi

Perdi kutimon: mi tute dekutimiĝis de fumado [50]; Jam de tre longe la militistaro ⫽ Dekutimiĝis de l’ oferoj sangaj [51]; de [diservoj], ŝajnus, la Francoj estas jam longe dekutimiĝintaj [52].
angle:
break a habit
beloruse:
адвучыцца, адвыкнуць, адзвычаіцца
france:
se désaccoutumer, se déshabituer
germane:
sich abgewöhnen
hispane:
desacostumbrarse, deshabituarse
hungare:
leszokik, elszokik
japane:
習慣をなくす [しゅうかんをなくす]
nederlande:
afwennen, afleren
pole:
odzwyczaić się, odwyknąć
rumane:
pierde obiceiul
ruse:
отвыкнуть, отучиться

administraj notoj