1rutin/o PV

rutino

1.
Lerto akirita per ripetado kaj longa kutimo: li jam laboras kun certa rutino, li ne bezonas plene atenti pri ĉiuj detaletoj en la manmovoj [1]; ili akiris fakte grandegan rutinon, iliaj metodoj estas preskaŭ mirindaj pro sia sagaco [2]; oni devos ree fidi al rutino: pacienca serĉado fare de tuta taĉmento da policanoj [3]. VD:sperto1
2.
Nevenkebla kutimo, pro kiu oni konstante kaj senpense plenumas sammaniere samajn agojn; manio1: en la afero de lingvo internacia la rutino kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al la sana prudento [4]; la parolarto malsupreniris al la nivelo de ordinara rutino [5]; eliĝu el la malvasta rutino de via vivo, eliĝu el vi mem [6]! ne plu plaĉas al ili la vojsulko de la rutino [7]; klera virino, kiu ne povas travivi en palaco katenita al rutino kaj tradicio [8].
angle:
routine, habit
beloruse:
1. спрыт, навык, досьвед 2. коснасьць, рутына
ĉeĥe:
cvik, dovednost, rutina, zběhlost, zručnost
ĉine:
定例 [dìnglì], 常务 [chángwù], 常務 [chángwù], 忕 [shì], 日常工作 [rìchánggōngzuò] 2. 俗事 [súshì]
france:
1. aisance, pratique (aisance) 2. routine, train-train
germane:
1. Routine, Übung 2. Automatismus, Erstarrung, Zwanghaftigkeit, Routine
hispane:
1. rutina
hungare:
1. rutin, jártasság 2. megszokás
japane:
熟練 [じゅくれん], 熟達 [じゅくたつ], 型にはまった行動 [かたにはまったこうどう], 日課 [にっか], 慣例 [かんれい]
katalune:
1. rutina
nederlande:
1. routine 2. sleur
pole:
rutyna, biegłość, wprawa
portugale:
1. experiência, prática 2. rotina
ruse:
1. навык, сноровка 2. косность, рутина
slovake:
návyk, obratnosť, rutina, vycvičenosť, zručnosť, šikovnosť
ukraine:
навик, навичка, вправність, відсталість, зашкарублість, закляклість, задубілість, рутина

rutina

1.
Lerta per rutino: ilia klakado superis la laboron de la plej rutina regiment-tamburisto [9]; urĝa kaj ege kompleksa tasko estos remeti la rutinan funkciadon de la oficejo sur bonajn relojn [10]. VD:normala, regula2, suverena2
2.
Fariĝanta laŭ rigida maniero, laŭ senpensa rutino: senutila sensencaĵo, [sed ja] konforma al la rutinaj ideoj de la amaso [11]; blindigita per la rutinaj kutimoj [12]; mi ne povas skui lin en lia rutina proceduro [13]; li demandis min, ĉu mi volas partopreni lian rutinan matenbanon [14]. VD:monotona, stereotipa2, ŝablona2
beloruse:
рутынны, звыклы
ĉine:
例行 [lìxíng]
france:
de routine
germane:
1. routiniert, sattelfest, gekonnt, versiert 2. gleichförmig
japane:
型どおりの [かたどおりの], 慣例に従った [かんれいにしたがった], 旧弊な [きゅうへいな]
pole:
rutynowy, biegły, sprawny
ukraine:
звичайний, шаблонний, рутинний

rutinema

Volonte aganta laŭ rutino, ĉiam senŝanĝe: „ĝentiluloj“ […] estas ceremoniemaj kaj rutinemaj eĉ en parolo kaj paŝado [15]; ili informiĝis pri la veturkutimoj de l’ junulo, kiu, pri similaj aferoj, estis tre rutinema [16].
15. Hoŭ Ĝjŭeljang: Antikvaj Filozofoj de Ĉinio, 1988
16. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Ritmaj lumoj en la nokto
beloruse:
рутынэрскі
france:
routinier (adj.)
germane:
gewohnheitsliebend
pole:
rutynowy, kochający nawyki

rutiniĝi

(ntr)
Iĝi konstanta, malfacile ŝanĝebla agmaniero: kiam ni konstante faras la samon, nia agado rutiniĝas kaj iĝas ne interesa [17]. VD:gurdi2, kuntreni
beloruse:
стаць звыклым, пераўтварыцца ў рутыну
france:
devenir une habitude
germane:
Routine bekommen
pole:
stać się nawykiem, postawić na rutynę

rutinulo, rutinisto

Tiu, kiu prefere agas laŭ rutino, ne ŝanĝante sian manieron, siajn kutimojn: obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de ĉio nova EE ; la enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi EE ; li ne estas rutinulo kaj malprogresema formalisto, […] neniu grava fenomeno de la socia vivo preterpasas lian atenton [18]. VD:frekventulo, kutimulo
beloruse:
рутынэр
ĉine:
能人 [néngrén], 专业人士 [zhuānyèrénshì], 專業人士 [zhuānyèrénshì], 达人 [dárén], 達人 [dárén]
france:
routinier (subst.)
germane:
Routinier, Könner, Profi
japane:
旧弊な人 [きゅうへいなじん], 型どおりの仕事しかしない人 [かたどおりのしごとしかしないじん]
pole:
rutyniarz, specjalista
ukraine:
рутинер

administraj notoj