*rigid/a

*rigida

1.
Malfacile fleksebla: rigida tola jupo [1]; li havis kapdoloron, lia kolo estis tute rigida [2]; predikistoj […] kun la rigidaj kolumoj kaj longaj nigraj roboj [3]; Gerda estis tiel rigida de malvarmo, ke ŝi ne povis paroli [4]; la dorso fariĝis rigida, la brakoj kaj manoj estis rigidaj, ŝia tuta korpo estis kiel statuo [5]; ŝi […] sidiĝis en la apogseĝo malproksime de la torĉo kaj pasigis kelke da horoj en duondorma rigideco [6]. VD:fiksa, firma1, katalepsio, paralizita, senmova, ŝtonigita
2.
Obstine sama, necedema, ne adaptiĝa al la bezonoj kaj cirkonstancoj: rigida karaktero; tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida [7]; la rigidmiena mastrino de la oficejo Marta ; rigida stilo. VD:rigora, severa
beloruse:
жорсткі, цьвёрды, тугі, адубелы, нягнуткі, неэлястычны
ĉeĥe:
neohebný, nepoddajný, rigidní, strnulý, tuhý, tvrdošíjný, ztuhlý
france:
raide, rigide
germane:
1. steif, starr 2. streng, hart (unnachgiebig), unnachgiebig, unbeweglich, unflexibel
hungare:
merev, rugalmatlan
japane:
硬直した [こうちょくした], こわばった, 融通のきかない [ゆうずうのきかない], 堅苦しい [かたくるしい]
katalune:
rígid 1. test, ert 2. caparrut, obstinat
nederlande:
stug, stijf
pole:
drętwy, sztywny, zdrętwiały
portugale:
rígido
ruse:
жёсткий, твёрдый, тугой, неподатливый, негибкий, негнущийся, окоченелый
slovake:
meravý, neprispôsobivý, skrehnutý, stuhnutý, tuhý, ustrnutý
ukraine:
твердий, тугий, не гнучкий, задубілий, затерплий, стерплий, закляклий, заціпенілий, закостенілий

rigide

En fiksa, necedema maniero: tie sidis hundo […] kaj rigide lin rigardis [8]; sur la supro de la tegmento rigide kaj senmove staris la cikonio [9]; [li] tenis la kapon alte kaj staris fiere kaj rigide [10]; malsano venas rapide, foriras rigide PrV ; promesi mi ne povas, respondis la mastrino monotone, ĝentile, sed rigide Marta .
beloruse:
жорстка, цьвёрда
germane:
starr
japane:
硬直して [こうちょくして], じっと
pole:
sztywno, uparcie

rigidiĝi

(ntr)
1.
Iĝi malelasta, sengesta, malfacile fleksebla: la dika ŝafa pelto, malsekigita de sango, rigidiĝis de frosto [11]; pro la terura spektaklo Adamson rigidiĝis kaj mutiĝis [12]; la haroj sur mia korpo rigidiĝis [13]; lia edzino rakontis al li tion, kio okazis, tiam rigidiĝis en li lia koro, kaj li fariĝis kiel ŝtono [14]; la birdo ne estis mortinta, ĝi estis nur rigidiĝinta, nun ĝi varmiĝis kaj denove ekvivis [15].
2.
Persisti en sia necedemo: en la decid’ kruela rigidiĝis Ifigenio ; mia popolo rigidiĝis en la defalo de mi [16].
beloruse:
застыць, зацьвярдзець, закасьнець, удубець
france:
se figer, se raidir
germane:
erstarren, versteifen
japane:
硬直する [こうちょくする], こわばる
katalune:
posar-se rígid
pole:
cierpnąć, drętwieć, kostnieć
ruse:
1. застыть, окоченеть, закостенеть, затвердеть 2. закостенеть, закоснеть, затвердеть, утвердиться
ukraine:
затвердіти, утратити гнучкість, клякнути, оклякнути, заклякнути, заціпеніти, застигнути, (за)дубіти

alrigidiĝi

Firme, spasme fiksiĝi ĉe io: li leviĝis kaj frapis la Filiŝtojn, ĝis lia mano laciĝis kaj alrigidiĝis al la glavo [17]. VD:kroĉiĝi
beloruse:
учапіцца (моцна, сутаргава)
france:
se cramponner, se crisper
pole:
zdrętwieć
ruse:
судорожно вцепиться

malrigida

Fleksebla, elasta: junkoj […] ekstreme […] malrigidaj [18]; signoj de malrigidigo de la planata ekonomio [19].
18. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
19. Monato, Ulrich Lins: Nokta aventuro en Pjongjango, 2005
beloruse:
гнуткі, элястычны
ĉeĥe:
ohebný
france:
souple
germane:
beweglich, flexibel
hungare:
rugalms, hajlékony
japane:
柔軟な [じゅうなんな], 融通のきく [ゆうずうのきく]
katalune:
flexible, elàstic
nederlande:
buigzaam, flexibel, elastisch
pole:
elastyczny, giętki, wiotki
ruse:
гибкий, эластичный
slovake:
ohybný
ukraine:
гнучкий, еластичний

streĉrigideco

beloruse:
кантрактура
germane:
Kontraktur
hungare:
izomrövidülés, izomzsugorodás, kontraktúra
katalune:
contractura
pole:
kontraktura
ruse:
контрактура

administraj notoj

al~iĝi: Mankas dua fontindiko.
streĉ~eco: Mankas fontindiko.
streĉ~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.