*ŝton/o UV

*ŝtono

1.
MIN Malmola pli malpli granda minerala maso: sur la tero kuŝas ŝtono [1]; ĵeti ŝtonon [2]; Jakob […] derulis la ŝtonon de sur la aperturo de la puto [3]; meti […] ŝtonon sur ŝtonon (konstruante muron) [4]; oni metis la unuan ŝtonon de konstruaĵo sen via ĉeesto [5]; Mi faros Jerusalemon amaso da ŝtonoj [6]; alligi ŝtonon al ĵetilo [7]; saĝo estas pli bona ol multekostaj ŝtonoj [8]; ĉiu povas alporti sian ŝtonon (kunlaboras) por la kreskanta konstruo [9]; trafi du celojn per unu ŝtono (per sama rimedo havi du profitojn) PrV ; per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras (por sukcesi oni ne devas samtempe celi plurajn atingotaĵojn; vd leporo) PrV .
2.
KONTEK Tia malmola mineralo rigardanta kiel materialo: el ŝtono oni fandas la kupron [10]; [ili] disŝiras arkaĵon el ŝtono [11]; muroj […] el griza sabloŝtono [12]; artaj verkoj el ŝtono aŭ el bronzo [13]; plato el ŝtono […] premis per la tuta pezo [14]; ekstraktado de nafto [el] kalkŝtono [15].
3.
(figure) Ĝenaĵo, malhelpaĵo, rezistaĵo: ŝtono de falpuŝiĝo (falilo; kaŭzo de skandalo) [16]; la ideo de toleremo ricevis precipan signifon kaj iĝis angula ŝtono de la moralo [17]; gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto PrV . VD:dorno4
4.
SPO Malgranda malmola ludpeco de du aŭ pluraj koloroj, kiujn oni metas sur la poziciojn de tabulludo: goo, ankaŭ vejĉio estas tabulludo ludata sur tabulo kun […] 181 nigraj ŝtonoj el nigra ardezo kaj 180 blankaj ŝtonoj, tradicie faritaj el konkoj [18].
Rim.: Depende de la formo kaj tradicio, ludpecoj havas diversajn nomojn: disko, ludfiguro, briketo k.a.
5.
MED Negranda ŝtoneca konkremento kiu fojfoje formiĝas en glandoj aŭ iliaj duktoj: havi ŝtonon en reno, galveziko, salivglando. VD:galŝtona malsano, salivŝtona malsano, urinŝtona malsano
afrikanse:
klip
albane:
guri
amhare:
ድንጋይ
angle:
1. stone 4. playing piece 5. calculus
arabe:
حجر
armene:
քար
azerbajĝane:
daş
beloruse:
камень ~o de falpuŝiĝo: камень спатыкненьня .
bengale:
পাথর
birme:
ကျောက်သည်
bosne:
kamena
dane:
sten
estone:
kivi
eŭske:
harria
filipine:
bato
france:
1. pierre trafi du celojn per unu ~o: faire d'une pierre deux coups. 4. pion 5. calcul (médecine)
galege:
pedra
germane:
Stein 4. Spielstein
guĝarate:
પથ્થર
haitie:
wòch
haŭse:
dutse
hebree:
אבן
hinde:
पत्थर
hispane:
piedra 1. piedra trafi du celojn per unu ~o: matar dos pájaros de un tiro. ~o de falpuŝiĝo: escollo. 5. cálculo (medicina)
hungare:
~o de falpuŝiĝo: botránykő.
igbe:
nkume
indonezie:
batu
irlande:
cloch
islande:
steinn
itale:
1. pietra, sasso 5. calcolo
japane:
[せき]
jave:
watu
jide:
שטיין
jorube:
okuta
kanare:
ಕಲ್ಲು
kartvele:
ქვის
kazaĥe:
тас
kimre:
cerrig
kirgize:
таш
kmere:
ដុំថ្ម
koree:
korsike:
petra
kose:
ilitye
kroate:
kamena
kurde:
kevir
latine:
lapis
latve:
akmens
laŭe:
ກ້ອນຫີນ
litove:
akmuo
makedone:
камен
malagase:
vato
malaje:
batu
malajalame:
കല്ല്
malte:
ġebel
maorie:
kohatu
marate:
दगड
monge:
pob zeb
mongole:
чулуу
nederlande:
steen
nepale:
ढुङ्गा
njanĝe:
mwala
okcidentfrise:
stien
panĝabe:
ਪੱਥਰ ਨੂੰ
paŝtue:
ډبره
pole:
1. kamień 5. kamień
portugale:
pedra
ruande:
ibuye
ruse:
камень ~o de falpuŝiĝo: камень преткновения .
samoe:
maʻa
sinde:
پٿر
sinhale:
ගල්
skotgaele:
cloiche
slovene:
kamen
somale:
dhagax
ŝone:
ibwe
sote:
lejoe
sunde:
batu
svahile:
jiwe
svede:
sten
taĝike:
санг
taje:
หิน
tamile:
கல்
tatare:
таш
telugue:
రాయి
tibete:
1. རྡོ་
tokipone:
kiwen
ukraine:
камінь
urdue:
پتھر
uzbeke:
tosh
vjetname:
đá
zulue:
tshe

ŝtona

1.
El ŝtono: vazoj ŝtonaj [19]; ŝtonaj tabeloj [20]; ŝtona tranĉilo [21]; ŝtona planko [22]; mi dezirus loĝi en granda ŝtona kastelo [23].
2.
(figure) Fortika, nevenkebla: ĉi tiuj sonoj […] rapidege eligis ŝin el la ŝtona senmoveco Marta ; ŝtona silento regis en la ĉambro [24]; dormanta ŝtone profundan dormon [25]. SIN:fera 2, ŝtala 3
3.
(figure) Ne mildigebla, senkompata, senindulga, senama: (figure) ŝtona koro [26]. SIN:marmora
angle:
1. stone 2. iron, cast-iron 3. hard, stone
beloruse:
каменны
france:
lithique, de pierre
germane:
1. steinern, aus Stein 2. wie ein Stein 3. aus Stein
hispane:
lítico, de piedra 1. de piedra, pétreo 2. de piedra 3. de piedra
hungare:
kő-, kőkemény, kőből való
itale:
litico, di pietra
japane:
石の [いしの], 石でできた [いしでできた], 石のような [いしのような], かたくなな
nederlande:
stenen, van steen
pole:
1. kamienny 2. kamienny 3. kamienny
ruse:
каменный
tokipone:
kiwen
ukraine:
кам’яний, камінний

ŝtonego

MIN Granda nemovebla ŝtono: tombo […] elhakita el ŝtonego [27]; sidi sub la lumo de la luno sur la maraj ŝtonegoj [28]; (figure) tiu patreco leĝa kaj deviga estis por la komandanto vera Sizifa ŝtonego [29]; li sola levis la ŝtonegon, kiun kvar plej bravaj fortuloj el la popolo ne kapablus eĉ movi [30]. SIN:roko
angle:
boulder
beloruse:
уцёс, скала, валун, камлыга
france:
roc
germane:
Fels
hispane:
roca
hungare:
kőszikla
itale:
masso
japane:
巨石 [きょせき], 岩 [いわ], 岩石 [がんせき]
nederlande:
rotsblok
pole:
głaz, skała, kamol (pot.)
ruse:
утёс, скала
ukraine:
стрімчак, бескид, скеля

ŝtoneto

MIN Tre malgranda ŝtono: ne restos tie eĉ ŝtoneto [31]; en la lagon li ĵetadis orajn monerojn anstataŭ ŝtonetoj [32]; unu sola nerimarkita ŝtoneto povas faligi nin [33]; forpreni ŝtoneton el la ŝuo [34]; ŝarĝi la ĉaron, foje per sablo, foje per ŝtonetoj [35]; (figure) lia buŝo […] estos plena de ŝtonetoj [36] (li malklare prononcas). VD:gruzo, sablo
angle:
pebble
beloruse:
каменьчык
france:
caillou
germane:
Steinchen, Kiesel
hispane:
guijarro, chino, canto rodado
hungare:
kavics
indonezie:
kerikil
itale:
pietruzza, sassolino
japane:
小石 [こいし], 砂利 [じゃり]
nederlande:
kiezelsteen
pole:
kamyk, kamyczek
ruse:
камешек
ukraine:
камінець

ŝtonejo, ŝtonrompejo, ŝtonminejo

Loko kie oni ekspluatas ŝtonojn: granda bruo regis super la ŝtonminejoj [37]; mi memoros viajn vortojn, dum mi rompos rokojn en ŝtonminejo [38]; fosilio de la mondvaste konata „pra-birdo” arkeopterigo […] devenas el ŝtonrompejo proksime al Solnhofen [39]; [de] ŝtonrompejo situanta ĉe Kloech […] oni povas aĉeti bazaltajn ŝtonojn de diversa grandeco [40]; senzorgajn horojn […] mi pasigadis en la malnova ŝtonminejo, sola kun la naturo [41].
angle:
stone quarry, stone mine
beloruse:
каменяломня
france:
carrière de pierre
germane:
Steinbruch
hispane:
cantera de piedra
hungare:
kőtörő, kőfejtő, kőbánya
itale:
cava di pietra
japane:
採石場 [さいせきじょう]
nederlande:
steengroeve
pole:
kamieniołom, wyrobisko kamieni
portugale:
pedreira
ruse:
каменоломня
svede:
stenbrott
ukraine:
каменеломня

ŝtonigi

1.
MIT Transformi en ŝtonon, masive aŭ supraĵe: la sorĉistino [...] tuŝis per la vergo ankaŭ la reĝon kaj ŝtonigis lin [42] ; Marta […] sidis kelke da minutoj kiel ŝtonigita Marta ; (figure) miaj akompanantoj, ŝtonigitaj kiel la edzino de Loth, rigardas malantaŭen [43]; Meduzo […] kun serpentaj haroj kaj rigardo ĉion ŝtoniganta [44]; (figure) mi komencos ⫽ Rompadi vian koron, […] se ankoraŭ ⫽ Kutimoj la malbonaj ĝin ne tute ⫽ Ŝtonigis [45].
2.
(figure) Haltigi, senaktivigi: Aleksandro, ŝtonigita de mirego [46]; subita ekkrio fendis la silenton, mi staris ŝtonigita [47].
42. Fratoj Grimm, trad. Kabe: Elektitaj Fabeloj; Du Fratoj
43. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
44. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VIII.
45. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
46. Henri Vallienne: Ĉu li?, ĉapitro dua
47. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 7. Belaj Rakontoj El Trans La Montoj.
beloruse:
1. пераўтвараць у камень 2. спыняць, зьнерухомліваць
france:
pétrifier
germane:
1. versteinern lassen 2. erstarren lassen
japane:
石化させる [いしかさせる]
pole:
przemienić w kamień, zamienić w kamień

ŝtoniĝi

1.
Iĝi ŝtona, simila al ŝtono: la grandaj ŝtonblokoj, de kiuj gutadis la akvo, pendis super ili […] kvazaŭ tombaj kapeloj kun mutaj orgentuboj kaj ŝtoniĝintaj standardoj [48]; la leviĝantaj mallumaj nuboj [aspektis] kiel ŝtoniĝinta renversita maro [49]; paleontologoj trovis ŝtoniĝintajn restaĵojn de arĥeopterikso [50]; ŝtoniĝinta argilo, kiu enhavas kelkajn procentojn da organika materialo [51]; ekzistas landoj, kie la akvo ŝtoniĝas kaj la vaporo fariĝas blanka lanugo [52].
2.
(figure) Rigidiĝi, senmovigi, iĝi neprogrespova: la princo ŝtoniĝis de surprizo [53]; fraŭlino, nek malbona, nek gaja, ŝtoniĝinta en la apatio de sia vivo [54]; ŝia vizaĝo […] aspektis kiel ŝtoniĝinta Marta ; ŝi tute ne estis ŝtoniĝinta interne [55]; mi preskaŭ ŝtoniĝis ĉe la ekvido de leono [56]; pro siaj ŝtoniĝintaj antikvaj lingvoformoj tia lingvo kutime ne servas kiel instrumento de komunikado en la ordinara senco de la vorto [57]; la voĉo ŝtoniĝis en mia stomako kramfe [58].
angle:
1. to become petrified, to petrify 2. to become petrified, to turn to stone, to become inert
beloruse:
акамянець
france:
se pétrifier
germane:
1. versteinern 1. erstarren
hispane:
fosilizarse 1. fosilizarse 2. quedarse de piedra
hungare:
1. elkővesedik, kővé válik; 2. kővé dermed
indonezie:
membatu
itale:
pietrificarsi, pietrificare (intr.)
japane:
石化する [いしかする], 化石化する [かせきかする], 茫然とさせる [ぼうぜんとさせる], 身動きできなくする [みうごきできなくする]
nederlande:
verstenen
pole:
1. skamienieć, obracać się w kamień, zmieniać się w kamień 2. skamienieć
ruse:
окаменеть
svede:
förstenas
ukraine:
(с)кам’яніти, окам’яніти

ŝtonumi

(tr)
Ŝtonmortigi: li observadis la profetinon, la disĉiploj forlasis ŝin meze de tumulto […] tiun ĉi virinon oni senkiale ŝtonumis [59]; sur tiu loko la judoj ŝtonumis Stefanon la Unuan Martiron [60].
59. Monato, Espero, 2003
60. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)
angle:
to stone, to throw stones at
beloruse:
забіць каменьнямі (да сьмерці)
france:
lapider
germane:
steinigen
hispane:
lapidar
hungare:
megkővez
itale:
lapidare
japane:
石を投げて殺す [いしをなげてころす]
nederlande:
stenigen
pole:
kamieniować
portugale:
lapidar (matar)
ruse:
побивать камнями
svede:
stena (till döds)
ukraine:
каменувати, бити камінням

senŝtonigi

AGR Senigi je ŝtonoj, ekzemple kampon por faciligi kultivon: vinberĝardenon havis mia amiko […] li ĉirkaŭfosis ĝin, senŝtonigis ĝin, kaj plantis en ĝi plej bonspecajn vinberbranĉojn [61].
angle:
to clear of stones
beloruse:
ачышчаць ад каменьня
france:
épierrer
germane:
entsteinen, von Steinen bereinigen
hispane:
desempedrar, despedregar
itale:
dissodare
japane:
石を取り除く [いしをとりのぞく]
nederlande:
van steen ontdoen
pole:
okdamieniowywać, odgruzowywać
ukraine:
очищувати від каміння

aerŝtono

angle:
meteor, aerolite
beloruse:
мэтэарыт
bretone:
aerolitenn
france:
aérolithe
germane:
Meteorstein, Meteor, Aerolith, Sternschnuppe
hispane:
meteorito, aerolito
itale:
meteorite
japane:
隕石 [いんせき]
nederlande:
aëroliet
pole:
aerolit, meteoryt, meteor
portugale:
aerólito
ruse:
аэролит, метеорит
slovake:
meteorit
ukraine:
аероліт

akrigoŝtono, akriga ŝtono

Akrigilo farita el subtile grajneta ŝtono: farinte kelkajn turnojn per la   ŝtono [62]; li elprenis du buĉtranĉilojn ... metis ilin apud si sur la liton, prenis akrigan ŝtonon de sur breto, kraĉis sur ĝin [63]; li prenis grandan tranĉilon kaj, veninte al tiuj povraj infanoj, akrigis ĝin per granda akrigoŝtono kiun li tenis per sia maldekstra mano [64]; (figure) ĉi tiu estas tro por mia povra dicerbuma kapablo, precipe kun peco de akrigŝtono enkape [65].
62. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Björn Erik Höijer
63. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
64. red. A. Lang, trad. D. Beoadribb: La Blua Felibro, 2005
65. Donald Broadribb: El la nordia mitologio, Monato, 2000/07, p. 18 kaj 08, p. 25
beloruse:
брус (для вастрэньня), асялок
france:
pierre à aiguiser
germane:
Schleifstein, Wetzstein
pole:
osełka

fajroŝtono

Siliko, uzata kiel fajrilo: la ŝtalo ekfrapis la fajroŝtonon tiel, ke fajreroj ekŝprucis [66]. VD:lafo, skorio
angle:
flint
beloruse:
крамень, скалка
france:
silex
germane:
Feuerstein
japane:
火打ち石 [ひうちいし]
pole:
skałka, krzemyk

filozofia ŝtono, ŝtono de filozofoj, ŝtono de saĝuloj

Celo de alĥemio, laŭvorte elemento kapabla ŝanĝi ordinarajn metalojn al oro: li sonĝis, ke li elvojaĝis en la mondon kaj trovis tie la ŝtonon de la saĝuloj [67]; li elkore preĝis […], ke la atendata miraklo estu nek la eltrovo de la filozofia ŝtono, nek la liberigo de la metal-viviga blovo [68]; mi ektrovis la ŝtonon de la filozofoj [69]; (figure) li solvos la eternan problemon, li trovos tiun ĉi novan filozofian ŝtonon — la plej mallongan vojon al Hindujo [70]; li ne elpensis la filozofian ŝtonon PrV .
67. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
68. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
69. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sepa Ĉapitro
70. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
angle:
philosopher's stone
beloruse:
філязофскі камень
france:
pierre philosophale
germane:
Stein der Weisen
hispane:
piedra filosofal
itale:
pietra filosofale
nederlande:
steen der wijzen
pole:
kamień filozoficzny

juvelŝtono

MIN Multekosta ŝtono uzata por fari juvelojn: kupraj zonoj, de kiuj pendis brilantaj, bluaj juvelŝtonoj [71]; mi jam aŭdis la famon de via saĝeco, kaj se ĝi estas vere pli valora ol oro kaj juvelŝtono, ni ĝojos pri ĝi [72]. SIN:gemo1
angle:
gemstone, precious stone, semi-precious stone
beloruse:
каштоўны камень
france:
gemme
germane:
Edelstein
hispane:
gema
hungare:
ékkő
indonezie:
berlian, permata
itale:
pietra preziosa
japane:
宝石 [ほうせき]
nederlande:
edelsteen
pole:
kamień szlachetny, kamień drogocenny
ruse:
драгоценный камень
svede:
ädelsten

lazurŝtono

MIN Speco de juvelŝtono lazurkolora: ĉirkaŭ tiu ĝardeno […] estas muro el oro kaj lazurŝtono [73]; kiel lazurŝtono estu mia vivo altvalora en viaj okuloj [74]. SIN:lazurito
73. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
74. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 11a, pluaj insidoj
angle:
lapis lazuli
beloruse:
лязурыт
france:
lapis lazuli
germane:
Lapislazuli, Lasurstein
hispane:
lapislázuli
hungare:
lazúrkő
itale:
lapislazzuli
japane:
青金石 [せいきんせき], ラピスラズリ, 瑠璃 [るり]
nederlande:
azuursteen, lapis lazuli
pole:
lazuryt, lapis-lazuli
portugale:
lazurita, lápis-lazúli
ruse:
лазурит
ukraine:
лазурит

mejloŝtono

1.
TRA Iu el la starŝtonoj metitaj laŭ mejla aŭ alia distanco laŭ landvojo: truo granda post formovita mejloŝtono [75]; Paŭlo sidas sur la muska soklo de la malnova mejloŝtono [76].
2.
(figure) Grava atingo en ankoraŭ ne finita afero: La Enciklopedio de Esperanto […] aperis duvolume en 1933-35: ĝi estas mejloŝtono sur la vojo de la ekkono de la Esperanta kulturo [77]; verko majstra, kun mejloŝtona signifo por la postaj tiaspecaj aperaĵoj [78]; la 25-a IJK fariĝis do mejloŝtono en la historio de TEJO [79]; la nova ekumena preĝ- kaj kantlibro […] estas mejloŝtono survoje al la unueco de la kristanoj [80].
angle:
1. milestone 2. milestone
france:
1. borne (kilométrique), pierre milliaire 2. étape importante
germane:
1. Meilenstein, Kilometermarke 2. Meilenstein
hispane:
1. mojón (kilométrico) 2. etapa importante
itale:
pietra miliare
japane:
里程標 [りていひょう], 一里塚 [いちりづか]
nederlande:
mijlpaal
pole:
1. kamień milowy, kamień przydrożny, znacznik drogowy 2. kamień milowy
ukraine:
кам’яний стовп, верстовий стовп, дорожній знак, кілометровий стовп

muelŝtono

AGR Platronda ŝtono servanta por mueli: la popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelŝtonoj aŭ pistadis en pistujo [81]; neniu prenu kiel garantiaĵon muelilon aŭ supran muelŝtonon, ĉar tiam li prenus garantiaĵe animon [82]; estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro [83].
beloruse:
жорны
france:
meule
germane:
Mühlstein, Mahlstein
hispane:
piedra de molino
japane:
うす石 [うすいし]
nederlande:
molensteen
pole:
kamień młyński
portugale:
ruse:
жёрнов

rulŝtono

MIN Malgranda, glata ŝtono, kiu tiel formiĝis pro longatempa ruliĝo, pelate de rivera aŭ mara akvo: estas rulŝtonoj, glacitempa rivero rulis kaj tornis ilin [84]; rondeco kaj plateco de rulŝtonoj indikas ĉefe sedimenton de riveraj rubodeltoj en varma kaj sufiĉe seka klimato [85]; kvin granitaj rulŝtonoj, inter kiuj brulas fajro, aranĝitaj kiel olimpikaj ringoj [86].
84. Stellan Engholm: Vivo vokas, IV.
85. J. M. Mabesoone: Tertiary and Quaternary Sedimentation in a Part of the Duero Basin Palencia (Spain), [Leidse Geologische Mededelingen, 1959 (24), p. 31a-180a]
86. Monato, Julius Hauser: Monumento olimpika, 2014
angle:
river rock, beach pebble, landscape stone
beloruse:
галачка, аточак
france:
galet (caillou)
germane:
Kieselstein, Rundling (Stein), Geröllstein
japane:
玉石 [たまいし]
pole:
otoczak
ukraine:
валун, галька

salŝtono

MIN Roko, el kiu oni ekstraktas salon. VD:ŝtonsalo, minsalo
angle:
halite, rock salt, evaporite
beloruse:
галіт
france:
halite
germane:
Salzstock, Steinsalz, Evaporit
hispane:
halita
hungare:
kősó
japane:
岩塩 [がんえん], 塩岩 [しおいわ]
nederlande:
zoutsteen
pole:
sól kamienna

tomboŝtono, tombŝtono

Ŝtono, per kiu oni kovras aŭ prisignas tombon: pezaj ŝuoj sonas sur la tombŝtonoj en la preĝejo [87]; disĵetitaj tombŝtonoj komencis elprofundiĝadi el la krepusko [88]; tomboŝtonoj kun krucoj kaj antikvaj ĉizliteroj [89]. VD:tombomonumento
angle:
tombstone
beloruse:
надмагільны камень
france:
pierre tombale
germane:
Grabstein
hispane:
piedra del sepulcro
indonezie:
batu nisan
itale:
lapide, pietra tombale
japane:
墓石 [ぼせき], 墓標 [ぼひょう]
nederlande:
grafsteen
pole:
nagrobek, płyta nagrobna
ukraine:
надгробний/надмогильний камінь, надгробна/надмогильна плита

ŝtonhakisto, ŝtonministo

Metiisto, kies laboro estas tiri ŝtonojn el ŝtonejo: oni dungis ŝtonhakistojn kaj ĉarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo [90]; vi kondutis al ŝi, kiel ŝtonministo el la Albana montaro [91].
angle:
stonecutter
beloruse:
каменячос
germane:
Steinbrecher
hispane:
cantero
hungare:
kőfejtő (munkás), kőtörő, kőbányász
itale:
cavapietre, cavatore (in cave di pietra)
japane:
採石工 [さいせきこう], 石切工 [いしきりこう]
nederlande:
steenhakker, steenhouwer
pole:
kamieniarz
ruse:
каменотёс
ukraine:
каменяр, каменотес, каменолом

ŝtontranĉisto

Metiisto, kiu formtranĉas ŝtonojn por konstruo. VD:skulptisto
angle:
stonemason
beloruse:
каменярэз
france:
tailleur de pierre
germane:
Steinmetz
hispane:
picapedrero
hungare:
kőfaragó
itale:
scalpellino, lapidario
japane:
石工 [いしく], 石大工 [いしだいく]
nederlande:
steenhouwer
pole:
kamieniarz
svede:
stenhuggare

galŝtona malsano [92]

MED Malsano kaŭzata de ŝtono5 en la galveziko kaj (aŭ) ties duktoj.
angle:
cholelithiasis
beloruse:
жоўцекамянёвая хвароба
france:
cholélithiase, lithiase biliaire
germane:
Gallensteinleiden
hispane:
colelitiasis
indonezie:
batu empedu
itale:
colelitiasi
japane:
胆石症 [たんせきしょう]
nederlande:
galsteenziekte, cholelithiasis
pole:
kamica żółciowa
ruse:
желчнокаменная болезнь

salivŝtona malsano [93]

angle:
sialolithiasis
france:
lithiase salivaire
germane:
Speichelsteinleiden
hispane:
cálculo de la glándula salival
itale:
scialolitiasi
japane:
唾石症 [つばいししょう]
nederlande:
sialolithiasis, speekselsteenziekte
pole:
kamica ślinianek
ruse:
слюннокаменная болезнь

urinŝtona malsano [94]

angle:
urolithiasis
france:
lithiase urinaire
germane:
Harnsteinleiden
hispane:
litiasis urinaria
indonezie:
batu ginjal, kencing batu
itale:
urolitiasi
japane:
尿路結石 [にょうろけっせき]
nederlande:
urolithiasis
pole:
kamica nerkowa
ruse:
мочекаменная болезнь

administraj notoj

aer~o: Mankas dua fontindiko.
aer~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sal~o: Mankas dua fontindiko.
sal~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~tranĉisto: Mankas dua fontindiko.
~tranĉisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.