*gal/o PV

*galo

1.
ANA Maldolĉa, verde flava sekreciaĵo de la hepato: ŝi konvulsiis kelkan tempon, fine elvomis iom da galo [1]; galo de drakoj estas ilia vino [2]; ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita [3].
2.
(figure) Kolero (ĉar antikve galo estis rigardata tiu el la korpaj fluaĵoj, kiu determinas koleran karakteron): [tiu] vidvino […] havis ĉiam cignan kanton en la buŝo kaj strigan galon en la koro [4]; bolado de la galo estis aŭdebla en lia trankvila, sed surda voĉo [5]; eĉ najtingalo ne estas sen galo (vortludo) PrV ; ŝi ne povos akcepti tion sen galeksplodo [6].
1. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 32:33
3. La Nova Testamento, Mateo 27:34
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
5. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXVI
6. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
bile, gall gall, bile
beloruse:
жоўць
bulgare:
жлъчен сок
ĉeĥe:
žluč || něco velmi hořkého
ĉine:
苦胆 [kǔdǎn]
france:
bile, fiel (bile)
germane:
Galle
greke:
χολή
hispane:
bilis
hungare:
epe
indonezie:
empedu
itale:
bile, fiele
japane:
胆汁 [たんじゅう], 苦々しい感情 [にがにがしいかんじょう]
latine:
bilis
latinece:
bilis
nederlande:
gal
perse:
صفرا، زرداب
pole:
żółć
portugale:
bílis
ruse:
желчь, жёлчь
slovake:
žlč
svede:
galla
tibete:
མཁྲིས་སྣོད་
ukraine:
жовч

galveziko, gala veziko

ANA Parto de la hepato, en kiu kolektiĝas la galo: sekigitaj galvezikoj de ursoj vendiĝas altapreze kiel tradicia medikamento [7]; en popola kuracado la pomoj helpas kuraci malsanojn de la hepato kaj galveziko [8].
7. Monato, Isikawa Takasi: Ursoj mortigataj, 2014
8. Monato, Julius Hauser: Simbolo de juneco, 2014
beloruse:
жаўцяк
bulgare:
жлъчен мехур
ĉeĥe:
žlučník, žlučový měchýř
ĉine:
胆囊 [dǎnnáng], 胆 [dǎn]
france:
vésicule biliaire
germane:
Gallenblase
hispane:
vesícula biliar
hungare:
epehólyag
indonezie:
kantung empedu
itale:
cistifellea, colecisti
japane:
胆のう [たんのう]
nederlande:
galblaas
perse:
کیسهٔ صفرا
pole:
woreczek żółciowy
portugale:
vesícula biliar
ruse:
жёлчный пузырь
slovake:
žlčník
svede:
gallblåsa
ukraine:
жовчний міхур

galdukto

ANA Ajna el pluraj kanaloj, kondukantaj la galon en la duodenon, kaj precipe la ĉefkanalo en kiun ili arbece kuniĝas: perturbiĝas la cirkulado de sango […] kio kaŭzas […] perturbiĝon de la funkcio de galdukto kaj digesto [9]; la relative malgrandaj ovoj atingas la inteston laŭlonge la eksterhepatan grandan galdukton (Ductus choledochus) kaj estas eligataj per la fekaĵo [10].
9. -: San-protektado en printempo, El Popola Ĉinio, 1998:3
10. R. Sachs: Medicina Parazitologio , Scienca Revuo, 2001, printempo
angle:
bile duct
beloruse:
жоўцевая пратока
bulgare:
жлъчен канал
france:
cholédoque (subst.), canal cholédoque
germane:
Gallengang
hungare:
közös epevezeték
itale:
dotto biliare, coledoco
nederlande:
galbuis
perse:
مجرای صفراوی
pole:
przewód żółciowy
portugale:
colédoco
ruse:
жёлчный проток

administraj notoj