*koler/i PV

kolera

Sentanta fortan malkontenton kontraŭ iu aŭ io: ne aŭdigu vian voĉon antaŭ ni, ĉar alie atakos vin koleraj homoj [1]; ili estas koleraj, kiel urso, de kiu oni forrabis la infanojn [2]; li fariĝis kolera kaj ĵetis al ŝi la glason rekte en la vizaĝon [3]; la ĉefepiskopo forlasis ŝin kun koleraj vortoj [4]; li kun malmodesta spirito kaj koleraj okuloj […] respondis [5]. kolera kiel cento da diabloj PrV . VD:rabia3
angle:
angry, mad
beloruse:
злосны, раззлаваны, гнеўны
ĉeĥe:
prchlivý, vznětlivý, zlostný
ĉine:
恼怒 [nǎonù], 愤怒 [fènnù], 懠 [qí], 歜 [chù]
france:
en colère
germane:
wütend, zornig
indonezie:
marah, berang, murka, gusar
japane:
怒りの [いかりの], 立腹した [りっぷくした], 怒っている [いかっている]
latine:
iratus
malaje:
marah
nederlande:
kwaad
norvege:
sint
pole:
rozzłoszczony, rozgniewany, wkurzony (pot.), wpieniony (pot.)
slovake:
hnevlivý, prchký, zlostný
tibete:
རླུང་ལང་པོ་
ukraine:
сердитий, злий, гнівний, роздратований

*koleri

(x)
Senti fortan agiton de la animo kontraŭ iu, kiu ofendis aŭ malkontentigis nin: li koleras kaj insultas [6]; por ke la edzo nenion suspektu kaj ne koleru, ŝi rapide buĉis kokidon [7]; la reĝo kaj precipe la princino koleris, ke simpla eksigita soldato venkis en la veto [8]; kion vi faras? ekkriis furioze la diablo, ― ne koleru, ŝi respondis, mi havis teruran sonĝon [9]; Moseo ekkoleris kontraŭ la militestroj [10]; Faraono koleris siajn sklavojn, kaj metis min en malliberejon [11]; unu pekis, kaj Vi volas koleri la tutan komunumon [12]? pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru PrV ; kiu koleras, tiu ne prosperas PrV . VD:boli, eksplodi, incitiĝi, indigni, flamiĝi, furiozi, ŝaŭmi
angle:
to feel anger, be angry
beloruse:
гневацца, злаваць, сердаваць
ĉeĥe:
hněvat se, zlobit se
ĉine:
france:
être en colère, être en boule, être courroucé, être fâché, être en pétard, être en rogne, fulminer, rager
germane:
wütend sein, wüten, (jemandem) böse sein, zornig sein, zürnen
hispane:
enfadarse, entrar en cólera
hungare:
haragszik
indonezie:
marah, berang, murka, gusar
japane:
怒っている [いかっている], 腹を立てている [はらをたてている]
nederlande:
kwaad zijn, boos zijn
pole:
złościć się, gniewać się, wkurzać się (pot.), wpieniać się (pot.)
ruse:
сердиться, злиться, гневаться
slovake:
hnevať sa, jedovať sa, čertiť sa
ukraine:
гніватися, злитися, злоститися, сердитися
volapuke:
vutön

kolero

Sento de tiu, kiu koleras: lia kolero longe daŭris [13]; vi tute ne estas ĝentila, diris la feino sen kolero [14]; li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema [15]; la reĝino ektremis pro kolero [16]; sed la kolero de la reĝo cedis al nenio [17]; la fratinoj […] paliĝis pro kolero [18]; en ĉi tiu mallonga ekĝemo sonis obtuza kolero (vd frustro) kaj senfina doloro Marta ; en la brusto de Marta leviĝis ondo de flamanta indigno, de kaŝata kolero, de maldolĉa envio Marta ; malfacile spirante de kolero Marta ; via kolero nur dolĉigos al li la triumfon [19]; se li deziras serioze diskuti, necese estas, ke li unue detenu sian koleron [20]; en sia kolero ili mortigis viron [21]; la duko incitis sian koleron per la memoro de tiu abomeninda letero [22]; milda respondo kvietigas koleron [23]; per insulto kaj kolero ne klariĝas afero PrV ; kolero pravecon ne donas PrV .
afrikanse:
woede
albane:
zemërimi
amhare:
ቁጣ
angle:
anger
arabe:
غضب
armene:
զայրույթը
azerbajĝane:
hirs
beloruse:
злоба, злосьць, гнеў
bengale:
রাগ
birme:
အမျက်ဒေါသ
bosne:
bes
ĉeĥe:
dopal, hněv, zlost
ĉine:
怒气 [nùqì], 忾 [kài], 忿 [fèn], 愤 [fèn], 乌气 [wūqì], 愤怒 [fènnù], 奰 [bì], 怫 [fèi]
dane:
vrede
estone:
viha
eŭske:
haserrea
filipine:
galit
france:
colère, courroux, emportement, foudres (courroux), fureur, ire, rage, rogne
galege:
rabia
germane:
Wut, Zorn
guĝarate:
ગુસ્સો
haitie:
kòlè
haŭse:
fushi
hinde:
क्रोध
hungare:
harag
igbe:
iwe
indonezie:
amarah, kemarahan, kemurkaan, kegusaran
irlande:
fearg
islande:
reiði
japane:
怒り [いかり]
jave:
nesu
jide:
קאַס
jorube:
ibinu
kanare:
ಕೋಪ
kartvele:
რისხვა
kazaĥe:
ашу
kimre:
dicter
kirgize:
ачуулануу
kmere:
កំហឹង
koree:
분노
korsike:
còllera
kose:
umsindo
kroate:
ljutnja
kurde:
hêrs
latve:
dusmas
laŭe:
ຄວາມໃຈຮ້າຍ
litove:
pyktis
makedone:
гнев
malagase:
fahatezerana
malaje:
kemarahan
malajalame:
കോപം
malte:
rabja
maorie:
riri
marate:
राग
monge:
txoj kev chim siab
mongole:
уур хилэн
nederlande:
boosheid, woede
nepale:
रिस
njanĝe:
mkwiyo
okcidentfrise:
lilkens
panĝabe:
ਗੁੱਸੇ ‘
paŝtue:
قهر
pole:
złość, gniew
ruande:
uburakari
ruse:
злоба, злость, гнев
samoe:
ita
sinde:
ڪاوڙ
sinhale:
කෝපය
skotgaele:
feirg
slovake:
hnev, zloba
slovene:
jeza
somale:
cadho
ŝone:
hasha
sote:
bohale
svahile:
hasira
taĝike:
хашми
taje:
ความโกรธ
tamile:
கோபத்தை
tatare:
ачу
telugue:
కోపం
ukraine:
гнів
urdue:
غصہ
uzbeke:
g’azab
vjetname:
tức giận
volapuke:
vut
zulue:
intukuthelo

kolerigi

(tr)
Fari, ke iu koleru: li neniam donadis trinkmonon, tio ĉi kolerigis la servanton [24]; ĉu la pastraĉa babilaĵo povas kolerigi tian filozofon [25]? mi ne kuraĝis lin kolerigi, malobeante [26]; li estas freneza, mi ne lin kolerigu [27]; li konfuziĝis kaj tio kolerigis lin [28]; diskuti kontraŭ li lin neutile kolerigus [29]; ŝin kolerigis, ke li tiel komprenis ŝin [30]; Dion kolerigis, homojn ridigis PrV . VD:ĉagreni, furiozigi, inciti1, indignigi, iriti2, provoki
angle:
to anger
beloruse:
злаваць, раззлоўваць
ĉeĥe:
dohřát, dopálit, pohněvat, rozhněvat, rozzlobit
ĉine:
[rě], 气人 [qìrén]
france:
mettre en colère, mettre en boule, mettre en pétard, mettre en rogne, courroucer, fâcher, faire enrager (courroucer)
germane:
wütend machen, aufregen, zornig machen
hungare:
megharagít, felbosszant
indonezie:
memberangi, menggusari, memarahi, memurkai
japane:
怒らせる [おこらせる]
nederlande:
kwaad maken
pole:
złościć, gniewać
ruse:
злить, сердить
slovake:
rozhnevať
ukraine:
гнівити, сердити, злити, злостити, лютити, дратувати, виводити з себе, бісити

koleriĝi

Eksenti koleron: aŭdante tion, ili koleriĝis en la koro, kaj grincigis kontraŭ li siajn dentojn [31]; ŝi komprenis, ruĝiĝis kaj iom koleriĝis [32]; li ne ĉagreniĝis, li nur koleriĝis, tio estas alia afero [33]; ho, mia dolĉa edzo, ne tiele koleriĝu kontraŭ la patrino de viaj filoj [34]; Aapo […] koleriĝis subite, kaptis de la servistino la balailon kaj komencis per vigla mano rebalai la ĉambregon [35].
angle:
to become angry, lose one's temper
beloruse:
разлавацца, разгневацца
ĉine:
上火 [shànghuǒ], 恼怒 [nǎonù], 冒火 [màohuǒ], 吹胡子瞪眼 [chuīhúzidèngyǎn], 气恼 [qìnǎo], 发喉急 [fāhóují], 发火 [fāhuǒ], 发脾气 [fāpíqì], 变色 [biànsè], 大怒 [dàinù], 激怒 [jīnù]
france:
se mettre en colère
germane:
in Wut geraten, zornig werden, erzürnen
indonezie:
memarah, memurka, menggusar
japane:
怒る [おこる], 腹を立てる [はらをたてる]
pole:
rozzłościć się, rozgniewać się

kolerema, koleriĝema

Facile koleranta: kolerema homo kaŭzas malpacon [36]; malpacema kaj kolerema edzino [37]; li estis […] tiel koleriĝema, kvazaŭ li havus en si pipron kaj tabakon [38]; kun kolerema spirito mi naskiĝis [39]; se vi lin indulgos, li fariĝos ankoraŭ pli kolerema [40]; li estis aparte koleriĝema kaj kverelema [41].
angle:
quick-tempered, bad-tempered, irascible
beloruse:
раздражняльны, зласьлівы, гняўлівы
ĉine:
二杆子 [èrgānzi]
france:
colérique, coléreux, emporté, irrascible, irritable
germane:
schnell durch die Decke, empfindlich, schnell zornig
hungare:
haragvó természetű, indulatos, kolerikus
indonezie:
pemarah (adj.)
japane:
怒りっぽい [おこりっぽい], 短気な [たんきな]
nederlande:
opvliegend
pole:
choleryczny, łatwo wpadający w gniew, łatwo wpadający w złość
ruse:
раздражительный
ukraine:
дратівливий, дратливий, дразливий, запальний

koleretigi

Piki2.a, inciteti: kuŝis en la rigardo […] moko, malforta moko, kiu koleretigis, malkontentigis lin [42].
42. Argus: Pro kio?, 1920
angle:
to irritate, annoy
beloruse:
раздражняць, нэрваваць, даймаць
ĉeĥe:
pozlobit, škádlit
ĉine:
[dòu], 惹 [rě]
france:
asticoter, embêter, provoquer (asticoter), taquiner, titiller (asticoter)
germane:
necken, ärgern, stipfen [sudgermane]
hungare:
neheztel
indonezie:
mengesalkan, menjengkelkan
japane:
気を悪くさせる [きをわるくさせる], むっとさせる
nederlande:
plagen
pole:
denerwować
ruse:
раздражать
slovake:
doberať si, dobiedzať

postkolero

[43]
Malafabla sento, kiu restas post kolero, rankoro: Fanny forviŝis la larmojn, kun ioma postkolero [44]. SIN:rankoro
43. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, post
44. E. Ferber, trad. B. Fabo, red. F. Luin: Fanny, 2003
beloruse:
горыч (пасьля гневу, злобы)
ĉine:
恨意 [hènyì], 怨尤 [yuànyóu], 舍不得 [shěbude]
france:
rancoeur
germane:
Groll, Verbitterung
hungare:
neheztelés
indonezie:
dendam
japane:
恨み [うらみ], 怨恨 [えんこん], 遺恨 [いこん]
pole:
kac moralny (pot.)
slovake:
pomstychtivosť
ukraine:
злопам’ятність, злопам’ятство, злопам’ятливість, злоба

senkoleriĝi

(ntr)
Trankviliĝi; forlasi sian koleron: mi jam duoble mensogis, do Zukrula senkoleriĝis [45].
angle:
to regain one's composure, calm down
beloruse:
супакоіцца, заспакоіцца, уціхамірыцца
ĉine:
平复 [píngfù]
france:
se calmer (après une colère), s'apaiser (après une colère), calmer sa colère
germane:
sich abregen, sich beruhigen
hungare:
megenyhül (harag után), kiengesztelődik
indonezie:
mereda (ttg marah), menenang
japane:
心が和らぐ [こころがやわらぐ], 気分が落ち着く [きぶんがおちつく]
pole:
uspokoić się
ruse:
успокоиться

administraj notoj