*pik/i

*piki

(tr)
1.
Pli malpli profunde enigi pinton en ion: ŝi pikis sian fingron per la kudrilo [1]; ili kriis per laŭta voĉo, kaj pikis sin […] per glavoj kaj lancoj, ĝis sango verŝiĝis sur ili [2]; korvo al korvo okulon ne pikas PrV ; li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento [3]; unu el la abeloj pikis lin en la mano, tiel ke li elfaligis la florpoton [4]; (figure) minaretoj pikas en la aeron; pike kaj tranĉe bati; enpikita skribo (tatuo).
2.
(figure) Akre eksciti la sentojn: la frosto pikas la vizaĝon; piki al iu la vundan lokon PrV ; silentu! malgranda vipuro! […] vi ĉiam pikas la fratinon! IK .
a)
(figure) Koleretigi, inciti, vundeti: tiu krio pikis (ofendetis) la reĝon [5]; ĉiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto, pikas al ni la okulojn [6]; nur unu malĝojo min pikas en koro — ke vi nun izola ekrestos FK ; tiuj formoj pikas (malplaĉas); al vi oni predikas, kaj nin oni pikas PrV ; min pikas (maltrankviligas) la dubo, ĉu...; mallaŭdo pikas (stimulas) la noblajn korojn; geamantoj sin pikas (petole incitas) PrV ; pikparolo. VD:provoki, spiti
b)
(figure) Viglige kaj agrable eksciti la sentojn: mustardo pikas la langon; la gusto […] estas milde pikanta kaj sala [7]; pikanta ŝerco, bildo, novelo; la pikanteco en la situacio ridigis ĉiujn; pikspirita fraŭlino.
angle:
1. prick (tr), pierce (tr), sting (tr), stab (tr) 2. pique (tr), sting (tr), prick (tr)
beloruse:
калоць, укалоць
ĉeĥe:
bodat, bodnout, pálit, píchat, štípat
ĉine:
[zhā], 紥 [zhā], 挑逗 [tiǎodòu], 挖苦 [wāku], 揶揄 [yéyú], 逗惹 [dòurě], 刺 [cì], 叮 [dīng], 戳 [chuō]
france:
percer, piquer
germane:
sticheln 1. stechen, pieksen
hispane:
pinchar
hungare:
csíp, szurkál 1. szúr, döf 2.a piszkál, szurkál 2.b csíp
itale:
pungere, pizzicare, irritare (fig.) 1. pungere, bucare, forare, pungolare 2.a pungere, pizzicare, pungolare 2.b pizzicare
japane:
刺す [さす], 突く [つつく], 突き刺す [つきさす], 刺激する [しげきする], 害する [がいする], しみる
nederlande:
prikkelen 1. prikken, steken 2.a prikkelen 2.b prikkelen
pole:
kłuć, szczypać 1. kłuć, ukłuć, żądlić, użądlić, dziabnąć (pot.)
portugale:
1. picar
rumane:
pișca, ciupi 1. pișca, înțepa
ruse:
колоть
slovake:
bodať, pichať, štípať (o hmyze)
svede:
sticka
tibete:
གྲི་ཅུག་
ukraine:
колоти, протикати

pika

1.
Pikanta, pinta: per la fork' kun dentoj pikaj [8]; en vintraj kondiĉoj kaj sur mola tereno la pika bastonpinto povas utili [9].
2.
(figure) Agrable vigla, inciteta: la pika, morda, sagaca ironio de Voltaire; pika originaleco de la stilo; fermentado en la botelo zorgas pri pli multe da karbondioksida gaso, kio kaŭzas pli refreŝigan kaj pikan guston [10].
3.
Rilata al karto kun emblemo piko3: la pika damo [11].
8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
9. Monato, Saliko: Praktiki bastonmarŝadon
10. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
11. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Ne nur Dostojevskij kaj Tolstoj
angle:
1. pointy, pointed 2. pointy, pointed, piquant 3. spade (adj, card suit)
beloruse:
1. калючы, колкі, востры 2. колкі, зьедлівы, востры 3. піковы
ĉeĥe:
2. bodavý, bodný, ostrý, pichlavý, pálivý, píchací, způsobený bodnutím
ĉine:
2. 尖窄 [jiānzhǎi], 尖刻 [jiānkè], 尖銳 [jiānruì], 尖锐 [jiānruì]
france:
2. piquant (fig.)
germane:
1. stechend
hispane:
2. punzante
itale:
2. pungente, piccante
japane:
刺すような [さすような], ピリッとした [ぴりっとした]
pole:
1. ostry 2. uszczypliwy, kolący, spiczasty 3. pikowy
rumane:
1. ascuțit 2. caustic, vîrf 3. de pică
slovake:
2. bodný, ostrý, pichľavý
ukraine:
кілкий, колький, колючий, жалючий, гострий, (перен. ще) ущипливий, уїдливий

piko

1.
Ago piki aŭ rezulto de tiu ago: pikoj de kudriloB ; kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras PrV ; mi eksentis kvazaŭ pikon tra la koro [12]; la bovo, malgraŭ duobligitaj pikoj de la lancoj, staris senmove [13]; pikoj de arda suno, de malvarmo.
2.
(figure) Io, kio pikas2.a: pro vorta piko ofte perdiĝas amiko PrV ; piko de konscienco (pento). VD:incito
3.
SPO Ludkarta emblemo, signata per nigra figureto, simila al fera lancopikilo: se ni havas ason de pikoj, ni ne rajtas preni ason aliembleman [14]; ĉiuj damoj, la karoa, kera, trefa kaj pika [15]. (♠) VD:kero, karoo, trefo
angle:
1. prick (n, action), pierce (n), sting (n, action), stab (n, action) 2. prick (n, action), pierce (n), sting (n, action), stab (n, action) 3. spade
beloruse:
1. укол 2. укол, шпілька (перан.) 3. піка (карта)
ĉeĥe:
bodec, osten, šídlo, žihadlo
ĉine:
1. [zì], 朿 [cì]
france:
1. piqure 2. pique (moquerie etc.), taquinerie 3. pique (jeu de cartes)
germane:
1. Stich
hispane:
1. pinchazo 2. mordaz (figuradamente) 3. pica (palo de cartas)
hungare:
1. csípés, szúrás, döfés 3. pikk
itale:
1. puntura, stilettata (fig.), foratura 2. puntura, stilettata (fig.), sprone, punzecchiatura, (ri)morso 3. picche (seme carte), spade (seme carte)
japane:
一刺し [ひとさし], 刺激 [しげき], スペード
nederlande:
1. prik, steek, prikkel 3. schoppen (in kaartspel)
pole:
1. ukłucie, użądlenie 2. uszczypliwość 3. pik, wino (pot.), czarne serca (pot.)
rumane:
1. înjecția 2. sarcasm 3. pică
ruse:
1. укол 2. укол, подколка, пикировка 3. пики
slovake:
bodec, osteň, šidlo, žihadlo
svede:
1. stick 3. spader
ukraine:
укол, укус, піки

pikaĵo

Io, kio pikas, io pikila: dornojn kaj pikaĵojn ĝi kreskigos por vi [16]; justulo estas kiel pikaĵa barilo [17]; BOT planta pikaĵo, kiel ĉe rubuso, esta konusoforma elstaraĵo de la epidermo kaj ne komunikiĝas kun la internaĵo de la tigo […], botanike la pikaĵoj ĉe rozoj ne estas dornoj [18].
angle:
thorn (plant part), barb (n)
beloruse:
калючка, шып
japane:
とげ, 針 [はり], 皮肉 [ひにく]
pole:
kolec, cierń
rumane:
ghimpe, spin
ukraine:
колючка

pikema

(figure) Sprite, incite mokema: „vi estas tre pikema, princo, tre pikema“ [19]; [ili] levis sin ankoraŭ duoble pli rigidmiene ol antaŭe kaj havis vizaĝon tute pikeman kaj ruĝan, ĉar ili koleris [20]; Hero […] tiajn vortojn pikemajn al Zeŭso potenca eldiris: […] ĉiam plaĉas al vi ricevadi sekretajn decidojn, dum mi malestas de vi, kaj neniam al mi vi diras […] pri kio vi pensas FK .
19. W. Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, reĝido de Danujo, 1906
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
angle:
pointed, sharp
beloruse:
ушчыплівы, зьедлівы
ĉeĥe:
pichlavý, posměvačný
france:
caustique, mordant, taquin
germane:
stichelnd, scharf
hungare:
csipkelődő, éles nyelvű
itale:
caustico, mordace
japane:
辛らつな [しんらつな], いやみな
nederlande:
spotziek
pole:
cięty, kolący, uszczypliwy
rumane:
tăios, ghimpat, caustic
slovake:
bodavý, pichľavý
ukraine:
ущипливий, уїдливий

pikiĝema

Facile, rapide ofendiĝema: li ne deziris ke oni sciu pri lia malfacilo aŭdi; li estis pikiĝema pri ĝi [21]. VD:incitiĝema
21. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
prickly (easily offended)
beloruse:
крыўдлівы, успрымальны да колкасьцяў
france:
susceptible
germane:
empfindlich, pikiert, leicht zu kränken
pole:
wrażliwy, łatwo obrażający się
rumane:
sensibil, ușor jignit

*pikilo [22]

1.
Ilo por piki1: ĉu vi povas eltiri levjatanon per fiŝhoko […] kaj trapiki ĝian vangon per pikilo […], plenigi per pikiloj ĝian haŭton [23]; (figure) la pikilo de la morto estas la peko [24]; altaj kardoj, kiuj sur ĉiu folio havis pikilojn [25].
2.
ZOO Organo per kiu insektoj kaj aliaj bestoj pikas: pikilo de kulo [26]; skorpiono, kiu kaŝinte sin en la sablo, vundas nesingardan piedon per sia venena pikilo [27]; serpentoj, kiuj […] enpuŝis siajn pikilojn en ĉiujn punktojn de ŝia korpo Marta .
angle:
1. pin, pricker, awl 2. sting (n, on a lifeform), stinger
beloruse:
1. шып, калючка, піка 2. джала
ĉeĥe:
bodec, osten, šídlo, žihadlo
ĉine:
[cì]
france:
aiguillon, dard, pointe
germane:
2. Stachel
hispane:
1. pincho 2. aguijón
hungare:
1. szúróeszköz 2. fullánk
itale:
1. ago, spillo, punteruolo, punta 2. pungiglione, aculeo
japane:
ポインティングデバイス, 位置入力装置 [いちにゅうりょくそうち]
nederlande:
2. stekel, angel
pole:
kolec, cierń, grot 1. szpikulec, kolec 2. żądło, kłujka
rumane:
ghimpe, spin, vârf de săgeată 1. țăruș 2. înțepătură, trompă
ruse:
2. жало
slovake:
bodec, osteň, šidlo, žihadlo
tibete:
ཁབ་གཟེར་
ukraine:
жало, колючка, шпилька, шпичак, наконечник (стріли, списа)

elpiki

(tr)
Eltiri, elbati pikante: korvoj elpikos al li la okulojn [28]; ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj, pro tio oni frakasis la kraniojn, kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj [29]; tiu ĉi sinjoro montris al mi fingron, kaj mi tuj komprenis, ke li volas al mi elpiki okulon kaj mi respondis, ke mi povas elpiki al li eĉ ambaŭ okulojn FK .
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:17
29. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
angle:
pluck out
beloruse:
выколваць
germane:
ausstechen
japane:
えぐりだす
pole:
wyłupić, wykłuć
rumane:
scoate afară
ukraine:
виколювати (око і т.п.)

enpiki

(tr)
Fiksi en ion per piko: li vidis la ŝufariston enpikanta najlojn en la ŝuojn per martelo [30].
30. E. Privat: Karlo, 1909
beloruse:
убіваць (шып, цьвік), утыкаць
france:
ficher (planter), piquer (dans), planter
japane:
刺し込む [さしこむ], 突き込む [つきこむ]

trapiki

(tr)
Piki de unu flanko al la alia, trabore: trapiki truon en folio [31]; mi trovis, ke lia glavo trapikas mian maldekstran bruston [32]; permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la tero [33].
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
32. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
33. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 26:8
angle:
pierce (tr), skewer (tr)
beloruse:
пратыкаць, праколваць
ĉeĥe:
probodnout, propíchnout, protnout
ĉine:
刺穿 [cìchuān], 砭 [biān]
france:
transpercer
germane:
durchbohren, durchstechen
japane:
刺し通す [さしとおす], 突き通す [つきとおす]
pole:
przebijać, przekłuć
rumane:
străpunge, pătrunde
slovake:
prepichnúť
ukraine:
проколювати, протикати, простромлювати

pikbastono

SPO Pinta bastono por helpi grimpadon ĉe roko aŭ glacio. VD:montbastono
angle:
walking stick, ski pole, hiking stick, trekking pole
beloruse:
альпэншток
ĉeĥe:
turistická hůl
france:
bâton de marche
germane:
Wanderstock, Skistock, Pickel
hungare:
hegymászó bot
japane:
ピッケル
nederlande:
bergstok
pole:
czekan
rumane:
piolet
ruse:
альпеншток
slovake:
turistická palica s hrotom

pikstango

HISMIL Ilo aŭ armo konsistanta el ligna stango finiĝanta per fera larĝa pinto: la tranĉrandoj de la […] hakiloj kaj de la pikstangoj malakriĝis [34]; rajdanto Georgo Venkinto frapas drakon per pikstango [35]; oni elfosis la korpon kaj fortranĉis la kapon, kiu estis ekspoziciata sur pikstango [36]. VD:halebardo, lanco
angle:
pike, spear
beloruse:
дзіда
ĉeĥe:
kopí, oštěp
ĉine:
[máo]
france:
épieu
germane:
Spieß
hungare:
pika, dzsida
itale:
picca (arma)
japane:
やり
nederlande:
piek
pole:
pika, dzida, oszczep
rumane:
lance, suliță
ruse:
пика
slovake:
kopia, oštep
ukraine:
піка, спис

administraj notoj

pri ~o 1.:
      Kontroli trad be, de, hu, nl, faritajn antaux
      splitado de la senco "incito".
      [MB]
    
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝema: Mankas dua fontindiko.
en~i : Mankas dua fontindiko.
~bastono: Mankas fontindiko.
~bastono: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.