1lanc/o

lanco

MIL
Batalilo konsistanta el longa ligna stango kun akra ferpinto: ĉu iu vidis ŝildon aŭ lancon ĉe la kvardek miloj [1]? la lanco eliris tra lia malantaŭa parto [2]; [li] montris arbaron de lancoj de la soldatoj, kiuj ekzerciĝis en la korto [3]; malamikaj soldatoj kun brilantaj bataliloj kaj en diverskoloraj uniformoj, kun lancoj kaj halebardoj [4]; pretigu ducent soldatojn […] kun sepdek rajdistoj kaj ducent lancistoj [5].
angle:
lance, spear
beloruse:
дзіда
ĉine:
[máo]
france:
lance
germane:
Lanze, Spieß
greke:
δόρυ
hispane:
lanza
hungare:
lándzsa ~isto: lándzsás.
japane:
[ほこ], 銛 [もり], 香車 [きょうしゃ]
katalune:
llança ~isto: llancer.
nederlande:
lans
perse:
نیزه، زوبین
pole:
lanca, dzida, oszczep ~isto: oszczepnik.
portugale:
lança
ruse:
копьё, пика ~isto: копейщик.
svede:
lans, spjut
ukraine:
спис, дротик, рогатина

lanceto

KIR Ĥirurgia speciala tranĉileto, por piki vejnon, entranĉi absceson, kc: kuracisto, kiu ne havas tiel nepre necesan rimedon... – se vi vidus liajn lancetojn […] PatrojFiloj ; sub la lancet’ de la naturo, arto, menso, torturas karnon kaj spiriton la akuŝ’ [6]. VD:skalpelo, bisturio

lanceto
CC-BY-SA-3.0  [7]
6. Nikolaj Gumiljov: La sesa senso, La Ondo de Esperanto 2001 – 2004
7. Markus Würfel, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Lanzette.JPG
angle:
lancet, scalpel
beloruse:
лянцэт
ĉine:
柳叶刀 [liǔyèdāo], 柳葉刀 [liǔyèdāo], 刺血針 [cìxiězhēn], 刺血针 [cìxiězhēn]
france:
lancette
germane:
Lanzette
greke:
νυστέρι
hungare:
lancetta
japane:
ランセット [らんせっと]
katalune:
llanceta
nederlande:
lancet
perse:
نیشتر
pole:
lancet, skalpel
portugale:
bisturi, escalpelo (ê)
ruse:
ланцет
ukraine:
ланцет

ĵetlanco

MIL
Armilo, simila je lanco, kiun oni ĵetas de malproksime: cent ŝtonpintaj ĵetlancoj flugis al la besto kaj fine ili sukcesis ĝin mortigi SatirRak ; forta piko per lia ĵetlanco baldaŭ faris finon al la vivo de la bestego Iŝtar ; skui ĵetlancon [8].
8. Monato, Pejno Simono: Etimologia ekskurso, 2012
angle:
spear
beloruse:
дзіда
ĉine:
梭鏢 [suōbiāo], 梭镖 [suōbiāo], 戭 [yǎn], 矠 [zé]
france:
javelot
germane:
Speer
hispane:
jabalina
hungare:
lándzsa, hajítódárda
indonezie:
lembing
itale:
giavellotto
japane:
投げやり [なげやり]
nederlande:
speer
pole:
oszczep, włócznia
ruse:
копьё
ukraine:
дротик, метальний спис, спис

administraj notoj

~eto : Mankas verkindiko en fonto.