*arm/o

*armi

(tr)
1.
MIL Provizi per rimedoj taŭgaj por batali respektive protekti sin: sur la stratoj videblis armitaj soldatoj kaj policanoj [1]; armi soldatojn per pafiloj; per falĉiloj armitaj kamparanoj; soldatoj armitaj ĝisdente [2]; sin armi kontraŭ la tuta maro da mizeroj [3]. VD:armeo
2.
TEK Plifortigi per diversaj rimedoj, subtrabaĵo, laŭcela ilo, kc: konstruo el armita betono; per nearmita (nuda, senlorna) okuloB .
1. Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 26
2. Bardhyl Selimi: Kosovo: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
3. L. L. Zamenhof: Hamleto, el Hamleto
beloruse:
1. узбройваць 2. узмацняць, арміраваць
ĉeĥe:
ozbrojit, vyzbrojit, zbrojit
france:
armer
germane:
1. bewaffnen, rüsten, ausrüsten, wappnen 2. armieren, rüsten
hebree:
כלי נשק
hispane:
1. armar (proveer con armas) 2. fortalecer
hungare:
1. felfegyverez 2. megvasal (megerősít), megerősít (pl. vasalással)
itale:
armare
japane:
武装させる [ぶそうさせる], 装甲する [そうこうする]
nederlande:
1. bewapenen
ruse:
1. вооружать 2. армировать
slovake:
ozbrojiť, ozbrojiť, vyzbrojiť 1. vyzbrojiť
ukraine:
озброювати, армувати

armoZ

(arkaismo)
MIL Armilo: ne servas larmo anstataŭ armoPrV .
Rim.: Tia uzo de la vorto armo estas tre malofta, kvankam Zamenhofa.
beloruse:
зброя
ĉeĥe:
ozbrojení, zbraň
ĉine:
必要手段 [bìyàoshǒuduàn]
germane:
Waffe, Rüstzeug
hebree:
נֶשֶׁק
hispane:
arma
hungare:
fegyver
itale:
arma
japane:
武器 [ぶき]
nederlande:
wapen
ruse:
вооружение, оружие
slovake:
zbraň

armilo

MIL Ĉiuspeca ilo, uzebla por atake vundi, mortigi, detrui, minaci pri tia atako, aŭ defendi kontraŭ ĝi: prenu ŝildon kaj armilojn, kaj stariĝu, por helpi min [4]; prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon, kaj iru sur la kampon kaj ĉasu por mi ĉasaĵon [5]; doni armilojn en la manojn de niaj malamikojZ ; iris kun David ĉirkaŭ kvarcent viroj, kaj ducent restis ĉe la armilaro [6]; (figure) aplombaj mensogoj estas iliaj preferataj armiloj. SUB:batalilo.
Rim.: Armiloj servas precipe por batali, sed ankaŭ por ĉasi kaj fizike ekzerciĝi.
beloruse:
зброя
ĉeĥe:
zbraň
ĉine:
武器 [wǔqì]
france:
arme
germane:
Waffe
hebree:
נֶשֶׁק
hispane:
arma
hungare:
fegyver
itale:
arma
japane:
武器 [ぶき], 兵器 [へいき]
nederlande:
wapen
ruse:
оружие
slovake:
zbraň
ukraine:
зброя

armilaro

MIL Tuto de la armiloj: iris kun David ĉirkaŭ kvarcent viroj, kaj ducent restis ĉe la armilaro [7]; (figure) surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraŭstari al la artifikoj de la diablo [8]. VD:arsenalo
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 25:13
8. La Nova Testamento, Al la Efesanoj 6:11
beloruse:
рыштунак, узбраеньне
ĉeĥe:
arzenál, výzbroj, zbraně, zbroj
france:
armement
hispane:
armamento
hungare:
fegyverzet
itale:
armamento, armamentario
nederlande:
wapenuitrusting
ruse:
вооружение
slovake:
výzbroj

armilejo, armejo, armiltenejo

MIL Provizejo de armiloj: Ĥizkija […] montris al ili sian trezorejon […] kaj sian tutan armilejon [9]; via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejo [10]. SIN:arsenalo
beloruse:
збройня (склад), арсэнал
ĉeĥe:
zbrojnice
france:
armurerie
germane:
Waffenkammer
hebree:
נִשׁקִיָה
hispane:
armería, arsenal
hungare:
fegyvertár, fegyverraktár, fegyverszoba
itale:
armeria
japane:
武器庫 [ぶきこ], 兵器庫 [へいきこ]
nederlande:
wapenkamer
ruse:
арсенал, склад оружия
slovake:
zbrojnica
ukraine:
склад зброї, арсенал

armaĵo

1.
MIL Armilo, portata por ŝirmi la korpon: stariĝu en kaskoj, akrigu la lancojn, surmetu sur vin armaĵojn [11]. SIN:ŝirmarmoVD:kiraso, ŝildo
2.
TEK Malmola kovraĵo, ekzemple metala, servanta por fortikigi kablon kaj protekti ĝin kontraŭ meĥanikaj damaĝoj.
beloruse:
1. бронь, панцыр 2. аплётка (кабэля)
ĉine:
1. 盔甲 [kuījiǎ]
france:
1. armure 2. armature (d'un câble)
germane:
1. Rüstung
hebree:
שִׁריוֹן
hispane:
1. blindaje 2. armadura (de un cable)
hungare:
1. páncélzat 2. kábelpáncél
itale:
1. armatura 2. armatura
japane:
甲冑 [かっちゅう], よろいかぶと
ruse:
1. броня, доспех
ukraine:
обладунок

malarmi, senarmigi

MILPOL Forigi la armilojn de iu aŭ io: la demando pri ĝenerala malarmado (malarmiĝo); la Azianoj senarmigis ilin sen kontraŭstaro [12]; fine ili estis venkitaj de la superforto, malarmitaj, metitaj en katenojn kaj trenitaj for [13]; (figure) li sin tenis tiel sincere, tiel modeste kaj afable, ke li senarmigis min (mi tute fidis lin, perdinte ĉian kontraŭstaron, singardon) [14].
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
13. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
14. 23 - miresperanto.com
beloruse:
абяззброіць, раззброіць
ĉine:
解除武装 [jiěchúwǔzhuāng], 解除武裝 [jiěchúwǔzhuāng], 放下武器 [fàngxiawǔqì]
france:
désarmer
germane:
entwaffnen
hispane:
desarmar (desproveer de armas)
hungare:
lefegyverez, leszerel
itale:
disarmare
japane:
武装解除する [ぶそうかいじょする]
nederlande:
ontwapenen
ruse:
разоружать, обезоружить
slovake:
odzbrojiť
ukraine:
роззброювати

ŝirmarmo

MIL=armaĵo
Rim.: Fakte, tiu formo ŝajnas al mi pli klara ol la mallogika „armaĵo“ (kiamaniere -aĵo povas komuniki la ideon pri defendo?). [Sergio Pokrovskij]
beloruse:
бронь, панцыр
hispane:
armadura
itale:
armatura

amasdetrua armilo

MIL Armilo destinita por fari grandskalan damaĝon al la personaro aŭ al la posedaĵoj de la kontraŭulo: origine Bush asertis, ke la buĉisto de Bagdado posedas amasdetruajn armilojn (kemiajn, biologiajn kaj baldaŭ nukleajn) kaj tial oni devas militi, por neniigi tiujn batalilojn [15].
15. S. Maul: Papo kontraŭ kristanoMonato
angle:
weapon of mass destruction
beloruse:
зброя масавага зьнішчэньня
ĉeĥe:
zbraň hromadného ničení
ĉine:
大破坏 [dàipòhuài], 大規模殺傷 [dàguīmóshāshāng], 大规模杀伤 [dàguīmóshāshāng], 大規模殺傷性武器 [dàguīmóshāshāngxìngwǔqì], 大规模杀伤性武器 [dàguīmóshāshāngxìngwǔqì], 大規模毀滅性武器 [dàguīmóhuǐmièxìngwǔqì], 大规模毁灭性武器 [dàguīmóhuǐmièxìngwǔqì], 大量毀滅性武器 [dàliànghuǐmièxìngwǔqì], 大量毁灭性武器 [dàliànghuǐmièxìngwǔqì]
france:
arme de destruction massive
germane:
Massenvernichtungswaffe
hispane:
arma de destrucción masiva
itale:
arma di distruzione di massa
nederlande:
massavernietigingswapen
ruse:
оружие массового поражения, ОМП
slovake:
zbraň hromadného ničenia

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
ŝirm~o: Mankas fontindiko.
ŝirm~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
amasdetrua ~ilo: Mankas dua fontindiko.