tradukoj: be ca cs de en es fr hu pl ru sk

9beton/o Z PV

9betono  

KON Konstrumaterialo, miksaĵo el sablo, ŝtonetoj, ligaĵo pliofte cementa, kaj akvo: speciala fosmaŝino formetas ter-tavolon, poste ĉion firmigas per 30 cm dika surŝprucigita betono kaj ŝtalreto [1]; stratoj pavimitaj per betono, […] enhavas kelke da interspacoj plenigitaj per gudro [2]; metropoli tra spaliroj da betonoj kaj cementoj [3].

ŝtalbetono, armita betono  

KON Betono fortikigita per internaj feraj stangoj, tre uzata por la nuntempaj konstruoj: eblas konstrui iom aparte el ŝtalbetono la ŝtuparejojn [4]; specoj de betono […] armita betono (kun armaturo, al kiu oni atribuis statikan funkcion), ŝtalbetono (armita betono, kiu ne estas antaŭstreĉita […]) [5].

prembetono

KON Betono fortege premita dum farado kaj dank' al tio pli rezista al ekstera premo aŭ pezo: Zaleski-Zamenhof ... fine ankaŭ doktoriĝis per disertacio pri prembetono, kiu estis tiam teknologia novaĵo [6].

tradukoj

anglaj

~o: concrete; ŝtal~o, armita ~o : reinforced concrete.

belorusaj

~o: бэтон; ŝtal~o, armita ~o : жалезабэтон.

ĉeĥaj

ŝtal~o, armita ~o: železobeton, železový beton.

francaj

~o: béton; ŝtal~o, armita ~o : béton armé; prem~o: béton précontraint.

germanaj

~o: Beton; ŝtal~o, armita ~o : Stahlbeton, armierter Beton.

hispanaj

~o: hormigón; ŝtal~o, armita ~o : hormigón armado.

hungaraj

~o: beton; ŝtal~o, armita ~o : vasbeton.

katalunaj

~o: formigó; ŝtal~o, armita ~o : formigó armat.

polaj

~o: beton; ŝtal~o, armita ~o : żelbet, żelbeton, żelazobeton, beton zbrojony.

rusaj

~o: бетон; ŝtal~o, armita ~o : железобетон.

slovakaj

~o: betón; ŝtal~o, armita ~o : železobetón; ŝtal~o, armita ~o: železobetón.

fontoj

1. Monato, Walter Klag: Pli da metroo-metroj
2. Monato, Roberto Pigro: Dilatiĝo, kuntiriĝo ... kaj eksperimento por infana amuziĝo
3. Monato, Boris Kolker: Poezio sed ne poemoj
4. Monato, Walter Klag: Lige al ligno
5. Vikipedio, Specoj de betono
6. -: Esperanto plu vivos en la familio de Zamenhof, libera folio, 2019-10-11


ℛevo | datumprotekto | beton.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2019/10/14 17:10:16