*tranĉ/i PV

*tranĉi

(tr)
1.
Dividi solidaĵon per akra ilo: la tajloreto, prenis panon el la ŝranko, tranĉis pecon tra la tuta bulo kaj surŝmiris la marmeladon [1]; ili batetendis foliojn da oro kaj tranĉis ilin en formo de fadenoj por enteksi [2]; ambaŭtranĉa glavo [3]; [ili] kolektis de ĝi kolocintojn […] kaj tranĉis ilin en la kaldronon kun la supo [4]; li tranĉis pecon da ligno kaj iufoje ankaŭ tranĉis al si la fingron [5]; ŝi tamen baldaŭ ree sin levis, por enverŝi teon al sia edzo kaj tranĉi panon kun butero [6]; per sia pioĉeto, li tranĉis en la glacio kelkajn ŝtupojn [7]; (figure) via lango kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon [8]; el fremda ledo oni tranĉas larĝe PrV ; (figure) tranĉi rekte en la karnon (uzi efikan, sed malmildan rimedon) PrV ; per tondiloj li tranĉis la dekstran manikon [9]; ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron PrV . VD:falĉi, fendi, haki, rompi, sekci, tondi
2.
(figure) Traiĝi: kelkdeko da kanaloj […] tranĉis [la ebenaĵon] en ĉiuj direktoj, kaj ĝi ŝajnis kvazaŭ reto [10]; la vipeto de la dukino, svingite de kolera brako, tranĉis siblante la aeron [11]; korŝira ĝemo kaj ploro tranĉis la glacian aeron de la nokto [12]; tranĉis la mallumon per blankaj okuloj aŭtomobilo de la ruĝa kruco Metrop . VD:apartigi, dislimi, trakuri
3.
(figure) Akre kaj dolore frapi la sentumojn: kruda vento tranĉis al ĉiu la vizaĝon [13]; la frosto tranĉis la maljunajn pulmojn [14]; la lumo […] al la proksime starantaj tranĉas la okulojn kaj ili penas estingi ĝin [15]; la vido de la riĉa tablo akre tranĉis sin en la okulojn [16]; doloro, envio, kolero tranĉis tiam dudek virinajn brustojn Marta ; ha, nun vi ploras, nun kompato tranĉas viajn korojn [17]; la vortoj slavaj, […] enmetite en sistemon romanagermanan, tranĉas la orelon [18]. VD:agaci2, impresi, inciti4, piki2, taŭzi1.c, turmenti
afrikanse:
cut
albane:
prerë
amhare:
መቁረጥ
angle:
cut
arabe:
قطع
armene:
կտրել
azerbajĝane:
cut
beloruse:
рэзаць
bengale:
কাটা
birme:
ဖြတ်
bulgare:
режа, разрязвам
ĉeĥe:
krájet, řezat
dane:
cut
estone:
lõigatud
eŭske:
ebaki
filipine:
hiwa
france:
couper
galege:
corte
germane:
schneiden 2. zerschneiden, zerteilen 3. stechen (Gefühl)
guĝarate:
કટ
haitie:
koupe
haŭse:
yanke
hinde:
कटौती
hispane:
1. cortar 2. cortar 3. romper
hungare:
vág, metsz, metél, nyes
igbe:
ịkpụ
indonezie:
menginsisi, mengiris, mengerat, memangkas, memenggal, memotong, menyayat
irlande:
gearrtha
islande:
skera
japane:
カット
jave:
motong
jide:
דורכשניט
jorube:
ge
kanare:
ಕಟ್
kartvele:
დაჭრილი
kazaĥe:
кесу
kimre:
torri
kirgize:
кесүү
kmere:
កាត់
koree:
korsike:
verso
kose:
sika
kroate:
rez
kurde:
birrîn
latine:
sectis
laŭe:
ການຕັດ
litove:
supjaustyti
makedone:
намалување на
malagase:
notapatapahina
malaje:
dipotong
malajalame:
മുറിക്കുക
malte:
qatgħa
maorie:
tapahia
marate:
कट
monge:
txiav
mongole:
тайрах
nederlande:
snijden
nepale:
कटौती
njanĝe:
wosemedwa
okcidentfrise:
snije
panĝabe:
ਕੱਟ
paŝtue:
پري
pole:
1. ciąć, przecinać 2. przecinać
ruande:
gukata
ruse:
резать
samoe:
tipi
sinde:
پٽي
sinhale:
සැපයුම අත්හිටුවන
skotgaele:
gearradh
somale:
jaris
ŝone:
vendu
sote:
sehiloeng
sunde:
motong
svahile:
kata
svede:
skära
taĝike:
набуред,
taje:
ตัด
tamile:
வெட்டு
tatare:
кисү
telugue:
కట్
tibete:
གཏུབ་
ukraine:
вирізати
urdue:
کٹ
uzbeke:
kesma
vjetname:
cắt
zulue:
ukusika

tranĉo

1.
Ago tranĉi; rezulto de tiu ago: ĉiu kapo kalviĝis, kaj ĉiu barbo estas fortondita, sur ĉiuj manoj estas tranĉoj, kaj sur la lumboj estas sakaĵo [19]; sur lia kapo estas longa tranĉo [20]; [li] ŝmiris la parton de li segitan, por ke […] la freŝa tranĉo de la ligno ne apartiĝu blanke [21]; ĉiu lingvo distranĉas la realon laŭ propraj anguloj, en tranĉojn kun malsamaj formoj kaj grandecoj [22]; rilato inter la pozicio de ĉiu cifero kaj la dekuma tranĉo, al kiu ĝi apartenas [23]; post 1882 Zamenhof faris plurajn tranĉojn kaj reduktojn en la praversio de la lingvo, kun la celo ĝin laŭigi al minimumaj gramatiko kaj vortostoko [24]; Festo kulminis per tranĉo de la tradicia kuko [25].
2.
MAT=dedekinda tranĉo
angle:
1. cut
beloruse:
1. парэз, разрэз, надрэз 2. сячэньне
france:
1. coupe, découpe, incision
germane:
1. Schnitt 2. Schnitt
hispane:
1. cortadura, recorte, corte
hungare:
1. vágás, bemetszés, szelet 2. szelet
indonezie:
insisi, irisan, keratan, pangkasan, penggalan, potongan, sayatan
pole:
1. cięcie
ruse:
1. порез, надрез, разрез 2. сечение
tibete:
རྨ་
ukraine:
поріз, надріз, розріз, різкий біль, колька, відрізок, скибка (хліба), шматок

tranĉaĵo

1.
Peco apartigita per tranĉo: ridante oni kaptadis tranĉaĵojn da pomoj [26]; sklavoj enportis tripiedon […], sur kiun ili komencis ŝuti etajn tranĉaĵojn da mirho kaj nardo [27]; sur vespera tablo estis teo kun tranĉaĵoj de ŝinko [28]; mi donis al ŝi tranĉaĵon da pano trempitan en mielo [29]; ili ankoraŭ ŝmiras buteron sur siajn pantranĉaĵojn [30].
2.
Tranĉo, fendo: la [hak]ilo falis perforte sur la kverkaĵan tabulon en kiun ĝi kavigis profundan tranĉaĵon [31].
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
27. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro X
28. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
29. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
30. S. Štimec: Zagrebaj solistoj en Bonaero, Monato, 2001:7
31. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa
beloruse:
1. частка (адрэзаная) 2. надрэз, выраз
france:
1. tranche
germane:
1. Scheibe (geschnitten), Stück (geschnitten)
hispane:
1. filete, tajada, rebanada, loncha, rodaja, porción
japane:
一切れ [ひときれ], 切片 [せっぺん]
ukraine:
відрізок, скибка (хліба), шматок

*tranĉilo

Diversforma ilo por tranĉi: la tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon [32]; oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto [33]; faru al vi ŝtonajn tranĉilojn [34]; estis al ŝi, […] kiel se ŝi paŝus sur akrajn pinglojn kaj tranĉilojn [35]; la fiŝo estis kaptita, […] la servistino per granda tranĉilo ĝin distranĉis [36]; en mia zono sidis tranĉilo kaj pistolo [37]; ne timu tranĉilon, timu babilon PrV .
angle:
knife
beloruse:
нож
bulgare:
нож
france:
couteau
germane:
Messer
hispane:
cuchilla, cuchillo, navaja
hungare:
vágóeszköz, kés
indonezie:
pisau
japane:
刃物 [はもの], ナイフ, カッター, 包丁 [ほうちょう]
nederlande:
mes
pole:
nóż
ruse:
нож
svede:
kniv
tibete:
གྲི་
ukraine:
ніж, різак

*altranĉi

(tr)
Doni ĝustan formon per tranĉado: el la tolo oni altranĉis dekdu pecojn [38]; vestojn, supervestojn kaj eĉ iom pli elegantan tolaĵon mi altranĉi ne povus Marta .
beloruse:
падразаць
germane:
zuschneiden
hispane:
cortar
hungare:
kiszab (anyagból)
indonezie:
membagi (dgn memotong)
nederlande:
knippen (v.kledingstuk)
pole:
docinać
ruse:
подрезать
ukraine:
прирізати (до чого-н.), кроїти, викроювати, вишивати аплікацією

ĉirkaŭtranĉi

(tr)
Tranĉi ĉe la ĉirkaŭo, por doni ĝustan formon: pacience ŝi ĉirkaŭtranĉis unu post la alia ĉiujn presajn literojn, kiujn ŝi bezonis por komposti sian leteron [39]; la salika branĉo tie ekstere fariĝis belega arbo, libera kaj ne ĉirkaŭtranĉita ĝi tie staris [40].
beloruse:
абразаць, абцінаць
france:
tailler
germane:
beschneiden, zurecht schneiden
hispane:
recortar
hungare:
körbevág, körbemetsz
indonezie:
memangkas
pole:
obcinać

detranĉi, fortranĉi

(tr)
1.
Apartigi, forigi tranĉante: ili detranĉis tie branĉon kun unu peniko da vinberoj [41]; [li] forrazis al ili duonon de la barbo, kaj detranĉis iliajn vestojn ĝis duono [42]; Cipora prenis akran ŝtonon, kaj detranĉis la prepucion de sia filo [43]; detranĉi la ungojn [44]; maldelikataj kreaĵoj, ili fortranĉis pecon de mia belega barbo [45]! li detranĉis buklon de siaj arĝentkoloraj haroj [46]; la kolo de la botelo restis nerompita, kaj oni ĝin detranĉis per diamanto [47]; li prenis el sia zono malgrandan ponardon, kaj fortranĉis la sigelon ĉe la malsupro [48]; potenca konstruaĵo […] de la formo de detranĉita (senpinta) piramido [49]; dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu PrV .
2.
(figure) Apartigi, forigi akre: li forigis tiun paragrafon kiel nepraktikan, ankaŭ li fortranĉis multon el la lasta punkto [50]; necesos pli fortranĉi publikajn elspezojn [51]; oni devas radike fortranĉi la ribelemon [52]; [li] refutas, ke tiu revolucio vere celis egalecon: ĝi fortranĉis tutan aron da nefrance parolantaj minoritatoj [53].
3.
MAT(fakula ĵargono) (p.p. angulo rilate al kurbosurfaco) Diri, ke ebena angulo detranĉas arkon sur cirklo, signifas, ke la randoj de tiu arko estas intersekcopunktoj de la cirklo kun la lateroj de la angulo; diri, ke solida angulo detranĉas surfacon sur sfero, signifas, ke tiu surfaco estas intersekco de la sfero kun la solida angulo: centra angulo estas duoblo de cirkonferenca angulo, kiu detranĉas la saman arkon.
angle:
3. be subtended by, intercept (an arc of curve, a surface)
beloruse:
адразаць, адцінаць
france:
découper 3. découper, intercepter (math.)
germane:
abschneiden, kürzen 3. einen zugeordneten Bogen haben
hispane:
cortar, amputar, cercenar, truncar
hungare:
1. levág 2. elvág 3. kimetsz (ívet)
japane:
切り捨てる [きりすてる]
nederlande:
afsnijden
pole:
1. odcinać 2. odcinać 3. być opartym na (łuku)
ruse:
1. отрезать 2. отрезать, отсекать, отсечь 3. вырезать, опиратся (на дугу), отсекать, отсечь
ukraine:
відрізувати, відрізати, відкраювати

eltranĉi

(tr)
1.
Doni formon al io, fortranĉante de ĝi pecetojn, tajli: [li] eltranĉas la komikajn amuzajn bildojn [54]; la sapisto elŝiris el la subŝtofo de sia malnova jako ruĝan ĉifonon, eltranĉis el ĝi dentvican kokan kreston kaj algluis ĝin [55]; li eltranĉis du pecetojn da ligno, kiuj similis al malgrandaj lignaj ŝuoj [56]; eltranĉi el haŭtoj rimenojn [57]; en la balkono estis eltranĉita karikatura vizaĝo [58].
2.
Fortranĉi el io: la junulo iris al la drako, eltranĉis la sep langojn [59]; per ĉi tiu ponardo mi povus eltranĉi tiun malnoblan koron [60]; premmaŝinoj eltranĉis la necesajn formojn per unusola premo [61].
beloruse:
1. выразаць, выцінаць 2. адразаць, адцінаць
germane:
1. ausschneiden 2. heraus schneiden
hispane:
1. tallar
hungare:
1. kivág, kimetsz
japane:
切り抜く [きりぬく], 切り出す [きりだす]
nederlande:
1. uitsnijden
pole:
1. wycinać
ruse:
1. вырезать
ukraine:
вирізувати, вирізати

entranĉo

Tranĉe farita sulko: entranĉojn pro mortinto ne faru sur via korpo [62]; [li] faris krucforman entranĉon de la umbiliko ĝis la ŝlosilosto [63]; ĉiumatene mi faris entranĉon en malnovan laton (nombrante tagojn) [64]; akraj ŝtonoj faris etajn, blankajn entranĉojn sur la supra ledo de liaj marŝoŝuoj [65]. VD:fendo, foldo, kanelo, krevo
germane:
Einschnitt, Kerbe

mistranĉo

1.
Malbone tranĉi: Kaheno ĉiam mistranĉas oblikve [66].
2.
LIN Vortludo en kiu de malsama divido de samsonaj vortoj rezultas malsama senco, ekzemple en „la stranga butiko“ kaj „last-ranga butiko“; kalemburo: li ne markis per paŭzo la limojn inter la radikoj en siaj mistranĉoj [67].
66. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Bonaj kalkuloj, bonaj amikoj
67. M.-T. Lloancy: Per humuro al maturo: Schwartz 100-jara, Franca Esperantisto, 1990-12 (416)
beloruse:
2. калямбур
ĉeĥe:
2. kalambúr
france:
2. calembour
germane:
2. Kalauer
hispane:
2. calambur
indonezie:
1. salah potong 2. paronomasia, pelesetan
japane:
駄じゃれ [だじゃれ], 語呂合わせ [ごろあわせ]
slovake:
2. kalambúr
ukraine:
каламбур

poŝtranĉilo

Malgranda tranĉilo kun faldebla klingo: mi kuris kun sovaĝa furiozo al iu arbo kaj pikadis ĝin per mia poŝtranĉilo [68]; sur la baskon ŝi elmetadis rozarion, poŝtranĉilon, kelke da pankrustetoj [69].
68. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
69. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
beloruse:
ножык, складанчык, сьцізорык
france:
canif
germane:
Taschenmesser
hispane:
navaja de bolsillo
hungare:
zsebkés
indonezie:
pisau kecil, pisau lipat, pisau saku, pisau kantong
japane:
ポケットナイフ
nederlande:
zakmes
pole:
scyzoryk
ruse:
перочинный ножик, складной ножик
svede:
fickkniv, fällkniv

dedekinda tranĉo

MAT
(en la aro de racionaloj) Tia duopo `(bb A,bb B)` el subaroj de la aro de racionaloj, ke: (1) ĉiu elemento de `bb A` estas strikte malpli granda ol ajna elemento de `bb B`; (2) por ĉiu pozitiva racionalo `epsilon` ekzistas tiaj `x in bb A` kaj `y in bb B`, ke `0 lt y-x lt epsilon`: neracionalo estas difinebla per (dedekinda) tranĉo farata en racionaloj [70]. VD:Dedekindo
angle:
Dedekind['s] cut
beloruse:
дэдэкіндава сечыва
france:
coupure de Dedekind
germane:
Dedekindscher Schnitt
hungare:
Dedekind-szelet
indonezie:
potongan Dedekind
pole:
przekrój Dedekinda
ruse:
дедекиндово сечение

administraj notoj

pri de~i, for~i 3.:
      Ĉi tiu termino logike devenas de "découper" kaj
      "вырезать", sed mi ne certas,
      ĉu ĝi estas tradicia en E.
      [MB]
    
dedekinda ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.