*romp/i UV

*rompi

(tr)
1.
Difekti objekton disigante ĝin perforte en du aŭ plurajn pecojn, ĉu per bato, ĉu per puŝo, ĉu per tiro, ĉu per premo: rompi vazon [1] [2] PrV ; rompi la spegulon FK ; rompi la glacion [3]; li kuŝis kaj ĝemis, ĉar unu lia piedo estis rompita [4]; pli ol unu osto estis rompita [5]; virino ĵetis muelŝtonon sur la kapon de Abimeleĥ kaj rompis al li la kranion [6]; [li] senĉese riskante rompi al si la kolon, grimpis […] alten ĝis la supro [7]; rompi la murojn inter la popoloj [8]; (figure) verkistoj daŭrigas rompi al si la kapon per la koncepto „libero” [9] (peni por trovi ideon, rimedon, vd cerbumi); (figure) neniu rompos al si la cerbon por eltrovi kaŝitan nomon [10]; rompita arkaĵo (ogivo); (figure) rompita de la malsano [11]; (figure) rompi (malobservi) sian vorton [12], sian sanktan promeson Hamlet ; se ni [la Fundamenton] rompos sen ia tre grava bezono […] tiam la tuta lingvo ruiniĝos [13]; (figure) fari enrompon en la urbon [14] [15]; (figure) penetri trarompe (perforte) en la tendaron [16].
2.
(figure) Interrompi1: rompi la silenton BdV [17] [li] rompis la kvieton: ankoraŭ ion mi volas demandi vin [18]; rompi la ekvilibron, la pacon; rompi la kontinuecon [19] [20]; la emocio rompis lian voĉon [21]; unusola kontraŭa voto rompis la unuanimecon de la baloto; rompi la diplomatiajn rilatojn kun iu regno; kiam ili volis fariĝi monaĥoj tie ĉi, ili devis rompi ĉiun rilaton kun sia lando kaj sia familio [22]; (ŝiri, fendi, tranĉi. ); kun la tradicio […] rompi subite per unu fojo estus iom danĝere [23]; ne rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj [24]; la faktoj elokvente rompis tiun opinion; verdaj parkoj rompas la unutonecon; por fari rompon en tiu alkutimiĝo mi ne vidas ian gravan neceson [25].
3.
(figure) Cedigi, venki: rompi la kontraŭstaron, indiferentecon; rompi la ĝisnunan rekordon [26] [27]; la malfacilaĵoj de la entrepreno rompis lian kuraĝon; ĉiuj ekprovoj de liberiĝo estis rompitaj; malgraŭ ĉiuj persekutoj la amo de la popolo por sendependeco restis nerompita; mi rompos vian fieran obstinecon [28]; rompi la monopolon de la enlandaj entreprenoj [29].
VD:detrui, faligi, frakasi
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 11:33
2. La Nova Testamento, S. Marko 14:3
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 11a
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 9:53
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 17a
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
9. Monato, Jo Haazen: Klareco kaj simpleco, fundamento por nova epoko
10. Monato, Paul Gubbins: Lingvo aŭto-didakta
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 16a
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 30:2
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 39:2
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:4
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 11:18
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 6a
18. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 3a
22. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo
23. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Transskribo
24. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 3. Interpunkciado
25. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Pri la nomoj de landoj
26. Monato, Ivo Durwael: Nuda vero pri nova rekordo
27. Monato, Julius Hauser: Slovakio forgesita
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 26:19
29. Monato, Mu Binghua: Eksterlandaj investantoj rapide aĉetas nemoveblaĵojn
angle:
break
beloruse:
1. ламаць, разламываць, трушчыць, раструшчыць, разьбіваць 2. ламаць, парушаць, перапыняць, перарываць 3. разьбіваць
bulgare:
1. чупя, разбивам, сривам 2. прекъсвам, нарушавам 3. разбивам, прекършвам
ĉeĥe:
lámat, polámat, porušit, přerušit, rozbít, zlomit, zlámat
france:
casser, rompre
germane:
1. abbrechen, aufbrechen, durchbrechen, zerbrechen ~i al si la kapon: sich den Kopf zerbrechen. 2. unterbrechen, abbrechen 3. brechen
hispane:
romper
hungare:
1. tör, összetör ~i al si la kapon: töri a fejét. 2. megtör (átv.), szakít (átv.), megszakít (átv.) ~i ĉiun rilaton: megszakít minden kapcsolatot. 3. megtör (átv.) ~i la ĝisnunan rekordon: megdönti a jelenlegi rekordot.
itale:
rompere, spezzare (vincere), spaccare (vincere), sfiancare, stroncare 1. rompere, spaccare, infrangere 2. rompere, spezzare (far cessare), sciogliere (far cessare), infrangere
japane:
破壊する [はかいする], 壊す [こわす], 割る [わる], 折る [おる], 破る [やぶる], 断つ [たつ], 断絶する [だんぜつする], 打ち破る [うちやぶる], 打ち砕く [うちくだく]
nederlande:
breken
nepale:
ब्रेक
pole:
łamać, kruszyć, rozbijać, tłuc, zbić
portugale:
1. romper, quebrar, partir, fraturar, arrebentar
rumane:
rupe, sparge, fractura
ruse:
ломать, сломать, нарушать, нарушить, разбивать, разбить, портить, испортить, прерывать, прервать ~i al si la kapon: ломать голову. 2. прерывать, прервать, разрывать, разорвать, нарушать, нарушить
slovake:
pobiť, polámať, porušiť, rozbiť, zlomiť
tibete:
བཅག་
tokipone:
1. pakala
ukraine:
ламати, ломити, розбивати

rompo

Ago rompi; rezulto de tiu ago:
1.
per materia difekto: rompon pro rompo, okulon pro okulo, denton pro dento [30]; homaro sopiras je rompo de baroj [31]; oni riskas la rompon de siaj ostoj [32].
2.
(figure) per drasta ĉesigo de iu stabila stato, de konvencio ktp: rompo de edziga promeso [33]; rompo de la paco [34]; fariĝinte rajtaj geedzoj, [ili] troviĝis kunligitaj unu kun la alia per ligilo, kies rompo estis ebla nur de la morto [35]; fari pro tia bagatela motivo rompon en la lingvo tute ne estas inde [36]. VD:fendo2, skismo2
germane:
Bruch
japane:
破壊 [はかい], 破棄 [はき], 断絶 [だんぜつ]

*rompebla

Kion oni povas pli aŭ malpli facile rompi: la regno estos parte fortika, parte rompebla [37]; mizeraj, facile rompeblaj ŝipoj FK ; vitro estas rompebla kaj travidebla [38]; rompebla kaj tuŝotima porcelano [39]; (figure) inter ili ekzistas nerompebla ligo [40].
beloruse:
ломкі, крохкі
bulgare:
чуплив
ĉeĥe:
křehký
france:
cassant, fragile
germane:
zerbrechlich
hispane:
frágil
hungare:
törékeny
itale:
frangibile, fragile, spezzabile
japane:
壊れる [こわれる], 壊れやすい [こわれやすい]
nederlande:
breekbaar
pole:
kruchy, łamliwy, łatwo tłukący się
rumane:
fragil, friabil
ruse:
ломкий, хрупкий
slovake:
krehký, lámavý, zlomiteľný
ukraine:
ламкий, ломкий, тендітний

rompiĝema

Facile rompiĝanta; malfortika, fragila: kolektadi […] rompiĝemajn vitrosonoriletojn [41]; paco estas same rompiĝema kiel ovo [42].
41. Saliko: Kolekti sonorilojn, Monato, 2001/02, p. 24
42. H. Y. Guezo, trad. Mirejo: Fragile / Rompiĝema, 2011-01-28
beloruse:
ломкі, крохкі
bulgare:
крехък
france:
cassant (fragile), fragile
germane:
zerbrechlich, brüchig
hispane:
frágil
japane:
壊れやすい [こわれやすい], もろい
pole:
kruchy, łamliwy
rumane:
fragil, casant
ukraine:
крихкий, ламкий, ломкий

rompiĝi

Ŝiriĝi kaj disiĝi al pluraj partoj: kie maldike, tie rompiĝas PrV ; la arboj preskaŭ rompiĝas sub la multego da fruktoj; (figure) ŝia tuŝiteco elrompiĝis (subite montriĝis, kvazaŭ rompante ion, eksplodis) per laŭta plorado BdV ; liaj tremantaj manoj ne povis teni la pladeton, ĝi falis teren kaj rompiĝis [43].
beloruse:
разламацца, разьбіцца, раскалоцца, раструшчыцца
bulgare:
чупя се
france:
se briser, se casser
germane:
zerbrechen
hispane:
romperse, fracturarse
itale:
rompersi, infrangersi, spezzarsi, spaccarsi, fratturarsi, sfiancarsi
japane:
壊れる [こわれる], 破れる [やぶれる], 折れる [おれる], くじける, 途切れる [とぎれる]
pole:
przełamać, rozbić, stłuc, złamać się
rumane:
pauză, desparti
ukraine:
ламатися, порушуватися, псуватися

rompitaĵo

Peco de io rompita; rompopeco, disrompaĵo: rompitaĵoj de ŝipoj [44]; tie kuŝis rompitaĵoj de teleroj, rompitaj gipsaj figuroj, ĉifonoj [45]; mi ĵetos viajn kadavrojn sur la rompitaĵojn de viaj idoloj [46]; tiuj rubaĵoj inkluzivas ŝipojn, fiŝretojn, disrompitaĵojn de fabrikoj kaj domoj, aŭtoj kaj ĉiaspecaj aĵoj [47].
beloruse:
абломак, асколак
bulgare:
отломък, отломка
ĉeĥe:
střep
france:
débris, fragment
germane:
Bruchstück
hispane:
fragmento, trozo
hungare:
töredék, letört darab, szilánk
itale:
pezzo (di cosa rota), frammento
nederlande:
brokstuk
pole:
kawałek, odłamek, odrobina, czerep (odłamek)
rumane:
bucată, șindrilă, pic
ruse:
обломок, осколок
slovake:
črep
ukraine:
уламок

derompi

(tr)
Preni rompante: kelkaj el la branĉoj derompiĝis [48]; ŝi enŝteliĝis en la ĝardenon, derompis floron de la bedoj [49]; se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas (oni ne plu respektas falinton) PrV ; vi derompos vian panon por malsatulo [50]; unu el tiuj vitropecetoj, kiuj derompiĝis de la spegulo [51].
beloruse:
адламаць
bulgare:
отчупвам
ĉeĥe:
ulomit, urazit, úderem oddálit
france:
arracher
germane:
abbrechen
hispane:
desgajar
hungare:
letör
itale:
spezzare (staccare)
japane:
もぎ取る [もぎとる], ちぎり取る [ちぎりとる]
nederlande:
afbreken
pole:
obrywać, odbijać, odłamać, utrącać
rumane:
pentru a obține muscat, sări, se întrerupe, desface
ruse:
отломать, отломить
slovake:
odlomiť
ukraine:
відламувати

disrompi

(tr)
Tute dispecigi, frakasi: li disrompis ĉiujn orajn vazojn [52]; li disrompis miajn dentojn [53]; la tero estis kovrita per disrompaĵoj; (figure) tiu artikolo disrompis la indiferentecon de la publiko; (figure) liaj bonaj intencoj disrompiĝis kontraŭ lia malfido; (figure) la malgaja rakonto de mia disrompita vivo FK .
beloruse:
разламаць, разьбіць, раскалоць, раструшчыць
bulgare:
разчупвам, разбивам
ĉeĥe:
rozlomit
france:
briser
germane:
zerbrechen
hispane:
despedazar, desintegrar
hungare:
széttör, szétzúz dis~aĵo: törmelék.
itale:
disintegrare, fracassare, frantumare, sgretolare
japane:
砕く [くだく], 粉砕する [ふんさいする]
pole:
druzgotać, połamać, rozbić się, rozpaść się na części
rumane:
pulveriza, pauză, desparti
ruse:
разломать, разбить, расколоть dis~aĵo: обломок, осколок.
slovake:
rozlámať
ukraine:
розбивати, розламувати

disrompiĝi

Disiĝi en multajn erojn, frakasiĝi: la ovoj […] baldaŭ disrompiĝis [54]; lia starado lia regno disrompiĝos kaj dividiĝos [55]; disrompiĝis kutimaj homaj rilatoj, malaperis emo helpi unu la alian [56].
54. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 11:4
56. Monato, Hori Yasuo/pg: Forpaso-forumo
beloruse:
разламацца, разьбіцца, раскалоцца, раструшчыцца
bulgare:
разчупвам се, разбивам се
france:
éclater
germane:
zerbrechen
hispane:
reventar
pole:
rozbić się, rozpaść się na części
rumane:
cădea în bucăți

enrompi

Eniri ie, rompante protektitan enirejon, fenestron ks, precipe por ŝteli aŭ spioni: mi iras returne, enrompas la pordojn, mi lin trovas [57]; ni devos ŝtele enrompi en lian apartamenton [58]; [jen mi staras] marŝorde kune kun la aliaj poŝoŝtelistoj, enrompistoj kaj fuĝintaj punkaptitoj [59]; RET tiu ĉi foliumilo rapide fariĝus la unua celo de virusprogramantoj kaj enrompistoj [60]. VD:enkraki
angle:
break in
germane:
einbrechen

enrompo

(figure) Subita kaj perturba apero: oni faris enrompon en la urbon kaj ĉiuj militistoj forkuris en la nokto [61]; la enrompo de Adela en la familian ĉiutagecon donis al ĉi tiu novajn nuancojn [62]; RET la foliumilo Microsoft Internet Explorer perdas merkatkvotojn al siaj konkurantoj […] unuavice kaŭzita de la multaj sekurectruoj kaj la kun ili ligitaj virus- kaj enromp-atakoj [63].
61. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:4
62. M. Fernández: Du Gardenioj, Ekstremoj, 1997
63. Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas
ĉeĥe:
vloupat se
france:
faire irruption
germane:
Einbruch
hispane:
irrumpir
itale:
irrompere
pole:
włamanie
rumane:
furt
slovake:
vlámať sa sa
ukraine:
злом

interrompi

(tr)
1.
Ĉesigi la kontinuecon de io; rompi2: ili ne interrompis sian ludadon [64]; iu ekludis kelke da akordoj sur la fortepiano kaj tuj interrompis IK ; la silenton interrompis ekkrio IK ; ni revenu al nia interrompita analizado EE .
2.
Mem ekparolante, ĉesigi la parolon al iu: ho ne! interrompis ŝin Klaro IK ; ĉio estas mensogo! interrompis duonvoĉe unu el la adjutantoj [65].
angle:
interrupt
beloruse:
перарываць, перапыняць
bulgare:
прекъсвам
ĉeĥe:
pozastavit, přerušit
france:
interrompre
germane:
unterbrechen
hispane:
interrumpir
hungare:
megszakít, félbeszakít
itale:
interrompere
japane:
中断する [ちゅうだんする], 割り込んで話す [わりこんではなす]
nederlande:
onderbreken
pole:
przerywać
rumane:
intrerupe
ruse:
прерывать, прервать
slovake:
pozastaviť
ukraine:
переривати, перебивати

trarompi

Sukcese transpasi baraĵon: oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin [66]; la unua radio de la suno trarompis la nubon [67]; ni havus nur malgajnantojn – alta prezo por trarompi la diablan cirklon [68]; unu atentindan trarompon Esperanto jam atingis: ĝi fariĝis transgeneracia vivanta lingvo [69]; konstrui tian ligilon signifos grandan teknikan trarompon [70].
66. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 12:12
67. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
68. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo
69. Komunika Komitato de SAT: Eksternacia interkontaktiĝo de laboristoj kaj progresemuloj, 82a Kongreso de SAT, [2009]
70. Monato, Isikawa Takasi: Eĉ pli rapide
angle:
breakthrough
beloruse:
праламаць, прабіць
bulgare:
пробив
ĉeĥe:
průlom
france:
percée
germane:
durchbrechen
hispane:
penetración (avance militar)
japane:
突破する [とっぱする]
pole:
przebijać, zerwać
rumane:
străpunge
slovake:
prielom
ukraine:
пробивати, проломлювати, проламувати

kaprompa

Cerbostreĉa: kiel kaprompaj estas la devoj de urbestro! [71] tre granda estas la malfacileco ellerni la 33 kaprompantajn ŝlosilojn FK .
beloruse:
галаваломны
ĉeĥe:
krkolomný
france:
ardu, épineux (très difficile)
germane:
, Kopfzerbrechen bereitend verflixt
hispane:
escarpado, espinoso (muy difícil)
hungare:
fejtörő, találós
itale:
da rompicapo, difficilissimo
japane:
命がけの [いのちがけの], 頭を悩ませる [あたまをなやませる]
nederlande:
hoofdbrekend
pole:
uciążliwy, trudny
rumane:
dificil
ruse:
головоломный
slovake:
krkolomný
ukraine:
карколомний

kolrompa

[72](pri korpa lertaĵo)
Tre danĝera, tre riska: la perditoj ne kredis, ke tiom kolrompa entrepreno povus sukcesi [73]; ŝi stumblas, maltrafas la lastan ŝtupon, kaj post kolrompa cirklosalto ŝi retroviĝas kuŝanta sur la planko de la halo [74]; multminute li improvizis komence per kolrompa virtuozeco [75].
angle:
fatal
beloruse:
рызыкоўны, небясьпечны
bulgare:
опасен, рискован, смъртоносен
ĉeĥe:
krkolomný
france:
casse-cou (adj., périlleux), périlleux
germane:
halsbrecherich
hispane:
peligroso
hungare:
nyaktörő
itale:
mortale, a rompicollo, a rotta di collo, da rompersi il collo
japane:
命がけの [いのちがけの]
nederlande:
fataal
pole:
karkołomny
rumane:
riscant
ruse:
опасный, рискованный, гибельный
slovake:
krkolomný
ukraine:
карколомний

langrompilo, langorompilo

LIN Diro kun multaj malfacilaĵoj por elparolo, uzata kiel lingva ludo aŭ ekzerco, ekzemple „ĉu ŝi ĵus ruĝiĝis?“: la nomoj de internaciaj organizoj estas kelkfoje malfacile elparoleblaj, veraj langrompiloj [76]; Strč prst skrz krk estas ĉeĥa kaj slovaka langorompilo kun signifo „ŝovu fingron tra la kolo“ [77].
76. R. Harry: La Diplomato Kiu Ridis, 1997
77. Vikipedio, artikolo „Strč prst skrz krk“, 2009-07-21
beloruse:
быстрамоўка, скорагаворка
bulgare:
скоропоговорка
france:
virelangue
germane:
Zungenbrecher
hispane:
trabalenguas
itale:
scioglilingua
japane:
早口言葉 [はやくちことば]
pole:
łamaniec językowy
rumane:
limbă străină

murrompilo

MIL Aparato por enbati muron, pordon, havanta ordinare grandan trabon kiel ĉefpecon: ni ne havas murrompilojn por rompi la pordojn [78]; la homoj de Judas alvokis la grandan Sinjoron de la universo, kiu en la tempo de Josuo neniigis Jeriĥon sen murrompiloj aŭ milit-maŝinoj [79].
78. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 15a
79. trad. G. Berveling: II Makabeoj, 12:15
beloruse:
сьценабітная прылада, таран
bulgare:
таран
ĉeĥe:
beran (nástroj)
france:
bélier
germane:
Rammbock
hispane:
ariete (máquina bélica)
itale:
ariete (macchina bellica)
pole:
taran
rumane:
berbec
slovake:
baran (nástroj)
ukraine:
таран, стінопробивна машина

senrompa

Kiu aperas aŭ daŭras unuece, sen rompoj: en […] senrompa vico [80]; la senrompa vojo de neologismoj kaj arĥaismoj [81]; senrompa disvolviĝo VivZam . VD:glata, kontinua, senintermita
80. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
81. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
beloruse:
працяглы, безупынны, бесьперапынны
bulgare:
непрекъснат
ĉeĥe:
nepřetržitý
france:
continu, ininterrompu
germane:
ununterbrochen
hispane:
continuo, sin interrupción
itale:
ininterrotto
pole:
ciągły, nieprzerwany
rumane:
continuu, neîntrerupt
slovake:
nepretržitý

ŝiprompiĝo

Ŝippereo, ŝipdetruo: unu sola malĝusta ordono antaŭ la rifoj, unu sola hezito, kaj ili havus ŝiprompiĝon [82]; sur la insulo Malto […] Paŭlo alteriĝis post ŝiprompiĝo survoje al Romo [83]; mi foje spertis ŝiprompiĝon sur glacipecego [84].
82. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
83. Monato, Gerrit Berveling: Paŭlo-jaro
84. P. Høeg, trad. S. Johansson: Portreto de la avangardo, [vidita en 2014]
beloruse:
караблекрушэньне
france:
naufrage
germane:
Schiffsuntergang, Schiffsunglück
hispane:
naufragio
japane:
難破 [なんぱ]
pole:
rozbicie statku
rumane:
nava de rupere
ukraine:
корабельна аварія, аварія корабля

ŝiprompulo

Tiu, kiu spertis ŝiprompiĝon: la du ŝiprompuloj, disbatitaj de emocioj kaj laciĝo, estis ripozintaj tiel trankvile kiel se ili enlitiĝis en la plej komforta ĉambro en la hotelo de la strato Montgomerio [85].
85. J. Verne, trad. -: La Lernejo por Robinsonoj, [vidita en 2019]
beloruse:
ахвяра караблекрушэньня
france:
naufragé (subst.)

administraj notoj