*ĉes/i UV

*ĉesi

(ntr)
Ne esti plu, ne agi plu, ne daŭri plu, interrompiĝi: la infano ne ĉesas petoli [1]; la bruo ĉesis por unu momento [2]; li ĉesis vivi izolita kaj aperis inter la homoj [3]; li ĉesis sin razi kaj transloĝiĝis en la bienon de Sara [4]; kiam la esperantistoj ĉesis paroli pri reformoj, komenciĝis por Esperanto periodo ĉiam pli kaj pli brilanta [5]; li ĉesis paroli kaj rigardis ŝin [6]; li ĉesis fidi al sia stelo [7]; tio estas superflua! ĉesu, mi petas vin [8]; ĉesu honori min per tiu titolo [9]; venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj [10]; konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortikiĝas, aliaj ĉesas esti uzataj [11]; vi ne ĉesas kun viaj malsaĝaj demandoj [12]! VD:finiĝi, halti
Rim.: La verbo estas netransitiva, se la subjekto estas la afero, kiu finiĝas. Se la subjekto estas la persono, kiu haltigas ion, tiam eblus konsideri la verbon transitiva, sed ĝia objekto povas esti nur infinitivo. Oni ja diras „ĉesu labori“, sed ne ˣĉesu la laboronˣ. La ŝajna malkoheraĵo solviĝas, se oni konsideras, ke la verbo „ĉesi“ ĉiam interpretiĝas per „interrompiĝi“ kaj ke la komplementa infinitivo estas adjekto kun la senco „koncerne...“: „interrompiĝu koncerne la laboron“.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 10
3. Internacia krestomatio, En Kvieta Vespero
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
6. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro II
7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LX
8. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XX
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
12. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
angle:
cease
beloruse:
спыніцца, перастаць
ĉeĥe:
přestat
ĉine:
画下句點 [huàxiàjùdiǎn]
france:
cesser (intr.), s'interrompre, cesser (de)
germane:
aufhören, enden
hebree:
להפסיק
hispane:
cesar
hungare:
megszűnik, abbamarad, abbahagy, cesser (de)
itale:
cessare
japane:
やむ, ~しなくなる
pole:
przestać
portugale:
cessar, parar
rumane:
înceta
ruse:
перестать, прекратиться
slovake:
prestať
svede:
upphöra
tibete:
རྫོགས་
ukraine:
переставати, припинятися, зупинятися, відставати

ĉesigi

(tr)
Fari, ke io ĉesu, ke iu ĉesu agi; interrompi, fini: ĉar mia lumo estingiĝis, kaj mi devis ĉesigi mian serĉadon [13]; ĉesigi malpacon [14]; la loto ĉesigas disputojn kaj decidas inter potenculoj [15]; kiel longe vi ne ordonos al la popolo ĉesigi la atakadon de siaj fratoj [16]? ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni [17]; viaj amindumaĵoj tre malplaĉas al la juna virino, do, ĉesigu ilin [18]! naŭze mi ĉesigis la diskuton, pensante, ke mi jam ĉion komprenas [19]; ĉesigu vian sarkasmon, kaj respondu al mia demando [20]; li ĉesigis siajn ŝercojn kaj ne ridis plu [21]; tiam la uzado de superflua „h“ estos absolute ĉesigita [22]. VD:aboli, estingi, haltigi, lasi2.a, nuligi1, paŭzigi, rompi, sufoki
Rim.: Oni prefere uzas „fini“, se oni plenumis tute, laŭplane iun agon; dum „ĉesigi“ oni uzas, se oni haltigas agadon pro ia interrompo, manko de ebleco daŭrigi ks. [Wolfram Diestel]
beloruse:
спыніць, перапыніць, скончыць, перарваць
ĉine:
[jué], 吊 [diào], 止 [zhǐ]
france:
cesser (tr.), interrompre, terminer
germane:
beenden, unterbrechen
hebree:
להפסיק
hispane:
cesar (tr.), interrumpir, terminar
hungare:
megszüntet, megszakít
itale:
far cessare, fermare (far cessare), finire (far cessare)
japane:
やめる, 中断する [ちゅうだんする], やめさせる
pole:
wstrzymywać, zatrzymywać, przerywać
portugale:
cessar, interromper, parar, terminar
rumane:
împiedica, păstra, oprire
ruse:
прекратить, прервать, приостановить
slovake:
ukončiť
svede:
avbryta, avsluta
ukraine:
припиняти, призупиняти, переривати

ĉesiĝi

(io) Ne daŭri pro ia ekstera kaŭzo: ĉesiĝis la pluvo [23]; subite la stamfado de la maŝino ĉesiĝas [24]; la denseco fariĝis ĉiam pli granda, la vojo ĉiam pli mallarĝa, kie la vojo fine eĉ tute ĉesiĝis [25]; kiam nia vivo ĉesiĝas, ni turniĝas en ŝaŭmon [26]. SIN:finiĝi1
Rim.: Oni ŝajnas preferi la formon kun aldona sufikso „-iĝ“ al simpla „ĉesi“, kiam tio, kio ne daŭras mem ne estas konscia aganto kaj do ne decidas la interrompon. [Wolfram Diestel]
beloruse:
спыніцца, перапыніцца, скончыцца, перарвацца
france:
s'arrêter, s'interrompre
germane:
allmählich aufhören, auslaufen (aufhören)
hispane:
interrumpirse
hungare:
szűnni kezd
itale:
smettere (iniziare a cessare)
japane:
次第にやむ [しだいにやむ]
pole:
przestawać, zatrzymywać się
rumane:
înceta, opri
slovake:
skončiť
ukraine:
припинятися

senĉesa

Daŭre, konstante, neinterrompita: mi havas grandan malĝojon kaj senĉesan doloron en la koro [27]; la ĝemado estis tiel senĉesa, ke ĉiuj ree leviĝis, por vidi, kiu tiel ĝemas [28]; senĉesaj aliformiĝoj prezentiĝadis antaŭ ŝiaj okuloj [29]; per la senĉesa rigardado vi eluzos ankoraŭ viajn okulojn [30]! nur en senĉesa laborego oni povas trovi forgeson [31]; ŝtupo kuŝanta en profundo, kie regas senĉesa mallumo Marta ; senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras PrV .
beloruse:
няспынны, безупынны, бесьперапынны
ĉine:
不止 [bùzhǐ], 漫漫 [mànmàn], 不断 [bùduàn]
france:
ininterrompu
germane:
unaufhörlich, unendlich
hispane:
continuo, incesante
hungare:
szüntelen, folyamatos
itale:
ininterrotto, continuo, incessante
japane:
絶間ない [たえまない]
pole:
nieustanny, ustawiczny, nieprzerwany
portugale:
contínuo, ininterrupto
rumane:
neîncetat
ruse:
беспрестанный, беспрерывный, безостановочный
slovake:
neprestajný
svede:
oupphörlig
ukraine:
безперестанний, безупинний, невпинний

pafĉesigo KrDE

MIL Batalhaltigo, aranĝo per kiu intermilitantaj landoj aŭ interbatalantaj homoj haltigas interbataladon: ETA anoncis pafĉesigon en Katalunio [32].
32. Monato, Hektor Alos I Font: Kronologio de kanajla mistifikado, 2004
angle:
ceasefire
beloruse:
замірэньне (у вайне)
ĉine:
炮火間歇 [pàohuǒjiānxiē], 停火 [tínghuǒ]
france:
cessez-le-feu
germane:
Feuerpause, Waffenruhe
hispane:
alto al fuego, cese al fuego
itale:
cessate il fuoco
pole:
zawieszenie broni, wstrzymanie ostrzału, wstrzymanie ognia
rumane:
încetarea focului, oprirea incendiului, oprirea focului
ruse:
прекращение огня
svede:
eldupphör, vapenstillestånd, vapenvila

administraj notoj