abol/i PIV1 , abolici/i PVEF
aboli, abolicii
(tr)
ĉesigi,
fini1,
forigi
enkonduki,
establi1,
fondi,
starigi
- 1.
Per jura akto definitive nuligi leĝon aŭ forigi
kutimon:
sklaveco estis abolita en Brazilo en 1888;
ili reeltrovos […] ĉiujn laŭŝajne malgravajn kutimojn kiujn la
antaŭuloj abolis
[1];
la prezidento Putin aboliciis la ŝtatan komitaton pri ekologio kiel
memstaran
organizaĵon
[2];
estas afero de la ŝtatoj difini kaj redifini, ratifi kaj aboli sian pun-juron
[3];
aboli leĝojn de eksa Jugoslavio bremsantajn privatigon
[4];
ni trovu vojon por aboli atomarmilojn per koncentrado de solidarecaj fortoj de
mondaj civitanoj
[5];
naciaj registaroj abolis la parlamenton de Norda Irlando en 1972
[6];
Butano, Grekio, Samoo, Senegalo kaj Turkio […] abolis la mortpunon
[7].
- 2.
- (figure) Malfondi, ĉesigi: Germana Poŝto jam aboliciis – pro interreto – la telegramservon [8].
ĉesigi,
fini1,
forigi
enkonduki,
establi1,
fondi,
starigi1.
Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Kvar
2. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9
3. Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj senracia, Monato, 2000/03, p. 4
4. Monato, Bardhyl Selimi: Kial daŭre tumultoj?
5. Monato, Tetu Makino: Minacata la kontraŭmilita konstitucio
6. Monato, W. H. Simcock: Iom da proporcio
7. Monato, Marko Naoki Lins: Ekzekutado ekzekuciata
8. La Ondo de Esperanto, 2000, No 12
2. La Ondo de Esperanto, 2000, No 8-9
3. Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj senracia, Monato, 2000/03, p. 4
4. Monato, Bardhyl Selimi: Kial daŭre tumultoj?
5. Monato, Tetu Makino: Minacata la kontraŭmilita konstitucio
6. Monato, W. H. Simcock: Iom da proporcio
7. Monato, Marko Naoki Lins: Ekzekutado ekzekuciata
8. La Ondo de Esperanto, 2000, No 12
- angle:
- abolish
- beloruse:
- адмяніць, скасаваць
- bretone:
- terriñ (ul lezenn)
- ĉeĥe:
- vymýtit zvyk, zastavit soudní řízení, zrušit zákon
- ĉine:
- 1. 开禁 [kāijìn], 開禁 [kāijìn], 撤銷 [chèxiāo], 撤销 [chèxiāo] 2. 取消 [qǔxiāo]
- dane:
- afskaffe, ophæve, afskaffelse, abolition
- france:
- abolir, abroger, annuler (par un acte juridique)
- germane:
- aufheben, abschaffen, einstellen (abschaffen)
- hebree:
- בוטל, לבטל
- hispane:
- abolir
- hungare:
- eltöröl
- itale:
- abolire, abrogare
- japane:
- 廃止する [はいしする]
- katalune:
- abolir, revocar, abrogar
- nederlande:
- afschaffen
- okcitane:
- abolir
- perse:
- لغو کردن، برچیدن
- pole:
- umorzyć, uchylić, znieść
- portugale:
- abolir, anular, extinguir, revogar
- ruse:
- отменить, упразднить
- slovake:
- dekrét, odstrániť zvyk, odstrániť zákon, zrušiť (zákon, obyčaj), zrušiť
- ukraine:
- скасовувати
abolo, abolicio
Jura forigo, malvalidigo de leĝo, regulo, kutimo:
en 1872 Mori Arinori, la posta japana ministro pri klerigado,
eĉ proponis la abolon de la japana lingvo kaj ties anstataŭigon per la angla: tiun ideon
tamen oni ne konsideris serioze
[9];
abolon de ĉi tiuj diskriminaciaj dispozicioj iniciatis gejaj organizaĵoj jam
en 1993 per propono submetita al la Konstitucia Kortumo
[10].
(figure)
la koncepto de „neŭtrala religio“ povas pluvivi nur ĉe kompleta abolicio de la
kredo entute
[11];
por pensantaj homoj fariĝis neakcepteblaj antaŭjuĝoj seksaj, rasaj aŭ naciaj,
kaj […] malgraŭ ilia pluekzistado regas forta tendenco al ilia
kompleta abolicio
[12].
9.
Isikawa T.: Ĉina ideografio: ĉu kateno aŭ heredita
trezoro?, Monato, 2018:04, p. 14a
10. Monato, István Ertl: Gajiĝas gejoj, 2003
11. Monato, Carlo Minnaja: Mi estas homo, 2007
12. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
10. Monato, István Ertl: Gajiĝas gejoj, 2003
11. Monato, Carlo Minnaja: Mi estas homo, 2007
12. La Ondo de Esperanto, 2002, № 8-9
- beloruse:
- абаліцыя, адмена, скасаваньне
- ĉine:
- 使无效 [shǐwúxiào], 使無效 [shǐwúxiào]
- france:
- abolition
- germane:
- Aufhebung, Abschaffung, Einstellung (Abschaffung)
- ukraine:
- аболіція, скасування