*frakas/i PV

*frakasi

(tr)
1.
Perforte kaj brue disrompi, dispecetigi: li prenis la (oran) bovidon, kiun ili faris, kaj disbruligis ĝin per fajro kaj disfrakasis ĝis pulvoreco kaj disŝutis sur akvo [1]; iliajn ostojn li frakasas kaj per siaj sagoj disbatas [2]; kuglo frakasis al li la dekstran manon [3]; mi luktis kontraŭ la monstro, batis per la pugno, ŝiris per la dentoj, frakasis per la kapo kaj sentis varman fluon de la sango FdO ; la maro […] batis senĉese la ferajn flankojn de la ŝipo kaj falis frakasita en la senfundaĵon FdO ; per la kupra pistilo [ŝi] komencis frakasi la papavon KKr . VD:disbati, polvigi
2.
(figure) Tute detrui.
a)
Tute detrui, ruinigi: la tiraneco estas frakasita SatirRak ; li jam planis provi iel frakasi mian karieron, ĉar li estas same ambicia kiel mi, kaj ege ĵaluza CKv ; mi devos pagi por mia fifaro, kaj mia tuta vivo estos frakasita KrM ; per persekuta ondo inter decembro 1936 kaj majo 1937 la organizita maldekstra Esperanto-Movado estis definitive frakasita EeP ; kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis PrV . VD:rompi, ekstermi, neniigi.
b)
Plenvenki malamikon, okazigante al li grandajn perdojn: la duono de la armeo, kiun posedas la reĝo Assar, povus frakasi nin hodiaŭ [4]; (figure) kiel pasis tiu laciga balo? – mireginde! […] – ĉiu estas ravita, enamiĝinta, frakasita, kiom da takto, kiom da lerto, logo, ĉarmo! MkM .
c)
Afliktegi: lin mi devas vidi, se tio ĉi min eĉ frakasus [5]! fatala malbeno implikas la piedojn kaj frakasas la korojn de multo da homaj estaĵoj Marta ; nenio pli frakasas la memestimon de trompisto, ol esti mem trompata antaŭ atestantoj KrM ; kiam la patrino venis hejmen el la malsanulejo kun tiu informo de la kuracisto, ŝi ŝajnis tute frakasita ViV .
d)
Plene refuti: frakasi argumenton; reĝa rigardo, […] kiu frakasas la lukson, la paradon, la triumfojn de la granduloj kaj riĉuloj! [6]; ŝi serĉis ian bonan kaj potencan forton, kiu volus kaj povus frakasi la fatalon, kiu ŝin premas Marta . VD:nuligi, rebati
angle:
shatter
beloruse:
1. разьбіць, раструшчыць, струшчыць, патрушчыць, раздрабніць 2.a разьбіць, разбурыць, зруйнаваць, зьнішчыць 2.b разьбіць, разграміць 2.c разьбіць 2.d разьбіць, разграміць
bulgare:
1. разбивам, счупвам, раздробявам 2.a разгромявам, унищожавам 2.b разгромявам 2.c сломявам, съкрушавам, разбивам 2.d разбивам, разгромявам
ĉeĥe:
drtit, rozbít, rozdrtit, tříštit, zdrtit
ĉine:
震落 [zhènlà], 打垮 [dǎkuǎ], 击碎 [jīsuì], 粉碎 [fěnsuì], 使破坏 [shǐpòhuài], 毀滅 [huǐmiè]
france:
fracasser, briser, casser, mettre en déroute
germane:
zerschmettern, zertrümmern
hispane:
1. quebrar, romper, despedazar 2.a destruir, arruinar 2.b destruir, arrasar, barrer 2.c afligir 2.d aplastar
japane:
音をたてて打ち砕く [おとをたててうちくだく], ガラガラと壊す [ガラガラとこわす], 撃破する [げきはする], 打ちのめす [うちのめす]
katalune:
1. rompre, esmicolar 2.a arrasar, devastar 2.b véncer, derrotar 2.c angoixar, adolorir, apesarar 2.d trepitjar, esclafar, conculcar
nederlande:
vermorzelen, verbrijzelen
portugale:
quebrar, britar, fracassar, esmagar, partir
ruse:
1. разбить вдребезги, раздробить 2.a разгромить, сокрушить, раздавить, уничтожить 2.b разгромить, сокрушить 2.c сокрушить 2.d разбить, разгромить
slovake:
roztrieskať, šrotovať
tibete:
རྩིས་
ukraine:
бити, розбивати (на шматки), трощити, розтрощувати, нищити дощенту, розгромляти, роздроблювати

frakaso, frakasado

1.
Ago frakasi: sur nigraj kampoj de Eŭropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj […] VivZam ; la morton kaŭzis la falo […] kaj frakaso de la spino ChB ; [li] renversis la tablon, sur kiun la bato lin ĵetis, kun brua frakaso de glasoj kaj tasoj ChV ; MIN Usono havas vastajn deponejojn de skisto kaj natura gaso […], komerce ekspluateblaj dank' al la plibonigo de […] frakasado [7].
2.
(figure) Brua frakasado, Frakasbruo: bruo de batalo estas en la lando kaj granda frakasado [8]; ŝi eniris dek fojojn sinsekve en ĉiun loĝejon, kontrolis ĉion kun mirinda parola frakaso, rigardis, ĉu la litoj estis bone pretigitaj, ĉu la vestoj estis bone brositaj [9]; granda frakaso en malgranda glaso (granda bruo por nenio) PrV ; eliri sen frakaso el granda embaraso PrV . VD:furiozeco, ŝtormo
angle:
~ado: fracking.
beloruse:
разгром, зьнішчэньне
bulgare:
унищожение, разгром, разбиване
ĉeĥe:
drcení, ničení, tříštění
france:
fracas, casse (action de casser), vacarme
germane:
1. Zertrümmerung, Zerschmetterung ~ado: Fracking. 2. Jammer, Kriegsgeschrei granda ~o en malgranda glaso: Sturm im Wasserglas.
hispane:
estallido, estrépito, estruendo
japane:
粉砕 [ふんさい], 破砕 [はさい], 破壊音 [はかいおと], すさまじい音 [すさまじいおと], 大音響 [だいおんきょう]
katalune:
1. esclat, estrall 2. estrèpit, fressa, baluern
nederlande:
het vermorzelen, het verbrijzelen
ruse:
уничтожение, разгром
slovake:
drvenie, ničenie
ukraine:
знищення, розгром

frakasiĝi, sin frakasi

(ntr)
Brue rompiĝi; plene detruiĝi: subite falis Babel kaj frakasiĝis [10]; ĉio kune frakasiĝis: la fero, argilo, kupro, arĝento, kaj oro fariĝis kiel grenventumaĵo sur somera draŝejo [11]; unu el la rabistoj frapis per sia peza fera martelo lian frunton, tiel ke ĝi frakasiĝis [12]; unuj kurante en la mallumo sin frakasis je la muro [13]; li ĵetis la multekostan vazon sur la pargeton [kaj] ĝi frakasiĝis en malgrandajn pecetojn QuV ; la bela idolo de mia koro frakasiĝis, la malindeco de miaj revoj staras antaŭ miaj internaj okuloj en malbela nudeco Iŝtar ; [ili] kurante kiel blindaj, en la mallumo sin frakasis je la muroj [14]. VD:averii, disrompiĝi
beloruse:
разьбіцца, разбурыцца, зруйнавацца, зьнішчыцца
bulgare:
разбивам се
ĉeĥe:
drtit, rozbít, rozdrtit, tříštit, zdrtit
ĉine:
受到破坏 [shòudàopòhuài], 受破坏 [shòupòhuài]
france:
se briser
germane:
zertrümmert werden, in Trümmer zerfallen
hispane:
romperse
japane:
音をたてて砕ける [おとをたててくだける], ガシャンと壊れる [ガシャンとこわれる], 撃滅される [げきめつされる], 打ちのめされる [うちのめされる]
slovake:
roztrieskať, šrotovať
ukraine:
розбиватися, трощитися, роздроблюватися

administraj notoj