*ruin/o

*ruino

1.
ARKE Restaĵo el renversita aŭ disfalinta konstruaĵo aŭ urbo: sur la monteto alte stariĝas la ruinoj de kastelo; disfali en ruinojn [1]; mi faros la urbojn de Judujo ruinoj, loĝejo de ŝakaloj [2]; ĉi tiu tuta lando fariĝos ruino kaj dezerto [3]; pitoreska ruino de muelejo [4]; sur apenaŭ atingebla altaĵo en la insulo estas ruinoj de kapelo kaj tre antikva kastelo [5]; tie arkeologoj trovis ruinon de antikva urbo kun areo de 12 kvadrataj kilometroj kaj elfosis grandan kvanton da bronzaj, jadaj kaj oraj objektoj [6]; sur unu el tiuj vulkan-ruinoj staras la kastelo [7].
2.
(figure) Pereo, detruiteco, senmoneco, senriĉeco: la mondo falis de la ruino de kredo [8]; tio estus nur prokrasti la ruinon de la ŝtato [9]; sur la ruino de la mongola ŝtataparato prosperis han-genta regno [10].
angle:
1. ruin
beloruse:
руіна, разваліна
ĉeĥe:
rozvalina, ruina, troska, zřícenina
france:
ruine
germane:
1. Ruine 2. Ruin
hispane:
ruina 1. ruina
hungare:
1. rom 2. romlás, tönkremenetel, csőd
japane:
廃墟 [はいきょ], 破壊の跡 [はかいのあと], 遺跡 [いせき], 崩壊した状態 [ほうかいしたじょうたい]
katalune:
1. ruïna
nederlande:
ruïne
pole:
ruina, zagłada, upadek
portugale:
1. ruína 2. ruína
ruse:
руина, развалина
slovake:
rozvalina, ruina, troska, zrúcanina
svede:
ruin
tibete:
ཞིག་རལ་
ukraine:
руїна, руїни, катастрофа, крах, загибель

ruina

Disfalanta en ruinojn, ruinigita: ruina ŝtuparo [11]; jen oni staris sur balkono, ĝi estis tre ruina, ĉie montriĝis grandaj truoj kaj longaj fendoj, el kiuj kreskis herbo [12]. VD:duondetruita, kaduka, putra
beloruse:
разбураны, зруйнаваны
france:
en ruine, ruiné (en ruine)
germane:
verfallen, ruinös
hungare:
romos, tönkrement
japane:
廃墟の [はいきょの], 荒廃した [こうはいした]
pole:
zrujnowany
ruse:
разрушенный, развалившийся

ruinaĵo

ARKE Ruino1: Jerusalem fariĝos ruinaĵo [13]; tertremaj ruinaĵo [14]; [li] serĉis por si vojon tra la ruinaĵoj [15].
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 3:12
14. Armando Zecchin: Kion signifas la nocio laŭnature?, Monato, 2007/01, p. 24
15. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Voĉo de la Kvieto
beloruse:
руіна, разваліна
france:
ruine (bâtiment)
hungare:
omladék
japane:
残骸 [ざんがい]
pole:
zwalisko

*ruinigi [16]

1.
(pri konstruaĵo) Disfaligi en ruinojn, renversi, duondetrui: tertremo ruinigis la urbon; mia tendo estas ruinigita [17]; paŝtistoj ruinigis mian vinberĝardenon [18].
2.
(figure) Detrui, pereigi: per interna malpaco ni ruinigus nian aferon [19]; ni decidis malhonorigi kaj ruinigi Egipton [20]; la akcepto de via tre duba kaj baldaŭ siavice kritikota plibonaĵo ruinigus la laboron de dudekjara disciplina kaj sukcesa laborado [21]; ruinigantoj de virina honoro Marta ; ni ne uzas maŝinojn, kiuj tiel terure ruinigas la fortojn kaj difektas la sanon de la laborantoj Marta ; la konstantaj ribeloj ruinigis la aŭtoritaton de la sultano; kun nervoj ruinigitaj de la ĉiutaga ekscitiĝo. VD:ekstermi, konsumi, renversi, subfosi
3.
(figure) Senmonigi, senhavigi, senriĉigi: kiu ruinigas patron estas filo hontinda [22]; tian sumon mi ne povas elspezi ne ruinigante min [23]; la ŝtato estas ruinigita kaj la faraono estas en mizero [24]; ruinigita nobelo. VD:bankroto, elsuĉi
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, ruin'ig'
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 10:20
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 12:10
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI
21. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:26
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro II
beloruse:
бурыць, разбураць, разбурыць, руйнаваць, зруйнаваць, развальваць, разваліць
ĉeĥe:
přivést na mizinu, zbořit, zničit, zpustošit, zruinovat
france:
ruiner
germane:
ruinieren
hungare:
1. lerombol 2. tönkretesz, leromlaszt, lezülleszt 3. tönkretesz, csődbe visz
japane:
廃墟にする [はいきょにする], 荒廃させる [こうはいさせる], 崩壊させる [ほうかいさせる], 破産させる [はさんさせる], 破滅させる [はめつさせる]
nederlande:
ruïneren
pole:
rujnować, demolować, zburzyć, niszczyć
ruse:
разрушать, разрушить, разваливать, развалить, обратить в руины 3. разорять, разорить
slovake:
ničiť, priviesť na mizinu, zničiť, zruinovať, zrúcať
ukraine:
руйнувати, нищити, (про споруду ще) валити

ruiniĝo

Pereo, detruiĝo materia, institucia, financa: la malamikoj ŝin rigardas kaj ridas pri ŝia ruiniĝo [25]; ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo PrV ; financa ruiniĝo Marta .
beloruse:
развал, распад, крах, крушэньне
france:
délabrement, écroulement
germane:
Ruin
hungare:
összeomlás, leromlás, lezüllés, tönkremenetel
japane:
荒廃 [こうはい], 崩壊 [ほうかい], 滅亡 [めつぼう], 破産 [はさん], 破滅 [はめつ], 没落 [ぼつらく]
pole:
zrujnowanie się, doprowadzenie się do ruiny
ruse:
развал, распад, крах, крушение
ukraine:
руйнування

administraj notoj

pri ~aĵo:
    Komparu: detruitaĵoj (Z), ruinŝtonoj (Z)