1ogiv/o

ogivo

KONMIL Pintarko: la medreseo de Ulugbek frontas la placon je majesta portalo kun ogivo [1]; Semo, hodiaŭ ĵetita, arbiĝos, proklamos la vivon, || Super la koro kaptita formante ensorĉan ogivon… [2].
Rim.: La esperanta signifo de ĉi tiu ŝajne „internacia“ (t.e. angla-franca) vorto restas malklara. OA1 oficialigis ĝin per ekstere similaj tradukoj, kies signifoj estas diversaj kaj malkoheraj. Ekz-e la anglaj signifoj estas: «(1) Subtena, nervure elstara arko, diagonale streĉita sub gotika volbo; (2) Pintarko; (3) MAT Statistika kurbo de ofteca distribuo; (4) MIL Antaŭa parto de misilo, entenanta la ŝargon.» La francaj vortaroj aldonas al tio ankoraŭ kelkajn „misajn sencoetendaĵojn“ (extensions abusives). PIV1 prezentas la du unuajn sencojn, el kiuj la duan pli klare esprimas la vorto „pintarko“ (al kiu ĝi plusendas). La germana kaj la pola tradukoj el OA1 esprimas nur ĉi tiun duoblaĵan signifon. La rusa traduko esprimas la parencan signifon de volbaĵo. PIV2 simple forĵetas la ĉefsignifon de PIV1, lasante unualoke la duoblaĵon de „pintarko“. Anstataŭe ĝi aldonas la francecan signifon „batalŝargo“ (de: Sprengkopf, Gefechtskopf; en: warhead; ru: боеголовка; pl: głowica bojowa). Resume, oni prefere evitu ĉi tiun malklaran, malnecesan kaj malmulte internacian vorton. [Sergio Pokrovskij]
1. Monato, Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo, 2006
2. Hohlov: Responde, „La tajdo“, 1928.
ĉeĥe:
gotické klenební žebro, lomený gotický oblouk, ogival
ĉine:
战斗部 [zhàndòubù], 戰斗部 [zhàndòubù], 弹头 [dàntóu], 彈頭 [dàntóu]
france:
ogive
germane:
Spitzbogen
greke:
αψίδα
hungare:
csúcsív
japane:
オジーブ, 丸い弾頭 [まるいだんとう], 蛋形部 [たんけいぶ]
nederlande:
spitsboog
pole:
ostrołuk
portugale:
ogiva
rumane:
ogivă
ruse:
стрелка свода
slovake:
lomený oblúk, ogival
ukraine:
стрілка (склепіння), стрілчаста арка

ogiva

Karakterizata per ogivo: ogiva arkitekturo, fenestro. la interno, je ogiva volbo, estas tute nigrigita de la fumo [3]. SIN:rompita
ĉeĥe:
obloukový s lomem ve vrcholu
ĉine:
战斗部 [zhàndǒubù], 戰斗部 [zhàndǒubù]
france:
ogival
germane:
spitzbogig
hungare:
csúcsíves
japane:
オジーブ式の [オジーブしきの]
nederlande:
in een spitsboog, met een spitsboog
pole:
ostrołukowy, ogiwalny
rumane:
ogival
ruse:
стрельчатый, готический
slovake:
oblúkový s lomom vo vrchole
ukraine:
стрілчастий, оживальний, готичний

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.