*ark/o PV

*arko

1.
Objekto havanta formon1 de parto de cirklo aŭ de simila kurbo: arko de volbo, de fenestro; apoga, deŝarĝa, ronda, duoncirkla, triloba arko; arko pinta, rompita (ogivo); mian arkon (ĉielarkon) mi metas en la nubon [1].
2.
MAT
a)
[2] Segmento de kurbo, precipe de cirklo: arko estas ĉiam pli longa ol ŝnuro kun samaj randoj; orto detranĉas sur cirklo kun centro en ĝia vertico arkon egalan al kvarono de la tuta cirkonferenco.
Rim.: Oni ne konfuzu la arkon, segmento de cirklo 1, kun la segmento de cirklo 2.
b)
PIV2 (evitinde) Arko 2.a, detranĉita sur cirklo fare de centra angulo kaj konvencie identigita kun ĝi. VD:arksinuso, arkkosinuso, arktangento, arkkotangento, arksekanto, arkkosekanto.
Rim.: Tiu senco aperas nur en neregulaj kunmetaĵoj de la tipo „arksinuso x“, kiuj estas interpretendaj kiel „la arko (angulo), kies sinuso egalas al x“. Ĉi-sence PIV1 registris novan radikon „arkus“, sed nekonsekvence mencias „sinusarko“ sub „arko“. La neologismo „arkuso“ ne aspektas tre utila por tiom marĝena uzo. Eĉ se konsideri la eblan sencovastigon al „mezuro de angulo“, kiun proponis [3], restas la fakto, ke ĉio ĉi ne solvas la ĉefan problemon, t.e. la neregulecon de la kunmetaĵoj uzantaj tiun nocion. Supozeble tial „arkuso“ aperas kiel evitinda en PIV2. Pli lerta estis la propono de [4] uzi la prefikson „mal-“ ĉi-sence (do malkosinuso, ktp), sed ĝi ŝajne ne enradikiĝis.
3.
ELE Luma arko formiĝanta inter du apartigitaj karbaj polusoj: arklampo, arklumo.
angle:
1. arch (noun) 2.a arc (noun, of a curve) 3. arc (noun, electrical) ~lampo: arc lamp.
beloruse:
дуга
bulgare:
дъга
ĉeĥe:
oblouk
ĉine:
1. [gōng] 3. 光弧 [guānghú]
france:
arc 2.a arc (de courbe) ~lampo: lampe à arc.
germane:
Bogen 1. Bogen 2.a Bogen (einer Kurve), Kreisbogen, Bogenlinie, Krümmung 2. Bogen 3. Bogen, Lichtbogen
hebree:
קֶשֶׁת
hispane:
arco
hungare:
fényív 1. ív 2.a körív
indonezie:
1. busur
itale:
arco
japane:
弓形 [ゆみなり], 弓 [たらし], 弧 [こ], アーチ [あーち], 電弧 [いなずまこ]
katalune:
arc ~lampo: làmpada d'arc.
nederlande:
boog 2.a boog
pole:
2.a łuk
portugale:
1. arco
ruse:
дуга 2.a дуга (кривой) ~lampo: дуговая лампа.
slovake:
oblúk
svede:
1. båge 2.a båge (av en kurva) 3. ljusbåge
ukraine:
дуга, арка

arki

Stari laŭ formo de arko: vasta kavo […] arkis alte super iliaj kapoj [5].
angle:
arc (vi), arch (vi)
beloruse:
выгінацца, ствараць арку
france:
s'arquer, former un arc
hispane:
tener forma de arco, estar o levantarse en forma de arco (se puede traducir como "arquearse" pero no implica una acción; solo se usa cuando algo ya está arqueado)
itale:
inarcarsi, aver forma d'arco, archeggiare (intr.)
katalune:
arquejar-se, tindre forma d'arc
svede:
bilda en båge

*arkaĵo

ARKI Arkforma konstruaĵo: triumfa, bonvena arkaĵo; tio ĉi estas speco de ponto kun grandega arkaĵo [6]; (figure) la ĉiela arkaĵo (volbo).
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, la loĝejoj de la termitoj
angle:
arch (noun)
beloruse:
арка
bulgare:
арка
ĉine:
[gōng]
france:
arc (archi.), arche (d'un pont), voute
germane:
Bogen
hebree:
קֶשֶׁת
hungare:
ívezet, boltív
japane:
弓形のもの [ゆみかたのもの], アーチ [あーち]
katalune:
arc (arq.) la ĉiela ~aĵo: la volta del cel.
nederlande:
boog
ruse:
арка
svede:
båge
ukraine:
склепіння

arkaĵaro

ARKI Arkadaro: fama estas la arkaĵaro „Wandelhalle“ laŭ la rivero [7].
angle:
arcade
beloruse:
аркада
bulgare:
аркада
france:
arcade
germane:
Arkade, Bogenreihe
hebree:
קַשׁתוּת
hispane:
arcada (arquitectura)
hungare:
árkádsor
katalune:
arcada
nederlande:
arcade
ruse:
аркада
svede:
arkad

arkigi

(tr)
Igi arkoforma: arkigi (fleksi) branĉon, la brovojn; la kato arkigis la dorson; la lameno estas iomete arkigita eksteren kaj ne komplete fermas la fendeton [8]. VD:ĝibo
angle:
arch (vt), bend (vt), camber (vt), curve (vt), hump (vt)
beloruse:
сагнуць у дугу, выгнуць
bulgare:
огъвам в дъга
ĉeĥe:
ohnout do oblouku
ĉine:
使弯曲 [shǐwānqǔ], 使彎曲 [shǐwānqǔ]
france:
arquer
germane:
krümmen, biegen
hebree:
להקשית
hispane:
arquear
hungare:
ível, görbít
itale:
inarcare, arcuare, archeggiare (tr.)
japane:
弓なりに曲げる [ゆみなりにまげる], アーチ形にする [アーチかたにする]
katalune:
arquejar, corbar
nederlande:
krommen, buigen
slovake:
ohnúť do oblúka
svede:
böja
ukraine:
згинати, гнути

arkiĝi

(ntr)
Iĝi arkoforma: miaj brovoj arkiĝis [9].
9. T. Steele: Aventuroj de naivulo en la oceano de literatura business, Beletra Almanako, 2008-09 (3)
france:
se vouter

arkileto

TEK Eta portebla ilo por veldi per elektra arko: dum ĝi komencis glitfermiĝi, mi prenis la arkileton el mia sako, kaj fulme turnis min, tuj kiam ĝi estis sin plene ferminta [10].
10. Harry Harrison (tr. R. Fössmeier, E. Grimley Evans, R. Helm k. a.): Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato, Ĉap. 1
angle:
arc pen
beloruse:
электрааловак
germane:
Elektroschreiber

apogarko

ARKI Arkaĵo servanta por apogi muron, konstruaĵon kontraŭ elfalo: la gotikaj katedraloj havas grandajn ornamitajn apogarkojn; la kontraŭforta sistemo konsistas el apogpilastroj kaj apogarkoj kaj utilas je baziliko por forkapti la flankan volboŝovon kaj la ventŝarĝon de meznavo kaj altĥorejo [11].
angle:
flying buttress
beloruse:
падпорная арка, аркбутан
bulgare:
подпорна арка
ĉeĥe:
opěrný oblouk
france:
arc-boutant
germane:
Bogenstütze, Stützbogen
hungare:
támív
itale:
contrafforte
japane:
飛梁 [とはり]
katalune:
arcbotant
nederlande:
steunbeer
ruse:
подпорная арка, арочный контрфорс
slovake:
oporný oblúk
ukraine:
аркбутан, зовнішня опорна арка

*ĉielarko [12]

MET Sepkolora arko sur la ĉielo post pluvo: la ĉielarko estis super lia kapo, kaj lia vizaĝo estis kiel la suno [13].
angle:
rainbow
beloruse:
вясёлка
bulgare:
дъга (в небето)
ĉine:
彩虹 [cǎihóng], 虹 [jiàng], 蜨蝀 [dièdòng], 蜨蝀 [tiědòng], 蝶蝀 [dièdòng], 虹 [hóng]
france:
arc-en-ciel
germane:
Regenbogen
hispane:
arcoíris
hungare:
szivárvány
indonezie:
pelangi
itale:
arcobaleno
japane:
[にじ]
katalune:
arc de Sant Martí
nederlande:
regenboog
ruse:
радуга
slovake:
dúha
svede:
regnbåge
tibete:
འཇའ་
ukraine:
веселка, райдуга

lunarko

AST Aspekto de la luno, kiam videblas eta, arkoforma parto de ĝi komence aŭ fine de ĝia ciklo: nun restis nur eta parto de la Luno lumigita, nur eta lunarko [14]. VD:krescento
angle:
crescent moon
beloruse:
паўмесяц, серп месяца
bretone:
loargresk
bulgare:
лунен сърп
ĉeĥe:
srpek měsíce
ĉine:
半月形 [bànyuèxíng]
france:
croissant (de lune)
germane:
Mondsichel, Halbmond
hungare:
holdsarló
indonezie:
sabit, bulan sabit
itale:
mezzaluna
japane:
三日月 [みかづき], 弦月 [げんげつ]
katalune:
creixent, minvant
pole:
sierp księżyca, rogal księżyca
ruse:
лунный серп
slovake:
kosák mesiaca, štvrť mesiaca
svede:
månskära
ukraine:
неповний місяць, місячна дуга, ріжок місяця, місячний серп, півмісяць

pafarko

Arkoforma armilo por pafi sagojn: prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon, kaj iru sur la kampon kaj ĉasu por mi ĉasaĵon [15]; (figure) trostreĉi la pafarkon (tropostuli).
angle:
bow (noun)
beloruse:
лук
bulgare:
лък
ĉeĥe:
luk
ĉine:
弓箭 [gōngjiàn]
france:
arc (arme)
germane:
Schießbogen, Flitzebogen
hispane:
arco (arma)
hungare:
íj
indonezie:
busur panah
itale:
arco (arma)
japane:
[たらし]
katalune:
arc (arma)
nederlande:
boog (wapen)
ruse:
лук (оружие)
slovake:
luk
svede:
pilbåge
ukraine:
лук

pintarko

ARKI Arkaĵo kun formo de du kurboj sin renkontaj je meza pinto: preĝejoj […] kun altaj turoj kaj pintarkaj fenestroj [16]. VD:ogivo
angle:
ogive
beloruse:
сьпічастае скляпеньне
ĉeĥe:
gotický oblouk, lomený oblouk
france:
arc brisé
germane:
Spitzbogen
hungare:
csúcsív
itale:
costolone, ogiva (arch.)
japane:
尖頭アーチ [とがあたまあーち]
katalune:
ogiva
nederlande:
spitsboog
ruse:
стрельчатый свод
slovake:
gotický oblúk
svede:
spetsbåge
ukraine:
шпильчаста арка

pluvarko

MET Ĉielarko: la diino de pluvarko Iriso [17].
angle:
rainbow
beloruse:
вясёлка
bulgare:
дъга (в небето)
ĉeĥe:
duha
ĉine:
彩虹 [cǎihóng], 虹 [jiàng], 蜨蝀 [dièdòng], 蜨蝀 [tiědòng], 蝶蝀 [dièdòng], 虹 [hóng]
france:
arc-en-ciel
germane:
Regenbogen
hungare:
szivárvány
indonezie:
pelangi
itale:
arcobaleno
katalune:
arc de Sant Martí
nederlande:
regenboog
ruse:
радуга
slovake:
dúha
svede:
regnbåge

triumfarko

ARKI Pordego solenanta militajn venkojn, tra kiu en Romia tradicio generalo kun sia militistaro triumfe procesiis: mi kuntiris Franciskan renkonte al Ĵilberta ĝis la Triumfarko, ni ne trovis ŝin [18].
18. M. Proust, trad. Ĵ. Vaŝe: Sur la Vojo de Svan, 2015-2017
angle:
triumphal arch
beloruse:
трыюмфальная арка
france:
arc de triomphe
japane:
凱旋門 [がいせんもん]

vestarko

TEKS Rigida arko proksimume duŝultro-forma, provizita per hoko, por pendigo de vestoj: li tamen faligis kelkajn vestarkojn, li ĉiam faligis ilin kiam li klopodis esti silenta [19].
19. T. Jansson, trad. A. Nordström: La granda vojaĝo, [2006]
angle:
hanger (for clothes)
beloruse:
плечкі (для адзеньня), вешалка
bulgare:
закачалка
ĉeĥe:
ramínko na šaty
france:
cintre (à vêtements)
germane:
Kleiderbügel
hispane:
percha
itale:
attaccapanni, gruccia (appendiabiti)
japane:
ハンガー
katalune:
penja-robes
slovake:
vešiak
ukraine:
плічка, вішалка

Ruĝa Lunarko

Unu el internaciaj neŝtataj organizoj laborantaj sub simbolo de (ruĝa kruco kaj) ruĝa lunarko helpantaj al homoj ĉe malsanoj, akcidentoj, malsato ks: la Centro provizas nek kuracon, nek manĝojn, lasante tion al la hispana Ruĝa Kruco kaj la maŭritania Ruĝa Lunarko [20].
Rim.: Oni nomas ĝin ankaŭ Ruĝa Krescento.
angle:
Red Crescent
beloruse:
Чырвоны Паўмесяц
france:
Croissant-Rouge
germane:
Roter Halbmond
ukraine:
Червоний Півмісяць

administraj notoj

pri ~ileto :
      La "termino" aperas kiel hapakso en unuopa verko kaj pro nespecifeco eble ne taŭgus kiel
      faktermino.
      Aliaj kandidatoj estus "arkografo", "veldskribilo", "elektra veldileto", "elektra gravurilo".