sinus/o Z

sinuso

MAT[1]
1.
(de akuta angulo `alpha` en orta triangulo) Kvociento de la latero kontraŭa al ĝia vertico per la hipotenuzo; simb. `sin alpha`: la sinuso de orto egalas al `1`; la sinuso de obtuza angulo difiniĝas kiel la sinuso de ĝia suplemento; la sinuso de konkava angulo difiniĝas kiel la kontraŭegalo de la sinuso de ĝia komplemento rilate al la plena angulo.

la sinuso de angulo α egalas al KM/OM
2.
Reela funkcio, kiu ĵetas reelon `x` al la sinuso 1 de angulo, kies mezuro en radianoj diferencas de `x` per oblo de `2 pi`; simb. sin: sinuso estas perioda funkcio, kun periodo 2.b `2 pi`; la rilato de sinuso al ĝia argumento strebas al `1`, kiam la argumento strebas al `0`.
Rim.: En anatomio oni nomas sinuso ankaŭ iujn kavaĵojn.
angle:
sine
beloruse:
сінус
ĉeĥe:
dutina, záhyb
france:
sinus
germane:
Sinus
hispane:
seno (matemáticas)
hungare:
szinusz
japane:
サイン [さいん]
nederlande:
sinus
pole:
sinus
ruse:
синус
slovake:
dutina, záhyb
ukraine:
синус, западина, пазуха, виїмка (листка)

aresinuso

MATPIV2
=inversa hiperbola sinuso.
Rim.: Vd rimarkon sub areo.

arksinuso

MATMatVort
Inversa bildigo de la malvastigaĵo de funkcio sinuso al la intervalo `[-pi/2,pi/2]`; simb. arcsinarksin: arksinuso de `1` egalas al `pi/2`.
Rim.: Vd rimarkon sub arko.
angle:
arc sine
beloruse:
арксінус
france:
arc sinus
germane:
Arkussinus
hungare:
arkusz szinusz
nederlande:
arcsinus
pole:
arcus sinus
ruse:
арксинус

hiperbola sinuso

MATMatVort
Reela funkcio, kiu ĵetas reelon `x` al `1/2(e^x-e^(-x))`; simb. sinh.
angle:
hyperbolic sine
beloruse:
гіпэрбалічны сінус
france:
sinus hyperbolique
germane:
Hyperbelsinus, hyperbolischer Sinus
hungare:
szinusz hiperbolikusz
pole:
sinus hiperboliczny
ruse:
гиперболический синус

inversa hiperbola sinuso

MAT
Inversa bildigo de la malvastigaĵo de funkcio hiperbola sinuso al la intervalo `[0,+oo)`; simb. arsinh.
angle:
area-hyperbolic sine, inverse hyperbolic sine
beloruse:
адваротны гіпэрбалічны сінус
france:
argument du sinus hyperbolique, sinus hyperbolique inverse
germane:
Areasinus
hungare:
arkusz szinusz hiperbolikusz
pole:
area sinus hiperboliczny
ruse:
ареа-синус гиперболический, обратный гиперболический синус

administraj notoj

inversa hiperbola ~o: Mankas dua fontindiko.