8suplement/o [1] PV

suplemento

1.
Kompletiga aldono: GRA suplemento de participsubstantivo [2]; literatura suplemento al bulteno [3]; tiu terminaro estas suplemento al la ekzistantaj terminaroj pri ekonomiko [4]; nutraj suplementoj [5]; engluti ĉiutage pilolojn da vitaminoj kaj mineraloj [per] sintezitaj suplementoj [6]; estu alkalkulita suplemento (aldonpago) por kuŝloko en nokta trajno [7]; la plej granda suplemento (kromrezulto) al kontraŭrabia vakcino estis eltrovo kaj akirado […] de specifa kontraŭrabia imunoglobulino [8]. SIN:kromaĵoVD:bonuso, kompletigaĵo, komplemento
2.
MATPIV1 (de angulo) Angulo suplementa2 al ĝi: en triangulo, ĉiu angulo estas suplemento de la sumo de la du aliaj; sinuso de la suplemento de angulo egalas al sinuso de la originalo (`sin(pi-theta)=sin theta`).
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
3. Monato, Carlo Minnaja: Ankoraŭfoje: retrorigardo, 2004
4. Monato, Zlatko Hinšt: Suplemento al ekonomiaj terminaroj, 2005
5. Monato, Lode Van De Velde: Sablohorloĝo forŝovas piramidon, 2013
6. Monato, Paulo Sérgio Viana: Iam kompletigaj, kelkfoje malsanigaj, 2014
7. Monato, Paul Gubbins: Malfavore fervoje, 2007
8. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano, 2008
angle:
1. supplement 2. supplementary angle
beloruse:
1. дабаўленьне, дадаваньне, дадатак, дапаўненьне 2. дадатковы вугал
ĉeĥe:
dodatek, doplněk, přídavek, suplement, suplementum
ĉine:
1. 增补 [zēngbǔ], 增補 [zēngbǔ], 补充 [bǔchōng], 補充 [bǔchōng], 附则 [fùzé], 附則 [fùzé], 副刊 [fùkān]
france:
1. supplément 2. angle supplémentaire, supplémentaire (d'un angle)
germane:
1. Supplement, Ergänzung, Zusatz 2. Supplementwinkel
hispane:
suplemento
hungare:
1. kiegészítés, pótlás, szupplementum 2. kiegészítő szög
itale:
1. supplemento
japane:
補足 [ほそく], 追加 [ついか], 補遺 [ほい], 付録 [ふろく], 補足語 [ほそくご], 補角 [ほかく]
katalune:
1. suplement 2. angle suplementari
nederlande:
supplement
ruse:
дополнение 1. добавление 2. дополнительный угол
slovake:
dodatok, doložka, doplnok, prídavok, suplement
ukraine:
літературний додаток

suplementa

1.
Rilata al suplemento1, aldona, kompletiga, kroma: suplementa noto; EKON suplementaj horoj PIV1 ; diet-suplementa terapio [9]; gitaro estas la baza instrumento, sed suplemente sonas pluraj pliaj [10]; tiu kalendaro enhavas dek du tridek-tagajn monatojn, […] al kiuj ĝi aldonas kvin (aŭ ses ĉe superjaroj) suplementajn jarfinajn tagojn por festi la jarŝanĝon [11]. VD:akcesora
2.
MAT[12] (pri du anguloj) Kies sumo egalas al streĉita angulo: suplementaj anguloj havas la saman sinuson kaj kontraŭegalan kosinuson.
angle:
1. supplementary ~aj horoj: overtime. 2. supplementary (angle)
beloruse:
1. дадатковы, дапаўняльны 2. дадатковы (вугал)
ĉeĥe:
doplňkový, výplňkový
ĉine:
1. 互补 [hùbǔ], 互補 [hùbǔ], 另外 [lìngwài], 另加 [lìngjiā]
france:
1. supplémentaire (adj.) ~aj horoj: heures supplémentaires. 2. (angle) supplémentaire
germane:
1. zusätzlich, ergänzend ~aj horoj: Überstunden. 2. Supplement-(winkel)
hispane:
suplementario
hungare:
kiegészítő, pót- ~aj horoj: túlórák.
itale:
supplementare
japane:
補足の [ほそくの], 追加の [ついかの]
katalune:
suplementari
ruse:
дополнительный 2. дополнительный (угол)
slovake:
dodatkový, dodatočný
ukraine:
додатковий

suplementi

(tr)
Kompletigi per suplemento: la du sencaj tavoloj de la verko – la lirika kaj pamfleta – […] trafe suplementas unu la alian [13]; tiuj vidpunktoj devas suplementi unu la alian kaj prezenti siaspecan „stereoskopian“ bildon de la afero [14]; [la kompanio] suplementas […] mizeran salajron per kroma laboro [15]; bona dieto de naturaj substancoj, suplementata per iom da sunlumo, liveras ĉiujn bezonatajn vitaminojn [16].
13. Monato, Nikolao Gudskov: Lirika politika pamfleto, 2011
14. Monato, Nikolao Gudskov: Malnova biblia epizodo en modernaj vestoj, 2003
15. Monato, Paul Gubbins: Unu regulo por riĉuloj, dua regulo por malriĉuloj, 2015
16. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
beloruse:
дапаўняць
ĉine:
填补 [tiánbǔ], 填補 [tiánbǔ], 增补 [zēngbǔ], 增補 [zēngbǔ], 完成 [wánchéng]
france:
compléter
germane:
ergänzen, supplementieren
katalune:
suplementar, complementar
1. K. Bennemann: Esperanto Hand-Wörterbuch, 1923-1926

administraj notoj