tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

2tangent/o

tangento  

MAT[1]
1.  
(de angulo α) Kvociento de ĝia sinuso per ĝia kosinuso; simb. tg αtang α: la tangento de orto estas nefinia; la tangento de angulo egalas al la kontraŭegalo de la tangento de ĝia suplemento; la tangento de akuta angulo en orta triangulo egalas al la kvociento de ambaŭ katetoj. VD: Ne konfuzu kun: tanĝanto.

la tangento de angulo α egalas al AT/OM
2.  
Reela funkcio, kiu ĵetas reelon x al la tangento 1 de angulo, kies mezuro en radianoj diferencas de x per oblo de π; simb. tgtang: tangento estas perioda funkcio, kun periodo 2 π; tangento strebas al nefinio, kiam la argumento strebas al π/2.

aretangento  

MAT
=inversa hiperbola tangento.
Rim.: Vd rimarkon sub areo.

arktangento, arkotangento  

MATMatVort
Inversa bildigo de la malvastigaĵo de funkcio tangento al la intervalo ]-π/2,π/2[; simb. arctgarktang: arktangento de 1 egalas al π/4.
Rim.: Vd rimarkon sub arko.

hiperbola tangento  

MATMatVort
Reela funkcio, kiu ĵetas reelon x al (sinh x)/(cosh x); simb. tanghtgh.

inversa hiperbola tangento  

MAT
Inversa bildigo de la malvastigaĵo de funkcio hiperbola tangento al la intervalo [0,+∞[; simb. artanghartgh.

tradukoj

anglaj

~o: tangent; ark~o, arko~o: arc tangent; hiperbola ~o: hyperbolic tangent; inversa hiperbola ~o: area-hyperbolic tangent, inverse hyperbolic tangent.

belorusaj

~o: тангенс; ark~o, arko~o: арктангенс; hiperbola ~o: гіпэрбалічны тангенс; inversa hiperbola ~o: адваротны гіпэрбалічны тангенс.

ĉeĥaj

~o: tangens (funkce); ark~o, arko~o: arkustangens.

francaj

~o: tangente; ark~o, arko~o: arc tangente; hiperbola ~o: tangente hyperbolique; inversa hiperbola ~o: argument de la tangente hyperbolique, tangente hyperbolique inverse.

germanaj

~o: Tangens; ark~o, arko~o: Arkustangens; hiperbola ~o: Hyperbeltangens, hyperbolischer Tangens; inversa hiperbola ~o: Areatangens.

hispanaj

~o: tangente (matemáticas).

hungaraj

~o: tangens; ark~o, arko~o: arkusz tangens; hiperbola ~o: tangens hiperbolikusz; inversa hiperbola ~o: arkusz tangens hiperbolikusz.

katalunaj

~o: tangent; ark~o, arko~o: arctangent; hiperbola ~o: tangent hiperbòlica; inversa hiperbola ~o: tangent hiperbòlica inversa.

nederlandaj

~o: tangens.

polaj

~o: tangens; ark~o, arko~o: arcus tangens; hiperbola ~o: tangens hiperboliczny; inversa hiperbola ~o: area tangens hiperboliczny.

portugalaj

~o: tangente.

rusaj

~o: тангенс; ark~o, arko~o: арктангенс; hiperbola ~o: гиперболический тангенс; inversa hiperbola ~o: ареа-тангенс гиперболический, обратный гиперболический тангенс.

slovakaj

~o: tangens (funkcie); ark~o, arko~o: arkus tangens.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
are~o: Mankas fontindiko.
are~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ark~o, arko~o: Mankas dua fontindiko.
ark~o, arko~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
hiperbola ~o: Mankas dua fontindiko.
hiperbola ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
inversa hiperbola ~o: Mankas fontindiko.
inversa hiperbola ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | tangen.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.23 2015/07/04 08:37:44