tradukoj: be de en fr nl pl ru

tanĝ/i PIV1

tanĝi

(tr)
1.
Tre delikate tuŝi surfacon restante ĉiam sur la sama flanko de ĝi: insekto, kiu tanĝas la supraĵon de lageto PIV1 .
2.  
MAT[1](fakula ĵargono) (ion) Esti tanĝa al tio.

tanĝaMatVort , tanĝantaPIV1  

MAT
1.  
(p.p. rekto rilate al kurbosurfaco ĉe iu punkto M de ĝi) Tia, ke en la ĉirkaŭaĵo de M ĝi sekcas la kurbon aŭ la surfacon nur en tiu punkto kaj povas esti konsiderata kiel la limesa pozicio de sekcanto, kiam la du punktoj de intersekco kune strebas al M: tanĝa al cirklo estas ĉiu rekto, kiu sekcas ĝin en nur unu punkto.
Rim.: La difino estas intence naiva, ĉar la nocio ne povas esti rigore difinita kadre de elementa geometrio. Oni diras sendistinge, ke „la rekto estas tanĝa al la kurbo“ aŭ „la kurbo estas tanĝa al la rekto“.
2.  
(p.p. ebeno rilate al surfaco ĉe iu punkto de ĝi) Inkluzivanta ĉiujn rektojn tanĝajn al la surfaco ĉe la koncerna punkto: tanĝa al sfero estas ĉiu ebeno, kiu sekcas ĝin en nur unu punkto.
3.
(p.p. du kurboj aŭ du surfacoj ĉe punkto komuna al ambaŭ) Tiaj, ke ĉiu rekto tanĝa al unu tanĝas ankaŭ la duan ĉe tiu sama punkto: tanĝaj cirkloj.

tanĝanto  

MAT[2]
(al kurbosurfaco) Rekto, kiu estas al ĝi tanĝa: la tanĝantoj de cirklo estas ortaj al ĝiaj radiusoj.

Rim.: Ĉi tiu radiko mankis en Plena Vortaro, sed similaj nocioj ekzistis sub la radiko tangent.

tradukoj

anglaj

~i 2.: be tangent; ~a, ~anta: tangent; ~anto: tangent.

belorusaj

~i: датыкацца, быць датычным; ~a, ~anta: датычны; ~anto: датычная (наз.).

francaj

~i 1.: effleurer; ~i: tangenter; ~a, ~anta: tangent; ~anto: tangente.

germanaj

~i 1.: tangieren; ~i 2.: tangieren; ~a, ~anta: Tangenten-, Tangential-; ~anto: Tangente.

nederlandaj

~i: raken; ~anto: raaklijn.

polaj

~i: być stycznym; ~a, ~anta: styczny; ~anto: prosta styczna, styczna.

rusaj

~i: касаться; ~a, ~anta: касательный, касающийся; ~anto: касательная.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 28
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 28

~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a, ~anta: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | tangx.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.16 2018/12/28 17:10:15