*alud/i

*aludi

(x)
Elvoki ideon pri io nerekte, per malmultaj vortoj aŭ signoj: homo malbonfarema […] donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj [1]; mi lin ne komprenas […], sed mi sentas, ke li aludas al mi pri ia malagrablaĵo [2]; li komprenis klare, kion la virino aludis [3]; la pentristo […] donis al li kelke da pentraĵetoj, […] en malmulte da strekoj […] eĉ la domo malantaŭe estis aludita [4]; ni ĉiuj senkonscie ofte aludadis tiun ĉi ideon en niaj paroloj kaj verkoj, sed neniam parolis pri ĝi pli klare [5]; mi nur aludas per kelkaj vartetoj tion, pri kio mi volus […] multe paroli [6]. VD:indiki2, kovri2.a, sugesti2, sugestii2, supozigi1, tuŝi2.b
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:13
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Neĝulo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
angle:
allude
beloruse:
намякаць
bretone:
damvenegiñ
ĉeĥe:
dotknout se v řeči, nadhodit v řeči, napovědět, narazit v řeči, naznačit, zmínit se
france:
faire allusion (à), évoquer
germane:
anspielen (auf), andeuten
hebree:
לִרְמוֹז
hispane:
aludir, insinuar
hungare:
céloz rá
itale:
alludere
japane:
ほのめかす, それとなく言及する [それとなくげんきゅうする], 暗示する [あんじする]
nederlande:
zinspelen, alluderen, allusie maken
pole:
napomknąć, robić aluzję, wzmiankować
portugale:
aludir, fazer alusão a, reportar-se a
ruse:
намекать, намекнуть
slovake:
narážať, naznačiť
ukraine:
натякати, робити натяк(и)

aludo

Ago aludi: satira aludo pri la urbestro [7]; ĉe la plej malgranda aludo je li ŝi videble suferadis BdV ; en la komenco […] ĉiu aludo pri Esperanto postulis specialan kuraĝon [8]; batita komprenas aludon PrV ; en ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo PrV . VD:brileto, diskreta2
7. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
angle:
allusion, hint, innuendo
germane:
Anspielung, Andeutung
japane:
ほのめかし, 遠回しの言及 [とおまわしのげんきゅう], 暗示 [あんじ]
ukraine:
натяк, літ. алюзія

administraj notoj