*tuŝ/i

*tuŝi

(tr)
1.
Kontaktiĝi kun:
a)
(iu) Senpere alproksimigi la fingrojn aŭ ian parton de la korpo al io aŭ iu: infano, ne tuŝu la spegulon[1]!; liaj lipoj apenaŭ tuŝis la glason (f); du flugiloj tuŝis unu la alian [2]; ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon (= li estas indiferenta) PrV .
b)
(io) Atingi ion, kontaktiĝi kun io: longa kurteno tuŝanta la plankon; tondilo ne tuŝis mian kapon, ĉar mi estas konsekrita al Dio [3]; poste la limo iros malsupren kaj tuŝos la bordon de la maro [4]. VD:trafi.
2.
(figure) Trakti:
a)
Fari malbonajn ŝanĝojn en io: etendu Vian manon kaj ektuŝu ĉion, kion li havas [5]; ne tuŝu miajn sanktoleitojn, kaj al miaj profetoj ne faru malbonon [6]; kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu PrV .
b)
Mallonge kaj akcesore pritrakti temon: mi ne prepariĝis paroli antaŭ vi […], sed mi tuŝos nur per nemultaj vortoj tiun demandon [7]; la lingva demando estas daŭre tiom tikla afero, ke oni apenaŭ povas tuŝi ĝin [8].
3.
(figure) Koncerni:
a)
(iu) Forte impresi ies koron, spiriton, animon: ĝi tuŝas lin kiel akvo anseron (neniel) PrV ; kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas PrV ; la respondo malagrable tuŝis la princon [9]; tuŝita de scivolemo, admiro, timo; ĝis larmoj tuŝita de romano BdV ; kortuŝanta rideto [10]; senkulpa kaj tuŝanta voĉo BdV ; tuŝanta (= elvokanta) pentraĵo de bruna, ŝaŭma biera kruĉo BdV ; paroli kun tuŝiteco de l' koro BdV .
b)
(io) Koncerni, rilati al: min ne tuŝas la afero mi staras ekstere PrV ; vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj PrV ; leĝo pasintaĵon ne tuŝas (valoras nur por poste sed ne por antaŭe) PrV ; parolado pri diversaj demandoj tuŝantaj la lingvon [11].
afrikanse:
raak
albane:
prek
amhare:
መንካት
angle:
touch
arabe:
لمس
armene:
դիպչել
azerbajĝane:
toxunmaq
beloruse:
кранаць, дакранацца, прыкранацца, датыкаць, датыкацца, чапаць
bengale:
স্পর্শ
birme:
တို့
bosne:
dodirnite
ĉeĥe:
dotknout se
dane:
røre
estone:
puudutage
eŭske:
ukitu
filipine:
kalabitin
france:
toucher
galege:
tocar
germane:
berühren 3.b betreffen
guĝarate:
સ્પર્શ
haitie:
manyen
haŭse:
taba
hinde:
स्पर्श
hispane:
tocar
hungare:
1.a érint 1.b ér (vmeddig) 2.a hozzányúl 2.b érint (átv.) 3.a meghat 3.b vonatkozik
igbe:
metụ
indonezie:
menyentuh, menjamah 3.b mengenai, menyangkut, menyinggung
irlande:
teagmháil
islande:
snerta
japane:
触れる [ふれる]
jave:
demek
jide:
פאַרבינדן
jorube:
ọwọ kan
kanare:
ಟಚ್
kartvele:
შეეხოთ
kazaĥe:
жанасу
kimre:
cyffwrdd
kirgize:
тийүү
kmere:
ប៉ះ
koree:
터치
korsike:
tuccari
kose:
ukuchukumisa
kroate:
touch
kurde:
pêbûn
latine:
tangerent
latve:
pieskarieties
laŭe:
ແຕະ
litove:
paliesti
makedone:
допир
malagase:
mikasika
malaje:
menyentuh
malajalame:
ടച്ച്
malte:
tmissx
maorie:
pa ki
marate:
स्पर्श
monge:
kov
mongole:
барих
nederlande:
aanraken
nepale:
छुन
njanĝe:
kukhudza
okcidentfrise:
oanreitsje
panĝabe:
ਨੂੰ ਛੂਹ
paŝtue:
لمس
pole:
1.a dotykać 1.b dotykać 2.a ruszać, naruszać 2.b poruszać temat, zagadnienie 3.a poruszać, wzruszać 3.b tyczyć, dotyczyć
portugale:
tocar
ruande:
gukoraho
ruse:
трогать, дотронуться, касаться, прикоснуться
samoe:
paʻi
sinde:
رابطو
sinhale:
ස්පර්ශ
skotgaele:
beantuinn
slovene:
dotikajte
somale:
taabto
ŝone:
kubata
sote:
ama
sunde:
nyabak
svahile:
kugusa
svede:
röra (vid), beröra
taĝike:
ламс
taje:
แตะ
tamile:
தொட
tatare:
кагылу
telugue:
టచ్
tibete:
རེག་པ་
ukraine:
торкайтеся
urdue:
چھو
uzbeke:
tegish
vjetname:
chạm
zulue:
uthinte

tuŝo

Ago tuŝi: kontraŭ la ektuŝon de tiu principo ili volu ĉiam energie batali [12]; homoj, kiuj estis malpuraj pro ektuŝo de mortinta homo [13]; io sorĉa devis esti en ŝia tuŝo, ĉar la Greko tuj trankviliĝis [14]; [li] tre facile transiris de unu salono en alian […], per unu tuŝo forigante la ŝtonajn platojn en la kolonoj kaj muroj, kie estis kaŝitaj pordoj [15]; kuraĝu nun ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo, — kaj tiu ĉi ŝtalo trapenetros la mezon de via voluptavida brusto [16].
angle:
touch
germane:
Berührung
indonezie:
kontak, sentuhan
japane:
接触 [せっしょく], 手ざわり [てざわり], タッチ [たっち], 触診 [しょくしん]
ukraine:
дотик, доторкання, контакт, пальпація, туше

tuŝegi

(tr)
Forte kaj maldelikate tuŝi; puŝi1: malatente li tuŝegis ilin kaj la ŝtonoj plaŭd' plaŭd' falis en la puton [17]; leviĝu! ŝi ekkriis, tuŝegante lin per la kubuto [18]; la vento movas la pendigitojn, kiuj tuŝegas unu alian [19]; li komencis forkuri, tuŝegante la kolonojn, kiuj ŝajnis bari al li la vojon [20]; li tuŝegis la bovon per la mano por konvinkiĝi, ĉu li vivas ankoraŭ [21]; tiuj, kiuj en la estonta tempo volos fari al mi surprizojn, ne tuŝegu per sia propra kolo hakilon aŭ ŝnuron [22]; iliaj preĝoj tuŝegis unuj aliajn, kiel ŝtonoj senditaj per ĵetilo [23]; la silenta afliktita esprimo en lia vizaĝo tuŝegis la koron de Bastjano [24]. VD:kolizii.
angle:
crash into
beloruse:
штурхаць, піхаць
france:
heurter
germane:
anstoßen
hispane:
chocar (con algo)
hungare:
beleütközik
indonezie:
memencet, menekan
japane:
ぶつかる, 衝突する [しょうとつする], 突き当たる [つきあたる]
nederlande:
stoten
pole:
zawadzać o coś, wpadać na coś, kogoś, potrącać coś, kogoś
ruse:
толкнуть, столкнуться
ukraine:
штовхати, розштовхувати

tuŝeti, flugtuŝi, duontuŝi

(tr)
Delikate apenaŭ tuŝi: la sovaĝa arbara kolombo […] tuŝetadis per siaj flugiloj la kolharojn de la leonoj [25]; la anĝeloj tuŝetis ŝiajn piedojn kaj manojn, kaj tiam ŝi malpli sentis la malvarmon [26]; subite, ŝajnis al li, ke iu mano tuŝetis de poste lian kapon [27]; li prenis ŝian manon, kliniĝis kaj delikate kisis ĝin, apenaŭ tuŝetante per la lipoj IK ; flugtuŝi ŝin eĉ nevole [28]. VD:froteti, karesi, kisi, leki, preterflugi.
angle:
lightly touch, brush
france:
effleurer
germane:
streicheln, leicht berühren
hungare:
épp hogy érint
japane:
かすめる, さっと触れる [さっとふれる]
pole:
musnąć
ruse:
слегка коснуться, задеть
ukraine:
злегка/ледь торкнутися/зачепити

intertuŝi

Tuŝi unu la alian, ne lasi interspacon, kontakti: oni manĝis kaj trinkis, intertuŝis la glasojn [29]; la eksplodforto de la vulkanoj estas grave pligrandigata, se akvo kaj magmo intertuŝiĝas [30]; oni difinis punkton M5, kie intertuŝiĝis linio inter tera limpunkto kaj la internacia maro [31].
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
30. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
31. Monato, Zlatko Tišljar: Mara koŝmaro
france:
se toucher
germane:
anstoßen, sich gegenseitig berühren
indonezie:
saling menyentuh, bersentuhan

retuŝi

(tr)
1.
Denove tuŝi: li tial certe ne fermus la libron kaj formetus kaj neniam retuŝus ĝin [32].
2.
Korekti desegnon, gravuron, pentraĵon aŭ fotografan kliŝaĵon: la mano per firma movado, sen la eĉ plej malgranda tremado aperigis sur la papero delikatajn, mallongajn aŭ retuŝitajn konturojn Marta .
3.
Korekti, plibonigi ion ajn: okuloj, vangoj, buŝo […] aŭtentikaj, sen bezono de retuŝo (ŝminko) [33].
32. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo
33. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
angle:
2. touch up
beloruse:
2. рэтушаваць
france:
retoucher
germane:
2. retuschieren 3. verbessern
hispane:
2. retocar
hungare:
2. retusál 3. kijavít, csiszol (átv.)
indonezie:
1. menyentuh kembali 2. memperbaiki (riasan, lukisan, dsb.) 3. memperbaiki
japane:
再び触れる [ふたたびふれる]
nederlande:
retoucheren
pole:
2. retuszować, dokonać retuszu, zrobić retusz 3. retuszować, dokonać retuszu, zrobić retusz
ruse:
2. ретушировать 3. подгонять (напр. одежду по фигуре)
svede:
retuschera
ukraine:
ретушувати, підмальовувати, підганяти (одяг до фіґури)

* netuŝebla

Tia, ke oni ne povas, aŭ ne rajtas, ĝin tuŝi: la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla [34]; ŝtato ne estas eterna kaj netuŝebla konstruaĵo [35]; la homa korpo kaj vivo estas sankta kaj netuŝebla donaco de Dio [36]. SUB:tabua
angle:
untouchable
france:
intouchable
germane:
unantastbar, unberührbar
indonezie:
tidak dapat disentuh, tidak dapat dijamah, tak dapat disentuh, tak dapat dijamah, tidak tersentuh, tidak terjamah, tak tersentuh, tak terjamah
japane:
触れることのできない [ふれることのできない], 触れてはならない [ふれてはならない], 不可触の [ふかさわの], 不可侵の [ふかしんの]
ukraine:
недоторканний

* netuŝebleco

Neebleco, aŭ malpermeso, tuŝi aŭ ŝanĝi ion aŭ iun: severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado [37]; konfidante al sia ambasadora netuŝebleco, li trinkis, festenis [38]. SUB:tabuo
angle:
untouchability
france:
intouchabilité
germane:
Unantastbarkeit ambasadora ne~ebleco: diplomatische Immunität.
indonezie:
ketaktersentuhan
japane:
不可触性 [ふかさわせい], 不可侵性 [ふかしんせい]

kortuŝa

Kiu emocias kompatige, tenere: tuŝtuŝa rakonto; tio estas aparte kortuŝa, ĉar tiuj, kiuj devas defendi siajn proksimulojn, estas iliaj murdintoj [39]; li adiaŭis […] sur la mortolito, postlasante same kortuŝan abrupte nuliĝantan lastan notlinion [40].
angle:
touching (emotionally), moving (emotionally)
beloruse:
кранальны, жаласьлівы
france:
émouvant, touchant
hebree:
נוℷע ללב
hungare:
megindító
indonezie:
menyentuh hati
itale:
toccante
japane:
感動的な [かんどうてきな], 胸を打つような [むねをうつような]
nederlande:
aangrijpend, ontroerend, roerend
perse:
رقت‌آمیز، رقت‌انگیز
pole:
czuły, wzruszający, przejmujący, rzewny
rumane:
afectuos, emoționant, în mișcare, înfricoșător
ruse:
трогательный

kortuŝi

(tr)
Eksciti ies sentojn; emocii; kompatigi iun: vi kortuŝis min per unu ekrigardo de viaj okuloj [41]; la sinjoro de tiu servisto kortuŝite liberigis lin kaj pardonis al li la ŝuldon [42]; certe ŝi povus demandi kaj paroli pli saĝe, sed […] ĉu tiam la filino apogus sin al ŝia ŝultro kaj rigardus ŝin kun tiu preskaŭ kortuŝanta rideto [43]?
angle:
touch (emotionally), move (emotionally)
beloruse:
кранаць, расчульваць
france:
attendrir, émouvoir, toucher (émouvoir)
germane:
anrühren (jemanden), rühren (jemanden)
hebree:
לℷעת \נℷע\ (ללב)
hispane:
excitar, emocionar
hungare:
meghat, elérzékenyít, megindít (érzelmileg)
indonezie:
menyentuh hati
itale:
toccare (emotivamente)
japane:
胸を打つ [むねをうつ], 感動させる [かんどうさせる]
nederlande:
aangrijpen, ontroeren, bewegen
perse:
متأثر کردن، به رقت آوردن، (احساسات کسی را) برانگیختن
pole:
rozczulać, wzruszać
rumane:
emoționa, atinge, înduioșa
ruse:
умилять, трогать

kortuŝiĝi

(ntr)
Senti kortuŝan emocion, kompatan, bonvolan senton: li elvenis kaj vidis grandan homamason kaj li kortuŝiĝis pri ili, ĉar ili estis kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston [44].
44. La Nova Testamento, S. Marko 6:34
angle:
be touched (emotionally), be moved (emotionally)
beloruse:
расчульвацца
france:
être ému
indonezie:
tersentuh (hati)
nederlande:
ontroerd worden, aangegrepen worden
pole:
rozczulać się, wzruszać się
rumane:
fâțâială, fi mutat

kortuŝo

Emocio1, sento de kompato, kunsento: miavice nun! ci estis sen kortuŝo, mi estos sen kompato [45]! la vizaĝoj de la patrinoj portis esprimon de sentimentala kortuŝo [46]; larmoj de kortuŝo ekbrilis en liaj okuloj [47]; rapide li reiris […], por ne lasi sin ekregi de kortuŝo, neinda je romano [48].
germane:
Rührung
indonezie:
emosi

administraj notoj

kor~iĝi: Mankas dua fontindiko.