*koncern/i PV

*koncerni

(tr)
(io) Esti la afero de iu, la temo de io; aparte tuŝi, interesi iun aŭ ion: tio ne koncernas vin (nazo); mi […] tro malmulte atentis […] la aferoj[n], kiuj ne koncernis min persone Marta ; tiu gaja ekkrio koncernis grupon da personoj, kiuj plenumis tre originalan taskon [1]; la redaktado de la raporto koncernas la sekretarion; la uzado de la akuzativo koncernas la sintakson; leĝo koncernanta la teatrojn; ni silentas, ĉar ni ne sentas nin koncernataj (tio ne estas nia afero); la regnoj ne koncernataj en la konflikto; la koncernata objekto (priparolata); ĉiuj miaj ordonoj koncernis ekskluzive la militajn aferojn [2]; lia tuta parolado koncernis (temis pri) nur aferojn agrikulturajn [3]; li rakontadis al ili historiojn, kiuj ĉiuj koncernis la marĉon [4]. VD:interesi1.b, rilati, temi, tuŝi3
angle:
concern
beloruse:
тычыцца, закранаць, мець дачыненьне
ĉeĥe:
týkat se, vztahovat se
ĉine:
涉及 [shèjí], 关系 [guānxi], 眷 [juàn]
france:
concerner, avoir rapport à, avoir trait à, être l'affaire de, être du ressort de, intéresser (concerner), porter (sur), regarder (concerner), relever (de), se rapporter (à), toucher (à) tio ne ~as vin: cela ne vous concerne pas, cela ne vous regarde pas, ce n'est pas votre affaire, ce ne sont pas vos oignons. ~ata: concerné, interessé, impliqué, touché, visé.
germane:
betreffen
hispane:
concernir, interesar tio ne ~as vin: no le concierne para nada, no es asunto tuyo. ~ata: preocupado, interesado.
hungare:
érint, vonatkozik rá, tartozik rá tio ne ~as vin: nem tartozik rád. ~ata: érintett.
japane:
~に関係がある [にかんけいがある], ~にかかわる
nederlande:
aanbelangen, betreffen tio ne ~as vin: aangaan: dat gaat je niets aan. ~ata: betrokken.
pole:
dotyczyć, odnosić się, tyczyć się
portugale:
concernir, dizer respeito a, interessar, competir
rumane:
interesa, referi, privi
ruse:
затрагивать, касаться, относиться
slovake:
týkať sa

koncerna

1.
Koncernata:
a)
(tiutema, supredirita, pri kio temas) pro tro malfrua ekscio pri la koncerna aranĝo, ni povis nenion provi; la bela landa scenejo, kie okazos la koncerna solenaĵo, certe venigos multajn samideanojn; la patro de la koncerna knabino kaj de la kulpulo rifuzis agnoski la rilaton de sia filino kun ŝia turk-kurda amiko kaj ŝajne instigis la filon „savi la honoron de la familio“ en tradicia maniero [5].
b)
(tiucela, konvena, kompetenta, kies afero ĝi estas) nia komitato, interkonsente kun la koncernaj societoj, intervenis en 21 kongresoj; klerigan laboron oni povis komenci nur kiam jam estis koncerna literaturo; la koncernaj organizaĵoj de nia movado provu fari la unuajn paŝojn; geedziĝo registrata en koncerna institucio; laŭ kalkulo de la koncerna fako, la nombro de aĉetantoj de loteriaj biletoj jam superas tiun de la ĉinaj akciuloj [6]; laŭ la koncerna ministro eksplodis polvokarba miksaĵo [7].
2.
Responda, respektiva: tiuj nomoj estas skribitaj laŭ la koncerna nacia skribmaniero; ĉiu sendinto ricevos koncernan kvanton da belaj poŝtkartoj; en la pasinteco la arboj estis gravegaj por la homa vivo, kaj eĉ al la literoj alfabetaj oni havigis arbajn nomojn, komenciĝantajn per la koncerna litero [8].
5. Gerrit Berveling: Kiam honoro fariĝas hororo, Monato, 2000/02, p. 11
6. Mu Binghua: Loterioj, Monato, 2000/06, p. 13
7. Araneo: Subtera katastrofo, Monato, 2000/10, p. 12
8. Máire NicAoidh: Ĝardenumi, Monato, 2000/04, p. 20
beloruse:
датычны, які мае дачыненьне, адпаведны, зацікаўлены
ĉeĥe:
dotyčný
ĉine:
相匹配 [xiāngpīpèi], 相称 [xiāngchēng], 相应 [xiāngyīng], 相应的 [xiāngyīngde], 关于 [guānyú]
france:
1. concerné, à cet effet, interessé, impliqué, touché, visé 2. concerné, correspondant (adj.), respectif
germane:
jeweilig, entsprechend, zuständig
hispane:
1. preocupado, interesado 2. respectivo
hungare:
1.a szóban forgó 1. illetékes, érintett 2. megfelelő, vonatkozó
japane:
話題となっている [わだいとなっている], 当の [とうの], 関係のある [かんけいのある]
nederlande:
betreffend, betrokken (betreffend)
pole:
dany, dotyczący
rumane:
că, dat, aplicabil
ruse:
касающийся, относящийся
slovake:
dotyčný, patričný, príslušný

koncerne al, koncerne... -n

(prepoziciaĵo)
En rilato kun, rilate al: li skribis al mi koncerne tiun aferon; li eble ne pretis akcepti grandan influon de virino koncerne al decido grava pri familia problemo [9]; ili sidis, plenkreskuloj kaj tamen infanoj koncerne sian koron [10]; koncerne vian proponon pri drapoj, mi bedaŭras, ke mi ne povas profiti ĝin, ĉar mi tute ne okupas min je tiuj komercaĵoj FK . VD:pri.
9. J. Codjo: Aventuro en Mondo de Ŝajnigado, 2009
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
beloruse:
адносна, датычна, у дачыненьні (чагосьці / кагосьці)
ĉine:
关于 [guānyú], 关于 [guānyú]
france:
en ce qui concerne, au sujet de, concernant (prép.), pour ce qui concerne, pour ce qui est de, quant à, relativement à, touchant (prép.)
germane:
betreffend
hispane:
en lo que concierne, relativo a
hungare:
vmit illetően, vmi vonatkozásában
nederlande:
betreffende
pole:
co się tyczy
rumane:
în ce privește
ruse:
в отношении (чего-л., кого-л.), по отношению к (чему-л., кому-л.)

koncerno

Koncernaĵo: alispecan miksaĵon de personaj koncernoj kun politikaj motivoj oni trovas en la soveta romano de Vladimir Varankin, „Metropoliteno“ [11]; tial kreiĝis laborgrupoj [pri] diversaj kernaj koncernoj de la vivo [12]; la ŝtatoj devos rekonsideri sian internacian politikon kaj la sekurecajn koncernojn kaŭzatajn de la tutmonda varmiĝo [13].
Rim.: Malgraŭ la verba karaktero de la radiko la o-derivaĵo neniam montras agan sencon, cetere malfacile koncepteblan.
Rim.: Oni ne uzu „koncerno“ por signifi zorgo pro imito al la angla.
Rim.: Ne konfuzu kun konzerno (entreprenaro).
ĉeĥe:
koncern
germane:
Zuständigkeit
hispane:
responsabilidad
hungare:
vonatkozás, érintettség
nederlande:
betrokkenheid
pole:
troska
rumane:
îngrijorare
slovake:
koncern

koncernaĵo

Io, kio koncernas: [la oligarkiulo] havas virabelajn trajtojn, almozulajn kaj ankaŭ krimulajn, neenvivigitajn nur pro liaj aliaj koncernaĵoj [14].
14. Platono trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 8
ĉine:
事务 [shìwù], 縡 [zài], 务 [wù], 事儿 [shìr], 事物 [shìwù]
france:
affaire (ce qui regarde qn), ce qui regarde qn, sujet
germane:
Angelegenheit
hispane:
asunto
hungare:
vonatkozó dolog
nederlande:
betrokkenheid
pole:
troska o
rumane:
preocupare pentru

koncerniĝo

Malindiferento, intereso, zorgo: Koreio esprimis sian ne-koncerniĝon al la evento [15].
ĉine:
忧愁 [yōuchóu], 挂碍 [guàài], 心事 [xīnshì]
france:
souci (de qqch)
hispane:
preocupación
pole:
zaangażowanie
rumane:
angajament

administraj notoj