*tem/o

*temo

1.
Tio, pri kio oni parolas, skribas, verkas, pensas; priparolaĵo, pritraktaĵo, pripensaĵo: por ke oni povu facile trovi la proverbojn, traktantajn pri ĉia dezirata temo, la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj estos numeritaj, kaj en la fino de la verko estos presita alfabeta registro de temoj PrV ; mi ŝanĝis la temon de la parolado [1]; mia koro pleniĝis per bona temo, mi kantos pri reĝo [2]; ili tion ne diris laŭte, ili ja havis sufiĉe da aliaj temoj por parolado [3]; doni temon por poemo [4]; la princo direktis la interparoladon al aliaj temoj [5]; ŝanĝi la temon [6]; liberaj amikaj interparoladoj pri ĉiuj eblaj temoj [7]; la temo estas tiel ampleksa, ke kiom ajn multe mi parolus, mi ne klarigus eĉ la centonon de tio, kio devas esti klarigata [8]; mi transiras al la vera temo de mia hodiaŭa parolado [9]; vastaj kaj multenombraj estas la temoj, kiujn ni devos pridiskutadi [10]; diri kelke da vortoj pri tiu temo [11]; pardonu al mi la malagrablan temon, kiun mi elektis [12]; brulanta temo VivZam ; Zamenhof ne tuŝis tiam la temon pri gajno kaj perdo VivZam ; pri la lingvaj temoj li ne ŝatis insistadi VivZam ; iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli altaj temoj VivZam ; li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto VivZam ; li revenis al sia temo VivZam ; tiu vorto staras ekster la temo de nia parolado [13]. SIN:objekto 3VD:kampo 1.d, punkto 4, regiono 3
2.
LINPIV2 La malpli informa parto de komunikaĵo, kiu ne entenas novan informon, sed servas kiel deira punkto por la nova, la interesa parto (remao), kiun la temo ligas kun la kunteksto: ĉar temo kutime estas konataĵo, kaj remao estas novaĵo, tial nemalofte la temo estas determinita difine, kaj la remao, nedifine: „Sur la tero kuŝas ŝtono“ [14], „Antaŭ la domo staras arbo“ [15] [16]
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 45:1
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝparmonujo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XV
7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Aldono al al „Dogmoj de Hilelismo“
8. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 6
15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 8
16. S. Pokrovskij: La arikolo
afrikanse:
saak
albane:
çështje
amhare:
ጉዳይ
angle:
theme
arabe:
مسألة
armene:
անկախ նրանից, թե
azerbajĝane:
maddə
beloruse:
тэма
bengale:
ব্যাপার
birme:
ကိစ္စ
bosne:
pitanje
bulgare:
тема
ĉeĥe:
látka, námět, předmět, téma
dane:
stof
estone:
küsimus
eŭske:
gaia
filipine:
bagay
france:
sujet, thème (sujet)
galege:
asunto
germane:
Thema
guĝarate:
બાબત
haitie:
pwoblèm
haŭse:
al’amarin
hinde:
मामला
hispane:
tema, asunto
hungare:
téma, tárgy
igbe:
okwu
indonezie:
tema
irlande:
ábhar
islande:
mál
japane:
問題 [もんだい]
jave:
prakara
jide:
ענין
jorube:
ọrọ
kanare:
ಮ್ಯಾಟರ್
kartvele:
მიუხედავად იმისა,
kazaĥe:
мәселе
kimre:
mater
kirgize:
зат
kmere:
បញ្ហា
koree:
문제
korsike:
a materia
kose:
umcimbi
kroate:
stvar
kurde:
mijarê de
latine:
materia
latve:
jautājums
laŭe:
ເລື່ອງ
litove:
nesvarbu
makedone:
прашање
malagase:
zavatra
malaje:
perkara
malajalame:
കാര്യം
malte:
kwistjoni
maorie:
mea
marate:
बाब
monge:
teeb meem
mongole:
асуудал
nederlande:
thema, onderwerp 1. stof
nepale:
कुरा
njanĝe:
nkhaniyi
okcidentfrise:
matearje
panĝabe:
ਇਸ ਮਾਮਲੇ
paŝtue:
موضوع
pole:
temat
portugale:
tema, assunto
ruande:
ikibazo
ruse:
тема
samoe:
mataupu
sinde:
ڪم
sinhale:
කාරණය
skotgaele:
chùis
slovake:
námet, téma
slovene:
glede na to,
somale:
arrinta
ŝone:
nyaya
sote:
taba
sunde:
zat
svahile:
jambo
svede:
tema
taĝike:
масъала
taje:
เรื่อง
tamile:
விஷயம்
tatare:
материя
telugue:
విషయం
ukraine:
справа
urdue:
معاملہ
uzbeke:
qat’i nazar
vjetname:
vấn đề
zulue:
udaba

temi

(ntr)
1.
Havi kiel temon: la diskuto temis pri ŝanĝo en la regularo; pri militoj kaj lertaĵoj politikaj temis ja la tuta instruado VivZam .
2.
(sensubjekte) La temo, la demando estas pri, la afero koncernas: temas en tiu ĉapitro pri tute alia afero; [ambaŭkaze] temas pri la sama afero [17]; temas pri mia filino Hebron [18]; ja ne temas pri komplot' / por vin iel ajn ofendi [19]; ili flustras kaj susuras / kvazaŭ temus pri mister' [20].
angle:
deal, refer, concern, deal with, be about, matter, be on the subject of, be a matter of
beloruse:
1. весьці гаворку (пра штосьці) 2. гаварыцца (пра штосьці), ісьці (пра гаворку, абмеркаваньне)
france:
1. concerner, toucher (un sujet) 2. s'agir de, être question de
germane:
betreffen, lauten, Thema sein, um etwas gehen
hispane:
1. tratar (sobre) 2. tratarse (de)
hungare:
1. szól (vmiről) 2. szó van (vmiről) ~as: szó van (vmiről).
indonezie:
2. bertema
japane:
~を主題としている [をしゅだいとしている], 問題は~である [もんだいは~である]
nederlande:
gaan over, handelen over, als thema hebben
pole:
1. dotyczyć (kogoś, czegoś) , mieć za temat 2. chodzić o (kogoś, coś)
ruse:
1. вести речь (о чём-л.), быть посвящённым теме 2. говориться (о чём-л., безл.) ~as: речь идёт (о чём-л.).
svede:
handla (om)
ukraine:
ітися

temaro

Tuto de diversaj, ofte parencaj temoj: antaŭ ol paroli pri la temaro, ni ekzamenu la versteknikon [21]; la temaro estas vasta kaj koncernis kaj devenon de la Majstro, kaj evoluon de la lingvo, inkluzive problemojn de reformoj kaj Ido-krizon, kaj problemon de denaskaj esperantistoj, kaj hilelismon-homaranismon, ktp, ktp [22]; la tipa CNN-a kaj BBC-a (usona kaj brita televidkompanioj) temaro (registare inspirita, ne neu tiufoje!), kiun mi ofte vidas televide [23]; „Scienco kaj Kulturo“ […] enhavas diversajn aktualajn sciencajn artikolojn […] kaj abundan literaturan kaj kulturan temaron [24].
21. Monato, Carlo Minnaja: Suno kaj ombroj
22. Monato, Nikolao Gudskov: Reveno de heroo
23. Monato, Adrien Durandard: Dio, benu Usonon! (4)
24. M. Evlogieva: Revuo „Scienco kaj Kulturo“, soc.culture.esperanto, 1998-10-08
beloruse:
тэматыка
ĉeĥe:
soubor námětů, tématika
france:
thématique
germane:
Themenkomplex, Thematik
hispane:
temario
indonezie:
tematik, tematis
nederlande:
onderwerpen, thema's
pole:
tematyka
ruse:
тематика
slovake:
tematika
ukraine:
тематика, перелік тем, програма, темник

ekstertema

Ne kongrua kun la cetera temo, la priparolon devojiganta: tio estas tute alia afero kaj ekstertema [25]; li atingas la pinton per kontribuo ekstertema [26]; diskutoj pri landonomoj en Esperanto estas ne nur tedaj por la leganto, sed ankaŭ ekstertemaj por la verko [27]. VD:flankaĵo2, parentezo1
25. M. Corobu: Re: Dulingvismo en edukado lau tiu ĉi forumo, soc.culture.esperanto, 2002-09-19
26. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Ne nur intimaj temoj
27. Monato, Edmund Grimley Evans: Vortaro ne nur utila sed ankaŭ bela
beloruse:
не датычны тэмы, па-за тэмай
france:
hors-sujet, inadapté (hors sujet)
germane:
am Thema vorbei
indonezie:
keluar topik
japane:
本題を外れた [ほんだいをはずれた]
nederlande:
buiten het thema, naast de kwestie, irrelevant
pole:
nie związany z tematem, nie dotyczący sprawy, dygresyjny
ruse:
не касающийся темы
ukraine:
який не стосується теми, не за темою, поза темою

pritemi

(tr)
Koncerni, havi kiel temon: romano, kiu pritemas ekskluzive la vivon de E-klubo [28]; la vorto „intima” […] ne nur […] priskribas aŭ pritemas erotikon [29]; kvankam ĉefe biografio, ĉi tiu libro ankaŭ detale klarigas […] mondajn eventojn de la pritemata periodo [30]; la enhavo de ĉi tiu verko pritemas la vivon en Transilvanio dum tiu periodo [31].
28. UEA: Katalogo, [vidita en 2008]
29. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Ne nur intimaj temoj
30. Monato, Donald Broadribb: Prisilentita heroo
31. Monato, Donald Broadribb: Kvazaŭaŭtobiografia rakonto tre maltrankviliga
beloruse:
тычыцца (нейкай тэмы)
france:
concerner, traiter (de)
germane:
um etwas gehen
indonezie:
bertemakan
nederlande:
betreffen

temo kun variaĵojMuzTerm variaĵoj pri temo

MUZ Komponaĵo el melodio, tielnomata temo, kaj variaĵoj konservantaj la skemon de la temo sed variigantaj ĝin diversmaniere: Jean SibeliusTemo kaj Variaĵoj por Sola Violonĉelo [32]; la iel popularaj Simfoniaj variaĵoj pri temoj de Carl Maria von Weber [33].
beloruse:
тэма з варыяцыямі
france:
thème et variations
germane:
Thema und Variationen, Variationen über ein Thema
hungare:
téma és variációk
indonezie:
tema dan variasi
pole:
temat z wariacjami
ruse:
тема с вариациями

administraj notoj