tradukoj: be bg br cs de el en es fr hu it nl pl pt ru sv tr

Flarorgano elstaranta el la kapo inter frunto kaj buŝo:
rekta, kurba nazo;
naztruoj;
nazloboj;
nazkataro;
purigi la nazon;
naze, tra la nazo paroli;
nazasona voĉoZ;
nazaj sonoj, vokaloj (nazalo);
(figure)
ne ŝovu la nazon en fremdan vazon
(ne enmiksu vin en aferoj, kiuj ne koncernas vin.
eniĝi,
zorgi)
[2];
(figure)
vidi nur ĝis la pinto de sia nazo
(esti tute nekapabla antaŭvidi kaj antaŭzorgi.
miopa)
Z;
(figure)
rigardu la faktojn, kiuj sin trovas antaŭ via
nazoZ;
(figure)
mi havis bonan nazonZ
(mi ĝuste divenis, konjektis, antaŭsuspektis);
(figure)
fari longan nazonZ,
foriri kun longa nazoZ
(montri konsternitan mienon pro elreviĝo,
ne atinginte la esperitan rezultaton);
(figure)
teni la nazon supren
(esti arogante fiera)
Z;
(figure)
konduki iun perB, ĉe, je la nazoZ
(laŭ sia arbitro.
laŭ
2).

Sama organo ĉe besto:
nazo de hundo, rato.
muzelo
nazpinĉilo
kuspnaza