*buŝ/o UV

*buŝo

1.
ANA Kava parto en la kapo de homo aŭ besto, per kiu ili sin nutras: buŝo de homo, bovo, leono, hundo, rato; Dio donis buŝon, Dio donos manĝon PrV ; eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo PrV ; revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen ĝi havis en sia buŝo (beko) deŝiritan folion de olivarbo [1]; al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras PrV ; fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis PrV ; ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono [2]. VD:faŭko, muzelo
2.
Parto de la vizaĝo, aperturo inter la lipoj: tordita buŝo; ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo [3]! oni laŭvice transdonis al ni rumbotelojn, kiuj cirkulis de buŝo al buŝo [4].
3.
Sama parto de la homa kapo, konsiderata kiel parolorgano: en buŝo Biblio, en koro malpio PrV ; ne movi la buŝon (tute silenti) PrV ; teni sian langon en la buŝo PrV ; ŝtopi, fermi al iu la buŝon (silentigi); al la buŝo de oni neniu povas ordoni PrV ; mi ne estas elokventa […], mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon [5]; iu per nesingarda buŝo ĵuros fari ion malbonan aŭ bonan [6]. VD:lango, lipo
4.
(figure) Enira aŭ elira aperturo: buŝo de forno, de rivero en la maro; la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj iliajn domojn [7]. VD:enfluejo, faŭko, abismo
afrikanse:
mond
albane:
gojë
amhare:
አፍ
angle:
mouth
arabe:
فم
armene:
բերան
azerbajĝane:
ağız
beloruse:
1. рот, вусны, пашча 2. рот, вусны 3. рот, вусны 4. адтуліна, жарало, вусьце, чалесьнікі (de forno)
bengale:
মুখ
birme:
ပါးစပ်
bosne:
usta
bretone:
genoù
bulgare:
1. уста
ĉeĥe:
ústa
ĉine:
1. [kǒu], 嘴 [zuǐ], 嘴巴 [zuǐba] 4. 口鼻 [kǒubí], 炮口 [pàokǒu], 枪口 [qiāngkǒu], 嘴脸 [zuǐliǎn], 鼻口 [bíkǒu], 鼻口部分 [bíkǒubùfèn]
dane:
mund
estone:
suu
eŭske:
ahoa
filipine:
bibig
france:
bouche, embouchure, gueule
galege:
boca
germane:
1. Mund (ĉe homo), Maul (ĉe bestoj) 4. Mündung
guĝarate:
મોં
haitie:
bouch
haŭse:
bakin
hebree:
פה
hinde:
मुंह
hispane:
boca
hungare:
1. száj 3. száj 4. száj, torkolat, nyílás
igbe:
ọnụ
indonezie:
mulut
irlande:
béal
islande:
munni
itale:
bocca 4. bocca, sbocco
japane:
[く]
jave:
tutuk
jide:
מויל
jorube:
ẹnu
kanare:
ಬಾಯಿ
kartvele:
პირში
katalune:
boca
kazaĥe:
ауыз
kimre:
geg
kirgize:
ооз
kmere:
មាត់
koree:
korsike:
bocca
kose:
umlomo
kroate:
usta
kurde:
dev
latine:
os
latve:
mute
laŭe:
ປາກ
litove:
burna
makedone:
устата
malagase:
vava
malaje:
mulut
malajalame:
വായ
malte:
ħalq
maorie:
mangai
marate:
तोंड
monge:
lub qhov ncauj
mongole:
агшин
nederlande:
1. mond, muil 3. mond 4. mond, monding
nepale:
मुख
njanĝe:
mkamwa
okcidentfrise:
mûle
okcitane:
boca
panĝabe:
ਦੇ ਮੂੰਹ
paŝtue:
خوله
perse:
دهان 4. دهانه، مصب (رودخانه)
pole:
1. otwór gębowy, usta, buzia, gęba, morda, paszcza, pysk, ryj 2. usta, buzia 3. usta, buzia, język 4. gardło
portugale:
boca
ruande:
umunwa
rumane:
gură 4. orificiu
ruse:
1. рот (ĉe homo), ротовая полость, пасть (ĉe bestoj) fluis sur lipoj: по усам текло, да в рот не попало. 2. рот, уста tordita ~o: кривой рот. 3. рот, уста (поэт.) teni sian langon en la ~o: держать язык за зубами. 4. устье (реки, шахты), дуло (ружья, пушки), жерло
samoe:
gutu
sinde:
وات
sinhale:
මුඛයෙන්
skotgaele:
bheul
slovake:
ústa
slovene:
usta
somale:
afka
ŝone:
muromo
sote:
molomo oa
sunde:
sungut
svahile:
kinywa
taĝike:
даҳон
taje:
ปาก
tamile:
வாயில்
tatare:
авыз
telugue:
నోరు
tibete:
ཁ་
turke:
ağız
ukraine:
рот
urdue:
منہ
uzbeke:
og’iz
vjetname:
miệng
volapuke:
mud
zulue:
umlomo

buŝa

1.
De la buŝo1: la buŝa kavo; ĝi konvulsiigas lin kun buŝa ŝaŭmo [8]; elkraĉitaj buŝaĵoj [9].
2.
Parola, voĉa: buŝaj interparoladoj EE ; tio estas nur buŝa babilado [10]; ĝi akceptos inviton buŝan [11]; mi pli bone povos doni al vi buŝan klarigon FK ; esprimi ĝin per buŝa vorto EE ; havantaj literaturon skriban pli frue ol literaturon buŝan kaj orelan [12]; la buŝaj lingvoj [13]; buŝaj informoj [14]; mi faris mian buŝan ekzamenon de la franca [15]; buŝaj tradicioj (eposoj, legendoj, rakontoj ktp), transdonitaj dum multaj jarcentoj, de generacio al generacio [16].
3.
FON Dum kies prononco la velo estas levita kaj baras la pasejon inter la buŝo1 kaj la naza kavaĵo: buŝa vokalo . ANT:naza2
8. La Nova Testamento, S. Luko 9:39
9. Garbhan MacAoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!, Monato, 2000/09, p. 19
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 36:5
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝparmonujo
12. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
13. Garbhan MacAoidh: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj, Monato, 2000/06, p. 14
14. Monato, Evgeni Georgiev: Seksa sklaveco: ĉu defio al la 21a jarcento?, 2003
15. Monato, Albisturo Kvinke: Disleksio, 2005
16. Monato, Garbhan MacAoidh: La gaela romanarto, 2005
angle:
oral
beloruse:
1. ротавы 2. вусны 3. ротавы
bretone:
1. -genoù 2. dre gomz 3. -genoù
ĉine:
2. 口头上 [kǒutóushàng], 用声音 [yòngshēngyīn], 口头 [kǒutóu]
france:
buccal, oral
germane:
2. mündlich
hebree:
של הפה
hispane:
1. bucal 2. oral 3. oral
hungare:
1. száj- 2. szóbeli 3. száj-, orális ~a vokalo: orális magánhangzó.
indonezie:
1. oral 2. lisan 3. nasal
itale:
1. orale, boccale 2. orale, verbale (orale) 3. orale (fon.)
japane:
口の [こうの], 口頭の [こうとうの]
nederlande:
oraal 1. mond- 2. mondeling
perse:
1. دهانی 2. شفاهی، گفتاری 3. دهانی
pole:
ustny 1. ustny 2. ustny, słowny, oratoryjny
ruse:
1. ротовой 2. устный 3. ртовый ~a vokalo: ртовый гласный.
slovake:
ústny
ukraine:
ротовий, усний
volapuke:
1. mudik

buŝe

Per buŝo aŭ per parolado: [li] buŝe kaj skribe asertis, ke […] [17]; [ili] obeas ĉiujn ordonojn, kiujn la mastro konigas, ĉu buŝe, ĉu geste [18]; li fine devigis ŝin mane kaj buŝe konduki lin al klimakso [19]; iliaj tradicioj estis mense konservataj kaj buŝe rakontataj [20].
angle:
orally
france:
oral
germane:
mündlich

buŝego

ZOO Buŝo de grandaj bestoj: buŝego de bovino [21]; apro […] kuris kun ŝaŭmanta buŝego montrante la akrajn dentojn [22]; aperis terure granda hundo, […] ĝi preskaŭ ektuŝis la anasidon per sia buŝego, montris la akrajn dentojn [23]; la drako […] elspiris fajron el sep buŝegoj [24]. SIN:faŭko
angle:
maw, gullet
beloruse:
пашча
bretone:
geol
ĉine:
[zuǐ]
france:
gueule
germane:
Schnauze
hebree:
לוע, מלתעות
hungare:
pofa
indonezie:
moncong
itale:
fauci
japane:
[く]
nederlande:
muil
perse:
پوزه
pole:
paszcza
ruse:
пасть
slovake:
papuľa
ukraine:
паща
volapuke:
lemud

*buŝumo [25]

Ilo por teni fermita la buŝon de bestoj kaj malhelpi la mordojn: [ĝi] urĝe bezonas buŝumon, antaŭ ol li per sia senbrida mordemo sukcesos neripareble damaĝi [26]; (figure) la gazetaro portas buŝumon (ne povas libere paroli). SIN:muzelingo
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
26. Pejno Simono: Ĉu ni mortu miskomprene? (2), Monato, 2000/10, p. 23-25
angle:
muzzle
beloruse:
наморднік
bretone:
minwal
france:
muselière
germane:
Maulkorb
hebree:
רסן
hispane:
bozal
hungare:
szájkosár
indonezie:
berangus, berongsong
itale:
museruola
japane:
口籠 [くちごも], 口輪 [くちわ]
nederlande:
muilkorf
perse:
پوزه‌بند
pole:
kaganiec
ruse:
намордник
slovake:
náhubok
ukraine:
намордник

enbuŝaĵo

Transversa stangeto, kiun oni ŝovas en la buŝon de ĉevalo por direkti ĝin per alfiksitaj bridoj: ĉevalo, kiun la monaĥoj trenis per la enbuŝaĵo [27]; kondukante ĉevalojn je iliaj enbuŝaĵoj [28].
27. La nomo de la rozo
28. Basyoo, trad. Sasaki T.: Streta vojo al fora interno, [vidita en 2011]
angle:
bridle bit
beloruse:
цуглі
bretone:
gweskenn
ĉine:
[xián], 馬嚼子 [mǎjiáozǐ]
france:
mors
germane:
Trense, Kandare, Pelham
hungare:
zabla
indonezie:
tom, tali kekang kuda
itale:
morso (ippica)
japane:
はみ
nederlande:
mondstuk
perse:
دهانه (افسار)
pole:
wędzidło
ruse:
удила, мундштук (у лошади)
ukraine:
вудила

elbuŝigi

(tr)
(figure) Diri: mi neniam povis elbuŝigi aŭ „so“ post „po“, aŭ „co“ post „so“ [29]; elbuŝigi fremdajn lingvojn [30]; la deputito marŝis tien kaj reen en la ĉambro, elbuŝigante evidente bone parkerigitajn „verojn“ [31].
29. D. K. Jordan: Knaĥoĥŝveŭpsceg, La Fabeloj de Jordan, [vidita en 2006]
30. Monato, Paul Gubbins: Voĉo de riproĉo, 2012
31. Monato, Paul Gubbins: Pika partio, 2012
beloruse:
гаварыць, вымаўляць
ĉine:
[yuē], 寄予 [jìyǔ], 外線 [wàixiàn], 最外 [zuìwài], 最外层 [zuìwàicéng]
france:
causer (dire), prononcer
germane:
äußern
hispane:
pronunciar, decir
indonezie:
mengucapkan
itale:
pronunciare
perse:
بر زبان آوردن
pole:
wypowiedzieć, wymówić, wykrztusić

enbuŝigi

(tr)
Enmeti en la buŝon: amuza foto, ĉi tiu, kie li enbuŝigas la botelon [32]; manĝaĵojn devis prepari flegistoj tiel, ke mi povis enbuŝigi ĉion per unu mano [33]; [li] enpikis alian artiŝokon kaj senĝene enbuŝigis ĝin tutan tra siaj dikaj lipoj [34].
32. C. Piron: Ĉu li venis trakosme?, 1980
33. Monato, Stefan Maul: Progreso medicina, 2010
34. Monato, Sen Rodin: Negro iĝis nigrulo, 2006
beloruse:
браць у рот, хапаць ртом
france:
emboucher
germane:
in den Mund schieben
indonezie:
memasukkan (sesuatu) ke dalam mulut
pole:
wziąć w usta
ukraine:
брати в рот, класти до рота

novbuŝuloj PIV2

ZOO
Grupo (Deuterostomia) de plurĉelaj bestoj, al kiu apartenas la ĥorduloj (inkl. la homo) kaj eĥinodermoj, ĉe kiu la gastrula malfermaĵo evoluas al la anuso, dum la buŝo formiĝas nur poste: la Ĥorduloj estas segmentitaj Novbuŝuloj [35].
angle:
Deuterostome
france:
Deuterostomia
germane:
Neumünder
latinece:
Deuterostomia
ruse:
Вторичноротые

plenbuŝa

KUI (pri gusto) Kun forta, abunda aromo: [tiu biero] havas plenbuŝan, amardolĉan guston de malto kaj fruktecan aromon [36].
36. Monato, Lode Van De Velde: Bierlando Belgio
beloruse:
з поўным ротам
france:
qui a du corps, savoureux
germane:
vollmundig

plenbuŝe

Kun plena buŝo: li plenbuŝe manĝegis [37]; la gardistoj plenbuŝe ekridis pri miaj vortoj [38]; oni povas vivi tie kvazaŭ en komforta stalo, […] prizorgate, plenbuŝe, senpripense, kiel memkontentaj porkoj [39].
beloruse:
поўным ротам
germane:
mit/aus vollem Mund

plenbuŝo

(evitinde) Buŝpleno: li elspiris larĝajn plenbuŝojn de malbonodora fumo [40]; li apenaŭ havis tempon por trinki unu plenbuŝon, kiam li aŭdis la pordan sonorilon [41].
40. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
41. Monato, Albisturo Kvinke: La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo, 2009

postbuŝo PIV1

ANA Parto de la buŝo proksima al la faringo.
beloruse:
зёў
france:
arrière-bouche
germane:
hintere Mundhöhle
indonezie:
mulut belakang
perse:
حلق، گلو
pole:
tył jamy ustnej
ruse:
зев
ukraine:
зів

prabuŝuloj PIV2

ZOO
Grupo (Protostomia) de plurĉelaj bestoj, al kiu apartenas la plej multaj specioj, ĉe kiu la gastrula malfermaĵo evoluas al la buŝo, dum la anuso formiĝas per posta trarompiĝo: oni kutime distingas du ĉefajn grupojn inter la duflankuloj, laŭ la momento de la apero de la buŝo dum la disvolviĝo: Prabuŝuloj (Protostomia): la buŝo aperas unue, el la blastoporo [kaj] Novbuŝuloj (Deuterostomia): la anuso aperas unue el la blastoporo, kaj la buŝo formiĝas nur poste [42]; inter la prabuŝuloj troviĝas, interalie: Artropodoj (inkluzive insektoj, krustacoj, araneoidoj ktp), Fadenvermoj, Platvermoj, Ringvermoj (inkluzive tervermoj, hirudoj, ktp), Moluskoj (inkluzive duvalvuloj, helikoj, polpoj ktp) [43].
angle:
Protostome
france:
Protostomia
germane:
Urmünder
latinece:
Protostomia
ruse:
Первичноротые

rondbuŝuloj

ZOO Superklaso el vertebruloj de serpento- aŭ vermoformaj senmakzelaj fiŝoj (Cyclostomata): mukofiŝoj estas angilsimilaj maraj vertebruloj el ordo de rondbuŝuloj kaj el klaso senmakzeluloj [44].
angle:
cyclostomes
beloruse:
кругларотыя (кляс), мешкашчэлепныя (кляс)
france:
cyclostomes
germane:
Rundmäuler
hebree:
עℷולי הפה
hungare:
körszájúak
itale:
ciclostomi
japane:
円口類 [えんこうるい]
latinece:
Cyclostomata
nederlande:
rondbekken
perse:
دهان‌گردماهیان
pole:
kręgouste
rumane:
ciclostomi
ruse:
круглоротые (класс)
ukraine:
круглороті, мішкозяброві

unubuŝaĵo

KUI Malgranda, delikata manĝaĵo, rekte enbuŝigebla, ofte prezentata en bufedo: infanoj, venu preni unubuŝaĵojn! [45]; konkurso pri la plej bona unubuŝaĵo [46].
45. trad. M. Blahuŝ: Kuŝejetoj, [2009]
46. -: Bestĝardeno 2024, 2024-02-09
beloruse:
невялікі кавалак (на адзін укус)
france:
bouchée (petit four), canapé (petit four), petit four

administraj notoj

pri post~o :
    Fakulo bv kontroli la difinon. La difino en
    PIV1 estas "faringo" kaj en PIV2 "busxa
    parto de faringo" (supra parto de faringo??)
    [MB]
  
post~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.