*bek/o

*beko

1.
ZOO Antaŭa pinta korna ekstremaĵo de la buŝo de la birdoj: birdo kantas laŭ sia beko PrV ; ĝi purigis sin per la beko kaj perdis ĉe tio unu plumon [1]; (figure) ne laboru tiel senĉese per via babilema beko tio estas malsaniga por la brusto (ĉesu babiladi) [2]. VD:ornitorinko
2.
(figure) Beksimila ekstremaĵo de kelkaj objektoj: beko de skribplumo; beko de kruĉo; beko de fluto; beko de ŝuo; gasbeko (flambeko, flamingo, brulilo). SIN:ajuto
angle:
beak
beloruse:
1. дзюба 2. носік, наканечнік, муштук
bretone:
beg 1. pigos
ĉeĥe:
zobák
ĉine:
1. 松口 [sōngkǒu], 喙 [huì], 鳥嘴 [niǎozuǐ]
france:
bec
germane:
1. Schnabel ~o de skribplumo: Federkiel. ~o de kruĉo: Tülle. ~o de fluto: Mundstück. ~o de ŝuo: Schuhspitze.
hebree:
מקור (של עוף)
hispane:
pico
hungare:
1. csőr 2. csőr, hegy(tárgyé)
japane:
くちばし
nederlande:
1. bek (v.vogels), snavel 2. bek
pole:
1. dziób
portugale:
1. bico
ruse:
1. клюв 2. носик, наконечник, мундштук
slovake:
zobák
svede:
1. näbb
ukraine:
дзьоб

beki, bekumi

1.
(tr)
Piki per beko: ni toleru, ke ili beku grajnojn [3]; li flugis malsupren en la herbon ... kaj bekis la balanciĝantajn trunketojn de la herboj [4]; ĉe la ligna trogo ... la novnaskitaj kokidoj kutimas bekumi [5].
2.
(ntr)
Ion fari per la beko: se birdo tro bekas (kantas), la katon ĝi vekasPrV . рабіць нешта дзюбай
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
5. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
angle:
1. peck
beloruse:
1. дзяўбці 2. рабіць нешта дзюбай
bretone:
1. begata, pigosat
ĉeĥe:
krákorat (o ptácích i přen.), zpívat
france:
1. becqueter
germane:
1. picken
hebree:
לנקר
hispane:
1. picar (ave, con el pico), picotear
hungare:
1. felcsíp (csőrével), csipeget
japane:
つつく, さえずる
nederlande:
1. pikken, oppikken
pole:
1. dziobać
ruse:
1. клевать
slovake:
spievať, ďobať 1. zobať
ukraine:
клювати, дзьобати

kunbekiĝi

1.
Sin reciproke piki per beko.
2.
(figure) Interkvereleti.
angle:
peck
beloruse:
1. дзяўбціся 2. пікіравацца (сварыцца)
bretone:
en em vegata
france:
1. se becqueter (en p. d'oiseaux), se donner des coups de bec 2. se prendre le bec, se quereller
germane:
1. schnäbeln
hispane:
1. picotearse (uno al otro)
hungare:
1. csipkedik egymást 2. civakodnak, csipkelődnek
japane:
つつきあう
nederlande:
1. bekken (v.vogels) 2. bekken (snauwen), snauwen
pole:
1. dziobać się
ruse:
1. клеваться (между собой) 2. пикироваться (ссориться)

cikoniobeko

BOT=geranio
Rim.: Tiel nomata pro la formo de la frukto.
beloruse:
герань
bretone:
geraniom
hispane:
geranio
hungare:
gólyaorr
nederlande:
ooievaarsbek (geranium)
pole:
geranium
ruse:
герань

ĉapobeko

TEKS Elstara antaŭaĵo de ĉapo, ŝirmanta la okulojn.
SIN:viziero
angle:
visor
beloruse:
брыль
bretone:
lerbenn
france:
visière (d'une casquette)
germane:
Schild
hispane:
visera
hungare:
sapkaellenző, sild
japane:
ひさし
nederlande:
vizier
pole:
daszek czapki
ruse:
козырёк
ukraine:
дашок, козирок

flavbekulo

Juna senspertulaĉo: kiu estas ĉi tiu flavbekulo [6]?
angle:
greenhorn
beloruse:
жаўтароцік
bretone:
beg-melen
ĉeĥe:
grenhorn, holobrádek, usmrkanec, zelenáč
france:
blanc bec
germane:
Grünschnabel
hispane:
novato, pipiolo, mocoso (inexperto)
hungare:
zöldfülű
japane:
青二才 [あおにさい], ひよっこ
nederlande:
melkmuil, vlasbaard (melkmuil)
pole:
żółtodziób
ruse:
желторотый юнец
slovake:
neskúsený človek, začiatočník
ukraine:
жовторотий (у знач. ім.), молокосос

krucbekulo

(komune)
ZOO=loksio
angle:
crossbill
beloruse:
крыжадзюб
bretone:
beg-kroaz
ĉeĥe:
křivka
ĉine:
[hé]
france:
bec-croisé
germane:
Kreuzschnabel
hispane:
piquituerto
hungare:
keresztcsőrű
nederlande:
kruisbek
pole:
krzyżodziób
ruse:
клёст
slovake:
krivonos
ukraine:
шишкар

ŝubekulo

ZOO Specio de birdo (Balaeniceps rex), granda cikonieca birdo vivanta en tropika orienta Afriko: la saharaj inunditaj herbejoj gastigas la ĉefajn populaciojn de antilopoj de Afriko, same kiel diversajn speciojn de birdoj, kiel la ŝubekulo [7].

Ŝubekulo (Balaeniceps rex)
CC BY 2.0  [8]
afrikanse:
skoenbekooievaar
angle:
shoebill
germane:
Schuhschnabel
hispane:
picozapato
itale:
becco a scarpa
katalune:
bec d'esclop
latinece:
Balaeniceps rex
nederlande:
schoenbekooievaar
ruse:
китоглав
svede:
träskonäbb

administraj notoj

pri cikonio~o:
    Ĉu la formo „cikonibeko“ ne estus preferinda?
    [MB]
  
kun~iĝi: Mankas fontindiko.
kun~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
cikonio~o: Mankas fontindiko.
cikonio~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĉapo~o: Mankas fontindiko.
ĉapo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
flav~ulo: Mankas dua fontindiko.
kruc~ulo: Mankas fontindiko.
kruc~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ŝu~ulo: Mankas verkindiko en fonto.