*vizaĝ/o PV

*vizaĝo

1.
ANA Antaŭa parto de l' homa kapo: ŝi kovris sian vizaĝon [1]; li lavis sian vizaĝon kaj eliris [2]; ne aperu plu antaŭ mia vizaĝo [3]; en la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita [4]; ĉarma milda vizaĝo [5]; kun subite ruĝiĝinta vizaĝo kaj flamantaj okuloj Marta ; virojn mi serĉas, kiuj rigardas al la morto en la vizaĝon kaj lasas la danĝeron ludi ĉirkaŭ ili [6]; trafi per la parolo rekte en la vizaĝon PrV ; bela vizaĝo estas duono da doto PrV . VD:frunto1, mieno
2.
La vizaĝo rigardata kiel signo de sentoj, de emocioj, de karaktero; mieno1, fizionomio1: nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo PrV ; ŝi […] kisis lin kun senhonta vizaĝo [7]; hazarda vorto subite ŝanĝis lian vizaĝon [8].
3.
(figure) Publika senriproĉeco, honoro: matrono Xing publike perdigis al ŝi la vizaĝon [9]; se neniu scius tion ĉi, ni ĉiuj povus savi la vizaĝon de via bopatrino [10]. VD:aplombo, memfido
4.
(malofte) La videbla, antaŭa parto de objekto, ĝia fronto1, ĝia fasado1: la vizaĝa flanko de la domo estis turnita orienten [11]; la vizaĝo (supraĵo) de la tero [12]; malgranda drinkejo […] montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto BdV .
afrikanse:
gesig
albane:
fytyrë
amhare:
ፊት
angle:
1. face
arabe:
وجه
armene:
դեմքը
beloruse:
1. твар 2. твар, міна 3. твар 4. твар, фасад, пярэдняя частка
bengale:
মুখ
birme:
မျက်နှာ
bosne:
lice
bulgare:
лице
ĉeĥe:
1. obličej
dane:
ansigt
estone:
nägu
eŭske:
aurpegi
filipine:
mukha
france:
1. visage 3. face (visage) savi la ~on: sauver la face.
galege:
cara
germane:
Gesicht
greke:
1. πρώσοπο
guĝarate:
ચહેરો
haitie:
figi
hebree:
1. פנים
hinde:
चेहरा
hispane:
1. cara, rostro
hungare:
1. arc, arculat 3. becsület savi la ~on: megmenti a becsületét.
igbe:
ihu
indonezie:
1. muka, wajah
irlande:
aghaidh
islande:
andlit
itale:
1. volto, viso, faccia savi la ~on: salvare la faccia.
japane:
[かんばせ]
jave:
pasuryan
jide:
פּנים
jorube:
oju
kanare:
ಮುಖ
kartvele:
სახე
katalune:
cara, rostre
kazaĥe:
бет
kimre:
wyneb
kirgize:
бет
kmere:
មុខ
koree:
얼굴
korsike:
faccia
kose:
ubuso
kroate:
1. lice
kurde:
latine:
faciem
latve:
seja
laŭe:
ໃບຫນ້າ
litove:
veido
makedone:
лице
malagase:
endrika
malaje:
muka
malajalame:
മുഖം
malte:
wiċċ
maorie:
kanohi
marate:
चेहरा
monge:
lub ntsej muag
mongole:
нүүр
nederlande:
1. gezicht, aangezicht
nepale:
अनुहार
njanĝe:
nkhope
okcidentfrise:
gesicht
okcitane:
cara
panĝabe:
ਦਾ ਚਿਹਰਾ
paŝtue:
مخ
perse:
1. چهره، صورت، رو، رخ، رخسار 3. آبرو، حیثیت
pole:
1. twarz
portugale:
1. rosto, face
ruande:
mu maso
ruse:
1. лицо 3. лицо (честь), честь savi la ~on: сохранить лицо, спасти честь.
samoe:
mata
sinde:
منهن
sinhale:
මුහුණ
skotgaele:
aghaidh
slovene:
obraz
somale:
weji
ŝone:
uso
sote:
sefahleho
sunde:
beungeut
svahile:
uso
taĝike:
рӯй
taje:
ใบหน้า
tamile:
முகத்தை
tatare:
йөз
telugue:
ముఖం
tibete:
གདོང་པ་
ukraine:
особа
urdue:
چہرے
uzbeke:
yuz
vjetname:
khuôn mặt
zulue:
ubuso

vizaĝi

(ntr)
Teni la vizaĝon, rigardi al iu flanko: ĉar ŝi vizaĝis al alia direkto, li ne povis rekoni ŝin [13].
angle:
face
beloruse:
паварочвацца тварам
france:
être tourné vers, faire face à (être tourné vers)
germane:
sich hinwenden
indonezie:
menghadap, mengarahkan wajah
itale:
volgersi (volgere il viso verso)
perse:
رو کردن (به سوی کسی یا چیزی)

duvizaĝa

(figure) Kiu havas du vizaĝojn2, du malsamajn aspektojn, respektive vidatan kaj kaŝatan: mi mem ankaŭ — mi ne amas homojn duvizaĝajn; al mi tre plaĉas via senkaŝeco Revizoro . VD:ambigua, faceto2, malsincera
france:
duplice, hypocrite

vizaĝaltere

Kun la vizaĝo turnita malsupren; alteren: Abraham ĵetis sin vizaĝaltere, kaj ekridis [14]; li leviĝis renkonte al ili kaj kliniĝis vizaĝaltere [15]; mi senkonscie falis vizaĝaltere [16].
angle:
face down
beloruse:
ніц, ніцма
germane:
mit dem Gesicht zum Boden, zu Boden gewandt
indonezie:
menunduk, tertunduk, merunduk
japane:
うつ伏せに [うつぶせに]
ukraine:
ниць, лицем до землі

vizaĝalvizaĝe

Rigardante unu al la alia: la pladoj […] estis metitaj sur ronda tableto, ĉe kiu ni sidis vizaĝ-al-vizaĝe [17]; la homoj vivadis en malgrandaj grupoj en vizaĝ'-al-vizaĝa proksimo [18]. VD:frontalfronte
17. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
18. Monato, Garvan Makaj: Punkto de malekvilibrigo, 2008
angle:
face-to-face
beloruse:
твар у твар
bulgare:
лице в лице
france:
face à face
germane:
Gesicht zu Gesicht, dem Anderen zugewandt
indonezie:
berhadapan, tatap muka

administraj notoj