*kap/o PV

*kapo

1.
ANA Parto de la animala korpo, supra ĉe la dupieduloj kaj antaŭa ĉe la kvarpieduloj, enhavanta la cerbon kaj la organojn de pluraj sentumoj: levi, mallevi la kapon; krei la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj (komplete) DL ; kun la kapo antaŭen [1]; kun la kapo malsupren FK ; la sama afero, sed kun la kapo al tero (renversite) Prv ; ĉio staris sur la kapo (estis renversita) [2]; jese balanci la kapon [3] [4]; kapjesi; skui la kapon (nei) FK [5]; kiu kapon posedas, kombilon jam trovos (se oni posedas la gravaĵon, oni trovas facile akcesoraĵon) PrV ; kapo majesta, sed cerbo modesta PrV ; kapdoloro [6] [7] [8] [9]; kaploko [10] [11]; kapa parto de lito [12].
2.
Tiu sama korpa parto, konsiderata kiel sidejo de inteligento kaj saĝo: kapo estas por tio, ke oni zorgu pri ĉio Prv ; kalkuli en la kapo [13]; streĉado de la kapo FK ; mi havas aliajn aferojn en la kapo [14] [15]; saĝa kapo duonvorton komprenas PrV ; pro kapo malsaĝa suferas la kruroj (se oni havas malbonan memoron, oni devas kuri pli ol unufoje) PrV ; multo en kapo, sed nenio en poŝo Prv ; tio venis al mi en la kapon (mi ekpensis pri tio) FK Marta [16]; malfacilan problemon vi enbatis en mian kapon Marta ; enskribi, enmeti, bone noti en la kapo Hamlet ; mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo Hamlet ; ne enmetu al vi frenezaĵojn en la kapon [17]; ordigi al iu la kapon (malmilde riproĉegi; lavo, prediko, sapumi, tani) PrV ; havi bonan kapon (esti inteligenta); li ne havas kapon de ministro (li ne estas tre lerta), pulvo PrV ; perdi la kapon (malprudentiĝi, freneziĝi) [18] [19] [20]; havi iom da vaporo en la kapo (esti ebrieta) PrV ; turni ies kaponB (konfuzi, kaj speciale enamigi al si); mi metos ilian konduton sur ilian kapon (mi respondigos ilin pri ilia konduto) [21]. VD:cerbo, kaprompa, konscio, penso, prudento, rezono
3.
Tiu parto, konsiderata kiel signo de individuo, persono, unuo: kiom da kapoj, tiom da opinioj PrV ; tagmanĝo po dek eŭroj por kapo.
4.
Supra ekstremo de stara objekto; antaŭa ekstremo de kuŝa objekto: kapo de pingloB , kapo de spiko [22]; kapo de arbo [23]; metala kapo de bastono [24]; kapo (antaŭaĵo, pruo) de ŝipo [25]; li marŝis ĉe la kapo de la irantaro.
a)
GEOG Terkapo: la du terkapoj de la urbo: la opidumo Géry, situo de la malnova kunfluejo de Jarbon kaj Roubion, kaj la […] terkapo Narbonne [26].
b)
BOT Infloresko kun globforme dikiĝinta akso, sur kiu sidas la floroj: la infloresko [de trifolio] estas kapo [27].
VD:fasado, fronto
HOM:kapo (greka litero)
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIV
6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
10. La Nova Testamento, Johano 20:12
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 26:7
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 47:31
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
14. Jean-Baptiste Poquelin Molière , trad. L. L. Zamenhof : Georgo Dandin
15. Johann Wolfgang von Goethe, trad. Antoni Grabowski: La gefratoj
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 22:31
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 24:24
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
25. Yu Rongkang: Tri homoj mortigitaj, 39 savitaj post sinko de ŝipo en Indonezio
26. Vikipedio, Montélimar
27. Vikipedio, Ruĝa trifolio
afrikanse:
hoof
albane:
kreu
amhare:
ጭንቅላት
angle:
1. cranium, head 1. head 2. mind, head 3. head 4.a cape, promontory 4. head
arabe:
1. رَأْسٌ ج رُؤُوسٌ
armene:
ղեկավար
azerbajĝane:
baş
beloruse:
галав́а
bengale:
মাথা
birme:
ဦးခေါင်း
bosne:
glava
bulgare:
глав́а
ĉeĥe:
hlava, hlavice, vrchol, záhlaví
ĉine:
1. [tóu], 头颅 [tóulú] 2. [tóu], 脑瓜 [nǎoguā], 脑筋 [nǎojīn], 脑子 [nǎozi] 4. 頂峰 [dǐngfēng], 顛 [diān], 尖峰 [jiānfēng], 树梢 [shùshāo]
dane:
hoved
estone:
juht
eŭske:
burua
filipine:
ulo
france:
1. tête (organe), cap (tête), chef (tête) de l' ~o ĝis la piedoj: de pied en cap. kun la ~o antaŭen: la tête la première. skui la ~on: secouer la tête (négativement). ~doloro: mal de tête, céphalée. 2. tête (siège de l'intelligence) , caboche, cervelle (fam., tête), ciboulot, crâne (fam., tête) kalkuli en la ~o: compter de tête, compter mentalement. pro ~o malsaĝa suferas la kruroj: quand on n'a pas de tête, il faut avoir des jambes. tio venis al mi en la ~on: cela m'est passé par la tête , cela m'est venu en tête, cela m'est venu à l'idée. ordigi al iu la ~on: passer un savon à qn. havi bonan ~on: avoir une tête bien faite. perdi la ~on: perdre la tête (devenir fou), perdre le sens, devenir fou. havi iom da vaporo en la ~o: être pompette. turni ies ~on: tourner la tête de qn, faire perdre la tête à qn. 3. tête (individu) kiom da ~oj, tiom da opinioj: autant de têtes, autant d'avis . po dek eŭroj por ~o: à dix euros par tête. 4.a cap (géog.), promontoire 4.b tête (inflorescence) 4. cime, faite, faîte, haut (subst., sommet de qc), sommet, tête (sommet, extrémité)
galege:
cabeza
germane:
Kopf, Haupt 4.b Köpfchen 4. Krone (Baum), Knauf
guĝarate:
વડા
haitie:
tèt
haŭse:
kai
hinde:
सिर
hispane:
1. cabeza 2. cabeza 3. cabeza
hungare:
1. fej de l' ~o ĝis la piedoj: tetőtől talpig. kun la ~o antaŭen: előreszegett fejjel. la sama afero, sed kun la ~o al tero: pontosan a tükörképe . jese balanci la ~on: egyetértően bólogat. skui la ~on: a fejét rázza. kiu ~on posedas, kombilon jam trovos: minden fejszének akad nyele . ~o majesta, sed cerbo modesta: feje mint egy hordó, esze mint egy dió. ~doloro: fejfájás. 2. fej ~o estas por tio, ke oni zorgu pri ĉio: azért van az embernek feje, hogy gondolkozzék. kalkuli en la ~o: fejben számol. saĝa ~o duonvorton komprenas: okos ember fél szóból is ért. pro ~o malsaĝa suferas la kruroj: ahol nincs fej, jaj a lábaknak . multo en ~o, sed nenio en poŝo: jobb a jó ész, mint a nagy ész. tio venis al mi en la ~on: eszembe jutott. ordigi al iu la ~on: lekapja a tíz körméről. havi bonan ~on: jófejű. li ne havas ~on de ministro: nem nagy lumen. perdi la ~on: elveszti a fejét. havi iom da vaporo en la ~o: van egy kis nyomás benne. turni ies ~on: elcsavarja a fejét. 3. fej, fő kiom da ~oj, tiom da opinioj: ahány ember, annyi vélemény . po dek eŭroj por ~o: fejenként tíz euró. 4.a fok (földnyelvé) 4.b fejecske (botanika) 4. eleje (vminek), feje (vminek), teteje (vminek)
igbe:
isi
indonezie:
1. kepala
irlande:
ceann
islande:
höfuð
japane:
ヘッド
jave:
sirah
jide:
קאָפּ
jorube:
ori
kanare:
ತಲೆ
kartvele:
უფროსი
katalune:
cap de l' ~o ĝis la piedoj: de dalt a baix, de cap a peus. kun la ~o antaŭen: de cap. kun la ~o malsupren: amb el cap jup, capficat. ~doloro: mal de cap. kalkuli en la ~o: comptar mentalment. tio venis al mi en la ~on: m'ha ocorregut, m'ha passat pel cap. ordigi al iu la ~on: donar una bona reprimenda. li ne havas ~on de ministro: no és ben tret d'oli, no gira massa rodó. turni ies ~on: fer perdre el seny, donar-li cervell de gat. po dek eŭroj por ~o: a deu euros per barba.
kazaĥe:
бас
kimre:
pen
kirgize:
баш
kmere:
ក្បាល
koree:
머리
korsike:
testa
kose:
intloko
kroate:
glava
kurde:
1. ser
latine:
caput
latve:
vadītājs
laŭe:
ຫົວ
litove:
vadovas
makedone:
глава
malagase:
lohany
malaje:
kepala
malajalame:
തല
malte:
ras
maorie:
upoko
marate:
डोके
monge:
lub taub hau
mongole:
дарга
nederlande:
1. hoofd, kop de l' ~o ĝis la piedoj: van kop tot teen. jese balanci la ~on: ja knikken. skui la ~on: neen knikken. ~doloro: hoofdpijn. 2. hoofd, kop kalkuli en la ~o: hoofdrekenen. saĝa ~o duonvorton komprenas: een goed verstaander.... pro ~o malsaĝa suferas la kruroj: wat het hoofd vergeet, moeten de benen bekopen. tio venis al mi en la ~on: dat kwam in mijn hoofd op. havi iom da vaporo en la ~o: beneveld zijn. turni ies ~on: iemands hoofd op hol brengen. 3. hoofd po dek eŭroj por ~o: tien euro per kop. 4.a kaap, voorgebergte 4. hoofd, kop
nepale:
टाउको
njanĝe:
mutu
okcidentfrise:
holle
okcitane:
cap
panĝabe:
ਸਿਰ ‘
paŝtue:
مشر
pole:
głowa, łeb de l' ~o ĝis la piedoj: od stóp do głów. kun la ~o antaŭen: głową naprzód. jese balanci la ~on: kiwać głową (potakiwać). skui la ~on: kręcić głową (przeczyć). ~doloro: ból głowy.
portugale:
cabeça 1. cabeça
ruande:
umutwe
rumane:
cap
ruse:
1. голова skui la ~on: покачать головой (в знак отрицания). ~doloro: головная боль. 2. голова kalkuli en la ~o: считать в уме. pro ~o malsaĝa suferas la kruroj: дурная голова ногам покоя не даёт. tio venis al mi en la ~on: это пришло мне в голову . ordigi al iu la ~on: дать нагоняй, намылить голову (дать нагоняй) . havi bonan ~on: иметь светлую голову. perdi la ~on: потерять голову. havi iom da vaporo en la ~o: быть навеселе. 3. голова kiom da ~oj, tiom da opinioj: сколько людей, столько мнений . 4.a мыс 4. головка, верхушка
samoe:
ulu
sinde:
سر
sinhale:
හිස
skotgaele:
ceann
slovake:
hlava, hlavica, vrchol
slovene:
glava
somale:
madaxa
ŝone:
musoro
sote:
hlooho
sunde:
sirah
svahile:
kichwa
svede:
1. huvud 2. huvud 3. huvud
taĝike:
сар
taje:
หัว, ศีรษะ
tamile:
தலைவர்
tatare:
баш
telugue:
తల
tibete:
མགོ་
tokipone:
lawa
ukraine:
керівник
urdue:
سر
uzbeke:
bosh
vjetname:
đầu
volapuke:
kap
zulue:
ikhanda

kape de, ĉekape de

(prepoziciaĵo)
Supre aŭ antaŭe de, en la kapa parto de, gvidante aŭ estrante: la artikolo estas presita kape de la paĝo; komandanto Doval ĉekape de ribela kolono alproksimiĝis renkonte al Mangada [28].
beloruse:
на чале, наперадзе
france:
en tête de

kapeto

1.
Malgranda kapo: balancante la vilan kapeton, la infano babiladis FK ; ŝi kaŝis sin sub la varmaj plumoj de la birdo kaj elŝovis nur la kapeton [29]; (figure) superruzis lin la kapeto de tiu lerta flegistino [30].
2.
(figure) Kapforma tubero, nodo: per forĝa laboro estu farita la kandelabro; ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj, ĝiaj kalikoj, ĝiaj kapetoj, kaj ĝiaj floroj elstaru el ĝi [31]; la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj [32]; parabolspegula antenpelvo kun enmuntita kapeto, la tiel nomata malaltbrua konvertilo [33].
3.
PV BOT Kapo4.b; (komune) finstara floro aŭ floraro: ekstere de la industrieja barilo brilis la kapetoj de sunflavaj tusilagoj [34]; forskuante per bastoneto kapetojn de apudvojaj cejanoj, li revis Metrop . VD:florbutono
4.
PV Butono1.b de pordo (vd anso, rim.).
angle:
3. head
beloruse:
галоўка
bulgare:
главичка
ĉeĥe:
hlavice, hlavička, záznamové nebo čtecí zařízení
ĉine:
2. 蓓蕾 [bèilěi] 3. 按下按鍵 [ànxiàànjiàn], 搭扣 [dākòu]
france:
1. frimousse
germane:
1. Köpfchen 2. Knospe 3. Knopf 4. Knauf
hispane:
1. cabezita
hungare:
1. fejecske 3. bimbó 4. ajtógomb
japane:
小さい頭 [ちいさいあたま], つぼみ, 取っ手 [とって], つまみ
katalune:
1. capet, cabiu, caparró 3. botó 4. pestell
nederlande:
hoofdje, kopje
pole:
1. główka, łepek 3. główka 4. główka, gałka
portugale:
1. cabecinha 3. botão 4. tranqueta (de porta)
ruse:
1. головка 3. головка
slovake:
hlavica, hlavička
ukraine:
голівка

enkapigi

(tr)
Pene komprenigi aŭ almenaŭ enmemorigi: Ajna komencis enkapigi al li la venontajn lecionojn [35].
angle:
get into one's head
beloruse:
браць да галавы
bulgare:
набивам в главата си
ĉeĥe:
dát do hlavy (něco někomu)
france:
mettre (à qn qc) dans la tête
hispane:
meter en la cabeza
hungare:
megértet
katalune:
ficar al cap
nederlande:
onthouden
pole:
wbijać do głowy, wbijać do łba
portugale:
meter na cabeça
ruse:
вбить что-л. в голову
slovake:
vštepovať, vštiepiť
ukraine:
вбивати в голову, запам’ятовувати

haŭtkapulo, razkapulo

1.
Homo, kies kapharoj estas tute forrazitaj: razkapuloj en makulitaj lumbotukoj [36].
2.
Ano de moda movado el la 1960aj jaroj, kies anoj tute razas la kapharojn kaj ofte elmontras perfortemon kaj rasismon: ĉu kaŝiĝas ordinarulo malantaŭ la haŭtkapula masko? [37]; razkapuloj […] brutale persekutas kaj bategas eksterlandanojn kaj murdas iujn [38].
36. A. Löwenstein: Morto de Artisto, 2008
37. P. Gubbins: Bone verki por infanoj duoble malfacilas, Literatura Foiro, 1998-02 (171)
38. S. Maul: Bruna marĉo, Monato, 2009:02, p. 7a
angle:
2. skinhead
beloruse:
1. лысы (пасьля стрыжкі), голагаловы, брытагаловы 2. скінхэд, брытагаловы
ĉine:
2. 光头党 [guāngtóudǎng]
france:
2. skinhead
hispane:
cabeza rapada
japane:
スキンヘッド

laŭkape

Nombrante la kapojn, tio estas la ulojn rigardatajn kiel unuojn: la filoj de Simeon […] kalkulitaj laŭ la nombro da nomoj laŭkape, […] prezentis […] la nombron de kvindek naŭ mil tricent [39].
angle:
by headcount
beloruse:
па галовах (напр. лічачы)
france:
par tête
hispane:
por cabeza
hungare:
fejenként
katalune:
per cap, en recompte
nederlande:
per kop
pole:
pogłownie
portugale:
por cabeça

napokapulo, napokapo

(vulgare)
(frazaĵo) Stultulego: ĉu povas natura napokapulo […] objektive servi al poparo [40]? „kiu napokapo provus grimpi tie,“ ridkluke demandis sin la rabistoj [41]. VD:ŝtipkapulo
40. U. Karatkeviĉ, trad. Z. Lapcionak: Kristo alteriĝis en Harodno, 2003
41. A. Lindgren, trad. R. Stridell: Ronjo, Rabista Filino, 2001
beloruse:
ёлуп, дурань
ĉeĥe:
hňup
ĉine:
猪头 [zhūtóu], 呆子 [dāizi]
france:
crétin, tête de nœud
hispane:
insensato, zopenco, gilipollas, mentecato
katalune:
cap de carabassa, cap de suro
slovake:
ťulpas

senkapigi

Fortranĉi la kapon, forigi la kapan ekstremon: senkapigita tremolo; li senkapigis Johanon en la malliberejo [42].
42. La Nova Testamento, S. Mateo 14:9
angle:
decapitate
beloruse:
абезгаловіць, адцяць галаву
bulgare:
обезглавявам
ĉeĥe:
setnout, stětím popravit, utnout hlavu
ĉine:
砍头 [kǎntóu], 斩首 [zhǎnshǒu]
france:
décapiter
germane:
enthaupten, köpfen
hispane:
descabezar
hungare:
lefejez
indonezie:
memenggal
japane:
首を切る [くびをきる]
katalune:
decapitar, escapçar
nederlande:
onthoofden
pole:
dekapitować (med.), ścinać głowę
portugale:
decapitar
slovake:
odrezať, odťať hlavu
ukraine:
обезголовлювати, відрізати/стяти голову

ŝtipkapulo

Nekomprenema, obstina stultulo: ho, Stanislav, mi opiniis vin inteligenta viro, sed vi estas ja la plej granda ŝtipkapulo sur nia planedo [43].
angle:
blockhead
beloruse:
даўбень, галган, ёлуп
ĉine:
猪头 [zhūtóu]
france:
âne bâté, tête de bois, tête de mule
hispane:
memo, simple
hungare:
fajankó, tökfilkó
katalune:
tros de soca, cap dur
nederlande:
domoor, sufferd
pole:
baran, barani łeb
portugale:
cabeça-dura

transkapiĝo

SPO Kapriolo en kiu oni transpuŝas la korpon super la mallevita kapo: afiŝoj kun transkapiĝantaj klaŭnoj, dancistinoj Metrop . VD:saltomortalo
angle:
somersault
beloruse:
сальта, скок праз галаву
bulgare:
салто, превъртане през глава
ĉine:
跟头 [gēntou]
france:
coquillon, roulade (gym.)
hispane:
voltereta
hungare:
bukfencezik
japane:
とんぼ返り [とんぼがえり]
katalune:
tombarella, capitomba, salt mortal
nederlande:
kopstand
pole:
przewrót, fikołek, salto
portugale:
cambalhota

ventkapa

Frivola, stulta, malsaĝa: li edziĝis al bela kaj ventkapa sinjorino [44].
44. M. de Assis, trad. P. Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, 2005
angle:
airhead
beloruse:
пустагаловы, легкадумны
ĉeĥe:
lehkomyslný
france:
tête en l'air, tête de linotte
hispane:
descerebrado
hungare:
hebehurgya, kelekótya
japane:
頭の空っぽな [あたまのからっぽな], 軽率な [けいそつな], 思慮の浅い [しりょのあさい]
katalune:
bajà, cap de pardals
nederlande:
lichtzinnig
pole:
z pustą głową, z sianem w głowie zamiast mózgu
portugale:
cabeça-de-vento (adj.)
ruse:
ветреный, с ветром в голове
slovake:
ľahkomyseľný

ventkapulo, malplenkapulo

Malserioza, senpripensa homo, kiun oni ne povas fidi: pri tiuj ĉi homoj ĉiu malplenkapulo povis spritadi en la gazetoj EE .
beloruse:
легкадум
ĉine:
傻子 [shǎzi], 傻瓜 [shǎguā]
france:
bêta (subst.), idiot (subst.), imbécile (subst.)
hungare:
üresfejű
katalune:
ximple, curt, idiota
nederlande:
losbol
ruse:
пустоголовый (сущ.), тупица
ukraine:
безголова/пустоголова людина, нетямуща людина

de kapo ĝis piedoj, de kapo ĝis kalkanoj

(frazaĵo)
Tute, laŭ la tuta korpo: ili ĉirkaŭiradis ŝin kaj observadis ŝin de kapo ĝis kalkano [45]; vestita de kapo ĝis piedoj je amelumita blanko kaj bluo [46].
45. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
46. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
beloruse:
з галавы да пят, з галавы да ног
bulgare:
от глава до пети
ĉine:
周身 [zhōushēn], 浑身 [húnshēn]
france:
de la tête aux pieds
hispane:
de la cabeza a los pies, de arriba a abajo

rompi al si la kapon

(frazaĵo)
Tre longe, vane pripensi ĉiujn flankojn de problemo, cerbumi: ne rompu al vi vane la kapon, la azeno ja ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos Hamlet .
beloruse:
ламаць галаву
ĉine:
絞腦汁 [jiǎonǎozhī]
france:
se casser la tête, se creuser la tête
hungare:
töri a fejét
katalune:
escalfar-se el cap, trencar-se les banyes
nederlande:
het hoofd breken
ruse:
ломать голову (думать)

administraj notoj

pri ~eto:
   Mi ne trovis uzojn laŭ la sencoj "butono" kaj "pordtenilo". Ĉu forigi
   ilin el la vortaro?
   [WD]
  
~o: Mankas verkindiko en fonto.