*lav/i PV

*lavi

(tr)
Purigi per akvo aŭ alia fluaĵo: ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon […] de la fonto [1]; mi lavis min en mia ĉambro, kaj ŝi lavis sin en sia ĉambro [2]; [ili] kombis ŝiajn harojn, lavis ilin en akvo kaj vino [3]; li lavis sian vizaĝon [4]; ili lavis siajn vestojn [5]; oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn [6]; la virŝafon dishaku en partojn, kaj lavu ĝian internaĵon [7]; la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero [8]; ci lavu tiun makulon [9]; brilaj ondoj […] lavas la bordojn [10]; (figure) lavu de la malbono vian koron [11]; (figure) fari al iu bonan lavon (severan riproĉon. tani, prediki, leciono) PrV ; (figure) [pri tiu afero] mi lavas al mi la manojn (mi ne prirespondas pri tio) PrV ; mano manon lavas PrV . VD:bani, gargari, lesivi
afrikanse:
wash
albane:
laj
amhare:
ታጠብ
angle:
wash
arabe:
غسل
armene:
լվանալը
azerbajĝane:
yuma
beloruse:
мыць, прамываць, праць
bengale:
ধোয়ার
birme:
ရေချိုး
bosne:
pranje
bretone:
gwalc'hiñ, kannañ (vestaĵo), skaotañ (teleroj, ktp)
ĉeĥe:
mýt, prát, umývat
ĉine:
[xuàn], 濯 [zhuó], 涤 [dí], 滌 [dí], 浣濯 [huànzhuó], 洴 [píng], 盥 [guàn], 沐 [mù], 汏 [dà], 糔 [xiǔ], 浣 [huàn]
dane:
vask
estone:
pesu
eŭske:
garbiketa
france:
laver
galege:
lavado
germane:
waschen, spülen mi ~as al mi la manojn: ich wasche meine Hände in Unschuld.
greke:
πλένω
guĝarate:
ધોવું
haitie:
lave
hebree:
לרחוץ \רחץ\, לשטוף \שטף\, לכבס
hinde:
धोने
hispane:
lavar
hungare:
mos, elmos, mosogat fari al iu bonan ~on: megmossa a fejét. mi ~as al mi la manojn: mosom kezeimet.
igbe:
na-asacha
indonezie:
mencuci
irlande:
nigh
islande:
þvo
itale:
lavare
japane:
ウォッシュ
jave:
wisuh
jide:
וואַשן
jorube:
ínrọ
kanare:
ಮುಖ
kartvele:
სარეცხი
kazaĥe:
жуу
kimre:
golchi
kirgize:
жуунуу
kmere:
លាងសមាត
koree:
세척
korsike:
artigianali
kose:
hlamba
kroate:
pranje
kurde:
cil
latine:
lava
latve:
mazgāšana
laŭe:
ການລ້າງ
litove:
skalbimas
makedone:
миење
malaje:
mencuci
malajalame:
കഴുകുക
malte:
aħsel
maorie:
horoi
marate:
वॉश
monge:
ntxuav
mongole:
угаалгын
nederlande:
wassen fari al iu bonan ~on: iemand de mantel uitvegen. mi ~as al mi la manojn: ik was mijn handen in onschuld.
nepale:
धुनु
njanĝe:
wosambitsa
okcidentfrise:
waskje
panĝabe:
ਧੋਣ
paŝtue:
سیل
pole:
myć, zmywać, prać
portugale:
lavar
ruande:
gukaraba
ruse:
мыть
samoe:
fuluga
sinde:
ڌوئڻ
sinhale:
වොෂ්
skotgaele:
nighe
slovake:
oprať, poumývať, prať, umývať
slovene:
pranje
somale:
dhaqmo
ŝone:
geza
sote:
hlatsoa
sunde:
nyeuseuh
svahile:
osha
svede:
tvätta
taĝike:
шустан
taje:
ล้าง
tamile:
கழுவும்
tatare:
юу
telugue:
వాష్
tibete:
དྲེག་འཁྲུ་རྒྱག་
tokipone:
telo
turke:
yıkamak
ukraine:
прання
urdue:
واش
uzbeke:
yuvish
vjetname:
rửa
zulue:
ukuhlamba

lavejo

Loko aranĝita por lavado: mi estis en lavejoj, sekigejoj, manĝejoj [12]; tondotaj ŝafinoj […] elvenas el la lavejo [13]; la littolaĵo brilas pro blankeco, kvazaŭ ĝi ĉiutage venas el ĉina lavejo Metrop ; marmora lavejo kun spegulo Metrop ; en la teksfabriko estas lavejo, en kiu mi vidis malgrandan varmakvujon [14]; ni kutimiĝis al tio, ke en lavejoj oni ne sole lavas, sed ankaŭ flikas tolaĵojn [15]; la apartamento konsistas plej ofte el dormejoj, kuirejo, saloneto kaj apartenaĵo: necesejo, provizejo, banejo, […] lavejo kaj remizo [16]. VD:lavĉambro
12. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIV
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 4:2
14. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deknaŭa Ĉapitro
15. I. Ilf, E. Petrov, trad. V. Okc: Unuetaĝa Usono, ĉapitro 42a, La Novjaro en San-Antonio
16. J. Chvosta: Tekstoj por konversacio, ĉapitro 2a, loĝado
beloruse:
купальня, пральня
ĉeĥe:
prádelna, umývárna
ĉine:
水房 [shuǐfáng], 盥洗室 [guànxǐshì]
france:
buanderie, laverie
germane:
Waschraum, Wäscherei, Waschschuppen, Waschstelle
hispane:
lavandería
indonezie:
benara, dobi, penatu, ruang cuci
itale:
lavanderia, lavatoio
japane:
洗面所 [せんめんじょ], 洗濯場 [せんたくば]
nederlande:
wasplaats, wassalon
pole:
umywalnia, myjnia, łaźnia, pralnia
slovake:
práčovňa, umyváreň
ukraine:
умивальня, пральня, місце для прання (на річці), прало

lavilo

1.
Instrumento aŭ aparato uzata por lavado: la ferdeko estas striglita kaj lavita de la ŝipanaj laviloj ĝis la pargeta brilo Metrop ; mi larĝe malfermas pordon de la eta kabino, frapinte ĝin sur randon de lavilo Metrop ; niaj lavmaŝino kaj manĝilarlavilo proponas dekojn da programoj [17]; tolaĵlavilo. SUB:ŝvabrilo
2.
Substanco, per kiu oni preparas lavakvon: ilian tinkturon ne povas ellavi sapoj, negrave kiel potencaj laviloj ili estas [18]; tiuj borkombinaĵoj […] estas uzataj en manĝaĵoj kaj laviloj [19]; (figure) unu skatolo da sapo, iom da cerbolavilo [20]. SUB:lesivo, potaso, sapo, ŝampuo
17. Stefan Maul: Kiom da elektroniko?, Monato, 2010/01, p. 5
18. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Kvar
19. Werner Fuss: Novtipa gasminado: ĉu vere danĝera?, Monato, 2014/08, p. 34
20. Thierry SALOMON: La mondolingvo, Monato, 2003/09, p. 25
beloruse:
1. апарат для мыйкі, мыйня 2. мыйны сродак
ĉine:
內心淨化 [nèixīnjìnghuà], 内心净化 [nèixīnjìnghuà], 去污 [qùwū], 洗涤 [xǐdí], 洗滌 [xǐdí], 消毒 [xiāodú], 净化剂 [jìnghuàjì], 淨化劑 [jìnghuàjì], 洗面奶 [xǐmiànnǎi], 洗洁剂 [xǐjiéjì], 洗潔劑 [xǐjiéjì], 使淸潔的東西 [shǐqīngjiédedōngxi], 使清洁的东西 [shǐqīngjiédedōngxi], 擦亮粉 [cāliàngfěn], 淸洗劑 [qīngxǐjì], 清洗剂 [qīngxǐjì], 淸潔劑 [qīngjiéjì], 清洁剂 [qīngjiéjì]
germane:
Reinigungsgerät 2. Waschmitttel, Spülmittel
indonezie:
1. alat cuci 2. detergen, sabun cuci
nederlande:
2. wasmiddel

lavistino, lavisto

Iu, kiu profesie lavas, precipe ŝtofojn, vestojn: la lavistino alportis mian tolaĵon: ĉemizojn, kolumojn, manumojn [21]; la maljuna lavistino enŝovis la kapon tra la pordo [22]; li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo [23]; oni enĵetis la malpurajn tolaĵojn […] el kie la lavistoj ilin verŝajne forportis [24]; zumas en lesivtino nova kepra tuko en la manoj de lavistino [25].
21. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
23. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36
24. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
25. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
beloruse:
прачка
ĉeĥe:
pradlena
ĉine:
洗衣女工 [xǐyīnǚgōng]
france:
lavandière
germane:
Wäscherin, Wäscher
indonezie:
pencuci, tukang cuci
japane:
洗濯屋 [せんたくや]
nederlande:
wasvrouw
slovake:
práčka (žena)
ukraine:
праля

lavujo

Pelvo por lavi (sin, legemojn, tolaĵojn kc): faru kupran lavujon kun […] piedestalo [26]; kvar ulnojn havis ĉiu lavujo, ĉiu lavujo staris sur unu bazaĵo [27]; la pordo estis larĝe malfermita, la lavujo dispecigita [28]; la lumo en egalformaj strioj falas sur […] marmoran lavujon kaj tabletojn Metrop ; kraneto kun lavujo (nur malvarma akvo) kaj apude, malantaŭ ligna faldebla ŝirm-ekraneto, estas la necesejo [29]; senŝeligo[n…] vi devos fari […] zorge por ne ŝtopi la tubon de la lavujo [30].
angle:
sink
beloruse:
рукамыйніца, умывальнік
bulgare:
мивка
ĉeĥe:
káď, lavor, umyvadlo, štoudev
ĉine:
洗手池 [xǐshǒuchí], 洗手盆 [xǐshǒupén], 脸盆 [liǎnpén], 臉盆 [liǎnpén], 洗脸盆 [xǐliǎnpén], 洗臉盆 [xǐliǎnpén], 手盆 [shǒupén]
france:
évier, lavabo
germane:
Waschbecken, Spüle
hispane:
lavabo, pila (lavadero)
indonezie:
bak cuci, wastafel
itale:
lavabo, lavello, lavandino
japane:
洗濯桶 [せんたくおけ], たらい, 流し [ながし]
nederlande:
wasbak, wastafel
pole:
umywalka
slovake:
lavór, umývadlo
ukraine:
таз для вмивання, балія

lavumi

(tr)
BELA Kolorigi surpaperan desegnon, etendante maldensan akvan kolorilon kaj pli kaj pli intensigante la nuancojn per plurfoja frotado de peniko post sekiĝo de antaŭa kolortavolo. VD:akvarelo, tuĉi
ĉeĥe:
lavírovat
france:
travailler au lavis
germane:
lavieren (Maltechnik)
hungare:
elmos, lavíroz, árnyal
itale:
lavare (pitt.)
japane:
淡彩を施す [あわあやをほどこす], 薄く塗る [うすくぬる]
nederlande:
wassen (v. tekening)
pole:
lawować
ruse:
затушёвывать
slovake:
lavírovať

ĉirkaŭlavi

(tr)
Lavi ĉiuflanke: [maraj ondoj] kun tondrego faladis, disfluis sur la ferdekoj, ĉirkaŭlavante vandetojn de l' kabinoj [31]; Tromsø […] malgraŭ sia norda lokiĝo, […] estas ĉirkaŭlavata de la golfa marfluo [32]; la flamoj ĉirkaŭlavis lin, kaj li grumble ruliĝis sur la alian flankon [33].
31. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 9
32. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Nordluma renkontiĝo en Norda Norvegio
33. Frank Roger: La brulanta virino, Monato, 2004/02, p. 23
beloruse:
абмываць
ĉeĥe:
omýt
france:
laver le pourtour de
germane:
umspülen
pole:
obmywać
slovake:
omyť

ellavi

1.
Forlavi: oni devas ellavi ĝin per sapo kontraŭ sangomakuloj [34]; li ploris tiel forte, ke la spegula grajneto ellaviĝis el lia okulo [35]; [tiun] permanentan koloron […] oni ne povas ellavi per aŭ sen sapo [36].
2.
Lavi de interne: li devas dismunti kaj ellavi iun memlubrikantan maŝinparton [37].
beloruse:
змываць, вымываць
ĉine:
冲洗 [chōngxǐ], 沖洗 [chōngxǐ], 浣 [huàn], 浣濯 [huànzhuó], 澆灌 [jiāoguàn]
germane:
auswaschen, ausspülen
japane:
洗い落とす [あらいおとす], 洗い流す [あらいながす]

forlavi

(tr)
Forigi lavante: ŝtonojn forlavas la akvo [38]; mi forlavis de vi vian sangon [39]; (figure) baptiĝu kaj forlavu viajn pekojn [40]; evitu malsekan sezonon, kiam pluvo kaj inundo kutime forlavas vojojn [41]. VD:lesivi
beloruse:
змываць
ĉeĥe:
odplavit, smýt, spláchnout, vyplavit
ĉine:
洗刷 [xǐshuā], 抹掉 [mǒdiào]
france:
faire partir en lavant, purifier de
germane:
wegwaschen, auswaschen, wegspülen
japane:
洗い落とす [あらいおとす], 洗い流す [あらいながす]
slovake:
spláchnuť, zmyť
ukraine:
вимивати, змивати

cerbolavo, cerbolavado

(frazaĵo) Premado al malliberulo, por perforte ŝanĝi liajn opiniojn, lian personecon: la ideo estas tute identa al tiu ĉe cerbolavado: vi zorgu ke iu perdu sian senton de realeco [42]; iom da cerbolavilo [43]; homoj tiel brutale subpremataj kaj torturataj per cerbolavado kiel nord-koreoj [44].
42. P. Desmet': Blogo, 2008-01-18
43. Thierry Salomon: La mondolingvo, Monato, 2003/09, p. 25
44. Stefan Maul: Monstra atompotenco, Monato, 2009/07, p. 7
angle:
brainwashing
beloruse:
прамываньне мазгоў
ĉeĥe:
vymývání mozku
ĉine:
洗脑 [xǐnǎo], 洗腦 [xǐnǎo]
france:
lavage de cerveau
germane:
Gehirnwäsche
indonezie:
cuci otak, pencucian otak
itale:
lavaggio del cervello
japane:
洗脳 [せんのう]
nederlande:
hersenspoeling
pole:
pranie mózgu
slovake:
vymývanie mozgov
svede:
hjärntvätt

administraj notoj

~umi: Mankas dua fontindiko.
~umi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.