*gargar/i UV

*gargari

(tr)
1.
Tralavi, finlavi (pp glasoj, teleroj, tukoj) per nura multa akvo, sen sapo: oni devas gargari la flanelon per tre klara akvo; [gargari signifas] lavi per skuado de la fluidaĵo, sekve oni povas gargari ne sole la gorĝon, sed ankaŭ glason [1]; la karafo [da vodko] staris en la gargarpelveto plenŝtopita je glacio [2].
2.
Tralavi la gorĝon aŭ la buŝon per iu fluaĵo, kiun oni skuas en ĝi.
3.
(figure) Konfuze prononcaĉi ion kvazaŭ gargarante la gorĝon: blovanta, gargaranta voĉo [3]; kelkaj terenfrapadis siajn ŝuojn kaj poste alten ĵetadis tiujn, dum el la gorĝoj gargaris senartikaj, simiosimilaj blekoj [4]. VD:balbuti, glugli, kartavi
1. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 7
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Pramaljuna Morlino
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deka Ĉapitro
angle:
*gargle, *rinse
ĉeĥe:
blekotat, kloktat, máchat, oplachovat
ĉine:
[shù]
france:
*rincer, *gargariser, bredouiller, gargouiller (des paroles)
germane:
1. Spüle, Spülbecken 1. *spülen, auswaschen 2. gurgeln, spülen 3. gurgeln
greke:
1. ξεπλένω 2. κάνω γαργάρες
hispane:
2. hacer gárgaras
hungare:
1. öblít 2. gargarizál, öblíti a torkát 3. gurguláz
japane:
すすぐ, 水洗いする [みずあらいする], うがいをする
katalune:
1. esbandir 2. gargaritzar
nederlande:
1. spoelen, afspoelen 2. gorgelen
pole:
1. płukać 2. płukać gardło, przepłukiwać gardło 3. bełkotać
portugale:
1. enxagüar 2. gargarejar 3. gaguejar
ruse:
1. *полоскать 2. полоскать 3. бормотать, буркнуть, пробурчать
slovake:
hrdlo, kloktať, plákať, vyplachovať ústa
ukraine:
полоскати, прополіскувати (склянку, білизну, горло), белькотати

gargaraĵo, gargarilo

MED
Medikamento por gargari al si la gorĝon.
france:
gargarisme
hungare:
torokvíz, torokvöblítő
japane:
うがい薬 [うがいぐすり]
nederlande:
gorgelmiddel
portugale:
gargarejo (líquido)
ruse:
полоскание для горла
ukraine:
розчин для полоскання

administraj notoj

pri ~i 2.:
      Doni ekz. Cxu diri "~i al si la busxon", „~i sin per io“?
      [MB]
    
pri ~i 3.:
      Mi ne certas, ĉu tiu senco vere ekzistas por ~i sen prefikso.
      La vortoj estas la „likvaĵo“, per kiu oni gargaras al si la
      gorĝon, do estas iom strange, ke ili aperas kiel objekto.
      [MB]
    
pri ~i 3.:
      Jes, pli logike estus "el~i vortojn" aŭ uzi la PIV-an "glugli"
      [WD]
    
~aĵo, ~ilo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo, ~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.