tradukoj: be de en es fr hu la nl pl pt ru tr

Interna kava parto de la kolo, per kiu oni glutas kaj spiras:
teni iun ĉe la gorĝo;
gorĝpremi iun (gorĝpreme sufoke mortigi);
nia veturigisto komencis kriegi el la tuta gorĝo
[1].
vi metu tranĉilon al via gorĝo se vi estas avidulo
[2];
la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo
[3];
(figure)
la morto jam tenas lin ĉe la gorĝo;
ĝi jam staras al mi en la gorĝo
(tedegas min)
[4].

plenvoĉe
li estas tre gaja, eĉ petolema, ridegas brue, plengorĝe
[6].

Birdo (Erithacus rubecula) el la familio
Muŝkaptuledoj
(Muscicapidae), kun ruĝkolora kolo. Ĝi
vigle defendas sian ĉasteritorion kie li trovas insektojn por sin
nutri.
Ruĝgorĝulo @ Erithacus rubecula (P:Rubekolo) [400]:
[7].

Eble valoras aldoni la vorton:"gorĝnodo" konata kiel
la "pomo de Adamo".
[VR]