tradukoj: be bg de en es fr hu lat nl pl ru sk sv


Plata aŭ globforma peceto el korno, metalo aŭ
ŝtofo, uzata por kunteni partojn de vestoj aŭ
de aliaj objektoj, kaj kelkfoje nur por ornami:
butono de jako, de sako, de manumo, de ŝuo.
Io similanta butonon:
prembutono de elektra sonorilo;
maldekstra, meza, dekstra musbutono
(prembutonoj de
muso).
klavo
ekrana butono
Burĝono de floro; florkapeto.

Fendeto por enigi la butonon.

Fenestraĵo, areo
de komputila ekrano entenanta tekston kaj,
kutime, desegnaĵon de butono ― ortogramon aŭ
rondeton, iam
bildigitan per la Askiaj rektaj aŭ rondaj krampoj: [ ] ( ).
La
uzanto povas ŝanĝi la staton de la areo (kaj de la
responda
variablo ― reĝimo, opcio) per la muso aŭ per la
klavaro:
oni distingas tri butonspecojn: prembutono, markobutono kaj
radiobutono;
en dialogujo kutime estas
butonoj „Bone“, „Rezignu“, ofte ankaŭ „Jes“ kaj
„Ne“.