*tru/o

*truo UV

1.
Trarompaĵo, trairebla malfermaĵo (aperturo): [li] prenis keston kaj traboris truon supre [1]; ŝi faris en la saketo malgrandan truon, tiel, ke la grio povis [trafaleti] [2]; balenoj ŝprucis akvon el la truoj de siaj nazoj [3]; la talpo ree ŝtopis la truon, tra kiu penetris la taga lumo [4]; ŝi trapikis truon en la folio, rigardis tra ĝi al la suno [5]; la koboldo rigardis tra la serura truo [6]; tie […] estis nur truo en la muro kaj la suno venis simile al ora globo kaj enrigardis tra la truo [7]; oni staris sur balkono […] ruina, ĉie montriĝis grandaj truoj kaj longaj fendoj, el kiuj kreskis herbo [8]; min provizi je ĉifonoj kaj ŝtopi per ili ĉiujn truojn en mia dormoĉambro [9]! kudriltruo [10]; la sango devenas de mallarĝa truo sidanta apud la klaviklo [11]; la truo, per kiu ni fajfas, estas la lasta sur nia fajfilo [12]; en fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon PrV ; sakon kun truo vi neniam plenigos PrV ; pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo PrV ; ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo PrV ; (frazaĵo) pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo PrV ; (frazaĵo) li havas truon en la manplato (estas tute malŝparema) PrV . VD:aperturo, breĉo, fendo, malfermaĵo, luko, poro
2.
Kavo: la knabo fosis per sia fingro truon en la tero, la malgranda knabino enmetis tien la kernon, kaj ambaŭ kovris ĝin per tero [13]; vi ekvidos truon, tra kiu vi povos enrampi […] ĝis la profundo de la arbo [14]; jen Hebreoj eliras el la truoj, en kiuj ili sin kaŝis [15]; ili mallevis la sarkofagon en la truon [16].
a)
Besta hejmo, kavaĵo aŭ tunelo fosita de besto en kiu ĉi tiu loĝas: la truo de aspido [17]; li (la Fingreto-knabo) kuris momenton inter la terbuloj (sur la plugokampo) kaj subite englitis en musan truon, kiun li serĉis [18]; la birdo elflugis el sia truo [19].
VD:aperturo, fosaĵo, kaverno, kavo, malfermaĵo
3.
(figure) Manko en io: nur en unu punkto ilia informiteco havas truon; fari truojn en budĝet' [20]; mia mono servis por ŝtopi tre rimarkeblajn truojn [21]; via registro [de mortokaŭzoj] havas truon: vi forgesis pri veneno [22]; lia libro tre bone helpas plenigi la truojn en la plejparte okcidentlandaj historioj de la esperanta movado [23]; KOMP Mikrosofto devis pasintjare plurfoje konfesi sekurectruojn […] kaj famiĝintaj virusoj kaj vermoj misuzis la truojn [24]; truon de l' honoro flikos neniu tajloro PrV .
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 12:9
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
9. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 24
10. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 22
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
12. Monato, Boris Kolker: Saĝa kapo duonvorton komprenas
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:11
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 11:8
18. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
20. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Homoj Ĉe L' Marbordo
21. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
22. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
23. Monato, Donald Broadribb: Esperanto en la soclandoj
24. Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas
afrikanse:
gat
albane:
vrimë
amhare:
ቀዳዳ
angle:
hole kudril~o: needle eye. 2.a burrow, hole
arabe:
حفرة
armene:
փոս
beloruse:
1. дзіра, дзюра, адтуліна 2. дзіра, дзюра, адтуліна 3. дзіра, прабел (у чымсьці) , нястача
bengale:
গর্ত
birme:
အပေါက်
bosne:
rupa
ĉeĥe:
díra, otvor
dane:
hul
estone:
auk
eŭske:
zulo
filipine:
butas
france:
1. trou, orifice li havas ~on en la manplato: c'est un panier percé, il a l'argent qui lui brûle les doigts, il a l'argent qui lui file entre les doigts, il a l'argent qui lui fond dans les mains, il a un trou au fond de la poche (être dépensier). 2. trou, cavité, creux 3. trou (fig.), blanc (dans une conversation), manque
galege:
burato
germane:
Loch kudril~o: Nadelöhr. 2.a Bau (Tier) 2. Grube 3. Lücke sekurec~ojn: Sicherheitslücke (Comp.).
guĝarate:
છિદ્ર
haitie:
twou
haŭse:
rami
hebree:
חור
hinde:
छेद
hispane:
agujero, hoyo
hungare:
lyuk
igbe:
oghere
indonezie:
liang, lubang
irlande:
poll
islande:
holu
itale:
foro, buco li havas ~on en la manplato: aver le mani bucate.
japane:
[あな]
jave:
bolongan
jide:
לאָך
jorube:
iho
kanare:
ರಂಧ್ರ
kartvele:
ხვრელი
katalune:
1. forat 2. forat
kazaĥe:
тесік
kimre:
twll
kirgize:
тешик
kmere:
រន្ធ
koree:
구멍
korsike:
pirtusu
kose:
umngxuma
kroate:
rupa
kurde:
qûl
latine:
violet
latve:
caurums
laŭe:
ຂຸມ
litove:
skylė
makedone:
дупка
malagase:
lavaka
malaje:
lubang
malajalame:
തുള
malte:
toqba
maorie:
rua
marate:
भोक
monge:
qhov
mongole:
нүх
nederlande:
gat
nepale:
प्वाल
njanĝe:
bowo
okcidentfrise:
gat
panĝabe:
ਮੋਰੀ
paŝtue:
سوري
pole:
1. dziura, otwór 2. dziura, luka 3. dziura, luka
portugale:
furo, buraco
ruande:
umwobo
ruse:
1. дыра, отверстие li havas ~on en la manplato: Иван — >дырявый карман. 2.a нора 2. яма, лунка, углубление, выбоина 3. дыра, пробел (в чём-л.)
samoe:
lua
sinde:
سوراخ
sinhale:
කුහරය
skotgaele:
toll
slovake:
diera
slovene:
luknja
somale:
god
ŝone:
mwena
sote:
lesoba
sunde:
lobang
svahile:
shimo
taĝike:
сӯрох
taje:
หลุม
tamile:
ஓட்டை
tatare:
тишек
telugue:
రంధ్రం
tibete:
ཨི་ཁུང་
tokipone:
lupa
ukraine:
отвір
urdue:
سوراخ
uzbeke:
teshik
vjetname:
lỗ
volapuke:
hog
zulue:
emgodini

trua, truhava

Truita, truplena: envolvita en truan tukon; el la truaj plandoj estis vidata la pajla substerno FK ; mi kisus, mia feino, viajn piedetojn... en truaj ŝuoj IK ; truhavaj putoj, kiuj ne povas teni akvon [25]; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo [26]. VD:aĵura, ĉifono, krada, punta, traborita
angle:
holey
beloruse:
дзіравы, дзіркаваты
ĉeĥe:
děravý, děrovaný, proděravělý
france:
troué
germane:
löcherig, verlöchert
hebree:
מחורר
hungare:
lyukas
itale:
forato, bucato
japane:
穴のあいた [あなのあいた]
katalune:
foradat
nederlande:
vol gaten
pole:
dziurawy, perforowany
portugale:
esburacado
ruse:
дырявый
slovake:
prederavený
ukraine:
дірявий
volapuke:
hogik

trui

(tr)
Provizi per truo aŭ truoj: la domoj […] similis blankajn kubojn, truitajn en la lokoj, kie estis la fenestroj kaj pordoj [27]; la muroj estas truitaj per kanaloj, dank' al kiuj […] oni povas aŭdi, kion oni diras en la subtera etaĝo [28]; truitaj kvazaŭ spongo [29]; por trui […] oficejopaperon A4, ekzistas truiloj kun 2 aŭ 4 truilaj stangetoj [30].
angle:
puncture, make a hole, punch a hole
beloruse:
дзіравіць
ĉeĥe:
dírkovat, děrovat
france:
trouer
germane:
lochen, durchlöchern, ein Loch machen, ein Loch bohren
hebree:
לחורר
hungare:
lyukaszt, kilyukaszt
indonezie:
melubangi
itale:
forare, bucare
japane:
穴をあける [あなをあける]
katalune:
foradar, perforar
nederlande:
een gat maken
pole:
dziurawić, dziurkować, perforować
portugale:
furar, esburacar
ruse:
дырявить, продырявить
slovake:
byť deravý
ukraine:
дірявити, продірявити
volapuke:
hogön

tratrui

(tr)
Trui de unu flanko al alia: generalo Mulan […] je unu pafo tratruis la rokegon [31]; nova turopordo kun levponto estas tratruita en la ĉirkaŭremparo [32]. VD:bori, perfori
31. Ĉina Radio Internacia: Belaj vidindaĵoj..., 2006-11-01
32. Vikipedio, Kastelo de Blandy-les-Tours
angle:
perforate, punch a hole through
ĉeĥe:
udělat díru
france:
percer, perforer
germane:
durchlöchern, durchbohren
indonezie:
menembus
itale:
perforare, bucare
japane:
穴をうがつ [あなをうがつ], 穴をあける [あなをあける], 貫通する [かんつうする]
pole:
dziurawić, przedziurawiać, perforować
slovake:
urobiť dieru

babiltruo

(vulgare) Buŝo: poste fermu vian babiltruon kaj lasu paroli la alian [33].
angle:
mouth, piehole
france:
bouche (vulg.), clapet (vulg. bouche), gueule (bouche), boîte à camembert (vulg. bouche)
germane:
Maul
indonezie:
mulut
itale:
boccaccia (bocca in senso dispregiativo), fogna (bocca in senso dispregiativo)

butontruo

TEKS (ĉe vesto) Fendo, en kiun oni enigas butonon: lia ornamo konsistis en bukedo da violoj, kiun li portis en la butontruo [34]; oni tuj donas al vi la Vladimiran ordenon en la butontruon [35].
angle:
buttonhole
ĉeĥe:
knoflíková dírka
france:
boutonnière
germane:
Knopfloch
indonezie:
lubang kancing
itale:
asola
japane:
ボタン穴 [ボタンあな]
pole:
dziurka, butonierka (najwyższa dziurka w klapie marynarki)
slovake:
gombíková dierka
ukraine:
петлиця, петля (для ґудзика)

fumtruo

Truo, tra kiu eliĝas fumo: guto da akvo, tiel granda kiel el tegmenta defluilo, nun falis ĝuste sur la fumtruon de la lanterno [36]; tra la fumotruo de la tendo enŝvebis neĝeroj [37].
angle:
smoke hole
germane:
Rauchabzug

memortruo

Momenta forgeso: Steĉjo rapide faris planon: li ĉiel kaŝu sian nekredeblan memortruon, kaj nun antaŭ ĉio li ruze paroligu la alilandanon [38]; unuflanke oni plenigas memortruon […] aliflanke kreiĝas nova memortruo [39].
angle:
memory gap, brain fart
france:
trou de mémoire, oubli
germane:
Erinnerungslücke
itale:
vuoto di memoria
pole:
luka w pamięci

mustruo

1.
Truo1 (pasejo) en planko, muro ktp, tra kiu muso penetras en ĉambron, grenejon ktp: „sed kiamaniere mi povos trapuŝi min tra la malgranda mustruo en la planko?“ demandis Hjalmar [40]; sinjoro paroĥestro, sub la katedro estas mustruo, kaj dum vi parolas, ofte eliras muso, kaj kaprioletas antaŭ viaj piedoj [41].
2.
Truo2.a, en kiu loĝas kampa muso.
40. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
41. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo
angle:
mouse hole
france:
trou de souris
germane:
Mauseloch
indonezie:
lubang tikus
itale:
tana del topo
pole:
mysia dziurka, mysia norka
ruse:
1. мышиная дыра 2. мышиная нора

naztruo, nazotruo

ANAZOO Ĉiu el la du malfermaĵoj de la nazo, tra kiu oni spiras: li ŝtopis unu naztruon kaj per la alia ekblovis sur la regimentojn [42]; Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian buŝbridaĵon en vian buŝon (por vin submeti kiel bruton) [43]; tio estis belegaj blankaj ĉevaloj, iliaj ruĝetaj nazotruoj estis en senĉesa moviĝado [44].
angle:
nostril
bretone:
divfronell, fronelloù
ĉeĥe:
nosní dírka, nosní otvor, nozdra
france:
narine, naseau, trou de nez
germane:
Nasenloch
indonezie:
lubang hidung
itale:
narice, nare
japane:
鼻孔 [びこう]
katalune:
narius, forats del nas
pole:
dziurka od nosa
slovake:
nosná dierka, nozdra
ukraine:
ніздря

nigra truo

AST Kunpremiĝinta maso tiom densa, ke nenio povas eskapi ĝian intensan gravitan altiron, eĉ ne lumo: la kvantumfiziko kaj la ĝenerala relativeco kunplektiĝas […] ene de nigra truo [45]; li argumentas, ke nigraj truoj kapablas ne nur forgluti, entiri internen, la ĉirkaŭan materion, sed male ĝin eĉ elradii [46].
45. Monato, Bruce Sherwood: Naturo de scienco
46. Monato, Vladimir Lemelev: Laŭdo de moderna superhomo
angle:
black hole, collapsar
beloruse:
чорная дзіра
ĉeĥe:
černá díra
dane:
sort hul
finne:
musta aukko
france:
trou noir
germane:
schwarzes Loch
hebree:
חור שחור
hispane:
agujero negro
hungare:
fekete lyuk
indonezie:
lubang hitam
itale:
buco nero
japane:
ブラックホール  [ぶらっくほおる ]
katalune:
forat negre
nederlande:
zwart gat
norvege:
sort hull
pole:
czarna dziura
portugale:
buraco negro, colapsar
ruse:
черная дыра
slovake:
čierna diera
svede:
svart hål
turke:
kara delik
volapuke:
hog blägik

postaĵotruo

ANA(komune) Anuso: [anuso estas] komunuze nomata postaĵotruo OA9 ; vi povas ŝovi ĝin en vian postaĵtruon [47]. SIN:pugtruo
47. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo
angle:
butthole, anus, asshole
france:
trou du cul (anus), anus
germane:
Anus, Darmausgang
indonezie:
anus
itale:
ano, buco del culo (volg.)
pole:
dupa (wulg.), odbyt

pugtruo

(vulgare) Anuso: nur tie genuo kun plena ĝuo povas delikate puŝatingi kojonojn aŭ pugtruon preter la karna valo [48]; reprezentantoj de almenaŭ du komunismaj partioj vizitis la riparejon por inspekti la ŝtopadon de la pugotruo de Lenino [49].
48. P. Thorsen: Mamazono, La Kancerkliniko, n-ro 68
49. Nova pugo - naskiĝtaga donaco al 140-jara Lenino
angle:
butthole, anus, asshole
ĉeĥe:
díra, zadek, řiť
france:
trou du cul (anus)
germane:
Arschloch
indonezie:
anus
itale:
buco del culo (volg.)
pole:
dupa (wulg.), odbyt
slovake:
diera, riť, zadok

serurtruo, ŝlosiltruo

Truo, en kiun oni enigas ŝlosilon: de apuda ĉambro mi povis plu observi ilin tra serurtruo [50]; ekzistas neniu klinko kaj neniu butono kaj neniu ŝlosiltruo, nenio [51]!
50. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo
51. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La tri Magiaj Pordegoj
angle:
keyhole
ĉeĥe:
klíčová dírka
france:
trou de serrure
germane:
Schlüsselloch
itale:
toppa (buco della serratura), buco della serratura
japane:
鍵穴 [かぎあな]
pole:
dziurka od klucza
slovake:
kľúčová dierka
ukraine:
замкова щілина

sontruo

Truo, aranĝita en io, por ke la sono povu el tio eliri: la vento bruas al [la preĝeja sonorilo] tra aperturoj kaj sontruoj, tra ĉiu fendo [52]; MUZ en la tabulo (de violono) estas sontruoj (pro la formo ankaŭ nomitaj „𝆑-truoj“) [53].
angle:
sound hole
ĉeĥe:
zvukový otvor
france:
baie (d'un clocher), bouche (d'un violon), ouïe (d'un violon)
germane:
Tonloch, Resonanzloch
itale:
foro della cassa armonica, effe (di strumenti ad arco), buca (di chitarra o sim.)
japane:
響孔 [ひび孔]
pole:
otwór rezonansowy, ef (otwór w kształcie litery f w instrumencie smyczkowym)
slovake:
zvukový otvor
ukraine:
резонаторний отвір

ventoltruo, aerumtruo

Truo, aranĝita ekzemple en muro por enlasi freŝan aeron: en la 119-an ĉambron estas venigita novulo, senĉese balbutanta ion pri valuto en ventoltruo [54]; neniu fenestro nek aerumtruo estis antaŭvidita [55].
angle:
air hole, ventolation hole
france:
bouche d'aération
germane:
Lüftungsöffnung, Lüftungsschlitz, Belüftung
indonezie:
lubang angin
itale:
bocchetta d'aerazione
pole:
wywietrznik, nawiew

administraj notoj

pri tru/o :
  Plu enkondukindaj: okul~o, brul~o, gvato~o
  [MB]
babil~o: Mankas dua fontindiko.