*ferm/i PV

*fermi

(tr)
1.
Meti ion en staton, kiu malebligas eniron aŭ eliron: li fermis kolere la pordon [1]; ne fermu vian manon antaŭ via frato, la malriĉulo [2]; Jeriĥo estis fermita kaj ŝlosita […] neniu eliris, kaj neniu eniris [3]; la muregoj de Jerusalem estas riparataj kaj la breĉoj […] fermataj [4]; sian koron ili fermis, per sia buŝo ili parolas fiere [5]; mi fermis la kovrilon kaj sidiĝis supre sur la kesto [6]; la butiko estis fermita [7]; la teatro restis fermita [8]; la lagoj […] sur ĉiuj flankoj ŝajnis fermitaj de arbaro kaj kanoj [9]; [li] fermis duone la okulojn [10]; la maljunulo fermos (mortos) por ĉiam siajn okulojn [11]; dum tri noktoj kaj tri tagoj ŝi ne fermis okulon (ne povis dormi) [12]; Klaro fermis al li la buŝon per kiso IK ; la limoj estis ankoraŭ fermitaj EeP ; ŝi horore klakfermis la pordon kaj kuris malsupren ChR ; sekteca rondo, iom fermita (ekskluziva) EeP ; se io venas al buŝo, buŝon ne fermu PrV . SUB:ŝlosi, ŝtopiVD:hermetika
2.
(figure) Ĉesigi: la bazestro fermis la kunvenon Ĉukĉoj ; ni ne fermu nian kongreson, antaŭ ol ni en tia aŭ alia formo faros ian aranĝon [13]; en aŭtuno 1936 subite ĉiuj Esperanto-societoj estis police fermitaj pro „kontraŭregistara aktiveco“ EeP ; ĉiuj rimedoj estas fermitaj (fariĝis neuzeblaj) por vi GDn ; fermi sian entreprenon Kon11 ; ĉu vi povas fermi la dosieron, se pensi, ke […] oni trovis Onezimon morta ChR ? via nuna konto estos fermita kaj ĉiuj datumoj kaj konektoj forviŝitaj Kon11 ; en 2010 oni fermis la projekton Kon11 ; lia esplora departemento estis fermita jarojn poste Kon11 ; potistoj fermis la marŝon (iris kiel la lastaj) [14]; la procesion fermis […] soldatoj piedirantaj kaj rajdantaj [15]. VD:fini3, kroni
3.
(figure) PSI Emocie ne plu lasi tuŝi sin, protekti sin kontraŭ tro forta sentado: ĉe ni en okcidento […] la homoj estas pli fermitaj (vd fermita4, introverta) FSI ; ŝi sin fermis en sin KKr ; ŝi kuraĝis laŭte plori, la aliaj fermis sin en la malĝojon KKr .
afrikanse:
naby
albane:
afër
amhare:
ገጠመ
angle:
shut
arabe:
قريب
armene:
մոտիկ
azerbajĝane:
yaxın
beloruse:
закрываць, зачыняць
bengale:
বন্ধ
birme:
ပိတ်
bulgare:
1. затварям, закривам
ĉeĥe:
uzavřít, zacelit, zacelovat, zadělat, zavírat, zavřít
ĉine:
[bì], 閘上 [zháshàng]
dane:
tæt
estone:
lähedal
eŭske:
itxi
filipine:
malapit
france:
clore, fermer
galege:
preto
germane:
schließen klak~i: zuschlagen (Tür). 3. verschließen (psych.)
guĝarate:
બંધ
haitie:
fèmen
hinde:
करीब
hispane:
cerrar
hungare:
becsuk 1. becsuk 2. bezár (befejez), lezár (befejez)
igbe:
nso
indonezie:
menutup
irlande:
gar
islande:
nálægt
japane:
閉める [しめる], 閉じる [とじる], 閉ざす [とざす]
jave:
cedhak
jide:
נאָענט
jorube:
sunmọ
kanare:
ಹತ್ತಿರ
kartvele:
ახლოს
katalune:
tancar 1. tancar
kazaĥe:
жақын
kimre:
agos
kirgize:
жакын
kmere:
ជិតស្និទ្ធ
koree:
가까이
korsike:
chiudi
kose:
kufutshane
kroate:
u blizini
kurde:
girtin, dadan
latine:
proxime
latve:
aizvērt
laŭe:
ໃກ້ຊິດ
litove:
arti
makedone:
блиску
malagase:
akaiky
malaje:
rapat
malajalame:
അടയ്ക്കുക
malte:
qrib
maorie:
tata
marate:
बंद
monge:
ze
mongole:
ойр
nederlande:
1. sluiten, toedoen, dichtmaken 2. sluiten, beëindigen
nepale:
नजिक
njanĝe:
pafupi
okcidentfrise:
slute
panĝabe:
ਬੰਦ ਕਰੋ
paŝtue:
نژدې
pole:
zamykać
portugale:
1. fechar, cerrar 2. encerrar, concluir, cessar a actividade, terminar, findar
ruande:
hafi
ruse:
закрыть, закрывать
samoe:
lata
sinde:
بند
sinhale:
සමීප
skotgaele:
dùin
slovake:
uzatvoriť, zavrieť
slovene:
zapri
somale:
dhow
ŝone:
pedyo
sote:
haufi
sunde:
deukeut
svahile:
karibu
taĝike:
наздик
taje:
ปิด
tamile:
நெருங்கிய
tatare:
ябык
telugue:
దగ్గరగా
tibete:
སྒོ་རྒྱག་
turke:
kapatmak
ukraine:
близько
urdue:
بند کریں
uzbeke:
yaqin
vjetname:
gần
zulue:
ngokuminyanisa

fermo

Ĉesigo de trairado, de funkciado: en la oka tago ili faris festofermon [16]; post la fermo [de la hotelo] li kelkafoje akompanis kelkajn hejmen por pasigi la reston de la nokto per hazardludo HsT ; ŝi venis al la patro post la fermo de la butiko por povi pli trankvile paroli kun li InfanTorent2 ; mi elploru mian doloron vespere post zorga fermo de la pordo VaK ; du tagojn post la fermo de l' kongreso, Ferrer estis arestita VivZam ; la domo, post la fermo de la CO la 5-an de novembro 1955, estis malplena EeP ; la oficiala fermo de la evento Kon11 . VD:finalo, fino1
beloruse:
закрыцьцё
bulgare:
затваряне
ĉeĥe:
sepnutí, sevření, skončení, uzavření, závěr
ĉine:
結算 [jiésuàn]
france:
fermeture
germane:
Schließung, Verschließen, Schluß, Abschluß
hispane:
cierre
indonezie:
penutupan
japane:
閉鎖 [へいさ], 閉会 [へいかい]
pole:
zamknięcie
slovake:
uzatváranie, záver
ukraine:
закриття

fermaĵo

1.
Io fermita.
2.
MATPIV2 (de subaro `bb A` en topologia spaco) La plej malgranda fermita subaro, inkluzivanta `bb A` (alidire: la komunaĵo de ĉiuj fermitaj subaroj, inkluzivantaj ĝin) : la fermaĵon de `bb A` oni kutime signas per `bb A` kun supra horizontala streko, nome `bar bb A` (legu: a trabo); `bb A` havas komunajn punktojn kun ajna ĉirkaŭaĵo de ajna punkto en la fermaĵo de `bb A`; la fermaĵo de `bb A` estas la kunaĵo de ĝiaj malfermaĵo kaj rando. SIN:adheraĵo.
Rim.: Ekzistas pluraj terminoj por ĉi tiu nocio: en MatVort troviĝas „ fermitaĵo“ kaj „klozaĵo“ (ĉi-lasta ankaŭ en Deneva). Reiersøl [17] proponas „klozuro“. Ni ne opiniis utila enkonduki novajn radikojn, ĉar „ferm“ bone taŭgas ĉi-cele, sed al „fermitaĵo“ preferis la malpli precizan „fermaĵo“, ĉar la unua aspektas kiel sinonimo por „io fermita“, do „fermita subaro “.
angle:
2. closure
beloruse:
1. закрытае (нешта) 2. замыканьне падмноства
bulgare:
затваряне
ĉine:
2. 閉包 [bìbāo]
france:
2. fermeture (d'un sous-ensemble), adhérence (d'un sous-ensemble)
germane:
2. abgeschlossene Hülle
hungare:
2. lezárás (részhalmazé)
indonezie:
2. ketertutupan
pole:
1. zamknięcie 2. domknięcie (podzbioru)
ruse:
2. замыкание (подмножества)

fermiĝi

(ntr)
Seniĝi je libere trairebla spaco, ĉesigi sian funkciadon: fermiĝis super ili la tero, kaj ili forpereis [18]; kiam la pordo fermiĝis, la pastro prenis Ramzeson je la mano [19]; fine liaj okuloj fermiĝis kaj li endormiĝis [20]; la rozo fermiĝis [21]; por malhelpi la glaciiĝon […] la anasido devis senĉese uzadi siajn piedojn, por ke la truo ne fermiĝu tute [22]; miaj vundoj estis bone fermiĝintaj Kandid ; estas sabato, la oficejo […] fermiĝos je tiu horo KKl .
beloruse:
закрывацца, зачыняцца, замыкацца
bulgare:
затварям се
france:
se clore, se fermer
hispane:
cerrarse
indonezie:
tertutup
japane:
閉まる [しまる], 閉じる [とじる], 閉ざされる [とざされる], 終わる [おわる]
pole:
zamykać się
ukraine:
закриватися, зачинятися

fermilo

Ĉia ilo por fermi, ekz-e klapo, ŝtopilo, krano ktp: granda fera forno kun latunaj fermiloj [23]; ĉenfermilo de vesto [24]; la salamandro eksibletis per sia lango, […] ĝi similis al fermilo de antikva kodekso [25]; li estis jam kaptinta la fermilon de la pordo, por eliri [26]; fera plataĵo mallarĝa, provizita de truo, en kiun oni faligis la najlegon, por haltigi la fermilon kontraŭ la muro [27]; Margarita […] turnis la fermilojn de la du primusoj kaj ili estingiĝis [28]; la holdo kovriĝas per peza fermilo Metrop . SUB:agrafo, buko, fulmofermilo, lapfermilo
angle:
closure, fastener, shutter
beloruse:
запор, замок, засаўка, зашчапка, зашпілька, завал, кран (на трубе), вэнтыль, кляпан
ĉine:
塞子 [sāizi]
france:
fermeture
germane:
Verschluss, Schließe
indonezie:
penutup
japane:
[せん], ふた, 留め金 [とめがね]
pole:
blokada, zamykacz

fermita

1.
Ne en- aŭ elirebla, ĉar ĝi fermiĝis; tia ke ĝi malhelpas en- aŭ eliron: ĉiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas eniri [29]; la fenestrokovriloj estis fermitaj, tamen tra ili briletis lumo [30]; ili lernis teni la bekon fermita [31]; de multaj jaroj, tiu galerio estis fermita de muro, kaj ne komunikiĝis plu kun la aliaj keloj KPr ; valo kelkdekon da kilometroj longa, fermita inter du ĉenoj de montoj [32].
2.
Finita: ni sendas al vi tie ĉi aldonite la staton de via kalkulo fermita ĉe la fino de decembro FK .
3.
FON (pri silabo) Finiĝanta per konsonanto aŭ per kvazaŭvokalo: „jam“, „kaj“ estas fermitaj silaboj; en 10-12 jc la jeroj plilongiĝis ĝis plenvaloraj vokaloj en la silaboj fermitaj, kaj forfalis en la silaboj malfermitaj [33].
4.
PSI Kiu ne facile komunikas, ne volonte ekkonas novajn homojn, novajn aferojn: [ili] timis trovi tre fermitan aŭ fanatikan medion Kon11 ; mi pensis ke la partoprenantoj estos pli fermitaj parolante pri […] la tuta movado ĝenerale Kon11 ; tio ne signifas, ke ni estas fermitaj al ĉiuj ideoj Kon11 ; li korespondis kun Rotkviĉ, sed Rotkviĉ estis tre fermita persono [34].
5.
MATMatVort (p.p. subaro de topologia spaco `(bb E,bb T)`) Tia, ke ĝia komplemento estas malfermita.
Rim.: Grandapene oni klopodas pruvi en [35], ke la paro „fermita aro“/„malfermita aro“ ne taŭgas, kaj ke multe pli bona estus „klozo“/„ aperto“. La argumentoj estas bedaŭrinde tre malfortaj: male al la aserto ĉiu komprenas, ke la uzo de prefikso „ mal-“ en epiteto ne signifas, ke malfermita aro estus la malo de fermita aro, same kiel malfermita pordo ne estas la malo de fermita pordo! Estas tamen prave rimarkigi, ke malfermita aro estas rezulto de neniu malferma ago, sed tiaj metaforoj abundas tra la tuta matematika terminologio kaj tuŝas ankaŭ „aperto“, kiu laŭetimologie signifas... „malfermitaĵo“. Ni do adoptis „fermita“/„malfermita“, kiel faris PIV2.
angle:
5. closed (subset)
beloruse:
закрыты, зачынены, замкнёны
bulgare:
затворен
ĉine:
3. 封閉系統 [fēngbìxìtǒng], 閉環系統 [bìhuánxìtǒng], 关闭的 [guānbìde], 不公开 [bùgōngkāi], 团结一致 [tuánjiéyīzhì], 封緘 [fēngjiān], 关上 [guānshàng], 坦然地 [tǎnránde], 直率 [zhíshuài], 开放 [kāifàng]
france:
fermé 3. (syllabe) fermée 5. (sous-ensemble) fermé
germane:
1. geschlossen, verschlossen, zu 2. abgeschlossen 3. geschlossen 4. verschlossen 5. abgeschlossen (-e Untermenge)
hispane:
cerrado 3. (sílaba) trabada
hungare:
3. zárt (magánhangzó) 5. zárt (részhalmaz)
indonezie:
ditutup, tertutup 3. (suku kata) tertutup 5. (himpunan) tertutup
japane:
閉じた [とじた], 終わった [おわった], 閉鎖的な [へいさてきな]
nederlande:
3. gesloten (lettergreep) 5. gesloten (deelverzameling)
pole:
1. zamknięty 2. zakończony 3. zakończony 4. zamknięty 5.  (podzbiór) domknięty
ruse:
3. закрытый 5. замкнутое (подмножество)
tibete:
ཁ་རྒྱག་
ukraine:
закритий, зачинений

ĉirkaŭfermi

(tr)
Fermi ĉiuflanke: malvasta ĉirkaŭfermita korto Marta ; mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj [36]; kelkaj interspacoj, kiujn tiu malhela ĉirkaŭfermo restigis, prezentis transe nur apike tranĉitajn rokojn [37]. VD:ĉirkaŭbari
beloruse:
закрываць з усіх бакоў, аточваць, агароджваць
bulgare:
затварям от всички страни, ограждам
ĉine:
环抱 [huánbào], 扎 [zā], 拥抱 [yǒngbào], 围住 [wéizhù], 闉 [yīn]
france:
ceindre (entourer d'une fermeture), confiner (entourer d'une fermeture), enceindre, encercler, enclore, enfermer, enserrer ĉirkaŭ~o: enceinte (fermeture).
germane:
umschließen
hispane:
encerrar, rodear
indonezie:
melingkupi
pole:
zamykać wokoło, otaczać
ruse:
закрыть со всех сторон , заключать, огораживать , окружать
ukraine:
оточувати, обгороджувати

enfermi

(tr)
Meti en ion fermitan; teni ferminte en io: ili enfermis grandan amason da fiŝoj, kaj iliaj retoj ekrompiĝis [38]; [k]iam la marista lernanto prenis ĝin kaj enfermis ĝin en la kokinejon, al la kokinoj […], la kompatinda cikonio tute timigite staris meze de ili [39]; la ĉefpastroj kaj kelke da nomarĥoj sin enfermis en la templo [40]; (figure) la koro enfermas en si ĉiujn virtojn, sed ankaŭ ĉiujn malvirtojn [41]; (figure) Herbeno sin enfermis en absolutan silentadon ChL ; ŝi enfermis tiun dikan skribaĵon en fortikan koverton ChL ; (figure) Fradeko ne ŝajnis kompreni la sencon enfermitan en tiu rideto ChL . VD:enŝlosi, enteni
beloruse:
зачыняць (унутры чагосьці)
bulgare:
затварям (в нещо)
ĉeĥe:
uzavřít uvnitř
ĉine:
鎖好 [suǒhǎo], 內含 [nèihán], 围困 [wéikùn]
france:
enfermer
germane:
einschließen
hispane:
encerrar
hungare:
bezár (vhová)
japane:
閉じ込める [とじこめる], しまい込む [しまいこむ]
nederlande:
opsluiten
pole:
zamykać (w czymś), zasklepiać
portugale:
encerrar
ruse:
заключать, запирать, запереть закрыть (в чём-л., где-л.)
slovake:
zavrieť
ukraine:
закривати, зачиняти, замикати

*malfermi [42]

(tr)
1.
Meti en staton, kiu ebligas eniron kaj eliron: kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton [43]; post kvardek tagoj Noa malfermis la fenestron de la arkeo [44]; Dio malfermis ŝiajn okulojn [45]; li malfermis sian sakon, por doni furaĝon al sia azeno [46]; malfermu vian buŝon kaj manĝu [47]; la trinkbutiko estas malfermita nun ChB ; (figure) simpatia junulo, kies opinioj malfermis novajn perspektivojn pri la […] problemo ChB ; ora ŝlosilo ĉion malfermas PrV ; kiu frapas, al tiu oni malfermas PrV .
2.
(figure) Komenci: mi deklaras malfermita la duan eksterordinaran kunvenon ChB ; iu alia prezentiĝis por malfermi la konton CKv ; verko, kiu konkludis la unuan periodon, sed malfermis ankaŭ novan EeP ; la kongreson malfermas la prezidanto EeP . VD:inaŭguri
afrikanse:
oop
albane:
hapur
amhare:
ክፈት
arabe:
مفتوحة
armene:
բաց
azerbajĝane:
açıq
beloruse:
адкрываць, адчыняць
bengale:
খোলা
birme:
ဖွင့်လှစ်
bulgare:
отварям, откривам
ĉeĥe:
otevřít, zahájit, zavést
ĉine:
1. 开启 [kāiqǐ], 开放 [kāifàng], 孔道 [kǒngdào], 开幕 [kāimù], 成立 [chénglì], 辟 [pì], 张开 [zhāngkāi]
dane:
åben
estone:
avatud
filipine:
bukas
france:
ouvrir
galege:
aberto
germane:
1. öffnen 2. eröffnen
guĝarate:
ઓપન
haitie:
louvri
hinde:
खुला
hispane:
abrir
hungare:
nyit, kinyit, megnyit
igbe:
oghe
indonezie:
membuka
irlande:
oscailte
islande:
opinn
japane:
1. 開く [あく], 開く [ひらく] 2. 始める [はじめる]
jave:
mbukak
jide:
עפענען
jorube:
ìmọ
kanare:
ತೆರೆದ
kartvele:
ღია
katalune:
obrir
kazaĥe:
ашық
kimre:
agored
kirgize:
ачык
kmere:
ការបើកចំហរ
koree:
오픈
korsike:
apartu
kose:
vula
kroate:
otvoren
kurde:
vekirin
latine:
aperi
latve:
atvērts
laŭe:
ເປີດ
litove:
atvira
makedone:
отворен
malagase:
misokatra
malaje:
terbuka
malajalame:
തുറക്കുക
malte:
miftuħa
maorie:
tuwhera
marate:
उघडा
monge:
qhib
mongole:
нээлттэй
nederlande:
1. openen, opendoen, openmaken 2. openen, beginnen
nepale:
खुला
njanĝe:
lotseguka
okcidentfrise:
iepen
panĝabe:
ਖੁੱਲ੍ਹਾ
paŝtue:
دابرخه
pole:
otwierać
portugale:
abrir
ruande:
fungura
ruse:
открыть, открывать
samoe:
tatala
sinde:
کليل
sinhale:
විවෘත
skotgaele:
fosgailte
slovake:
otvoriť, zahájiť
somale:
furan
ŝone:
yakazaruka
sote:
bulehileng
sunde:
kabuka
svahile:
wazi
taĝike:
кушодан
taje:
เปิด
tamile:
திறந்த
tatare:
ачык
telugue:
ఓపెన్
tibete:
སྒོ་ཕྱེ་
turke:
açmak
ukraine:
відкритий
urdue:
کھولیں
uzbeke:
ochiq
vjetname:
mở
zulue:
evulekile

malfermaĵo

1.
Libera, ne barita spaco aŭ loko: malfermaĵo de puto, groto, en muro; tuj aperis en la duonmalfermaĵo rava kapo de brunhara junulino ChL ; Maziero farigis malfermaĵon en la fama intera muro ChL ; li sen malfacileco penetris tra tiu malvasta malfermaĵo, kaj sin starigis sur la mallarĝa randaĵo KPr ; de supre, tra granda malfermaĵo, enfaladis kolono da hela lumo QuV ; porda malfermaĵo, formita el tri grandegaj, brile poluritaj kalkŝtonoj [48]; la sonoj pure vokalaj, nome a, e, i, o, u, povas esti formitaj […] ŝanĝante la formon de la buŝa malfermaĵo por ĉiu el ili Ret . SUB:aperturo, luko
2.
MATPIV2 (de subaro `bb A` en topologia spaco) La plej granda malfermita subaro, inkluzivata de `bb A` (alidire: la kunaĵo de ĉiuj malfermitaj subaroj, inkluzivataj de ĝi) : la malfermaĵon de `bb A` oni kutime signas per `bb A` kun supra ringo, nome `bb Å` (legu: a ringo); malfermita aro identas kun sia malfermaĵo; la komplemento de la malfermaĵo de `bb A` egalas al la fermaĵo de la komplemento de `bb A`. SIN:interno
48. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 5a, Lemuel aktiviĝas
angle:
2. interior
beloruse:
1. адкрытае (нешта, месца) 2. адкрытае ядро
ĉine:
1. [kǒu], 觜 [zuǐ]
france:
1. ouverture 2. intérieur (d'un sous-ensemble)
germane:
1. Öffnung 2. Inneres, offener Kern
hungare:
2. nyílt mag (részhalmazé)
indonezie:
keterbukaan
japane:
開き口 [ひらきぐち]
pole:
1. otwór 2. wnętrze (zbioru)
ruse:
2. внутренность, открытое ядро
ukraine:
отвір

malfermiĝi

(ntr)
Disspaciĝi, breĉiĝi, disigi siajn partojn kaj ebligi trairon, funkciadon; komenciĝi: malfermiĝis la okuloj de ili ambaŭ, kaj ili sciiĝis, ke ili estas nudaj [49]; larĝe malfermiĝis mia buŝo [50]; malfermiĝis antaŭ vi la pordego de la morto [51]; la vinbertrunko jam burĝonis […], ĝiaj floroj jam malfermiĝis [52]; ŝiaj bluiĝintaj lipoj, tremante malfermiĝis kaj fermiĝis kelke da fojoj Marta ; pordo malfermiĝis, juna, elegante vestita, vigla servistino aperis sur la sojlo Marta ; malfermiĝis la vido en la kaŝitaĵon [53]; en la kongreso, kiu nun malfermiĝas, […] ekzistos nur samideanoj Ret ; malfermiĝas periodo de forta malcerteco MD02 .
beloruse:
адкрывацца, адчыняцца, адмыкацца
bulgare:
отварям се, откривам се
ĉine:
舒张开来 [shūzhāngkāilái]
france:
s'ouvrir
germane:
sich öffnen, aufgehen
hispane:
abrirse
indonezie:
terbuka
japane:
開く [あく], 始まる [はじまる]
pole:
otworzyć się
ukraine:
відкриватися, відчинятися

malfermita

1.
Tia, ke ĝi ne malhelpas en- kaj eliron: ili lasis la urbon malfermita [54]; malfermita tombo [55]; li havis en la mano libreton malfermitan [56]; tranĉmalfermitaj fiŝoj [57]; la redakcio de La Nova Epoko (Moskvo) pro tio direktis malfermitan (publikigitan) leteron al Berard, en kiu ĝi esprimas sian profundan dankon EeP ; sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj PrV .
2.
FON (pri silabo) Finiĝanta per vokalo: „du“, „la“, „mi“ estas malfermitaj silaboj. VD:vasta
3.
PSI Kiu volonte komunikas, interesiĝas pri novaĵoj: ni havas menson eble pli malfermitan ol vi imagas ChV ; lia mieno estis ĉiam malfermita CKv ; malfermitaj, pli liberalaj homoj EeP ; junularaj neesperantistaj grupoj malfermitaj al nia celo Kon11 ; mi havis malfermitan pensmanieron por akcepti novajn informojn kaj pripensi ilin Kon11 ; malfermitaj estis la okuloj de Francisko, malfermita estis ankaŭ lia koro [58].
4.
MAT
a)
PIV2 (p.p. subaro de topologia spaco `(bb E,bb T)`) Apartenanta al `bb T`.
Rim.: Ial nur la neologismo „aperta“ aperas en MatVort, dum la sama konas „fermita “ paralele kun „kloza“. Vd ankaŭ la rimarkon sub fermita.
b)
MAT (p.p. subaro de metrika spaco) Tia, ke por ĉiu ĝia punkto `x` ĝi inkluzivas malfermitan globon kun centro `x` kaj radiuso `rho gt 0`: la malfermitaj aroj de metrika spaco konsistigas ĝian kutiman topologion.
angle:
4. open (subset)
beloruse:
адкрыты, адчынены, адамкнёны, адамкнуты
bulgare:
отворен
ĉeĥe:
otevřený, průchodný
ĉine:
2. 开诚布公 [kāichéngbùgōng], 襟怀坦白 [jīnhuáitǎnbái], 半开半闭 [bànkāibànbì], 不公开 [bùgōngkāi], 真誠坦率地 [zhēnchéngtǎnshuàide], 霩 [kuò], 封緘 [fēngjiān], 豁 [huò], 关上 [guānshàng]
france:
ouvert 2. (syllabe) ouverte 4. (sous-ensemble) ouvert
germane:
1. geöffnet, auf, offen sukcesa venkanto de pordoj mal~itaj: offene Türen einrennen. 2. offen 3. offen, kontaktfreudig, entgegenkommend 4. offen (-e Untermenge)
hispane:
abierto 2. (sílaba) libre
hungare:
2. nyílt (magánhangzó) 4. nyílt (részhalmaz)
indonezie:
dibuka, terbuka 2. (suku kata) terbuka 4. (himpunan) terbuka
japane:
開いた [あいた]
nederlande:
2. open (lettergreep) 4. open (deelverzameling)
pole:
1. otwarty sukcesa venkanto de pordoj mal~itaj: wyważać otwarte drzwi. 2. otwarty 3. otwarty 4. (podzbiór) otwarty
ruse:
2. открытый 4. открытое (подмножество)
slovake:
otvorený, priechodný
tibete:
ཁ་ཕྱེ་བ་
ukraine:
відкритий, відчинений

fulmofermilo

beloruse:
маланка (засьцежка)
bulgare:
цип
ĉeĥe:
zdrhovadlo, zip
ĉine:
拉鎖 [lāsuǒ], 拉鏈 [lāliàn], 拉練 [lāliàn]
france:
fermeture à glissière, fermeture éclair
germane:
Reißverschluss
hispane:
cierre, zipper, cremallera
hungare:
villámzár, cipzár
indonezie:
ritsleting
japane:
ファスナー, ジッパー [じっぱー], チャック [ちゃっく]
pole:
zamek błyskawiczny, suwak
ruse:
застёжка „ молния“
slovake:
zips
ukraine:
замок-блискавка

lapfermilo

TEKS Fermilo aŭ ligilo konsistanta el du bendoj, unu kovrita per etaj hokoj kaj unu kovrita per buklaj dratoj, kiuj facile fiksiĝas kaj malfiksiĝas se oni premas aŭ tiras ilin: la ĉemizoj de la laboristoj havas striojn el fluoreska lapfermilo pro motivoj de sekureco MD08 ; kunfiksiloj estas simpligitaj per ovalaj butonoj, prembutonoj kaj lapfermiloj [59]. SIN:lapoVD:zipo
59. Florian Kohlbacher: La merkato de emeritoj ekscitas japanajn firmaojn, Le Monde Diplomatique, 2013-06-01
angle:
velcro, touch fastener, hook-and-loop fastener
beloruse:
ліпучка (засьцежка)
ĉeĥe:
suchý zip
ĉine:
魔术贴 [móshù tiē]
finne:
tarranauha
france:
velcro
germane:
Klettverschluss
hispane:
velcro
hungare:
tépőzár
indonezie:
velkro
interlingvae:
velcro
japane:
ベルクロ [べるくろ], 面ファスナー [めんふぁすなー]
katalune:
velcro, veta adherent
nederlande:
klittenband (Nederlando), velcro (Belgujo)
pole:
rzep, velcro
portugale:
velcro
ruse:
липучка
svede:
kardborreband
turke:
cırtcırt
ukraine:
липка застібка, липучка

ĵetfermi

(tr)
Fermi subite per ĵeta movo: la juna vidvino [...] forte ĵetfermis post si la pordeton Marta .
beloruse:
зачыняць (моцным рухам, рэзка), ляпаць (дзьвярыма)
bulgare:
затръшвам
ĉine:
[guāng]
france:
claquer (fermer brutalement)
germane:
zuschlagen (Tür)
hispane:
dar un portazo
indonezie:
membanting (pintu)
japane:
バタンと閉める [バタンとしめる]
pole:
zatrzaskiwać
ruse:
захлопнуть

puŝmalfermi

(tr)
Malfermi per ekpuŝo aŭ premo: la edukejestro [...] puŝmalfermis la fenestron [60].
60. Liu Houming: Nigra Sago, El Popola Ĉinio, 1983:03, p. 38a-41a
beloruse:
адкрываць (штуршком, націскам)
france:
ouvrir en poussant
germane:
aufstoßen
indonezie:
mendobrak
pole:
wyłamywać

administraj notoj

~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
fulmo~ilo: Mankas dua fontindiko.
fulmo~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.