tradukoj: bg cs de en es fr lat nl pl pt ru sk sv tp zh

*komun/a

*komuna

1.
Samtempe uzata de pluraj, apartenanta al pluraj, en kiu pluraj partoprenas: komuna amiko, ĉambro, necesejo, letero, tero; komuna kunveno, laboro, vespermanĝo; malfeliĉo komuna estas malpli premanta (vd kompanio) PrV; pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento ol kun malpacema edzino en komuna domoZ; sciencaj kongresoj havas nenion komunan kun la politiko; ni volas havi nenion komunan kun tiu homo; punkto komuna al du rektaj linioj; GRA komuna silabo (laŭvole longa aŭ mallonga).
2.TEZ
Rilata al la plejmulto de homoj: komuna ideo, opinio (dividata de la plejmulto); komuna lingvo (lingvo de la plejmulto, kontraste al tiu de fakuloj); komuna leĝo (al kiu ĉiuj estas submetitaj); la komuna saĝo (kapablo distingi veron de malvero, almenaŭ tiom, kiom povas ĉiu ajn normala homo); la komuna (publika) atento; fakto, laŭ la komuna dirmaniero, estas fakto [1]; la kaŭzoj de la kronika kataro estas: [...] komunaj malutilaĵoj de diversaj specoj [kiel] malbona aero (observeblaj ĉe plejmulto de pacientoj) [2]. VD:banala, ĝenerala, ordinara, socia, triviala, vulgara.
Rim.: De la ideo „dividata de la plejmulto“, „observebla ĉe la plejmulto“, la senco facile glitas al „kutima“, „ordinara“, sed se mankas rekta apogo de iu plejmulto, oni prefere uzu alian vorton. Ekz-e estas konsilinde ne diri komuna delikto (prefere: ofta, kutima), komuna vorto (prefere: komune uzata, komune dirata, komunuza), komuna ĝentilaĵo [3] (prefere: banala, kutima), reguligo de la komunaj kondiĉoj de la vivo [4] (prefere: kutimaj, ĝeneralaj), komuna kreskaĵo, familia nomo (prefere: ofte trovebla, ofta, abunda)...

komuno Vikipedio

(malofte)
1.TEZ
=komuneco ni kunvenas por horo de silento en komuno antaŭ Dio [5].
2.TEZ
=komunumo 2 ĉu mi devas ankaŭ la domon fordoni al la komuno? [6].

komune

En maniero komuna.
1.TEZ
amo kaj puno loĝas komune PrV; se krom la naskiĝurbo mi ion ajn komune kun vi posedas, certe, ne estas la talent' [7]; nenia ofero estus tro granda, se ni povus per ĝi akiri al ni lingvon komunehoman (komuna al la tuta homaro) [8]. VD:kune
2.TEZ
la vortaro de lingvo internacia [...] devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo EE; la arto de verkado [postulas] sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan Marta. VD:ĝenerale, ordinare, ofte

komunaĵoTEZ Vikipedio

1.
Io komuna al pluraj personoj: kian komunaĵon havas lumo kun mallumo? [9].
2.TEZ
MAT[10] (de aroj) Aro de la elementoj, kiuj komune apartenas al ĉiuj aroj: la komunaĵo de {a,b,c} kaj {a,c,d} estas {a,c}; la komunaĵon de E kaj F oni signas per EF (legu: e kaj fo); la komunaĵo de aro el subaroj (la komunaĵo de ĉiuj subaroj en la aro).
Rim.: Kvankam aperis neniu pli bona termino por ĉi tiu nocio, la nuna formo estas problema. Unue estas facile miksi ĝin kun la parenca „kunaĵo“, kaj due ne tre klaras, kiel nomi la operacion, kiu al du aroj asocias ilian komunaĵon. Pluraj naciaj lingvoj uzas ĉi-cele ag-substantivon, kiu servas ankaŭ por nomi la operacian rezulton.

komunecoTEZ

Eco de io komuna: komuneco de lingvo kreas komunecon de kulturo kaj de sentoj; komuneco de la bienoj; vivi en malvasta komunecoZ; (evitinde) en tiu momento, la komuneco (ŝabloneco) de iliaj kondolencoj min dolorus [11].

komunismoTEZ Vikipedio

MAHPOL Socipolitika doktrino, kiu celas anstataŭi kapitalismon, detrui la privatajn proprieton kak iniciaton, bazi la ekonomian vivon sur komuneco de la havo. VD:socialismo, bolŝevismo, anarkismo. ANT:sociala kredito

komunisto Vikipedio

Adepto de komunismo.

*komunumoTEZ Vikipedio

1.
POL Malgranda administra distrikto, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo: kampara, preĝeja komunumo VdE;
2.TEZ
Ĉiuspeca societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj: komunumo de IzraelZ, komunumo de liberkredantoj [12]; la homa komunumo; HIS la Pariza Komunumo; religia komunumo.
3.
POL Internacia grupiĝo de ŝtatoj kun komunaj interesoj: Eŭropa Komunumo (antaŭa nomo de Eŭropa Unio).

Rim.: Pro la evoluo tiu vorto prezentas hodiaŭ tri ĉefajn signifojnAdE.

komunuma

Rilata al komunumo: komunumaj aferoj, paŝtejoj; komunuma lernejo.

enkomuneTEZ

(arkaismo)
=entute estas sufiĉe, se ni nur enkomune vidos, kio ĉio estis farita en tiu ĉi rilato, kaj kiajn rimedojn oni ĉiufoje volis uzi, por ĉiujn homojn lingve unuigi [13].

komunonaTEZ

MATPIV1(evitinde)
=kunmezurebla.
Rim.: Ĉi tiu kunmetaĵo estas analizenda kiel „havanta komunan onon“, do temas nek pri sufiksa uzo de „-on“, nek pri faka uzo de ono 1ono 4. Ja kaj estas komunonaj, sed neniu riskus diri, ke π estas ono, kvankam ĝi ja estas la komuna „parto“ (faktoro) de tiuj nombroj.

komunuza

Uzata de la plejmulto, komune uzata: komunuza frazoZ (de la komuna, nefaka lingvo).

tradukoj

anglaj

~a: common; ~aĵo 2.: intersection.

bulgaraj

~ismo : комунизъм; ~isto : комунист.

ĉeĥaj

~a: kolektivní, komunní, obecný, společenský, společný; ~o: komunita, obec, osada; ~e: společně (s); ~eco: obecnost, společenství, společná vlastnost; ~isto: komunista; ~umo: společenství; ~uma: komunální, obecní, obecný, společný; ~uza: běžný, obecně užívaný.

ĉinaj

~ismo : 共产主义, tr. 共產主義 [gòngchǎnzhǔyì].

francaj

~a 1.: commun, à plusieurs, collectif, en commun, en partage, général, partagé, public; ~a 2.: commun, courant, fréquent, général, habituel, ordinaire, répandu, usuel; ~e 1.: en commun, ensemble, collectivement; ~e 2.: communément, couramment, fréquemment, habituellement, usuellement; ~aĵo 1.: communauté, chose commune; ~aĵo 2.: intersection; ~eco: communauté, partage; ~ismo : communisme; ~isto : communiste; ~umo 1.: commune, paroisse; ~umo 2.: communauté, collectivité; ~umo 3.: communauté (européenne ou internationale); ~uma: communal, communautaire; ~uza: communément usité, usuel, courant, couramment employé, commun, ordinaire. malfeliĉo ~a estas malpli premanta: malheur partagé n'est malheur qu'à demi; havi nenion ~an kun: n'avoir rien en/de commun avec; amo kaj puno loĝas ~e: qui aime bien châtie bien; ~ehoma: de l'humanité, commun à l'humanité; Pariza K~umo: la Commune de Paris; Eŭropa K~umo: Communauté Européenne.

germanaj

~a 1.: gemeinsam; ~a 2.: allgemein; ~e 1.: zusammen; ~aĵo 2.: Gemeinsames, Schnittmenge; ~eco: Gemeinschaft, Gemeinsamkeit; ~ismo : Kommunismus; ~isto : Kommunist; ~umo 1.: Gemeinde, Kommune; ~umo 2.: Kommune.

hispanaj

~a 1.: común; ~a 2.: común, popular; ~e 1.: comúnmente; ~e 2.: popularmente; ~aĵo 2.: intersección (de conjuntos); ~eco: comunidad (característica); ~ismo : Comunismo; ~isto : comunista; ~umo 1.: comunidad (pequeño distrito); ~umo 2.: comunidad (grupo de gente que tiene algo en común); ~uma: comunal, de la comunidad, comunitario; ~uza: de uso común, de uso popular. ~umo de Izrael: El pueblo de Israel; religia ~umo: Comunidad Religiosa.

malnovlatinaj

~a: communis; ~e 1.: communiter; ~eco: communitas, atis; ~ismo : communismus, i; ~isto : communista, ae.

nederlandaj

~a 1.: gemeenschappelijk; ~a 2.: algemeen; ~o 1.: gemeenschap; ~o 2.: gemeenschap, gemeente; ~e 1.: samen; ~e: tezamen; ~aĵo 1.: iets gemeenschappelijks; ~aĵo 2.: doorsnede; ~eco: gemeenschap; ~ismo : communisme; ~isto : communist; ~umo 1.: gemeente; ~umo 2.: gemeenschap; ~uma: gemeentelijk, gemeenschaps-.

polaj

~a 1.: wspólny; ~a 2.: ogólny; ~o 2.: gmina, komuna; ~e 1.: wspólnie, razem; ~e 2.: ogólnie; ~aĵo 1.: część wspólna; ~aĵo 2.: część wspólna, iloczyn, przecięcie; ~ismo : komunizm; ~isto : komunista; ~umo 1.: gmina; ~umo 2.: komuna; ~uma: gminny, komunalny; en~e: całościowo; ~uza: potoczny.

portugalaj

~a 1.: comum; ~a: comum.

rusaj

~a: общий; ~e 1.: вместе, совместно, сообща; ~e 2.: обычно, вообще; ~aĵo 1.: общее достояние, общая часть; ~aĵo 2.: пересечение; ~eco: общность; ~ismo : коммунизм; ~isto : коммунист; ~umo 1.: коммуна, община; ~umo 2.: сообщество; ~uma: коммунальный, общественный, общинный; en~e: вообще; ~uza: общеупотребительный.

slovakaj

~a: pospolitý, spoločný; ~o: komunita, obec, osada; ~e: napospol, spoločne, vospolok; ~eco: pospolitosť, spoločenstvo; ~isto: komunista; ~umo: pospolitosť, spoločenstvo; ~uma: obecný, spoločný; ~uza: bežný, všeobecne uznávaný.

svedaj

~a: gemensam; ~ismo : kommunism; ~isto : kommunist.

tokiponaj

~a: kulupu; ~umo 2.: kulupu.

fontoj

1. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. Epilogo
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Kronika katara konjunktivito
3. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 14
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Kronika katara konjunktivito
5. http://www.kveker.org/kredo_kaj_vivo.htm
6. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 5
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Al Paul Verlaine
8. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, El la Unua Libro de la lingvo Esperanto
9. La Nova Testamento, II. Korintanoj 6:14
10. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §211
11. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 11
12. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, § Homaranismo (III-9)
13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Al la historio de provoj de lingvoj tutmondaj

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas verkindiko en fonto.
~ismo: Mankas fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto: Mankas fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~umo: Mankas verkindiko en fonto.
~uma: Mankas fontindiko.
~uma: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
en~e: Mankas dua fontindiko.
~ona: Mankas dua fontindiko.
~ona: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~uza: Mankas dua fontindiko.
~uza: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [komun.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.40 2015/07/04 08:37:37 ]