3anarĥi/o, 3anarki/o

anarĥio, anarkio

1.
Arbitro, perdo de kontrolo kaj prudento: nur por gardi nian lingvon kontraŭ anarĥio de la flanko de apartaj personoj, nia lingvo havas sian plej senpartie elektitan kaj el plej kompetentaj personoj konsistantan kaj konsistontan Lingvan Komitaton [1]; la sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj kaj personaj, kontraŭ danĝera rompado, kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj [2]; malgraŭ – pro – la soldatoj regas anarĥio [3].
2.
POL Perdo de kontrolo, de regula funkciado en socio, en regado de lando: militaj konfliktoj, interna malstabileco, anarkio [4].
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
3. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro
4. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
angle:
anarchy
beloruse:
анархія
bulgare:
анархия, безвластие
ĉine:
2. 个人无政府主义 [gèrénwúzhèngfǔzhǔyì], 個人無政府主義 [gèrénwúzhèngfǔzhǔyì], 乱 [luàn], 亂 [luàn]
france:
anarchie
germane:
Gesetzlosigkeit, Anarchie, Unordnung, Durcheinander, Chaos
hebree:
אֲנַרכִיָה
hispane:
anarquía
japane:
無政府 [むせいふ], 無政府状態 [むせいふじょうたい]
nederlande:
anarchie
norvege:
anarki
pole:
anarchia, bezład, chaos
ruse:
анархия
slovake:
anarchia
svede:
anarki, laglöshet
ukraine:
анархія, безвладдя

anarĥia, anarkia

Senkontrola, malprudente senorda, arbitra: Albert Cossery […] ― la „mesaĝo“ de lia verkaro estas iel anarĥia, laŭdas pigrecon, socian marĝenecon, kontraŭ la pezo, la stulteco, la krueleco de ĉiuj potencoj, liaj herooj estas almozuloj, dormemaj riĉuloj, ĉiesulinoj, petolaj kaj sentabuaj farsuloj, kiujn li oponas al la diktatoreco de socia ordo kaj friponaj riĉuloj [5]; kiel konate ekde Aristotelo, anarkia oĥlokratio (= regado de la plebo) per sekva paŝo nepre fariĝas tiranio [6]; ilia socio ne povus esti pli simpla, kaj estas, en pozitiva senco, anarkia, la ikaranoj (utopianoj) konas nek registaron, nek policon [7].
angle:
anarchic, anarchist, chaotic
beloruse:
анархічны
bulgare:
анархичен
france:
anarchique, anarchiste (adj.)
germane:
gesetzlos, anarchisch, chaotisch
hispane:
anarquista
japane:
無政府の [むせいふの], 無政府状態の [むせいふじょうたいの]
nederlande:
anarchistisch
norvege:
anarkistisk
pole:
anarchistyczny, bezładny, chaotyczny
ruse:
анархичный, анархический
slovake:
anarchistický
svede:
anarkistisk

anarĥiismo, anarkiismo, anarkismo PV

POL Socia kaj politika doktrino, kiu celas absolutan individuan liberecon kaj forigon de ĉia ŝtata regado; senregeco, senestreco: Emma Goldman estis anarĥi-komunisto konata pro siaj anarĥiismaj verkoj kaj paroladoj [8]; laŭ unu vidpunkto, Esperanto estis parto de juda-bolŝevisma-anarkiisma konspiro (kia miksaĵo!) kaj tial abolenda, aŭ almenaŭ zorge regenda fare de la diktatoraj reĝimoj [9].
angle:
anarchism
beloruse:
анархізм
bulgare:
анархизъм
france:
anarchisme
germane:
Gesetzlosigkeit, Anarchie
hebree:
אנרכיזם
japane:
無政府主義 [むせいふしゅぎ], アナーキズム
nederlande:
anarchisme
norvege:
anarkisme
pole:
anarchizm
ruse:
анархизм
svede:
anarkism

anarĥiisto, anarkiisto, anarkisto PV

POL Adepto de anarkiismo: Taiji Yamaga estis japana anarĥiisto, pacifisto kaj esperantisto [10]; Ledon ja ĉiam estis anarkiisto kaj liaj vidpunktoj (kelkfoje radikalaj) ne ĉiam plaĉis al mi, povra neanarkiisto [11]; la anarkistoj partoprenantaj la sindikatan laboron [12].
angle:
anarchist
beloruse:
анархіст
bulgare:
анархист
france:
anarchiste (subst.)
germane:
Anarchist
hebree:
אֲנַרכִיסט
hispane:
anarquista
japane:
無政府主義者 [むせいふしゅぎしゃ], アナーキスト
nederlande:
anarchist
norvege:
anarkist
pole:
anarchista
ruse:
анархист
slovake:
anarchista
svede:
anarkist

anarĥiulo, anarkiulo

1.
Homo kies konduto kaj vivmaniero estas senregula, senordega.
2.
Anarĥiisto: Goliardistoj estas, kaj estis, laŭtempe de studado almenaŭ, la naturaj aŭ eksecaj anarkiuloj kaj kontestuloj de ĉio kio socie stagnas [13].
angle:
anarchist
beloruse:
анархіст
bulgare:
анархист
france:
anarchiste (subst.)
germane:
Anarch, Chaot
hispane:
anarquista
japane:
反逆者 [はんぎゃくしゃ]
nederlande:
anarchist
norvege:
anarkist
pole:
anarchista
ruse:
анархист

administraj notoj

~ulo, anarkiulo: Mankas dua fontindiko.