*arbitr/a

*arbitra

Ne antaŭvidebla nek influebla de aliaj, sed nur laŭ ies volo aŭ kaprico: arbitraj reguloj [1]; obei la arbitrajn kapricojn de […] diktatoro [2]; tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, […] sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera [3]; estis surprize, kiel proksime li atingis la ĝustan rezulton per tia stranga, arbitra metodo [4]; ĉiuj pluaj transformiĝoj okazis ne kiel rezulto de individua arbitra volo, sed kolektive, en la kadro de la socio [5]; gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj [6]; la junan poeton defendis de arbitra juĝa persekuto tiaj famuloj, kiel la poetino Anna Aĥmatova [7]. ANT:konsekvenca, konvencia, orda, regula1VD:aleatora, despota, hazarda, kaprica, libervola, subjektiva
1. Claude Piron: La bona lingvo, 2. La Spirito De La Lingvo
2. Claude Piron: La bona lingvo, 2. La Spirito De La Lingvo
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
4. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 31. Ricevis Bandito Laŭ Sia Merito.
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
7. Monato, Boris Kolker: Estas danĝere esti poeto, 2003
angle:
arbitrary
beloruse:
самавольны, адвольны, самаўпраўны, свавольны
bretone:
tidel
bulgare:
произволен, съзнателен, преднамерен
ĉeĥe:
arbitrární, arbitrérní, jednostranný, libovolný, svévolný
france:
arbitraire (adj.)
germane:
willkürlich, beliebig
hebree:
שרירותי
hispane:
arbitrario
hungare:
önkényes
japane:
任意の [にんいの], 勝手気ままな [かってきままな]
nederlande:
willekeurig, arbitrair
pole:
arbitralny
portugale:
arbitrário
rumane:
arbitrar
ruse:
произвольный, своевольный, самоуправный
slovake:
náladový, svojvoľný, voľný
svede:
godtycklig
tibete:
གང་བྱུང་མང་བྱུང་
ukraine:
довільний, самовільний, самочинний, свавільний

arbitre

En arbitra maniero: neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon [8]; [en] Volapuk [la] vortoj […] estas arbitre elpensitaj [9]; ŝtataj aferoj, arbitre decidataj de la pastroj [10]; nomi tute hazarde kaj arbitre la diversajn objektojn, ideojn, kvalitojn [11]; mi devis arbitre decidi pri kelkaj principoj [12]. VD:laŭvole, trafe-maltrafe
angle:
arbitrarily
france:
arbitrairement
germane:
willkürlich, beliebig
japane:
任意に [にんいに], 恣意的に [しいてきに]

arbitro

Agmaniero, decidmaniero arbitra: severaj [leĝoj] permesantaj nenian escepton nek arbitron [13]; ĉiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan laŭ sia arbitro [14]; la virinoj en Romo admiris lian flekseman menson kaj la guston, pro kiu li gajnis la titolon de arbitro de eleganteco [15]; erari apartenas nur al la arbitro de la homaj kapabloj [16]; la aŭtoro ne agis laŭ propra arbitro, sed konsultis diversajn fakulojn [17]; legantoj vidas en li raran tipon de policisto kapabla kunsenti kun simpla civitano kaj protekti tiun kontraŭ krimuloj kaj kontraŭ polica arbitro [18]. VD:kaprico
Rim.: Ne konfuzu kun arbitracio.
beloruse:
свавольства, свавольле, самаўпраўнасць, самаўпраўства, самадурства
bretone:
tid
bulgare:
произвол
ĉeĥe:
libovůle, svévole
france:
arbitraire (subst.)
germane:
Willkür, Beliebigkeit
hebree:
שׁוֹפֵט
hispane:
arbitrariedad
hungare:
önkény
nederlande:
willekeur
ruse:
произвол, своеволие, самоуправство
slovake:
svojvôľa, svojvoľnosť

administraj notoj