aleator/a SPIV

aleatora  

1.  
MUZBELA Lasanta aspektojn de la verko, dum komponado aŭ interpretado, al la hazardo: John Cage […] estis frua verkisto de tio, kion li nomis ŝanca muziko (kaj kion aliaj decidis nomi aleatora muziko) [1]. VD:improvizi, kadenco2
2.  
(komune) Hazarda: aleatora elektado en la duopoj [2]; la ĉi-jara aldono pri aleatora divido de stimul-mono helpas konsumantojn dividi sperton de oportuneco kaj moda vivo kun amikoj [3]; mi uzas iun servon de mia banko kiu permesas ne doni en la reto sian kreditkartan numeron sed nur specialan aleatoran kreitan numeron [4]. SIN:loteca
ĉeĥe:
libovolný, náhodný
france:
aléatoire
germane:
1. aleatorisch 2. zufällig
nederlande:
aleatorisch, aleatoir, toevals-, toevallig
portugale:
aleatório
slovake:
náhodný, ľubovoľný

administraj notoj