propriet/o SPV

proprieto

1.
JUREKON Rajto plene uzadi, disponi kaj eĉ detrui aĵon, en la limoj de la ekzistantaj leĝoj: la aŭtora rajto restas, kompreneble, proprieto de la aŭtoro [1]; okazis debatoj pri la rajtoj pri „intelekta proprieto“ koncerne diversajn aferojn, ekzemple genojn, specojn de plantoj, muzikon kaj programojn [2]; (figure) la granda proprieto financas partiojn kaj politikistojn, tiel ĝi povas iĝi unika subjekto de politiko [3]; petite en la parlamento, Fukui prezentis sian proprieton [el la tempo] kiam li estis prezidanto de privata kompanio [4]. VD:posedo1, propreco2
Rim.: En juro oni distingas posedon (latine: possessio), la efektivan disponon pri io de proprieto (latine: dominium), la laŭjura rajto pri io. Tiel luanto aŭ ŝtelisto posedas aferon, kiun tamen iu alia proprietas.
2.
Tio, pri kio oni havas tian rajton: Esperanto ne estas limigita al iu aparta klaso aŭ alia socia tavolo, […] sed ĝi estas proprieto de la tuta homaro kaj de ĉiuj personoj kiuj ellernas ĝin [5]; la insulo estis proprieto de diversaj nobeloj [6]. VD:posedaĵo, propraĵo2, proprietaĵo
beloruse:
права ўласнасьці
ĉeĥe:
vlastnické právo, vlastnictví
ĉine:
产权 [chǎnquán], 產權 [chǎnquán], 物权 [wùquán], 物權 [wùquán], 所有权 [suǒyǒuquán], 所有權 [suǒyǒuquán], 財產 [cáichǎn], 财产 [cáichǎn]
france:
propriété (droit de possession)
germane:
1. Eigentumsrecht 2. Eigentum
hungare:
tulajdonjog
japane:
所有権 [しょゆうけん], 私有権 [しゆうけん]
nederlande:
dominium eigendomsrecht
pole:
prawo własności
portugale:
propriedade (jur.)
ruse:
право собственности
slovake:
vlastnícke právo
ukraine:
власність

proprietaĵo

JUREKON Objekto sub proprieto: ĉu vi havas proprietaĵon […], bienon aŭ domon [7]? la romianoj konis tri specojn da proprietaĵoj […], res privatae, la aĵoj kiuj povas esti posedataj de individuo aŭ familio, […] res publicae, la aĵoj konstruitaj kaj apartigitaj por uzo de la ŝtato [kaj] res communes, naturaj aĵoj, kiel aero, akvo kaj sovaĝaj bestoj, komune uzataj de ĉiuj [8]; la konferencejo estis proprietaĵo de loka entreprenisto [9]; la vilaĝanoj havas preskaŭ neniun proprietaĵon, ĉar la komunumo senpage liveras ĉion necesan por la ĉiutaga vivo [10]. SIN:propraĵo2, proprumaĵo
7. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 38
8. Roland Rotsaert: Evitenda evoluo, Monato, 2005/11, p. 13
9. Garbhan MacAoidh: Eta urbo, ega perturbo, Monato, 2004/07, p. 15
10. Alice Liu: Floras enklavo komunista, Monato, 2011/02, p. 14
beloruse:
уласнасьць
ĉine:
所有权 [suǒyǒuquán], 所有權 [suǒyǒuquán], 財產 [cáichǎn], 财产 [cáichǎn], 产业 [chǎnyè], 產業 [chǎnyè], 私人財產 [sīréncáichǎn], 私人财产 [sīréncáichǎn], 嗣 [sì], 所有物 [suǒyǒuwù]
france:
propriété (objet possédé)
germane:
Eigentum
hungare:
tulajdon
japane:
所有物 [しょゆうぶつ], 私有財産 [しゆうざいさん]
nederlande:
eigendom
pole:
własność
ruse:
собственность
ukraine:
маєток, фільварок, садиба, обійстя

proprieti

(tr)
JUREKON Havi la proprieton pri io: se mi luas apartamenton, mi ĝin posedas, sed ne proprietas [11]; li proprietis imponan riĉon el nemoveblaĵoj [12]; ŝi ja proprietas akciojn de l' kooperativo [13]. SIN:proprumiVD:posedi
beloruse:
мець ва ўласнасьці, валодаць, уладаць
ĉeĥe:
vlastnit
ĉine:
佔有 [zhànyǒu], 占有 [zhànyǒu], 持有 [chíyǒu], 有着 [yǒuzhe], 有著 [yǒuzhe]
france:
être propriétaire de
germane:
zum Eigentum haben, besitzen [ev]
hungare:
tulajdonol
japane:
~の所有権を有する [のしょゆうけんをゆうする]
nederlande:
eigenaar zijn van
pole:
mieć na własność, posiadać na własność
ruse:
иметь в собственности
slovake:
vlastniť

proprietulo

JUREKON Tiu, kiu havas proprieton pri io: ĉiu nacio estas spirita proprietulo de sia nacia lingvo [14]; UEA fariĝis proprietulo de la domo en Nieuwe Binnenweg [15]; riĉa proprietulo ĵus vizitis siajn kurĉevalojn en la stalo [16]; li laboris kiel verŝisto en trinkejo, kies proprietulo estis irlandano [17]. SIN:proprulo, proprumulo, proprumanto
beloruse:
уласьнік, уладальнік
ĉeĥe:
majitel, vlastník
ĉine:
[zhǔ], 业主 [yèzhǔ], 業主 [yèzhǔ], 房主 [fángzhǔ], 所有者 [suǒyǒuzhě], 员外 [yuánwài], 員外 [yuánwài], 地主 [dìzhǔ]
france:
propriétaire
germane:
Eigentümer, Besitzer [ev]
hungare:
tulajdonos
japane:
所有者 [しょゆうしゃ], 所有権者 [しょゆうけんしゃ]
nederlande:
eigenaar
pole:
właściciel
ruse:
собственник, владелец
slovake:
majiteľ, vlastník
ukraine:
власник

eksproprietigi

(tr)
JUREKONPOL Senigi iun je lia proprietaĵo, laŭ leĝa proceduro, kun aŭ sen kompenso: eksproprietigo pro publika utileco. SUB:konfiski, rekviziciiVD:senposedigi
beloruse:
экспрапрыяваць eks~igo: экспрапрыяцыя.
ĉeĥe:
(po)zbavit vlastnictví, vyvlastnit
france:
exproprier
hungare:
kisajátít eks~igo: kisajátítás.
japane:
収用する [しゅうようする]
nederlande:
onteigenen eks~igo: onteigening.
pole:
wywłaszczać eks~igo: wywłaszczenie.
ruse:
экспроприировать eks~igo: экспроприация.
slovake:
vyvlastniť
ukraine:
експропріювати

administraj notoj

eks~igi: Mankas dua fontindiko.
eks~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.