tradukoj: be de en fr nl pt ru

Konfido, kiun ĝuas prunteprenanto aŭ nekontanta aĉetanto, pro
sia
akurateco en pagado de ŝuldoj:
havi ĉe iu krediton kaj meriton[2];
jam longe antaŭ la bankroto li tute perdis la
kreditonB;
konsenti krediton al iu;
rifuzi krediton al ĉiujZ;
aĉeti, vendi je kreditoB.

Sumo, ĝis kiu iu povas pruntepreni de bankiero aŭ aĉeti de
komercisto, ne pagante kontante:
havi krediton de cent mil dolaroj en la regna kaso;
kreditletero
(rajtiganta la posedanton ricevi difinitan sumon de tiu, al
kiu ĝi estas adresita).

Sur la kontolibroj de komercisto aŭ de bankiero, parto de la
konto
en kiun li enskribas la sumojn, kiujn li ŝuldas al kliento:
malfermi krediton al iu;
enskribi sumon, varon en ies kreditonZ.
debeto

akreditivo
Pruntedoni al iu aŭ rajtigi iun pruntepreni sub via nomo
difinitan sumon:
krediti iun per 10 000 frankoj;
vilaĝano kreditas, vilaĝestro
pruntas[3].

Enskribi en la konton de iu ĉion, kion oni ŝuldas al li.
debeti
Ne postulante aŭ ne farante kontantan pagon:
hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos
(pri vana promeso)[4].

akrediti
Havigi al iu krediton ĉe iu:
kreditigi iun ĉe bankiero, komercisto.
malfidindigi,
malfirmigi,
malrekomendi,
senaŭtoritatigi,
senvalorigi
Senigi iun je sia kredito:
tiu firmo estas miskreditigita en la merkato.