8lap/o

lapo

1.
BOT Genro3 el familio asteracoj (Arctium), kun alkroĉiĝemaj globaj fruktoj: sub granda folio de lapo [1]; la suno varmege lumis sur ĉiuj verdaj lapoj [2]; neniam lapo kreskas sola, ne, kie unu kreskas, tie kreskas ankaŭ aliaj, ĝi estas io belega, kaj la tuta belegaĵo estas mangaĵo por limakoj [3].

lapo (Arctium lappa), fotita en Malsupra Saksio, Germanujo
CC BY-SA 3.0  [4]
2.
La alkroĉiĝema frukto de tiu planto: mi jam alkroĉiĝis al mia kandidato kiel lapo [5]; li komencis kuri kaj provis liberiĝi de la teda griza simio, sed tiu sidis firme kiel lapo [6].
3.
TEKSHejmVort =lapfermilo
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio
4. Christian Fischer, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:ArctiumLappa1.jpg
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, akto dua, sceno tria
6. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
angle:
1. burdock 2. burdock bur
beloruse:
лопух, дзядоўнік
ĉine:
牛蒡 [niúbàng]
france:
1. bardane
germane:
Klette 3. Klettverschluss
hungare:
1. bojtorján (növény) 2. bojtorján (termés)
japane:
ゴボウ, ゴボウの実 [ごぼうのみ]
katalune:
llapassa, rapalassa
latinece:
1. Arctium
nederlande:
klit
pole:
1. łopian 2. rzep
portugale:
1. bardana, bardana-maior, erva-dos-pergamassos, erva-dos-tinhosos, pergamassa, pergamasso, pergamasso-maior
ruse:
1. лопух 2. репей
svede:
kardborre
ukraine:
лопух, реп’ях

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.